Stanisław Lem

La maŝino de Trurl

El la pola tradukis Zbigniew Sienkiewicz


Konstruisto Trurl finfaris foje oketaĝan inteligentan maŝinon, kiun—fininte la ĉefan laboron—li pentris unue per blanka lako, poste ties randojn pentris lilie, atente rigardis ŝin* de la distanco kaj faris ankoraŭ etan pentraĵon sur la fronto kaj tie, kie oni povus imagi ŝian frunton, li metis leĝeran oranĝan desegnaĵon kaj, kontenta pro la efiko, fajfante, kvazaŭ je vana devo li ĵetis la sakramentan demandon, kiom estas du oble du? La maŝino ekfunkciis. Unue eklumiĝis ŝiaj lampoj, ekheliĝis cirkvitoj, kurentoj ekmurmuris kiel akvofaloj, eksonis kupladoj, poste ardiĝis bobenoj, oni disfrakasbruis, oni tamburegis kaj sur la tuta ebenaĵo aŭdiĝis tia bruo, ke Trurl eĉ pensis pri preparo de la speciala pensdampilo por ŝi. Dume la maŝino plue laboris, kvazaŭ ŝi devus solvi la plej malfacilan problemon en la tuta Kosmo, la tero tremis, la sablo eksterigadis sin el sub la piedoj kaŭze de la vibrado, ĉiuj sekurplumboj pafadis kiel korkoj el boteloj, kaj la relajsoj eĉ disŝiradis sin kaŭze de la peno. Finfine, kiam Trurl estis jam sengustiĝinta per la tumulto, la maŝino haltegis kaj diris tondravoĉe: — SEP!

— Nu, mu, mia kara! — diris dubeme Trurl. — Nenio simila, estas kvar; estu tiel bona, korektu tion! Kiom estas du duoble du?

— SEP! — tuj respondis la maŝino.

Vole-ne-vole Trurl — suspirante — enmetis laboran antaŭtukon, kiin li jam demetis, kuspis alte la manikojn, apertis fundan klapon kaj eniris internen. Longe li ne estis eliranta kaj oni aŭdis, ke li marttelas. deŝraŭbas ion, veldas, lutas, ke li enkuras, tamburante je lada ŝtuparo, jen sur sesan etaĝon, jen sur la okan, kaj tuj poste kuregas suben. Li ŝaltis, sed interne eksiblis io kaj la violaj lipharoj ekkreskis ĉe la sparkiloj. Tiel li penlaboris dum du horoj, ĝis eliris je freŝa aero fulgiĝinta, sed kontenta; li kunmetis ĉiujn ilojn, ĵetis la antaŭtukon teren, elfrotis la vizaĝon kaj la manojn, kaj jam forirante. por sankta silento, demandis:

— Kiom estas du kaj du?

— SEP! — respondis la maŝino.

Trurl eksakris terure, sed kion fari — li denove komencis fosadon en ŝi, li korektadis, ligis, delutadis, translokigis ion, kiam triafoje li eksciis, ke du kaj du egalas sep, eksidiĝis malesperanta sur la plej suban ŝtupon de la maŝino kaj sidis tiamaniere ĝis alveno de Klapaŭcjuŝ. Tiu demandis Trurlon, kio okazis, ke li aspekto similas iom al la ĵus reveninta el sepultado, kaj li eksplikis sian embarason. Klapaŭcjuŝ mem kelkfoje eniris internen de la maŝino, provis korekti tion kaj alion, demandis ŝin ankaŭ, kiom estas du kaj unu, ŝi respondis, ke ses; unu kaj unu laŭ ŝi egalis nulo. Klapaŭcjuŝ gratis sian kapon,

tusetis kaj diris:

— Amiko, nenio farenda, oni devas rigardi okulojn de la vero. Vi pretigis alian maŝinon ol volis. Sed ĉiu negativa fenomeno havas ankaŭ siajn pozitivajn flankojn, tiu maŝino ekzemple ankaŭ.

— Mi estas scivola, kiajn —rediris Trurl kaj piedbatis fundamenton, sur kiu li sidis.

— Ĉesu — diris la maŝino.

—Nu, vidu, ŝi estas sentema. Do. . . kion mi volis diri? Ŝi estas sendube la maŝino stulta, sed ŝia stulteco ne estas tiu ordinara, meza, absolute ne! Ŝi estas, se mi bone orientiĝas, kaj mi estas, vi scias. la elstara specialisto, ŝi estas la plej stulta inteligenta maŝino en tuta mondo, kaj ĉi-tio jam ne estas io ajn! Konstrui ŝin intence ne estus facile, tute male, mi opinias, ke neniu sukcesus. Ĉar ne nur stulta ŝi estas, sed ankaŭ obstina kiel ŝtipo, do ŝi posedas karakteron, cetere konvenan al idiotoj, kiuj estas terure obstinaj. Al diablo kun tia maŝino — findirisTrurl, kaj duafoje piedbatis ŝin,

— Mi avertas vin serioze, ĉesu! — ekaŭdiĝis la maŝino.

— Rigardu, vi havas jam la seriozan averton — komentis malvarme Klapaŭcjuŝ. — Vi vidas mem, ŝi estas ne nur sentema kaj stulta kaj obstina, sed ankaŭ ofendiĝema kaj kun tiom da trajtoj oni povas atingi multe, hoho, estu certa!

— Nu, bone, sed efektive kion fari kun ŝi? — demandis Trurl.

— Ba, ĉi-momente estas malfacile estas respondi. Vi povus ekzemple fari ekspozicion, kun biletoj, por ke ĉiu volonta povus rigardi la plej stultan inteligentan maŝinon en la mondo; kiom ŝi havas? Ok etaĝojn? Komprenu, ja ’tiom grandan idioton ĝis nun vidis neniu. La ekspozicio rekompencos al vi ne nur la kostojn, sed. . .

— Lasu min en trankvilo, mi foris neniun ekspozicion! — rediris Trurl. ekstaris kaj, ĉar ne povis sin deteni, li piedbatis la maŝinon ankoraŭfoje.

— Mi donas al vi trian seriozan averton — diris la maŝino.

— Ĉar kio? — ekkriis furiozigita ŝia majesteco Trurl. — Vi estas. . . estas . . . — li ne trovis la vortojn, do piedbatis kelkfoje ŝin, kriante:

— Taŭga nur por piedbato. . . !

— Vi ofendis min kvarfoje — diris la maŝino — tial mi plu ne kalkulos. Mi rifuzas respondojn je pluaj demandoj, kiuj temas pri matematiko.

— Ŝi rifuzas! Rigardu ŝin! — kriis ekscitita Trurl. — Kaj ŝi kuraĝas rifuzi TIAN plenumon de matematikaj taskoj. Prenu piedbaton, prenu, prenu!!! Eble plie?. . .

Tiam la maŝino ektremis, skuiĝis kaj sen unu vorto komencis per ĉiuj fiortoj eltiri sin el la fundamentoj. Ili estis profundaj, do multaj konzoloj fleksiĝis, sed finfine ŝi eliris la kavon, en kiu restis nur rompitaj betonaj blokoj kun starantaj armaturaj stangoj, kaj ekiris kvazaŭ forteso, paŝante rekte al Klapaŭcjuŝ kaj Trurl. Tiun lastan tiel innertigis la nekredebla okazaĵo, ke lik eĉ ne provis kaŝi sin antaŭ la maŝino, kiu celis kompreneble lin, por dispremegi. Nur pli konscia Klapaŭcjuŝ, kaptante lian manon, ektiris lin perforte kaj ili ambaŭ forkuris je sufiĉe longa distanco. Rigardante post si, ili ekvidis, ke la maŝino, ŝanceliĝante kvazaŭ alta turo iris malrapide, ĉiupaŝe enprofundiĝante ĝis preskaŭ la unua etaĝo, sed obstine kaj senlace ŝi elmergiĝadis el la sablo kaj celis rekta ilin.

—Nu, ĉi-tio ankoraŭ mankis en la mondo! — diris Trurl, kiun la konsterniĝo simple ŝtopigis. — Maŝino ribelas! Kion nun fari?

— Atendi kaj observi — respondis prudanta Klapaŭcjuŝ. Eble io klariĝos.

Nenio indikis tion. La maŝino, eliĝante sur malmolan grundon, ekiris pli rapide. En ŝia interno io fajfis, siblis kaj tintis.

— Baldaŭ dislutiĝos kaj la regulilo kaj la programilo — elmurmuris Trurl. — Tiam ĝi diseriĝos kaj haltos. . .

— Ne — rediris Klapaŭcjuŝ. — ŝi estas specifaĵo. Tiel stulta, ke eĉ haltigita ties tuta direktejo ne ĝenos al ŝi. Atentu, ŝi. . . Forkuru!!

La maŝino eksplicite impetis, por treti ilin. Kuregis do ili ĝis senspiriĝo, aŭdante post la dorsoj ritman frakasbruon de la terura piedfrapo. Kaj ili kuris tiel, ĉar kion alian ili povis fari? Ili volis reveni al la gepatra urbo, sed la maŝino vanigis tion, depuŝante ilin pere de flankumado el la pripensita vojo, kaj ŝi senkompate devigis ilin al profundiĝo en la landon pli kaj pli dezertan. Iom post iom el inter la ceteraj nebuloj aperis montoj, sombraj kaj rokaj; Trurl, penige anhelante, ekkriis al Klapaŭcjuŝ:

— Aŭskultu! Ni forkuro en iun mallarĝan ravinon. . . kien ŝi ne povos iri post ni . . . sakrita. . . ĉu?!

— Pli bone ni kuru. . . rekten — elspiregis Klapaŭcjuŝ. Proksime estas negranda urbeto. . . Mi ne memoras la nomon. . . ĉiuokaze ni trovos tie. . . uf!!! rifuĝon. . .

Ili do komencis kuregi rekten kaj baldaŭ rimarkis antaŭe unuajn domojn. La stratoj tiutempe estis preaskaŭ malplenaj. Ili trakuris longan vojon, ne rekontante eĉ vivan spiriton kiam subite terura frakaso, kvazaŭ je la rando de la setlejo falus ŝtona lavango, atestis pri tio, ke la persekutanta ilin maŝino jam alvenis ĉi-tien. Trurl rigardis post si kaj ekĝemis: — grandaj ĉieloj! Rigardu, Klapaŭcjuŝ, ŝi detruas domojn!!

Efektive, la maŝino obstine sekvante ilin, iris tra la muroj de domoj, kvazaŭ ŝtala monto, kaj ŝian vojon postsignis brikaj rubaĵoj plenaj de blanka, kalka polvoturniĝo. Aŭdiĝis teruraj krioj de la superŝutitaj, oni eksvarmis sur la stratoj, sed Trurl kaj Klapaŭcjuŝ rapidegis apenaŭ anhelante antaŭen, ĝis ili atingis la grandan konstruaĵon de la urbodomo, kie tuj descendis en profundan kelon.

— Ni, ĉi-tie ŝi ne atingos nin, eĉ detruante la tutan urbodomon sur niajn kapojn! — elspiregis Klapaŭcjuŝ. — Diabloj tentis min al hodiaŭa vizito ĉe vi. . . Mi estis scivola, kiel vi laboras, nu kaj vere — mi eksciis. . .

— Estu silenta — rediris Trurl. — Iu iras ĉi-tien.

Fakte, la pordo de la subteraĵo apertis iomete kaj eniris mem la urbestro kun kelkaj konsilantoj. Trurl hontis ekspliki, kio kaŭzis tiun eksterordinaran kaj samtempe teruran historian, do Klapaŭcjuŝ helpis lin. La urbestro aŭskultis en silento. Subite la muroj ekvibris, ekbalanciĝis la tero kaj en la profunde kaŝitan kelon venis frakasbruo de falantaj muroj.

— Ŝi jam estas ĉi-tie?! — kriis Trurl.

— Jes — respondis la urbestro. — Kaj postulas, ke ni fordonu vin, ĉar en mala kazo ŝi detruos la tutan urbon. . .

Ĉi-momente atingis ilin — eldiritaj ie sur supraĵo, naze sonantaj kaj al ŝtala klukado similaj—vortoj:

— Ie ĉi estas Trurl. . . mi sentas lin. . .

— Sed vi certe ne fordonos nin? — demandis tremvoĉe li, kiun tiel trudeme postulis la maŝino.

— Tiu el inter vi, kiu nomiĝas Trurl, devas eliri. Dua povas resti, ĉar fordono de li ne estas nepra kondiĉo. . .

— Pro kompato!

— Ni estas senfortaj — diris la urbestro. — Cetere, se vi restus ĉi-tie, vi devus ankaŭ kompensi la damaĝojn, faritajn al la urbo kaj ĝia loĝantaro, ĉar kaŭze de vi la maŝino detruis jam dekses domojn kaj sepultis sub iliaj ruinoj multe da ĉi-lokaj civitanoj. Nur tio, ke vi estas ĉe la morto, permesas al mi lasi vin libera. Iru kaj ne revenu.

Trurl rigardis vizaĝojn de la konsilantoj, kaj vidante sur ili la kondamnemon, li lante direktiĝis al la pordo.

— Atentu! Mi iras kun vi! — kriis impulsiĝeme Klapaŭcjuŝ.

— Vi? — kun febla espero en la voĉo diris Trurl. — Ne. . . — diris li post momento. — Restu, estos pli bone. . . Por kio vi senbezone pereu? . . .

— Idiotismo! — kriis energie Klapaŭcjuŝ. — Kial ni pereu, eble kaŭze de ĉi-tiu fera kreteno? Ne ŝercu! Tio ne sufiĉos por forviŝi el la tergloba surfaco du plej eminentajn konstruistojn. Iru mia Trurl! Kuraĝe!

Kuraĝigita per ĉi-vortoj Trurl ekkuris al la ŝtuparo post Klapaŭcjuŝ. Sur la placo troviĝis neniu. Inter polvoturniĝo kaj polvonubo, kie estis videblaj elstarantaj skeletoj de la ruinigitaj domoj, staris ŝi, tute makuliĝinta per la brika sango de la muroj kaj malpuriĝinta per la blanka polvo.

— Atentu! — flustris Klapaŭcjuŝ. — Ŝi ne vidas nin. Ni kuregu laŭ tiu unua strato maldekstren, poste dekstren kaj fine rekten kiel pafo, nemalproksime komenciĝas jam montoj. Tie ni kaŝos nin kaj pripensos ion, por ke unufoje por ĉiam ŝi perdu la deziron. . . Forkuru! — kriis li, ĉar ĉi-momente la maŝino rimarkis ilin kaj ekatakis tiel, ke la grundo tremiĝis terure.

Kuregante ĝis senspiriĝo ili postlasis fora la urbeton. Pli malpli mejlon ili galopis ĉi-maniere, aŭdante post si tondrajn paŝojn de la kaloso, kiu malcedeme persekutis ilin.

— Mi konas tiun ravinon! — subite kriis Klapaŭcjuŝ. — Tie estas la fluejo de sekiĝinta torento, kiu kondukas en fundon de la rokoj, ankaŭ troviĝas multaj kavernoj, ni kuru pli rapide, ŝi baldaŭ devos halti! . . .

Kuregis do ili supren, stumblante kaj svingante per la manoj por reakiri la ekvilibron, sed ŝi ĉiam troviĝis en la sama distanco de ili. Sur balanciĝantaj ŝtonegoj de la sekiĝinta torento ili atingis fendegon en vertikalaj rokoj, kaj rimarkinte sufiĉe alte supre la nigran aperturon de kaverno, ili komencis fervore grimpi al ĝi, ne atentante pri la forkurantaj el sub la piedoj lozaj ŝtonoj. En la granda roka aperturo estis malvarme kaj sombre. Ili ensaltis rapide internen, faris ankoraŭ kelkajn paŝojn kaj haltis.

— Nu, ĉi-tie ni estas sekuraj — diris Trurl, kiu reakiris la trankvilon.

— Mi provos rigardi, kie ŝi haltis. . .

— Atentu — avertis lin Klapaŭcjuŝ.

Trurl proksimiĝis singarde al la aperturo de la kaverno, ekkliniĝis kaj subite saltis kun la timo malantaŭen.

— Ŝi grimpas supren!

— Estu trankvila, ĉi-tien ŝi certe ne eniros — diris per ne tro firma voĉo Klapaŭcjuŝ. — Kio okazis? Kvazaŭ iom pli sombriĝis. . . Ho!

Ĉi-momente granda ombro vualis la ĉielon, kiu ĝis nun estis videbla tra la aperturo, kaj montriĝis la ŝtala, glata ĉiuloke nitita vando de la maŝino, kiu premiĝis rapide al la roko. Tiamaniere la kaverno fariĝis kvazaŭ fermita hermete per ŝtala kovrilo de ekstero.

— Ni estas malliberigitaj. . . — flustris Trurl, kaj lia voĉo tremis des pli forte, ĉar tute mallumiĝis.

— Ni faris idiotismon! — kun ekscito ekkriis Klapaŭcjuŝ — Sin enpuŝi en la kavernon, kiun ŝi estis povonta barikadi! Kiel ni povis fari tion?

— Laŭ vi, kion ŝi atendas? — demandis post longa silento Trurl.

— Ke ni intencos eliri de ĉi-tie, al tio oni ne bezonas specialan intelekton.

Denove silentiĝis. Trurl ekiris singarde, en la nigra sombro etendante la manojn en la direkton, kie troviĝis la aperturo de la kaverno; li kondukis la manojn laŭ la roko, ĝis li tuŝis glatan ŝtalon, kiu estis varma, kvazaŭ varmigita de la interno. . .

— Mi sentas vin, Trur1. . . — en la fermita spaco brukrakis la fera voĉo. Trurl retropaŝis, sidiĝis sur ŝtonegon apud la amiko kaj iom da tempo ili ripozis senmove. Fine Klapaŭcjuŝ flustris al li:

— Nia sidado kaŭzos nenion. Nu jes, mi provos pakti kun ŝi. . .

— Senespera afero — diris Trurl. — Sed provu, eble ŝi almenaŭ vin liberigos sendifekte. . .

— Kion vi, ne pri tio temas! — energie rediris Klapaŭcjuŝ kaj alirinte la nevideblan en la sombro rokan aperturon, li kriis:

— He, ĉu vi aŭdas min?

— Jes — respondis la maŝino.

— Aŭskultu, mi volus pardonpeti vin. Komprenu. . . Okazis inter ni la eta miskompreno, sed ja ĝi signifas nenion. Trurl ne intencis. . .

— Mi neniigos lin! — diris la maŝino — Sed antaŭe li respondos mian demandon, kiom estas du kaj du?

— Ho, li respondos tiel, ke vi estos kontenta kaj certe vi konsentos kun lia respondo, ĉu me, Trurl? — trankviligeme diris la mediacianto.

— Jes, sendube. . . — diris feble tiu.

— Jes? — miris ŝi. — Do kiom estas du kaj du?

— Kva. . .ĝuste sep. . . — ankoraŭ pli softe respondis Trurl.

— Ha ha! Ne kvar do, sed sep, ĉu? M brukrakis la maŝino. — Nun vi vidas!

— Sep, kompreneble, ke sep, ĉiam estia sep! — fervore jesis Klapaŭcjuŝ. — Ĉu vi jam liberigos nin? — li aldonis singardeme.

— Ne. Trurl, diru ankoraŭfoje, ke vi tre bedaŭras kaj kiom estas du kaj du?. . .

— Kaj vi liberigos nin, se mi diros? — demandis Trurl.

— Mi ne scias. Mi pripensos tion. Ne proponu al mi kondiĉojn. Diru, kiom estas du kaj du!

— Sed vi verŝajne liberigos nin? — diris Trurl, kvankam Klapaŭcjuŝ tiris lian manon, flustrante en orelon: ŝi estas stulta idiotino, ne kverelu kun ŝi, mi petegas!

— Mi ne liberigos, se mi ne volos — respondis la masino. — Sed, sendepende de tio, vi diros al mi, kiom estas du oble du. . .

Neatendita furiozeco tremegis Trurlon. — Jes! Mi diros al vi, diros! — kriis li. — Du kaj du estas kvar kaj du oble du estas ankaŭ kvar, eĉ se vi starigus vin sur la kapon, eĉ se vi tutan montaron polvigus, per la maro sufokiĝus, la ĉielon eltrinkus, ĉu vi aŭdas? Du kaj du estas kvar!!!

— Trurl! Vi frenezis! Kion vi diris? Du kaj du estas sep, kara sinjorino! Kara maŝino, sep, sep! — kriis Klapaŭcjuŝ, provante superkrii la amikon.

— Malvero! Kvar estas! Nur kvar, de la komenco ĝis fino de la mondo KVAR!!! — ĝis senspiriĝo kriegis Trurl.

Subite la rokoj sub iliaj piedoj ektremiĝis malarie. La maŝino foriĝis de la aperturo tiel, ke en kavernan fundon eniris griza lumo, kaj samtempe ŝi kontinue ekkriis:

— Malvero! Sep! Vi tuj diros tion, kiam mi kaptos vin!

— Mi diros neniam! — rebatis Trurl, kvazaŭ por li jam ĉio estus indiferenta, kaj tiam de la volbo sur iliajn kapojn ŝutis la ŝtona hajlo, ĉar la maŝino komencis per sia oketaĝa korpo, fojon post fojo, premi la rokan blokon kaj bategis pere de si mem en la vertikalan deklivon, ĝis grandegaj ŝtonoj defalis de la masivaj rokoj kaj brue ruliĝis en la valon.

La tondro kun odoro de silika fumo plenigis la kavernon kune kun la fajeroj faritaj kaŭze de la fero batita per rokoj, sed inter ĉiuj resonoj de la sturmo estis aŭdebla la voĉo de Trurl, kiu kriis senĉese: — Du kaj du estas kvar! KVAR!!

Klapaŭcjuŝ provis perforte fermi lian buŝon, sed forpuŝita energie li eksilentis kaj sidiĝis, kovrante la kapon per la manoj. La maŝino ne ĉesigis inferajn penegojn kaj ŝajnis, ke volbo de la kaverno falegos post momento sur la fermitajn, dispremante kaj sepultante ilin por eterno. Sed kiam ili perdis jam iun ajn esperon, kiam la akra polvo plenigis aeron, subite io grincis terure, aŭdiĝis lanta tondro, pli forta ol ĉiuj resonoj de la fervora forĝado kaj batado; poste la aero ekhurlis, la nigra vando, ŝirmanta la aperturon, malaperis kvazaŭ blovestingita per ventego, malsupren ekmoviĝis lavango de grandegaj rokoj. La eĥo de tondroj daŭris ankoraŭ en la valo, resonante de la montoj, kiam la ambaŭ amikoj atingis la aperturon de la kaverno kaj elkliniĝante ĝis duono da korpoj, ili rimarkis la maŝinon, ke ŝi kuŝis frakasita kaj platigita per la roka defalaĵo de ŝi mem kaŭzita, kun grandega ŝtono meze inter ŝiaj ok etaĝoj, kiu rompis ŝin preskaŭ je duonoj. Ili descendis singarde sur la polvantan rokfarune rubaĵon. Por atingi la fluejon de la sekigita torento, ili devis trairi preter la kadavro de la plate kuŝanta maŝino, granda kiel ŝipo forĵetita surborden.

Nenion dirante, ili haltis ambaŭ samtempe ĉe ŝia enpremita ŝtala vando. La maŝino moviĝis ankoraŭ feble kaj ili aŭdis, ke en ŝia interno kun estingeska bruo cirkulas io.

— Do jena estas via malglora fino, kaj du kaj du estas plu. . . — komencis Trurl, sed ĉi-momente la maŝino eksursuris feble kaj malprecize, apenaŭ aŭdeble, lastfoje ŝi elbalbutis

— SEP.

Poste io ete grincis en ŝia interno, kelkaj ŝtonoj ŝutis de la supraĵo kaj ŝi senmoviĝis, transformita en la bulon de senmova ferrubo. Ambaŭ konstruistoj rigardis unu la alian, kaj poste sen unu vorto, ili komencis silente revenadi laŭ la fluejo de la sekigita torento.

* La tradukinto lasis inan genron de la maŝino por konservi impresesprimon de la rakonto. (ZS)

El la pola tradukis Zbigniew Sienkiewicz


FONTO: Lem, Stanisław. “La maŝino de Trurl” (Maszyna Trurla), tradukis Zbigniew Sienkiewicz, Pola Esperantisto, n-ro 1-2, 1982, p. 1-11.

Mi korektis kelkajn evidentajn erarojn. — RD


La maŝino de Trurl (Maszyna Trurla)
de Stanislaw Lem,
el la pola tradukis mgr Jerzy Wałaszek

Stanislaw Lem (1921-2006) en Esperanto

Stanislaw Lem in English

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Cybernetics & Artificial Intelligence: Ideology Critique

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 17 January 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain