Leo Belmont

STRANGAJ ANIMOJ

Pri la »Eterna Bukedo« de K. Kalocsay,
»Poemoj el dudek du lingvoj«
Eldonaĵo de »Literatura Mondo« Budapest, 1931

1.

Mi jam vidis similajn fenomenojn — en mia mortinta amiko, Antonio Grabowski, en mia pli nova amiko, Stanislav Braun... Eble mi mem estas parteto de ĉi tiu fenomeno... Tamen, ĝis nun mi ne solvis la enigmon de tiuj strangaj animoj. Kaj jen, kiam »Literatura Mondo«, aŭ »Lingvo-Libro« afable sendas al mi grandioze eldonitan, ĝis nun de mi nevidatan, volumegon de Kalocsay — la »Eternan Bukedon« kia honesta papero!... kia bongusta bindo!... kia klara presliteraro! — la malnova enigmo ree elkreskas antaŭ mi... Kaj la cerbon turmentas.

Kia aventura vento pelas tiajn strangajn naturojn, kiel mia kara nekonata amiko Kalocsay, sur fremdajn kampojn de artefarita lingvo por sin »elpoetigi«?!

Ĉu ĝi estas la granda ambicio de Vort-Napoleono, la devoranta fiereco de Aleksandro, al kiu »Macedonio estis tro malgranda«, eble de Dŝingis-Kan aŭ Attila, trairantaj multon da teroj? Ĉu al ilia (de Kalocsay-oj) glorbezono ne sufiĉas la propra nacia publiko? Ili volas vidigi siajn milkolorajn flugilojn en kurado tra malproksimaj ĉieloj por tutmonda amaso — ĉi tiuj vantecaj glormanĝeguloj, sonĝantaj pri venko poeta super la tuta mondo?!

Aŭ eble ili — plentalentaj birdoj de Parnaso — estis nekonataj profetoj en sia propra lando, nekomprenataj de la pigmeoj de l’ nacia kritiko, piedpremitaj de envio, ĵaluzo, ignoro de la samlandanoj — kaj nun ili forkuris, serĉis rifuĝejon por siaj kantoj, por siaj doloroj, por siaj mallaŭtaj plendoj ĉe la juste-amika internacia frataro Esperanta?

Eble nek tio ĉi, nek tio... Ili estas eble nur vort-ekvilibristoj, novaĵ-serĉuloj... Por siaj talentoj kaj artifikoj ili bezonas ian malfacilan novan forsaltumon!... Kaj jen ili fariĝis poetoj en lingvo arta, en Esperanto!

Kiel tio estas ebla?... Ĉu ili ne sentas, ke en Esperanto estas multaj vortoj kvazaŭ lignaj? Aŭdu! — ili respondas: ĉu ligno ne estas bona materialo por konstruaĵo kune kun la aliaj materioj — ŝtono kaj fero?... Ĉu oni ne povas pentri, ori lignon? Aŭ, ĉu ne ekzistas riĉo da arbmaterioj noblaj, belaj en la severaj linioj de l’ natura desegno? Ĉu ne ankaŭ en la lingvoj naciaj estas lignaĵoj, kiuj en kunplekto kun la tuta konstruaĵo faras tamen impreson estetikan?... Jes, vere!

Sed ĉu ili ne sentas la tro grandan simplecon de l’ formoj gramatikaj en Esperanto, la kunligitan kun ĝi monotonecon de rimoj, la ripetecon de donitaj kelkaj sufiksoj, la mankon de sinonimoj diversradikaj, la nesufiĉecon de koloraj unu-silabaj vortoj k.t.p.? Kial ili ne preferas kanti el sia nacia lingvo, kie ili trovos tiun ĉi naturan abundecon?... Tamen, aŭdu!... ili respondas, ke kontraŭ ĉi tiuj riproĉoj ili trovos en Esperanto ian novan belecon, ian agrablan harmonion, kiu kaŝas ĉiujn mankojn kaj sufiĉe kompensos ilin per nova riĉeco de sonoj, fremda al ilia lingvo nacia.

Nun ni provas kapti ilin el alia flanko... Ni parolas nun ne pri la enua kaj kruda simpleco de Esperanto koncerne la bezonojn de l’ poezio, sed pri la malfacila komplikeco de la kunmetitaj vortoj, kies partetoj estas neklaraj al la oreloj de meza novico de Esperanto, nekompreneblaj al laiko. Jes! La Esperanta poezio riĉiĝas per tiuj spritaj kunmetaĵoj, sed ĉu en la poezio la lingvo per tiu sama ne fariĝas pli peza, malsimpla, neklara? Kaj vi ricevas la trankvilan respondon de obstinaj poetoj: »La poezio de l’ granda stilo nenie estas por ĉiu... Oni devas bone kaj longe aŭskulti por trafe ĉion kompreni... Sed inteligenta aŭskultantaro alkutimiĝos al la novaj esprimoj kaj poste ĝi komprenos la mirindan kaj belan elastecon kaj saĝan riĉecon de la poezio Esperanta... t.e. ĝenerala — de sia nova, arta, genia lingvo...

Jen, tiuj respondoj je riproĉoj devenas tute ne el la buŝoj de vort-ekvilibristoj, sed el la buŝoj... de veraj poetoj! Jes! En la sama sonado de vortoj, rimoj kaj ritmoj Esperantaj — (en ritmoj multfoje nekonataj al iliaj naciaj lingvoj pro la diferenco de akcento inter tiuj kaj Esperanto), tiuj serĉuloj trovis novan melodion, novan, neatingeblan en sia lingvo tonon, kiu ravas, ĝojas, kortuŝas, iafoje ĉarme dolorigas iliajn korojn poetajn. Ili enamiĝis pro tio al Esperanto... Kaj nun ili sentas grandan, nevenkeblan bezonon aŭskulti, kiel sonos en Esperanto la bato de ilia koro, la kanto propra, jam elkantita en lingvo nacia, aŭ la verketo de samlandano, aŭ la kreaĵo de amata poeto fremdlingva...

Unu el la pleje nin ĉarmantaj memturmentuloj sur la kampo de tiu ĉi laboro, esperantiganta tutmondan poezion, kaj unu de la plej fortunaj venkintoj en ĉi tiu glora tasko-vojo, estas Kalocsay!... Kaj nur tiel oni povas kompreni, kial li estis obea al sia stranga inspiro esperantigi preskaŭ cent poetojn el diversaj landoj kaj diversaj centjaroj. Lia »Eterna Bukedo« — ĉar nur pri ĝi mi rajtas hodiaŭ paroli*) — estas mirinda pruvo pri lia amo al Esperanto kaj vera triumfo tradukpoeta.

2.

La libro komenciĝas per soneto-antaŭparolo:

Por fuĝi for de l’ taga tedo
ĝardenojn fremdajn mi trairis.
Plezure gapis mi kaj miris
kaj kuris mi de bed’ al bedo.

Sur ĉiu bedo kaj arbedo
min freŝaj floroj tente tiris.
Mi pekis: kelkajn mi deŝiris
kaj plektis ilin je bukedo.

Jes, ŝtelis mi el fremdaj koroj:
Bukedon de ŝtelitaj floroj
prezentas mi en verda vazo,

Eternaj floroj estas ili:
eĉ paliĝinte ŝajnas brili
en bel’ sentempa de l’ Ekstazo.

Ho, se tiaj ŝtelistoj estus pli nombraj. Esperantujo havus jam proprajn ĝardenojn Semiramidajn de poezio. Kaj vere, la alilingvaj poetoj, priŝtelitaj, nenion perdus, sed fortune gajnus gloron mondan (tiam, en novaj kondiĉoj de kreskanta legantaro, kun honorario por aŭtorizitaj tradukoj). Ŝtelado laŭ la modelo de Kalocsay estas rebrilo de steloj ĉielaj en pura kristalo de lagoj montaj. Neniu stelo estas rabita de ŝtelisto, estingita sur la ĉielo — ĉiuj estas fidele rebriligitaj, duobligitaj en sia ĉarma belo. Ĉar, antaŭ ĉio, Kalocsay estas tradukanto konscia, fidela al originalo, kaj tre severa juĝisto pri si mem.

Ankoraŭ io: en interesa antaŭparolo, scioplena pri prozodio kaj fremdaj literaturoj, li klarigas, ke tute ne estis lia intenco doni veran grandan Antologion de alilingva poezio en senco akademia por la studentoj. Li alportis vere okaze, kiel vojaĝanto-amulo, el kampoj kaj ĝardenoj hungaraj kaj fremdnaciaj aron de deŝiritaj freŝaj floroj kaj kunplektis ilin je gracia bukedo. Li ne elektis ilin por karakterizi fremdajn literaturojn, ne elektis eĉ nur range ĉefajn geniulojn, ne kalkulis, kiom da floroj li prenas el speciala bedo; li tute sin konfidis al sia libera kaprico kaj gusto. Sed li havas kapricojn tre estetikajn, guston bonegan, senton profundan; kaj la elektitaj de li poeziaĵoj, kvankam improvize kaj okaze kunplektitaj, kreas imponan areton kaj vere bonodoras aŭ brilas en »sentempa bel’ de l’ ekstazo«, en koroj aŭtora kaj legantara. Mi asertas al vi, ke ili tute ne paliĝis, kontraŭ la modesta opinio de la tradukinto, kaj kontraŭ la populara tezo pri la ĉiama supereco de la originaloj. Se ni tamen volus pli singardeme juĝi, ke ne ĉia beleco originala, ne ĉia aparte nacia ritmo estas tradukebla, precipe en la nove naskitan kaj tro sekan de logikeco Esperanton — malgraŭ la necesaj neologismoj individuaj de Kalocsay, — ni devas aldoni pli prave, ke kelko necese simpliĝis kaj glatiĝis en Esperanta traduko, alio kaj multo plialtiĝis tamen per la speciala muziko de nia lingvo kaj per ĝia pli regulara ritmo kaj plia klareco stila.

Ankoraŭ unu grava rimarko: vi povus facile supozi, ke tiel individua poeto, reganta sin per sia interna inklino kaj gustoelekto, fluidigos ĉion fremdan en sia propra individueco. Ho ne! Kalocsay estas tiel komplikita, diversriĉa personaĵo, ke li komprenas kaj redonas la karakterojn de malsimilaj poetoj: — tra la bato de lia amanta kaj kunsentanta koro oni aŭdas la tre diversajn batojn korajn de multaj poetoj, kies kreaĵojn li, pro simpatio, elektis por sia traduko. Per lia vitra masko lumiĝas multego da interesaj trajtoj kaj vizaĝoj de aliaj poetoj diversnaciaj!...

3.

Kalocsay scias paradi per pompa paŝo de elefanto en la traduko de poetoj latinaj; en ritmoj klasikaj, en larĝaj heksametroj kaj pezaj aleksandrinoj, kiam postulas ĝin la graveco de l’ temo, la majesteco de l’ penso. Kaj li scias ankaŭ salti, kiel brilanta kolibro, de branĉo al branĉo, en petolaj francaj amludetoj, aŭ ĉirpi, pepi, fajfi, »tiriliri«, kiel sentimenta najtingalo en arbara densaĵo germana dum longaj sopiraj noktoj. Li havas ankaŭ lertajn kaj rapidajn saltojn de raba tigro en momentoj de sude-varma pasieco.

Kie estas, pli elokventa ol mi, malriĉulo, tiu recenzanto, kiu scius pentre esprimi ĉiujn liajn eblecojn en kelkaj centoj da poemoj kaj en cento da nomoj poetaj en la »Eterna Bukedo«? Ni ne rajtas disetendi senfine la artikolon: ni parolos nur pri kelkaj ekzemploj.

Kiel grandioze li elpaŝas en la reĝaj vestoj de Salomono: kiel lerte, en la lukson kaj troigon de l’ orienta »Ŝir Haŝirim« (»Kanto de l’ Kantoj«) li enplektas analoge pripensitajn similajn rozojn, palmofoliojn, orajn ornamojn de hiperbolo por komprenigi hebrean poezion al moderna leganto!

Kaj li jam saltas ebria kun vinberaj arbaretoj de Dionizo, sur nuko de furioza centaŭro, en la kantoj Anakreonaj, tiel malproksimaj de ni kaj tiel proksimaj al ĉiuj gajaj drinkuloj de l’ mondo en saecula saeculorum!

Nun pasias, brulas, svenas en ama ravo kaj ĉagrena sopiro, preĝas Sappho al fremda por ni diino, Afrodite — kaj ni sentas mirigite, ke nenio ŝanĝiĝis de centjaroj, ke Eros reĝas eterne, kaj eterne vundas korojn per perfidaj sagoj.

Aŭskultu: parolas gracia Catullus kaj epikura saĝa Horatius, poste — ĥina poeto Li Tai Po... Ĉiuj parolas per sia aparta lingvo kaj ĉiuj estas proksimaj al ni en sia amo al amo, ravo pri vino kaj pri donacoj de bela naturo. Senvole ni rememoras la konkludojn de la singardema saĝulo Taine, post multjaraj historiaj studoj: »mi faris nur unu konkludon, ke la homoj estas pli similaj reciproke ĉiam kaj ĉie, ol tio ŝajnas; — sed mi ne estas certa, ke mi pravas ankaŭ en ĉi tiu sola konkludo de miaj longaj studoj«. Jes! Komparante la multajn fizionomiojn pretajn, grekajn, rumanajn, ĥinajn, japanajn, mezepokajn de Eŭropo... ĝis la nunaj, tro modernaj, ni vidas en la galerio Kalocsay-a, kiel similaj reciproke kaj samtempe kiel interese diversaj estas ili ĉiuj!...

4.

Mi ne scias, pri kio mi devas paroli, kion estas permesite preterlasi en mia »embarras de richesse«. Ĉu paroli pri la funebra ritmo de la paŝoj de Dante trairantaj »Infernon«? Ĉu alforĝi vian atenton al la grandegaj pentraĵoj de la sonetoj de l’ pola Mickieviĉ? Ĉu halti ĉe la modela traduko de la naive-knabina, kredema epistolo de Tatjana al Onegin — el la majstra verko de Puŝkin? Ĉu malfermi la okulojn kaj orelojn ĉe la vidaĵo — »profeto« malŝatata, malsata en ĉifonoj, pentrita per la juna genio de Lermontov? Ĉu mediti melankolie ĉe la takto de pluveroj kun granda ĉeĥo, Vrchlicky?

Eble mi devus kuri en la kampon batalan kaj kun sankta tremo rigardi la vizaĝon de multsonora poeto kaj mortanta soldato de libero, Petőfi, kaj rigardi la ruĝan sangon fluantan el la vejnoj de tiu bela kantisto, piedpremita de ĉevaloj.

Eble bezone estus penetri animokule la profundaĵojn orientajn de la homamulo Tagore Rabindranath?

Sed el mil flankoj vokas min la mirinde ĉieestanta Muzo de Kalocsay, al Shakespeare, Milton, Shelley, Victor Hugo, Lamartine Musset, Goethe, Schiller, Heine, Leopardi, Carducci, Heredia — al multaj pli novaj, kiel Baudelaire, Verlaine, Rimbaud. Kaj al tiel malproksimaj, kiel trubaduro Walter von der Vogelweide, Sankta Francisko, Ronsard, Lope de Vega — aŭ al bone konataj, aŭ nekonataj sed konindaj poetoj anglaj, francaj, italaj, hispanaj, hungaraj, k.t.p. (22 nacioj! — bagatelo)... Kaj ĉie malkovras la saman lertecon de fingroj, tuŝantaj kordojn de multtona harpo. Mi ne montris ĉiujn memorindajn nomojn; sed mi volas ĉe la fino atentigi unuflanken: tralegu, trastudu — (se vi povas, en komparo kun alinaciaj bonaj tradukoj), la esperantigitan poemon de Edgar Allan Poe: »La korvo«; — ĝi, kiel ĉiuj scias, estas modelo de malfacilo en poezio traduka... Tralegu kaj ebriiĝu kaj entuziasmiĝu, kaj privoku fine nian grandegan triumfon, ĉar vi komprenos ĉiujn ankoraŭ neelĉerpitajn eblecojn de la arta lingvo Esperanto kaj dian eblecon de la genia talento kaj konscia laboremo de nia nelacigebla Kalocsay!

————————
*) Liaj originalaj poezioj estas indaj al priparolo aparta kaj ne malpli entuziasmaj. (Aŭt.)


FONTO: Belmont, Leo. “Strangaj Animoj” [recenzo de Eterna Bukedo de K. Kalocsay], en Arĝenta Duopo, 1-a volumo (Budapest: Literatura Mondo, 1937), p. 91-98.


Peceto de Piramido” (Al Kolomano Kalocsay) de Leo Belmont

Al Koro de Koroj de Leo Belmont

Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Julio (Gyula) Baghy: Retgvidilo / Web Guide

Hungara Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 9 November 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain