“Flava Rozo” & Kálmán Kalocsay

3.3.6. Flava Rozo

“Flava Rozo” estas titolo de unu el la romanoj de M. Jókai. La heroino de la romano nomiĝas Klára. Mia 83-jara onklino portas same tiun ĉarman baptonomon.

Ĉi-somere mi vizitis onjon Klára kaj ŝi kiel ĝenerale la maljunulinoj revokis memorojn de jam longe forpasintaj jaroj. Kun brilantaj okuloj ŝi rakontis pri la jaro 1963, kiam ŝi esti s flegata en la Hospitalo Szent László.

— Kiel ĉi tiu entuziasmo rememorante pri via grava malsano infekta? — mi demandis.

— Ho, tiu kara profesoro, la idolo de la malsanuloj, la profesoro Kalocsay baptis min “Flava Rozo”, ĉar pro iktero mia haŭto estis flavkolora—kaj la nomon Rozo li donacis al mi pro afableco. “Kara Rozinjo Flava—li diris al mi—via malsano estas kvazaŭ krucenigmo, sed mi solvos ĝin.” (Cetere mia onklino en la hospitalo ofte amuzis sin per solvo de krucenigmoj).

— Fine — rakontis plu onjo Klara — laŭ la diagnozo de Kalocsay oni min operaciis. Li elektis la plej lertan kirurgon, sian amikon, Károly Mészáros (6). Ĉu “nomen est omen”? Dum la operacio Kalocsay caris apud la operacia tablo. La operacio bone sukcesis. Mi ĉiam estis iom dika kaj ankaŭ post la operacio mi ne malgrasiĝis. lu doktoro ŝerce diris al mi: “Luktu hom’ kaj firme fidu, sed pro Dio, ne grasiĝu!” (7)

—Vidu Klara — respondis anstataŭ mi la kara Kalocsay — tiuj kuracistoj mokas eĉ pri la “Tragedio de l’homo”.

Dank’ al la zorgema flegado, kiun mi ricevis en la hospitalo kaj precipe de profesoro Kalocsay, mi resaniĝis. Poste mi jam ne renkontis lin. Al mia dankletero li respondis per novjara saluto. Li sendis al mi ĉarman bildkarton ilustritan per flavaj rozoj.

Rakonto de Éva BENICKÁ (Kogice, 1981)


(6) La nomo, Mészáros signifas: buĉisto.

(7) Ŝerca mistordo de la finaj vortoj de la drama poemo de Madŕch: LA TRAGEDIO DE L’HOMO: “Penu hom’, kaj firme fidu!”


FONTO: Omaĝe al Kálmán Kalocsay: el Abaújszántó ĝis la Esperanta Parnaso: pri la vivo kaj plena verkaro de D-ro Kálmán Kalocsay; vol. 1; komp. Ada Csiszár (Budapest: A. Csiszár / KAL-ĈI-Dokumentaro, 1998), p. 23-24.


“Ahasvero de amo XI”/ “Ahasuerus of Love XI” by Kálmán Kalocsay,
translated from Esperanto by Marjorie Boulton

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Nyelvi egyenlöség
(verkoj de & pri Kálmán Kalocsay)

Kálmán Kalocsay @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 7 March 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain