Braĝa skoldo por Praga Skolo

de Ralph Dumain


Mi konsentas la atakon kontraŭ la «Praga Artliteratura Skolo» en Literatura Foiro 111 kaj sekvaj. Mi lastatempe legis la tezon de Josef Rumler en Abunde kaj Redunde, kaj nun mi ŝatus aldoni al la debato miajn komentojn pri Rumler specife, pri naturalismo ĝenerale, kaj pri ĝeneralaj gvidaj principoj.

La neologisma debatado kutime tedas min. Mi neniel kontraŭstaras eĉ la plej varman neologisman febron, sed mi skeptikas specifajn rezultojn kaj la pravigajn principojn. Kaze de Rumler, mi ŝatas kelkajn liajn poemojn sed mi apenaŭ povas legi liajn prozajn tekstojn, kiuj legiĝas kiel ia bastardaĉa kombino de Esperanto kaj la angla lingvo. Rumler minacas tute detrui la semantikon de Esperanto. Mi pensas ke li tro volas havi pleonasmajn lingvajn ornamentojn, sen elpensita konsidero pri aŭtentaj postuloj de klera vortaro kaj stilo.

Rumler apogas sin per la Praga lingvistika skolo. Mi legis kelkajn verkojn de tiu skolo pri estetiko, stilo, kaj evoluigo de la normlingvo. (Tre interesa estas la eseo La Funkcia Diferencigo de La Normlingvo de Havranek.) La legitaj aplikoj temas pri la ĉeĥa lingvo, kiun mi ne konas. La bildigita skemo de Rumler pri diversaj niveloj de la lingvo ŝajnas nedisputenda, sed miaopinie, nek la abstrakta principo de «abundo kaj redundo» nek la lingvistika rondo praga pravigas la ekstremismon de Rumler. Jen demando por la ĉeĥlingvanoj: ĉu la trajtoj de la ĉeĥa klera lingvo iel respondecas kiel modelo de la Esperanta lingvopraktiko de Rumler? Ĉiuokaze, la historiaj problemoj de evoluo de Esperanto ne nepre koincidas kun tiuj de la ĉeĥa.

La neologismoj kiuj minacas Esperanton estas prioritate tiuj kiujn oni trovas en prozo nuntempa, ne poezio. Por pozi pli klera, oni uzas tute nebezonatajn prozajn vortojn sed neglektas tute la verajn semantikajn malfortojn en la Esperanta vortaro.

Urĝe necesas analizado de la semantika sistemo de Esperanto. Unu frukto de semantika analizado estos konstato, kiajn nuancojn Esperanto vere bezonas. Konsiderendas plue, el kiuj lingvoj venu la utilaj nuancoj. Tia tasko diferencas de tiuj kiuj volas fari Esperanton latinida lingvo kaj kontentigi propran okcidenteŭropan guston. 

Plurloke, Humphrey Tonkin diras ke laŭ lingva vidpunkto Esperanto estas kompromiso. En lia eseo en Serta Gratulatoria in Honorem Juan Régulo, li pritraktas la avantaĝojn kiujn havas aposteriora lingvo kia Esperanto alprenante la jaman lingvan sistemon de hindeŭropaj lingvoj kompare al la nepraktikeblo de kreo de semantiko el nenio, kiel postulas apriora planlingvo.

Do, laŭ historia neceso, multo el nia klera, intelekta terminologio devenas el okcidenteŭropaj lingvoj, kiuj mem peras la grekan kaj latinan—la fontoj de produktiva klera neologismado. Racias devizo, ke kleraj terminoj devas plejparte sekvi eŭropan modelon kaj ne tro foriĝi de aktuala eŭropa klera lingvaĵo (tamen mi diskutos tiurilatajn problemojn sube). Sed restas la problemoj de nacilingvaj, skolaj, kaj individuaj diferencoj en kleraj stilo kaj vortstoko, kaj la postulo sekvi stilajn tradiciojn. Kiel elekti el la tuta repertuaro? En klera prozo, ne estas tute objektiva afero, kiajn vortojn kaj esprimojn oni bezonas pro intelekta aŭ pro stilismaj celoj, se ne diskuti elitismajn aŭ snobismajn celojn. Ĉiuj Esperantistaj intelektuloj lernas kaj esprimas siajn pensojn en naciaj medioj, do uzas naciajn modelojn por intelekta esprimado.

En naciaj medioj sed aparte en Esperantujo, estas pripensinda socilingvistika konsidero: kia lingvonivelo taŭgas por kiaj sociaj funkcioj kaj okazoj. Kaj en la angla kaj en Esperanto, mi mem emas intermiksi stilojn (de ĉiutaga, eĉ vulgara lingvaĵo, kun klera lingvaĵo), kelkfoje kun ŝoka efiko eĉ en Esperantujo. Mi mem uzas fakajn kaj intelektajn terminojn kvankam mi pensas subjektive, ke mi detenas min de troa «universitatigo» de mia stilo (tio devas dependi iom de la celato) kaj agas laŭ sentata «bezono», ne nur por ornamentoj.

Pripensu: Esperanto estas socie unika medio, ĝis nun sen multaj sociaj strukturoj, sen firma klasa strukturo. Ĉu ni eternigu naciajn modelojn?  Ĉu ni eternigu la dividon inter elitisma lingvaĵo kaj proleta lingvaĵo?

Dum konsidero, kiom sekvi eŭropajn modelojn, konsideru la problemon de ideologiaj terminoj kaj la semantikon en Esperanto. Mi verkas filozofiajn eseojn en Esperanto kaj devas alfronti multajn terminologiajn problemojn. Mankas bezonataj distingoj kaj precizigoj; Esperantaj terminoj ne adekvatas, ĉar oni enportis senŝanĝe la konfuzajn terminojn el la eŭropaj lingvoj kiuj ne tute adekvatas. Ekzemplas la kontraŭdiraj ideologioj kiuj interbatalas en la multaj difinoj de terminoj metafiziko, ide(al)ismo, materi(al)ismo, sciencismo (angle scientism), abstraktece. La samajn problemojn mi suferas en la angla lingvo. Ĉu mi suferu ankaŭ en Esperanto? Eble Esperanto tro konservativas, tro sklavas en sekvado de Eŭropo. Eble jam la tempo maturas konscie interveni en la semantikon (kaj ties kaŝan ideologion) de Esperanto. Jes, oni ne povas krei novan semantikon el nenio, sed oni povas ŝanĝi ĝin.

Mi resumu, ke esplorado de Esperanta semantiko estu prioritato, ne arbitra okcidenteŭropa gusto. Eble oni devas plejofte sekvi eŭropan modelon por klera prozo, sed la nuancoj bezonataj kaj de beletra kaj de ĉiutaga-kultura uzado postulas malsamajn kriteriojn ol la latinidan fetiĉismon. Ankaŭ la stulta demando kaj la pseŭdosciencaj argumentoj de Piron kaj aliaj, ĉu Esperanto estas hindeŭropa lingvo kulture tendenca laŭ sintakso, maltrafas la esencan punkton.

Laŭ semantikaj nuancoj kaj kulturaj sintenoj, la eŭropaj kulturoj ne nur malsimilas inter si, sed estas heterogenaj interne de si laŭ regiono, socia klaso, etnaj minoritatoj, diversaj subkulturoj, ktp. Plue, tiaj internaj diferencoj je kelkaj kazoj pli streĉe diferencas ol la diferencoj inter la burĝklasaj kulturoj de malsamaj nacioj. Tio implicas, ke nek eŭropeco nek okcidenteŭropeco konsistigas la decidan kriterion. Tio implicas, ke eble Esperanto pli bezonas nuancojn de la jida lingvo aŭ de la uson-negra dialekto (eĉ se ne pripensi la japanan aŭ ĉinan) ol neologismojn el la angla kaj franca normlingvoj! Kaj post enkonduko de neologismo, oni devas decidi ĉu sekvi ĝian nacian socilingvistikan modelon, aŭ ŝanĝi ĝiajn taŭgajn sociajn kuntekstojn.

Kvankam oni por pluraj celoj povas ekspluati la aglutinan sistemon, mi konsentas ke ĝi nek taŭgas tutkapti la semantikan terenon, kiu bezonas precizigon kaj nuancigon, nek pravigas la reduktisman filozofion de minimuma vortstoko. Multaj neologismemaj Esperantistoj surprenis la naturalisman devizon. Tamen mi ne konceptas la problemon laŭ la falsa formulo naturalismo kontraŭ skemismo. La termino naturalismo estas misa kaj mistifika. Oni nomu ĝin «latinidismo».

Oni rajtas esti latinidisto, sed la ŝajnigo de «natureco» per latinidismo estas pseŭdoscienca. Kiel interlingvistika ideologio, ekz. de Gode kaj ties Interlingua, naturalismo nur ŝajnigas sciencecon. Interlingua estis financita en Usono, kaj ĝia kaŝa pravigo estas la angla-nordamerika empiriismo.  Empiriismo dominis multajn fakojn en Usono, ekz. lingvolernadon, ĝis la fino de la 1950aj (kiam, en lingvistiko, empiriismon sukcese detruis Noam Chomsky).

Do, oni evoluigu la esprimivon de Esperanto, sed urĝas esplorado de la semantiko kaj de la rilataj kulturaj, literaturaj, kaj sociaj demandoj kiuj situas baze de la neologisma demando.

(1988)



INDEKSO

Perla Martinelli: Prelude kaj alude                                             P. 3

Herbert Mayer: Kalocsay la neologo kaj liaj falsaj disĉiploj     P. 5

Nicolino Rossi: Konfeso de fidela kaloĉajano                            P. 11

Gaston Waringhien: Nek cedi nek koncedi al la praga skolo      P. 15

Eli Urbanová: Lingva evoluo kaj beletra praktiko                      P. 17

Giorgio Silfer: Lingva praktiko kaj beletra evolucio                   P. 25

Jiŕi Karen: Kiuj kaj kiucele estas praganoj                                P. 29

Bernard Golden: La eraraj tezoj de Eli Urbanová                      P. 33

Jarlo Martelmonto: Mem prijuĝi la ĝustan ekvilibron                  P. 38

Reto Rossetti: Blufo kaj sofismo                                                 P. 40

Claude Piron: Abunde kaj… fekunde!                                         P. 41

Ralph Dumain: Braĝa skoldo por praga skolo                           P. 49

Eli Urbanová: Sub la signo de la praga skolo                             P. 52

Giorgio Silfer: Ne estetika avangardo, sed pracela ariergardo...P. 55

59



FONTO: Dumain, Ralph. “Braĝa skoldo por praga skolo,” en Debato pri la “Praga Skolo, de Eli Urbanová & Giorgio Silfer, kun la interveno de Perla Ari Martinelli, Ralph Dumain, Bernard Golden, Jiŕi Karen, Jarlo Martelmonto, Herbert Mayer, Claude Piron, Reto Rossetti, Nicolino Rossi, kaj Gaston Waringhien (Svislando: Kooperativo de Literatura Foiro, 1989), p. 49-51. [60 p., 15 svisaj frankoj.]

ORIGINALA FONTO: “Braĝa skoldo por praga skolo,” Literatura Foiro, n-ro 115, oktobro 1988, p. 20-22.


Postparolo post 26 jaroj

La originala mia titolo por ĉi tiu eseo estis “Pri Neologismoj, Semantiko, Josef Rumler, kaj la Praga Artliteratura Skolo,” finverkita je 1988.11.14. La redakcio de Literatura Foiro mem kreis la titolon de la publikigita eseo. Mi fakte ne sciis, ke oni konsideris ĝin ero de kampanjo kontraŭ la Praga Skolo. Mi ne sciis ĝis longe poste, ke oni republikigis mian eseon libroforme kun similcelaj eseoj. Kiam mi eltrovis tion, mi petis kaj ricevis ekzempleron de la libro.

En la libro ĉi-mane, mi trovas, ke oni donas la vorton “Esperanto”n minuskle, t.e. “esperanto”. Tamen, ĉi tie mi konservas la originalan majusklan “Esperanto”n. Alie, mi konformigas mian originalan tekston al la tipografiaĵoj de la eldonita versio.

Alie, mi trovas plejparte nur malgravajn ŝangojn. La redakcio ŝanĝis en la unua paragrafo mian referencon al “Literatura Foiro # 113” al “Literatura Foiro 111 kaj sekvaj”; kaj “volas” al “ŝatus”. Mi komencis en la originalo la 9an paragrafon per vortoza frazo “Estas neeviteble iom subjektiva demando, sed pripensu la jaman kaj la jenan.”; simpligis ĝin la redakcio al “Pripensu:”. Ceteraj ŝanĝoj ne estas menciindaj.

Mi ne plu povas komenti pri la enhavo. Mi delonge forgesis la fontojn de miaj plendoj en verkoj de Rumler aŭ de aliaj. Pri propra starpunkto, mi povas nun nur aserti, ke analizado de la semantika spaco de Esperanto kaj de stilaj konsideroj gravas al lingvopolitiko kaj eble, se praktikeble, al lingvoevoluigo, des pli se oni ambicias torde aliigi la kutiman lingvaĵon de Esperanto. Sed agi tiel portas pluajn komplikaĵojn al la jama heredita malordo de homaj lingvoj, el kiuj ankaŭ Esperanto estas iu.

Samtempe de mia verkado de la jena eseo, mi korespondis kun Detlev Blanke, ĉi-teme kaj specife pri filozofia terminologio. Laŭmemore li ne konsentis miajn provojn interveni en la uzado de filozofiaj terminoj. Ekz., mi proponis “abstraktece” kiel ekvivalento de la angla “in the abstract”. Do eĉ en abstraktaj aferoj estas risko interferi kontraŭ tradiciaj uzoj de vortoj. Almenaŭ D-ro Blanke konsentis mian ligon de Interlingua kaj empiriismo. 

Finfine mi enretigas la eldonitan eseon arkivcele, ne pro ĝia senmorta valoro.

2014.09.18

La Praga skolo – Miroslav Malovec (YouTube video, Esperantista Klubo Brno, 22 feb. 2023, 51:37 min.)

Diskuto de libro Debato pri la “Praga Skolo komencas je 24-minuta punkto.

2023.03.06


Terminologiaj Observoj
[Ĉerpoj pri Hegel, Manifesto de la Komunista Partio, Filozofiaj & Terminologiaj Principoj]
de Yamasaki Seikô

Maljunulinaj manoj
de Karolo (Karel) Piĉ

Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 18 September 2014

©2014-2023 Ralph Dumain