Volapuka Lando en Siberio

Jókai pri praktika aplikeblo de artefarita lingvo  

En la artikolo “La mondlingvo de Jókai” Tivia mencias, ke la granda fabelisto konis ankaŭ la lingvoprojekton volapukon. Dank’ al nia veterana ĉefkunlaboranto: Paŭlo Balkányi, kiu notis ankaŭ la titolon de koncerna, atestanta verko—baldaŭ mi trovis ĝin en la 93‑a volumo de la centvoluma jubilea serio de la verkisto.

La titolo de la volumo: “Fabeloj kaj legendoj”, kaj la enkondukaj linioj de la rakonto “Csalavér”—jam avertas la legantojn serĉi en la verko nek geografian, nek historian kaj kronologian precizecon, sed ja oni pardonis ankaŭ al Shakespeare la apudpragan maron . . .

Fabelaj kaj scienc‑fikciaj elementoj kunplektiĝas en la rakonto kaj donas eblon al la verkisto priskribi kaj sian vizion pri utopia socio, kaj esprimi sian opinion pri la uzebleco de internacia lingvo.

La historio okazas inter Siberiaj ekzilitoj, deportitoj; kaj koncentriĝas ĉirkaŭ amrilato de juna paro: de Atlenko la ekzilito, kaj de Achilleia—kuzino de tiea fel‑komercisto.

La onklo malpermesas la geedziĝon de sia kuzino kun “malhonestulo”. Atlenko konfesas al Achilleia, ke li estas ekzilito ne pro monfalsado, sed li estas hungara nobelo, Gyula Bátor, kaj li estas kaptito pro partopreno en pola revolucio kontraŭ rusoj—li ŝanĝis siajn dokumentojn nur por akiri pli grandan reputacion.

Achilleia decidas sinofere surpreni la sorton de sia amato, tiun de ekzilitoj; ŝi rifuĝas de sia onklo kunportante ankaŭ sian rajtan patran heredaĵon. Ŝia plano nur duone sukcesas: ankaŭ ŝi estos arestita kaj ekzilita, sed la mono ne helpas por ili gajni liberon.

Aliĝas al ili juna ciganino: Csalavér, kiu per sia ĉarmo, ruzeco kaj per diversaj trukoj helpas ilin.

Post pluraj aventuroj, persekutadoj fare de kozakoj kaj rabistaj hordoj, ĉiu espero de la ekzilita grupo ĉesas: ili estis ĵetitaj por sklava laboro en arĝentminejon ĉirkaŭbaritan per plurmil metrojn altaj krutaj rokmuroj.

Pluraj ekzilitoj petegas al dio. Csalavér per sia profana konduto indignigas la di‑kredantojn. kiuj ĵetas ŝin inter urtikojn, kaj subite, malantaŭ la urtiko‑arbustoj videblas teksto gravurita en ŝtonmuron. Neniu el la ĉeestantaj diversnaciaj ekzilitoj komprenas la tekston, sola Atlenko fleksiĝas sur genuojn kriante: “Ö dán olik pükatidel volapüken!

La aliaj pensas, ke li preĝas al nova nekonata dio, sed Atlenko klarigas, ke li nur dankon diris al sia volapuka instruisto, ĉar la teksto ĵus trovita donas volapuklingvan priskribon pri eblo de liberigo.

Baldaŭ ili trovas pli detalan priskribon de konkreta plano: per balono de ili mem farota fuĝi elinter la rokmuroj al la proksima, trans la montegoj situanta Volapükilop—Volapuka Lando.

Post longa, diligenta laboro ili sukcesas realigi la planon: per balonoj kaj paraŝutoj ili atingas la landon celitan.

La ŝtaton fondis ekzilitoj diversnaciaj, kaj ili intertempe atingis superan gradon de progreso en la tereno de sciencoj, teĥniko kaj sociordo.

Ili vivas sen kono de morto, maljuniĝo. malsano, kaj mono, la virinoj estas emancipitaj, kaj la lĝgantoj konas nek la nocion de geedziĝo, nek la korpajn dezirojn. Anstataŭ manĝi ili konsumas nur kemiaĵojn, enspiras gasojn vivodonajn.

Iliaj scienculoj sukeesis trovi ankŭ la pramaterion el kiu kreiĝis homo, kaj ili solvis la enigmon de kreado de vivantaj estaĵoj—per sciencaj procezoj.

Malgraŭ la spertita supera grado de la vivnivelo, tiu vivmaniero ne plaĉas al Atlenko, kiu jam volas prepari sian geedziĝon kun Achilleia, kaj per subita ruza ideo ankaŭ li prezentas al la ĉef‑volapukisto Csalavér‑on, kiel sian artefaritan homon.

La ruzeco kaj ĉarmo de tiu junulino poste konvinkas ankaŭ la delikel‑on (direktoron de Volapuka Lando) kaj li emas al kompromiso: vivi inter evoluintaj cirkonstancoj, kaj tamen ne rifuzi la naturajn homajn sopirojn kaj dezirojn al belo kaj bono.

Tiom estas la historio. La volapuklingvaj tekstoj kaj glose donitaj klarigoj gramatikaj atestas pri la fakto, ke Jókai vere konis la unuan iom pli disvastiĝintan internacian lingvon, kaj la ideo, havigi internacian lingvon al la socio de futuro montras ankaŭ lian konvinkiĝon; ke li fidis je la estonteco de tiaj lingvoj.

— jes


FONTO: “Volapuka Lando en Siberio” (Jókai pri praktika aplikeblo de artefarita lingvo), de “jes”, Hungara Vivo, XV, jaro 1975, 4-a numero, p. 6.


Mondlingvo de Mór Jókai” de Tivia

Mór Jókai” de Zsuzsa Varga-Haszonits

Pri Mór Jókai & planlingvoj de Árpád Ràtkai

La Humuro de Jókai” de Pál Balkányi / Mór Jókai

Kiun el la Sep” de Mór Jókai

“Flava Rozo” & Kálmán Kalocsay de Éva BENICKÁ

Jókai’s Popularity in Victorian England” by Lóránt Czigány

Lukács in Moscow: RAPP, Mór Jókai, Socialist Realism

The Tragedy of Man by Imre Madách, translated by George Szirtes
Scene 13

La Hungara Modelo en Interlingvistiko: Post la unua mondmilito de István Szerdahelyi

"Fruaj Socialismaj Konceptoj pri la Lingva Futuro de la Homaro" de Árpád Ràtkai

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo

Mór Jókai - Vikipedio

La du salikoj de Nagyenyed
de Mór Jókai, tradukis Jozefo Horváth

La nova bienulo
(Az új földesúr Eszperantó nyelven)
de Mór Jókai

Jókai, Mór, 1825-1904: Project Gutenberg
(en la angla)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 11 June 2012

Site ©1999-2018 Ralph Dumain