Esperanto — lingvo kaj literaturo

Éva Tófalvi

Je la centjara datreveno de naskiĝo de Sándor Szathmári

“En la 19-a de junio 1897 okazis la plej granda tragedio de mia vivo, mia naskiĝo.” — skribis Sándor Szathmári foje en sia maljunaĝo. Tamen tiu ĉi “tragedio” fariĝis gajno por liaj legantoj.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Sándor Szathmári, elstara verkisto de la hungara kaj Esperanta literaturoj. Estas malfacile kompreni aŭtoron, kies verkaro konsistas el originalaj verkoj en du malsamaj lingvoj. Szathmŕri estas unikaĵo en la monda literaturo. Kiel denaska hungaro kaj spirite denaska esperantisto, li verkis romanojn, novelojn, studojn kaj dramajn tekstojn, kaj hungare kaj Esperante. Legante liajn verkojn ni ofte “bedaŭras”: se li estus naskiĝinta anglalingvano, oni mencius lin samtempe kun Huxley kaj Orwell. . . Aŭ se li estus ruso, oni konus lin pli bone ol Zamjatin’on.

Ni, esperantistoj, tre bone konas la valoron de lia Vojaĝo al Kazohinio kaj tiun de Maŝinmondo aŭ de liaj noveloj; ni estas dankemaj al la aŭtoro pro liaj favoraj vortoj pri Esperanto en la hungarlingva medio. Lin tre ĉagrenis, ke la malgrandlingvanoj—kiel ankaŭ hungaroj—ne rekonas la benon de unu neŭtrala internacia lingvo.

Lia personeco estis tiom orientita direkte al la internaciismo, ke liaj origine hungarlingvaj verkoj ŝajnas esti kvazaŭ origine Esperantaj.

Tia estas ankaŭ lia elstara romano, kiu kuŝis en tirkesto ne malpli ol kvindek naŭ(!) jarojn. Temas pri la tria parto de la trilogio Vane (hungare Hiába), kies subtitolo estas La Estonto.

[346/347]

Multajn jarojn mi okupiĝis pri la malkovrado de la Szathmári-verkaro, kaj mi povis konvinkiĝi, kiel aŭtenta estas la ofte citata latina proverbo, nome ke “ĉiuj libroj havas sian propran sorton”.

Szathmári ofte menciis en siaj aŭtobiografio kaj intervjuoj, ke komence de la tridekaj jaroj li verkis trilogion pri la senesperaj homaj klopodoj plibonigi la homan sorton. Al tio lin inspiris unu el liaj amikoj, pentroartisto Péter Illésy, kiu foje konfesis al Szathmári: “Mi havas unu temon: supre, en la maldekstra angulo, sidas Budho en sia tipa pozo kaj meditas. En la dekstra angulo predikas Jesuo. Malsupre silentas la Sfinkso, duone kovrita per sablo, kaj meze malkreskas la luno. Ĉu vi ne, povus doni al tio trafan titolon?”

Szathmári respondis: “Ĝia titolo estu Vane.” Pli poste li skribis pri tio: “Li (t.e. Illésy) ne pentris imagitan bildon, sed la titolo ekvivis en mi kaj mi decidis priskribi tiun ĉi titolon kiel romanon. . . La libron mi verkis en la jaroj 1931-1932. Laŭ mia konvinko esenca manko estas en la homa naturo mem. Ĉiam leviĝis antaŭ mi pli kaj pli alten La tragedio de l’homo (far Imre Madách), rekono de la leĝo pri la eterna malfeliĉo. . . La homo en ĉiu tempo travivos la samon. El la sango de la profetoj ĉiam elkreskos la nova tiranismo. . . Mi tre klare vidis la funkciadon de la malnova instinkto interbatiĝi, kiu ĉiam kaŭzas malkonkordon kaj subpremon, kaj ke la homo mem elpensos ĉiam ion, ke li povu interbatiĝi” — skribas Szathmári en sia aŭtobiografio.

Pri sia trilogio li parolas “nebule”, ŝajnigante, ke ĝi ne plu ekzistas, kvazaŭ li mem estus estinginta ĝin.

Dank’ al Dio li ne faris tion, sed li transdonis la verkon al sia bona amiko esperantista Kálmán Pandur. Kaj tiu ĉi lia amiko konservis la manuskripton dum jardekoj de la komunismo malgraŭ tio, ke ĝia kontraŭkomunisma tendenco povis kaŭzi al li seriozajn malagrablaĵojn—ekzemple se la polico traekzamenus lian loĝejon. Feliĉe, la romano ne estis konfiskita, kaj kiam K. Pandur eksciis, ke mi serĉas tiun ĉi delonge “perditan” verkon, li volonte transdonis ĝin al mi.

[347/348]

Kia surprizo trafis min! Mi povis legi majstroverkon de la aŭtoro, kiu jam delonge ne estas inter ni. Serioze dirite, mi ne supozis, ke iu povis verki simile elstaran “negativan” utopion kiel Orwell, kaj krome dekses jarojn pli frue!

Legante tiun ĉi volumon Vane (La Estonto) paĝo post paĝo mi povis konvinkiĝi, ke en miaj manoj troviĝas trezoro, kiu ne plu rajtas esti kaŝita antaŭ la publiko.

En 1988 Hungario jam ĝuis eŭforion de la proksimaj sociaj ŝanĝoj. Fondiĝis diversaj intelektulaj societoj, inter ili Hungara Protestantisma Kultura Unuiĝo, kies kunfondinto mi estis. Miaj kolegoj tiam demandis min, pri kio mi ŝatus prelegi kadre de la Unuiĝo. Senhezite mi elektis la temon pri la retrovita sensacia romano de Szathmári. Ties kuriozan historion oni povis aŭdi aŭtune de 1989, kiam mi laŭtlegis kelkajn fragmentojn el la romano, kiuj tiam pruviĝis profetaĵoj.

Post la prelego mi demandis, ĉu inter la ĉeestantoj troviĝas iu, kiu povus helpi eldoni la libron. Tuj pozitive respondis ĉefredaktorino de Beletra Eldonejo. La sekvan tagon la manuskripto jam troviĝis en ŝiaj manoj. Kaj baldaŭ telefonis al mi la redaktorino, dirante: “Bonvolu akiri la aŭtorajn rajtojn kaj la romano povos aperi.”

La vidvino, de Sándor Szathmári aprobis la ideon kaj subskribis la kontrakton kun la eldonejo. Post ĉirkaŭ unu kaj duonjaro, en 1991, la romano troviĝis en librovendejoj. Dum kelkaj tagoj la stoko elĉerpiĝis kaj pri la verko aperis tre favoraj recenzoj en diversaj literaturaj revuoj.

Oni prave parolis tiam pri la “renesanco” de Szathmári. Samtempe kreskis interesiĝo pri liaj aliaj verkoj kaj ankaŭ pri Esperanto. Iam forgesita aŭtoro regajnis renomon ne nur en literaturaj rondoj, sed ankaŭ ĉe la vasta publiko.

Kial? Ĉar lia majstroverko efikis ne nur per siaj beletraj valoroj, sed ĝi havis kaj havas ankaŭ tre aktualan sociopolitikan mesaĝon. En meza kaj orienta Eŭropo ĝuste tiam fiaskis komunismo kaj ĝia ideologia bazo, marksismo-leninismo, la utopio, kiu kaŭ-

[348/349]

zis multe da suferoj al la homoj en tiuj landoj, kie oni aplikis ĝin en la praktiko. Ĝian fiaskon kaj fiaskon de ĉiuj utopioj celantaj “feliĉigi” la homaron Szathmári majstre prezentis.

Pri kio temas en Vane (La Estonto)? Ĝia scenejo estas la fora estonteco, 150 jarojn post 1932, kiam ĝi estis verkita, sekve en 2082. Szathmári profetas, ke en la okdekaj jaroj de la dudeka jarcento (ni ne forgesu, ke li forpasis en 1974) la revoluciuloj kaŭzos grandajn kaj avantaĝajn ŝanĝojn, sed post nelonge ekregos totala komunisma diktaturo—ankaŭ en Hungario. Protagonisto de la romano, Kálman Hajós, la juna “kaplaboristo” (en la specifa futura lingvo de Szathmári tio signifas intelektulo) estas opoziciulo, sed tion li ne povas rekte esprimi en totale kontrolita ŝtato. Li volas profiti de unusola ebleco, kiun la potenco garantias: fondi aŭtarkian kolonion, kies celo, laŭ la soveta sistemo, estas en kadro de komunismo produkti kaj konsumi pli ekonomie kaj tiamaniere helpi la tiel nomatan “evoluon”. Tamen Hajós havas kaŝitan celon: li volas demokration en la kolonio, kies ĉefo li fariĝis. La demokratia komunumo devus esti insulo en la maro de subpremado. Paŝo post paŝo la klopodoj de Hajós fiaskas. La homoj edukitaj en la diktaturo de soveta tipo tute ne komprenas liajn intencojn. La komunumanoj grupiĝas en diversaj marksismaj-leninismaj sektoj, kiuj interbatalas. Ekregas anarkio, kaj Hajós, vole-nevole, eĉ ne rimarkante ŝanĝojn en sia propra animo, fariĝas diktatoro. Fine ne nur li estas murdita sekve de atenco, sed la atencanto mem eksplodigas la tutan kolonion, el kies loĝantoj neniu sukcesas pluvivi.

La verko de Szathmári estas tute pesimisma negativa utopio. En tiu ĉi verko perdiĝas ĉiuj esperoj. “Insulo” kiel kutima rifuĝejo de la utopiaj verkoj komplete pereas, neniiĝas. Sed ĉirkaŭ ĝiaj ruinoj ekzistas plu la totala diktaturo. . .

La strukturo de la romano iom similas al tiu de Bestofarmo de Orwell kaj la priskribo de la atmosfero de la totaleco al la alia verko de tiu ĉi aűtoro, nome 1984. Sed mi devas denove akcenti, ke Szathmári surpaperigis sian verkon 16 jarojn pli frue ol Orwell la sian. Tiu ĉi interesa spirita koincido sugestas la ideon, ke eble

[349/350]

Szathmári, se li ne estus rezigninta pri la ĝustatempa eldono de sia romano, estus hodiaŭ apostrofata ne kiel “hungara Orwell”, sed eble Orwell estus nomita la “angla Szathmári”. . .


FONTO: Tófalvi, Éva. “Je la centjara datreveno de naskiĝo de Sándor Szathmári,” en Memorlibro: kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997), ĉefred. Tamás Gecső, red. Zsuzsa Varga-Haszonits & Lariko Golden, kunlaboris Anita Renkecz (Budapest: Universitato Eötvös Loránd, Katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko / Eötvös Loránd Tudományegyetem, 1998), p. 346-350.


Dorskovrilo de Vane (Hiába) de Sándor Szathmári

Szathmári, la hungara Orwell” de Éva Tófalvi,
kun “Vane ‑ La estonteco (fragmento)” de Sándor Szathmári,
tradukis el la hungara Lariko Golden

La du testamentoj de Sándor Szathmári” de Éva Tófalvi;
kun fotografo de la tombo de Sándor Szathmári

Kontribuaĵo al la demando pri la estiĝo de Vojaĝo al Kazohinio
de Éva Tófalvi

La Rolo de la Persona Faktoro en la Esperanta Literaturo (La Verkisto)
de Éva Tófalvi

Pri la profito de la kapitalistoj
de Attila József, trad. Miklós Fehér

Pri Mór Jókai & planlingvoj de Árpád Ràtkai

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo

Memorlibro: Esperantologia prelegaro

Hiába: Jövő: Regény / Sándor Szathmári


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 4 November 2018

Site ©1999-2020 Ralph Dumain