Pri la profito de la kapitalistoj

(A tőkések hasznáról, 1933)

Attila József
Trad. Miklós Fehér



Knedadu panon ĉe gasflam’,
bruligu brikojn el argilo,
dum flagras jup’, vendiĝu am’,
doloru polmo pro sarkilo,
penportu sakojn en foiro,
majstriĝu, aŭ ne en fakar’,
ĉarpentu ŝaktojn per hakilo,
profitas nur la kapital’.

Purigu silkon benzinban’,
rikoltu cepojn en kaŭriro,
tajloru kun plej bona fam’,
remekajn kaprojn per tranĉilo
buĉadu. — Striku! — jen konsilo. . .
Maldung’, almoz’, ŝtelad’. . . Fatal’:
La Ord’ vin punos pro konspiro.
Profitas nur la kapital’.

Poemojn plektu vi el flam’,
ŝinkpeklu Prage per serpilo,
kolektu kuracplantojn man’
tenadu libron kun utilo,
laboru en Pariza brilo,
mineje, en vilaĝa stal’. . .
pro l’ pag’ ne brilos la pupilo
profitas nur la kapital’.

Dediĉo

Prolet’, vin tedas jam la diro. . .
Ne por vi kreskas salm’ en mar’. . .
Dum ĉe ĝi estas la dungilo
profitas nur la kapital’.



FONTO: Fehér, Miklós. “Pri poezia artospeco, kiun Parnasa Gvidlibro kaj PIV nomas simple balado,” en Memorlibro: kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997), ĉefred. Tamás Gecső, red. Zsuzsa Varga-Haszonits & Lariko Golden, kunlaboris Anita Renkecz (Budapest: Universitato Eötvös Loránd, Katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko / Eötvös Loránd Tudományegyetem, 1998), p. 284-292; ĉi tiu traduko p. 291-292.


Ĉe la urborando” de Attila József, trad. Kálmán Kalocsay

Anekdotoj pri Attila József de Sándor Szathmári

“Kara kanto tra la kor”, “Vi ĉarmas, puras, belas”, “Lorelej’”
(poemoj) de Heinrich Heine; tradukis Miklos Feher

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Je la centjara datreveno de naskiĝo de Sándor Szathmári
de Éva Tófalvi

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Kanto de junedzinoj
de Attila József, trad. Kálmán Kalocsay

Kiom bone estus ne rebati
de Attila József, trad. Kálmán Kalocsay

Lul-kanto
de Attila József, trad. Kálmán Kalocsay

Attila József: Poemoj
trad. Tibor Bessenyei k.a.

Attila József - Vikipedio

Lullaby (‘Altató’; 1935)
by Attila József, trans. Edwin Morgan

After Attila József by George Szirtes

Inspired by Hungarian Poetry: British Poets in Conversation with Attila József

The Poet’s Grave by Sándor Márai,
translated by Paul Olchváry

Voice of Conscience: The Life And Work of Attila József
by Iván Kovács


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 26 November 2018

Site ©1999-2018 Ralph Dumain