La interlingvistika movado plivigliĝas en Hungario dum la Demokratia poste Konsilantar‑respublika registaro. En dec. 1918 fondiĝas la Komisiono por disvastigo de Internacia Lingvo kies prezidanto estis BIRÓ Lajos, afergvida direktoro RÁCZ Béla, vic‑prezidentoj du famaj lingvistoj, universitataj profesoroj BALASSA József kaj SIMONYI Zsigomond kaj inter kies membroj oni trovas elstarajn verkistojn kiel KARINTHY Frigyes, KOSZTOLÁNYI Dezső, SCHÖPFLIN Aladár.
La 13‑an de februaro 1919 la Registara gvidanto de Universitataj aferoj JÁSZI Oszkár per decido permesas, ke en la Filozofi- (filologi‑) ‑scienca fakultato de la Budapeŝta Sciencuniversitato D‑ro LORÁND Leo instruu la Internacian Lingvon. La 21‑an de majo 1919 per petletero registrita sub n-ro K 77/a‑1613, 1918/19 ‑ dr. SCHMIDT József universitata profesoro, gvidanto de katedro pri germanistiko, membro de Universitata direktoraro, la afergvida prezidanto de la instruista‑ekzamena komisiono petas de la Ministerio (Popolkomisario) pri Popola instruado:
1‑e: Nomumu la Popolkomisario kaj por la instruado de E, kaj por Ido bone pagitan universitatan lektoron, nome: por E D-ron LÓRÁND Leo, por Ido ‑ BAKONYI István,
2‑e: Fondu la Popolkomisario samtempe Internacian Sciencan Lingvoinstituton, apartenantan al la gremio de la universitato, kaj kiu estu sub la kontrolo de fakscienco kaj nomumu kiel ĝian gvidanton la preleganton de Ido ĉe la Teknika Universitato SZENTKERESZTY Zsigmond.
En sia regula kunsido de la 28‑a de majo 1919, la Fakultata Komisiono plusendis la petleteron kun favora propono. La Komisario pri Publika Instruado per sia decido n‑ro 154947/1919., VI/1 datita je la 4‑a de julio 1919, permesis la fondon de la Internacia Scienca Lingvoinstituto kaj nomumis profesoron SCHMIDT ĝia gvidanto. Tiu estis la unua internacia scienca interlingvistika instituto oficiale fondita far ŝtata instanco kaj instalita en universitataj kadroj.
La interplektiĝo de esperantismaj ideoj kun la novaj socialismaj ideoj klare esprimiĝas en la studaĵoj de la elstara poeto Juhász Gyula (1883‑1937). "La ideo de Esperanto (. . .) nun komencas triumfi sekve de la movado de la tria Internacio, de la rekonsciiĝinta mond‑proletaro. La veraj adeptoj de Esperanto devas esti ankaŭ sinceraj, honestaj adeptoj kaj diligentaj propagandistoj de la nova socia kredo, de la komunisma mond‑ordo . . . Estas la devo de adeptoj kaj uzantoj de Esperanto anonci la evangelion de Marks: "Proletoj de la mondo, unuigu vin! . . ."
Tuj post la falo de la Konsilantara Respubliko komenciĝas la persekutoj de ĝiaj aktivuloj. La ĵus citita Juhász Gyula en la urbo Szeged, okupata de Francof, estis akuzata, ke "li defendis Esperanton kontraŭ tiuj, kiuj atakis ĝian internaciecon" (Munka, 7‑a de oktobro 1919). La alia Seged‑a ĵurnalo (Új Nemzedék, la 11‑an de novembro 1919) atakas la poeton, ĉar ". . . ankaŭ nun li disvastigas Esperanton, anstataŭ laŭdi la melodiecon de la Hungara lingvo, de la lingvo, en kiu ankaŭ li mem skribas." Sed Juhász ne silentas: okaze de la lasta granda aranĝaĵo de la Esperanta Laborista Asocio verkas profund‑sentan poemon: “Prologon al la Laborista Esperanto vespero.”
La ĉefa atako de la Horthy‑registaro direktiĝas kontraŭ la laborista movado. Dum unu jaro (1928‑29) la nombro de la organizataj esperantistaj laboristoj falas de 1500 membroj al 866. La social‑demokratia partio, kunlaboranta kun la registaro, la 14‑an de februaro 1934 alvokas la sindikatojn malpermesi la Esperantajn kunvenojn en siaj kulturdomoj kaj ejoj kaj alvokas siajn partianojn forlasi la Esperantistan Laboristan Movadon. Nokte, inter la 3‑a kaj 4‑a de aprilo la polico arestis dekunu estrojn de HESL kaj ordonis la malfondon de la Societo. Post la malfondo de la centra organizaĵo elformiĝis nova laborstilo: kreskis la rolo de la unuopaj grupoj, kiuj funkciis ĝenerale en laboristaj domoj. Oni aranĝis kursojn, ekskursojn, diversajn aliajn aktivecformojn, sed fakte Esperanto estis nur unu el la rimedoj, kiuj kuntenis la neleĝajn komunistojn kaj ebligis ilian regulan renkontiĝon.
Se la devizo de la laborista movado estis "per Esperanto" por la politikaj celoj, paralele ekfunkcias la intelektula kultura movado, konata poste kiel "Budapeŝta Skolo", kies devizo estis "Per Esperanto por Esperanto". En la kadroj de tiu ĉi kultura kurento ekevoluas la rondo de Literatura Mondo kies ĝenerale rekonata merito estas, ke ĝi sukcesis krei la bazojn de la novdirekta Iiteraturo kaj paralele kun tio, prilabori la lingvon por taŭgi por ĉiuj interlingvaj funkcioj.
La historio de Budapeŝta Skolo kaj tiu de Literatura Mondo estas sufiĉe konata. Fakte ĝi ne estas jam pure Hungara afero: ĝi estas signifa periodo en la historio de Esperanto: de ĝia lingvo kaj de ĝia literaturo. La lingvistikaj verkoj, eldonitaj de Literatura Mondo konsistigas la duan‑nivelan Fundamenton de la Internacia Lingvo (kune kun la Plena Vortaro de SAT): la Plena Gramatiko, la Parnasa Gvidlibro, la Lingvo, Stilo, Formo, la Konturoj de lingvonormigo de Wüster kaj la eminentaj lernolibroj de Szilágyi kaj Seppik (al kiuj aldoniĝas metodologie la elstara aktiveco de Cseh András.
La plej malforta flanko de Esperanto en tiuj ĉi tempoj estis la movado parte pro internaj kaŭzoj, parte pro la ĝenerala politika situacio. La kontribuo de Hungaroj en tiu ĉi periodo estas ĉefe lingvistika kaj literatura kaj estas tre dube, ĉu sen tiu kontribuo Esperanto hodiaŭ estus tie, kie ĝi estas.
Pro la nekonvena kaj preskaŭ manka ekstera propagando, ekster la esperantistoj, en la Hungara socio Esperanto estas absolute neglektata. Sur la ĝenerala interlingvistika kampo tamen okazas kelkaj menciindaj eventoj, kiuj ligiĝas ĉefe al la nomo de Giuseppe Peano kaj Otto Jespersen.
FONTO: Szerdahelyi, István “La Hungara Modelo en Interlingvistiko,” en Miscellanea Interlinguistica, redaktis István Szerdahelyi (Budapest: Tankönyvkiadó, 1980), p. 14-98. Sekcio “Post la unua mondmilito,” p. 63-5.
"Fruaj Socialismaj Konceptoj pri la Lingva
Futuro de la Homaro"
de Árpád Ràtkai
“Mondlingvo de Mór Jókai” de Tivia
“Volapuka
Lando en Siberio”
(Pri "Csalavér" de Mór Jókai)
Lullus kaj la Filozofia Lingvo de István Szerdahelyi
La Kontinueco en la Historio de Interlingvistiko de István Szerdahelyi
Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo (kun interlingvistiko)
Alireteje:
István Szerdahelyi - Vikipedio
Home Page
| Site
Map | What's New
| Coming
Attractions | Book News
Bibliography
| Mini-Bibliographies
| Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts
| Philosophical
Quotations
Blogs
| Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 10 September 2009
Site ©1999-2016 Ralph Dumain