Stanis³aw Lem

La maŝino de Trurl

El la pola tradukis mgr Jerzy Wa³aszek


Foje la konstruanto Trurl konstruis la oketaĝan maŝinon, inteligentan, kiun post la fino de plej gravaj laboroj li pentris komence per blanka lako, poste la angulojn li pentris lilie, pririgardis ĝin de malproksimo kaj alfaris fronte ankoraŭ malgrandan desegnaĵon, kaj tie, kie oni povis imagi ĝian frunton li almetis helan oranĝan makuleton kaj, estante tre memkontenta, fajfante libere, kvazaŭ pro la propra devo li sakramente ĵetis la demandon: kiom estas du kaj du?

La maŝino ekstartis. Komence eklumiĝis ĝiaj lampoj, ekheliĝis la cirkvitoj, ekbruis la kurentoj kiel akvofaloj, ekludis la kuplaĵoj, poste ekardis selenoidoj, la maŝino ekkirlis interne, ektondris, ektrembruis kaj la ebenaĵon ekkuris tia grandega bruo, ĝis Trurl ekpensis, ke li devos prepari al ĝi la specialan pensomallaŭtigilon. Dume la maŝino senpaŭze laboris, kvazaŭ ĝi estus devigata solvi la plej malfacilan problemon en la tuta Universo, la tero skuadis, la sablo eskapadis el sub la piedoj pro vibrado, elektraj gardiloj pafis kiel botelkorkoj, kaj la relajsoj eĉ ŝiriĝis pro la fortostreĉo. Finfine, kiam Trurl komencis dece malgustumi tian bruon, la maŝino subite haltis kaj diris per la tondrega voĉo: SEP!

– Ho, ho, mia kara! – diris Trurl malkontente. – Vi malpravas, tio estas kvar, bonvolu plibonigi la respondon! Kiom estas du kaj du?

– SEP! – senprokraste respondis la maŝino.

Malvolonte kaj eksuspirinte Trurl surmetis denove sian laboran antaŭtukon, kiun li jam estis forĵetinta, suprenvolvis alte la manikojn, malfermis la malsupran klapon kaj eniris internen. Longe li ne forlasis la maŝinon, nur oni aŭdis, ke li bategis per martelo, malŝraŭbis ion, veldis, lutis, kuris trembruante sur la ferajn ŝtupojn, foje sur la sesan etaĝon, aliafoje sur la okan, kaj tuj rapide rekuris malsupren. Li ŝaltis la kurenton, ĝis io ekbruis interne kaj violbluaj haroj elkreskis el la sparkiloj. Tiamaniere li penegis du horojn, ĝis fine li eliris en la freŝa aero tuta fulgata, sed kontenta, li kunmetis ĉiujn ilojn, ĵetis la antaŭtukon teren, ekfrotis la vizaĝon kaj la manojn, kaj jam forlasante hejmen, nur por la sankta trankvilo, li demandis:

– Kiom estas du kaj du?

– SEP! – respondis la maŝino.

Trurl ekdiraĉis terure, sed ne estis alia konsilo – li denove startis laboraĉi interne, plibonigi, konekti, disluti, permuti, kaj kiam triafoje li eksciigis, ke du kaj du estas sep, li eksidis malesperanta sur la plej malalta ŝtupo de la maŝino kaj tiel sidadis ĝis alvenis tie Klapaŭcjo. Li demandis Trurl-on, kio al li okazis, ke li aspektas kiel la revenanto el la funebro, kaj tiu malkovris al li sian embarason. Klapaŭcjo mem kelkfoje eniris la internon de la maŝino, provis plibonigi ion, ankaŭ li demandis ĝin, kiom estas du kaj unu, ĝi respondis, ke ses; unu kaj unu laŭ ĝia opinio estis nulo. Klapaŭcjo ekfrotis sian kapon, ektusetis kaj diris:

– Amiko, vi devas akcepti la veron. Vi konstruis la alian maŝinon ol vi volis. Tamen ĉiu negativa fenomeno havas ankaŭ siajn bonajn flankojn, kaj ankaŭ tiu ĉi maŝino.

– Interese kiajn – respondis Trurl kaj piedbatis la fundamenton, sur kiu li sidis.

– Ĉesu – diris la maŝino.

– Vidu kiel tuŝema ĝi estas. Do... kion mi volis diri? Ĝi estas sendube la malsaĝa maŝino, kaj ĝia malsaĝeco tute ne estas kutima kaj ordinara! Ĝi estas – se mi bone komprenas, kaj mi estas bonega specialisto, kiel vi scias – la plej malsaĝa inteligenta maŝino en la tuta mondo, kaj tio estas supere! Intence konstrui ĝin ne estus facile, kontraŭe, mi opinias, ke neniu sukcesus fari tion. Ĉar ĝi estas ne nur malsaĝa, sed ankaŭ obstinega, alinome ĝi havas karakteron, ĝusta por idiotoj, ĉar ili ĉiam estas kutime tre obstinaj.

– Mi entute ne bezonas tian maŝinaĉon – diris Trurl kaj piedbatis ĝin duafoje.

– Mi serioze avertas vin, ĉesu! – diris la maŝino.

– Jam vi havas seriozan averton – senentuziasme komencis Klapaŭcjo. – Vi vidas, ke ĝi estas ne nur sentema kaj stulta, kaj obstina, sed ankaŭ ofendema, kaj kun tia kvanto da ecoj oni povas multe atingi, mi tion diras al vi!

– Bone, sed kion mi devas fari kun ĝi? – demandis Trurl.

– Ĉi momente mi ne povas facile vin respondi. Ekzemple vi povus fari la ekspozicion kun pagata eniro, kun biletoj, por ĉiuj volantaj povu rigardi la plej malsaĝan inteligentan maŝinon en la tuta mondo; kiome da alteco ĝi havas – ok etaĝojn? Tiel altan idioton neniu ĝis nun vidis. Tiu ekspozicio redonus al vi elportitajn kostojn, sed...

– Lasu min en paco, mi faros neniun ekspozicion! – respondis Trurl, ekstaris kaj, ne povante sin teni, li piedbatis la maŝinon ankoraŭfoje.

– Mi donas al vi la trian seriozan averton – diris la maŝino.

– Kaj kio?! – ekkriis Trurl sovaĝigita de ĝia majesteco. – Vi estas... estas... – tie li ne trovis proprajn vortojn, do li piedbatis ĝin kelkfoje kriante:

– Vi taŭgas nur por piedbatado, sciu!

– Vi ofendis min kvarafoje, kvinafoje, sesafoje kaj okafoje – diris la maŝino – tial mi ne kalkulos plue. Mi rifuzas respondi pluajn demandojn pri matematikaj problemoj.

– Ĝi rifuzas! Rigardu ĝin! – koleris furiozinta Trurl. – Post la seso ĝi havas la oko, sciu Klapaŭcjo, ne sepo, sed oko! Kaj ĝi rifuzas senhonte TIAN faradaĉon de la matematikaj taskoj. Havu! havu! havu! Eble ankoraŭ?

Je tio la maŝino ektremis kaj sen unu vorto ĝi komencis tutforte elŝiriĝi el siaj fundamentoj. Ili estis profundaj, do kurbiĝis multaj portiloj, sed fine ĝi elrampis de la kavo, en kiu restis nur krevitaj betonaj ŝtipoj kun elstaraj vergoj de armaĵoj, kaj ĝi ekmovis kiel la paŝanta fortreso al Klapaŭcjo kaj Trurl. La lasta tiel stuporis pro la nekomprenebla evento, ke li eĉ ne provis sin kaŝi kontraŭ la maŝino, kiu evidente intencis lin pisti. Nur konscianta Klapaŭcjo, forkaptinte lin je la mano, tiris perforte kaj ili ambaŭ forkuris kelkdek da metroj. Kiam ili turniĝis, la maŝino ŝancelante kiel alta turo, iris malrapide, ĉe ĉiu paŝo sinkante preskaŭ ĝis la unua etaĝo, sed obstine kaj senlace ĝi elŝiriĝis el sablo kaj movis direkte al ili.

– Oni tion ankoraŭ ne vidis en la mondo! – diris Trurl, kiu eĉ ne povis spiri pro la konsterno. – La maŝino rebelis! Kion nun fari?

– Atendi kaj observi – respondis prudenta Klapaŭcjo. – Eble io klariĝos.

Sed nenio estis klariĝonta. La maŝino, akirinte pli malmolan grundon, startis movi pli rapide. En ĝia interno aŭdiĝis fajfoj, bruoj kaj tintoj.

– Tuj dislutiĝos direktigejo kaj programoj – murmuris Trurl. – Tiam ĝi dispecetiĝos kaj haltos...

– Ne – respondis Klapaŭcjo, – tio estas speciala kazo. Ĝi estas tiel stulta, ke eĉ halto de tuta direktigejo ne malutilos al ĝi. Atentu, ĝi... Ni forkuru!!

La maŝino evidente plirapidiĝis por treti ilin. Do ili kuregis aŭdante malantaŭ iliaj dorsoj la ritman bruon de terurega tramplo. Kaj ili tiel kuregis, ĉar kion alian povis ili fari? Ili volis reveni al ilia hejma vilaĝo, sed la maŝino vanigis tion puŝante ilin flanken de ilia vojo kaj malindulge ili estis devigitaj profundiĝi en la landon pli kaj pli dezertan. Malrapide montoj aperis de surteraj nebuloj, sombraj kaj rokaj; Trurl, peze spireganta, alvokis al Klapaŭcjo:

– Aŭskultu! Ni forkuru iun mallarĝan ravinon... kie ĝi ne povos nin postkuri... malbenita... kio?!

– Pli bone ni kuru... rekten – elspiris Klapaŭcjo. – Proksime de ĉi tie estas malgranda loko... mi ne memoras ĝian nomon... sendube ni trovos tie... uff!!! la rifuĝejon...

Do ili kuregis rekten kaj baldaŭ ekvidis antaŭ si la unuajn domojn. Je tiu horo la stratoj estis preskaŭ malplenaj. Ili trakuris longan pecon da vojo renkontinte neniun, kiam terura bruo, kvazaŭ al la rando de urbeto falus la ŝtona lavango, atestis, ke postkuranta ilin maŝino jam tie alvenis.

Trurl rigardis malantaŭen kaj eĉ ekĝemis.

– Ho ve! Rigardu, Klapaŭcjo, ĝi detruas la domojn!! – La maŝino, obstine sekvanta ilin, iris trans la muroj de domoj kiel fera monto, kaj ĝian vojon markis brika rubaro plenigita de blankaj volvaĵoj de kalka polvo. La laŭdaj krioj de vekitoj ekaŭdiĝis, la stratoj eksvarmis. Sed Trurl kaj Klapaŭcjo kuregis rekten peze spiregantaj ĝis ili alvenis al la granda urbodomo, en kiu ili tuj malsuprenkuris laŭ la ŝtuparo al la profunda kelo.

– Tie ĝi nin ne atingos, eĉ se ĝi falus sur niajn kapojn tiun ĉi tutan urbodomon! – ekspiregis Klapaŭcjo. – Sed la diablo ektentis min por viziti vin hodiaŭ... Mi estis scivola, kiel vi progresas la laboron, tiel mi sciiĝis...

– Silentiĝu – respondis Trurl. – Iu alvenas ĉi tie... Efektive, la kela pordo malfermiĝis kaj eniris la urbestro mem kun kelkaj konsilantoj. Trurl hontis klarigi, kio kaŭzis la eksterordinaran kaj samtempe teruran katastrofon, tial Klapaŭcjo anstataŭis lin. La urbestro aŭskultis lin silente. Subite la muroj ekskuis, balancis la tero kaj al profunde kaŝita sub ĝi kelo alvenis longa bruo de detruataj muroj.

– Ĝi estas jam ĉi tie?! – ekkriis Trurl.

– Jes – respondis la urbestro. – Kaj ĝi postulas, ke ni vin transdonu, alie ĝi detruos la tutan urbon...

Ili ekaŭdis la elparolitajn ie, je alteco, naze sonantajn, vortojn similajn al fera anserumado:

– Tie estas Trurl... Mi flarsentas Trurl-on...

– Sed vi nin ne transdonos? – demandis per tremanta voĉo tiu, kiun tiel obstine postulis la maŝino.

– Tiu el vi, kiu nomiĝas Trurl, devas eliri de tie. La alia povas resti, ĉar lia transdono ne estas necesa kondiĉo...

– Kompaton!

– Ni estas senfortaj – diris la urbestro. – Se vi estus restonta ĉi tie, Trurl, vi devus respondi por la malutiloj faritaj al la urbo kaj al ĝiaj loĝantoj, ĉar pro vi la maŝino detruis dekses domojn kaj mortigis sub iliaj rubaroj multajn ĉitieajn gecivitanojn. Nur pro tio, ke vi mem estas mortonta, mi povas lasi vin libera. Iru kaj ne revenu.

Trurl ekrigardis la vizaĝojn de konsilantoj, kaj vidante skribitan sur ili sian mortverdikton, malrapide li direktiĝis al la pordo.

– Atendu! Mi iras kun vi! – impulse ekkriis Klapaŭcjo.

– Vi? – kun malforta espero en la voĉo diris Trurl. – Ne... – li diris post momento. – Restu, tiel estas pli bone... Kial vi estus mortonta senbezone?...

– Idiotismo! – energie ekkriis Klapaŭcjo. – Kial ni devas morti, ĉu eble pro tiu fera kreteno? Neakcepteble! Malsufiĉe por forigi el la supraĵo de l' terglobo du plej eminentajn konstruantojn! Iru, mia Trurl! Kuraĝe!

Pliĝojigita de tiuj vortoj Trurl sekvis laŭŝtupare Klapaŭcjon. Neniu estis sur la urboplaco. Inter la volvaĵoj de polvego, el kiuj videbliĝis la starantaj skeletoj de detruitaj domoj, staris la maŝino eliganta nuboj de vaporo, pli alta ol la turoj de urbodomo, tute makulita de brika sango de muroj kaj malpurigita de blanka polvo.

– Atentu! – flustris Klapaŭcjo. – Ĝi ne vidas nin. Ni kuregu laŭ tiu unua strateto maldekstren, poste dekstren kaj tute rekten, jam proksime komencas la montaro. Tie ni rifuĝos kaj pripensos ion, ke ĝi ĉiam ĉesu nin postkuri... Eskapu! – kriis, ĉar la maŝino tiumomente ekvidis ilin kaj ĵetis sin al ili tiel forte, ke eĉ la tero ekskuis en fundamentoj. Kurante senspiraj ili forlasis la urbeton. Por iu mejlo ili tiel galopis, aŭdante malantaŭe la tondraj paŝegoj de la koloso, kiu senĉese postkuris ilin.

– Mi konas tiun ĉi ravinon! – subite ekkriis Klapaŭcjo. – Tie estas la fluejo de sekiĝinta torento, kiu gvidas internen de rokoj, tie ni trovos multajn kavernojn, ni kuru pli rapide, baldaŭ ĝi estos devigata halti!...

Do ili kuregis supren, faletante kaj svingante la manojn por regajni la ekvilibron, sed la maŝino senĉese troviĝis en la sama distanco malantaŭ ili. Sur la ŝancelantaj ŝtonegoj de la sekiĝinta torento ili alkuris breĉon en la krutaj rokoj, kaj vidinte sufiĉe alte la nigran elirejon de la kaverno, ili plenforte komencis suprengrimpi al ĝi, ne konsiderante la eskapantajn ŝtonojn el sub iliaj piedoj. La granda truo en la roko estis malvarma kaj malluma. Ili plej rapide slatis internen, trakuris ankoraŭ kelkajn paŝojn kaj haltis.

– Tie ni estas sekuraj – diris Trurl, kiu regajnis la trankvilon.

– Mi elrigardos, kie ĝi fiksiĝis...

– Atentu – avertis lin Klapaŭcjo. Trurl singardeme aliris la kavan truon, elklinis kaj subite kun timo saltis malantaŭen.

– Ĝi suprengrimpas! – li ekkriis.

– Trankviliĝu, tien ĉi ĝi certe ne eniros – diris Klapaŭcjo per ne tute decida voĉo. – Kio estas? Kvazaŭ plimalheliĝis... Oh!

En tiu momento la granda ombro kovris la ĉielon, kiu ĝis nun estis videbla tra la enirtruo de la kaverno, kaj en ĝi aperis por mallonga momento la ŝtala, ebena, dense vinktita flanko de la maŝino, kiu alpremiĝis malrapide al la roko. Tiamaniere la kaverno estis kvazaŭ hermetike kovrita per ŝtala kovrilo, ŝlosita de eksterflanke.

– Ni estas malliberigitaj... – flustris Trurl, kaj lia voĉo tremis des plu, ke alvenis la kompleta mallumo.

– Ni niavice faris idiotaĵon! – ekkriis Klapaŭcjo kun ekscito. – Eniraĉi la kavernon, kiun ĝi povis bari! Kiel ni estis ebla fari tion?

– Laŭ vi, kion ĝi volas atingi? – demandis Trurl post longa momento de silento.

– Certe ke ni volos foriri de ĉi tie, por tio ĝi ne bezonas ian specialan saĝecon.

Ili silentiĝis denove. Trurl aliris sur piedfingroj en la nigra mallumo, etendante la manojn antaŭ si, flanken, kie estis la kava truo kaj palpis la supraĵon ĝis li tuŝis la profundan ŝtalon, kiu estis varma, kvazaŭ varmigita de interno...

– Mi flarsentas vin, Trurl... – ekbruis la stala voĉo en la fermita spaco. Trurl antaŭiris unu paŝon, eksidis sur la ŝtonego apud sia amiko kaj iom da tempo ili restis senmovaj. Finfine Klapaŭcjo flustris al li:

– Tie ĉi sidante ni atingos nenion, mankas alia konsilo. Mi provos trakti kun ĝi...

– Estas senespere – ekdiris Trurl. – Sed provu, eble vi sola travivos...

– Sed ne, ne tiel! – diris plifortige al li Klapaŭcjo kaj alirinte al la nevidebla en mallumo roka truo, li ekkriis:

– Hola! Ĉu vi aŭdas nin?!

– Mi aŭdas – respondis la maŝino.

– Aŭskultu, mi volus vin pardonpeti. Vi scias... inter ni aperis malgranda miskompreniĝo, sed elemente ĝi estas do nur etaĵo. Trurl entute ne volis...

– Mi detruos Trurl-on! – diris la maŝino. – Sed antaŭe li respondos al mi je la demando, kiom estas du kaj du.

– Ah, li respondos al vi, kaj tiel, ke vi estos tute kontenta kaj certe kun li pacigos, ĉu ne, Trurl? – trankvilige diris la mediacianto.

– Certe... – respondis tiu per malforta voĉo.

– Jes? – diris la maŝino. – Do kiom estas du kaj du?

– Kva... ne, sep... – ankoraŭ pli mallaŭte diris Trurl.

– Ho ho! Do ne kvar, sed sep? – ektondris la maŝino. – Vi vidas!

– Sep, memkompreneble ke sep, ĉiam estis sep! – fervore aprobis Klapaŭcjo. – Ĉu nun vi jam ellasos nin? – li aldonis singarde.

– Ne. Ankoraŭfoje Trurl diru, ke li tre bedaŭras kaj kiom estas du oble du...

– Kaj ĉu vi liberlasos nin, se mi diros? – ekdemandis Trurl.

– Mi ne scias. Mi pripensos. Vi ne starigos kondiĉojn al mi. Diru, kiom estas du oble du!

– Sed verŝajne vi ellasos nin? – diris Trurl, kvankam Klapaŭcjo tiris lian brakon, flustrante al lia orelo: – Ĝi estas idioto, ne kverelu kun ĝi, mi petegas!

– Mi ne ellasos, se mi ne volos – respondis la maŝino. – Sed vi sendube diros al mi, kiom estas du oble du...

Urĝa furiozo ektremis Trurl-on.

– Ho! Mi diros al vi, certe! – li ekkriis. – Du kaj du estas kvar kaj du oble du estas kvar, kvankam vi ekstaris surkape, kvankam vi polvigis tiujn tutajn montojn, per maro falsenglutis, la ĉielon eltrinkis, ĉu vi aŭdas? Du kaj du estas kvar!!

– Trurl! Vi freneziĝis! Kion vi diras? Du kaj du estas sep, kara, amata maŝino, sep! Sep!!! – kriis Klapaŭcjo, penante superlaŭtigi sian amigon.

– Malvere! Estas kvar! Nur kvar, de komenco ĝis la mondfino KVAR!! – muĝis freneze Trurl ĝis la voĉperdo.

Subite la rokojn sub iliaj piedoj trairis la febra terurtremo.

La maŝino forŝovis de la kava elirejo, ke internen eniris griza lumo kaj samtempe ĝi faris konstantan krion:

– Malvere! Sep! Tion vi tuj diros, kiam mi vin kaptos!

– Mi neniam tion diros! – rebatis Trurl, kvazaŭ por li estis ĉio la sama, kaj tiam de kavplafono la ŝtona hajlo ŝutis al iliaj kapoj, ĉar la maŝino komencis ataki per ĝia tuta oketaĝa korpo la rokan krutaĵon ĝis la grandegaj ŝtonegoj krevis de masivaj rokoj kaj kun bruo rulfalis en la valon.

La bruego kune kun la flaro de silicia fumo plenigis la kavernon komune de sparkoj elfrotataj per ŝtalo batanta ŝtono, sed tra tiuj ĉi inferaj resonoj de sturmo momente aŭdigis la voĉo de Trurl, senĉese kriantan:

– Du kaj du estas kvar! Kvar!!!

Klapaŭcjo penis perforte fermi lian buŝon, sed, flanken forpuŝita, li eksilentis kaj eksidis, kaŝante sian kapon en manoj. La maŝino seninterrompe ne ĉesis ĝiajn inferajn penadojn kaj ŝajnis, ke en mallonga momento la kava plafono falegos sur la malliberigitojn, pistante ilin kaj entombigante por ĉiam. Sed kiam ili jam perdis la lastan esperon, kiam la akra polvo plenigis la aeron, subite ion terure ekgrincegis, aŭdiĝis malrapida tondro, pli laŭta ol ĉiuj sonoj de fanatika forĝado kaj batado, poste la aero ekhurlis, la nigra muro, ŝirmanta la kavtruon, malaperis kiel blovita de ventego, malsupren falis la lavango de grandaj rokaj rompaĵoj. La eĥo de tondroj rulis ankoraŭ tra la valo, reflektita de montoj, kiam ambaŭ amikoj alkuris la kavelirejon kaj elklinante duonkorpe ili ekvidis la maŝinon, kuŝantan interrompita kaj platigita per la roka lavango, kiun ĝi mem faris. Centre de ĝia oketaĝa korpo kuŝis grandega ŝtonego, kiu interrompis ĝin preskaŭ duone. Ili singarde malsuprengrimpis laŭ rulŝtonoj polvokovritaj de roka faruno. Por atingi la sekiĝinta torento, ili devis preteriri tre proksime de la kadavro de kuŝanta plate maŝino, grandega kiel la ŝipo ĵetita surborden. Nenion dirante, ili ambaŭ haltis samtempe apud ĝia enpremita ŝtala flanko. La maŝino ankoraŭ movadis malforte kaj oni povis aŭdi, ke interne io cirkulas.

– Do tia estas ĝia malfama fino kaj du oble du estas ĉiam... – komencis Trurl, sed en jena momento la maŝino ekzumis kaj malforte kaj malklare, eĉ neaŭdeble, lastfoje ekbalbutis: – SEP.

Poste io krevis interne, la ŝtonoj rulfalis de sur ĝia alto kaj ĝi senmoviĝis, transformanta en solido de senvivaj ferrompaĵoj. Ambaŭ konstruantoj rigardis unu al la alia, kaj poste, sen unu vorto, en silento ili komencis returni laŭ la sekiĝinta torento.


Stanislaw Lem (1921-2006) en Esperanto

Stanislaw Lem in English

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Cybernetics & Artificial Intelligence: Ideology Critique

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 17 January 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain