Kara  Ledon, vi malpravas!

Aldo de ‘Giorgi

Mi tuj premisu: spite la supran titolon, mi 99% konsentas kaj aprobas la tezojn kaj asertojn de nia verve kaj trafe ikonoklasta brazilano, en lia artikolo Preter la Kuracoservo (LKK nº 92/1999).

Do mi precizigas. Unua eraro (troigo) de Gilbert: laŭ mi nepre ne ekzaktas ke, ekde 2000 jaroj, 99% de la surteraj homoj estas konvinkitaj dikredantoj. Feliĉe, almenaŭ por la. kristana parto de la. terglobo, la longa, nigra periodo de obskurantismo kaj de civilizacia. regreso, kaŭze de kristanismo (depost la Edikto de Milano, subskribita de imperiestro Konstanteno en 331 p.K.), iom ŝanĝis direkton, danke al la kulturoj de renesanco, iluminismo kaj pozitivismo. Mi ankaŭ ne povas kredi ke en Brazilo 59% de la loĝantoj (72% de la katolikoj) konstante legas la Biblion. Ĉu tiom naivaj kaj subevoluintaj la brazilanoj? En mia lando eble 50% de la familioj posedas ekzempleron de la Biblio, kiun neniu legis. En tuta Italio eble nur mi, la pastroj (ne ĉiuj) kaj la atestantoj de Jehovo legis la sanktajn skribojn. Krome, en neniu itala hotelo (kaj mi vizitis multajn) mi trovis la Biblion en la apudlita ŝranketo. Ĝin mi vidis nur en la hoteloj de kelkaj protestantaj landoj. Kroma ekzempligo: Antaŭ ĉirkaŭ 20 jaroj mi aranĝis en mia urbo Universalan Kongreson de la Katolikaj Esperantistoj (mi ne hontas pro tio, por Esperanto la celo pravigas la rimedojn). Tiam oni raportis ke, laŭ statistiko de la vatikanaj enketistoj, en Italio nur 30% de la popolo aperte sin deklaras katolika, dum nur 13% regule sekvas la katolikajn regulojn, vizitas meson, komunias k.s.

Ĉipunkte, por ne plue fuŝuzi la gazetan spacon, mi konkludas reasertante ke, malgraŭ la supraj kritiketoj, mi konsentas kaj aplaŭdas la doktajn kaj nedementeblajn analizojn de nia brava Ledon. Do li certe scias kien mi metus la akuzativon ĉe lia frazo “Dio kreis homo”'. Estas laŭ mi entuziasmige ke iu kuraĝas tiom senkompromise argumenti pri la plej danĝere miseduka kaj buĉprovoka fenomeno en la plurmiljara historio de la tuta homaro. Kaj estas des pli bonaŭgure por la esperantista movado ke ekzistas gazeto, kiu ne timas tion aperigi.

Fine, por esperinde iam mildigi la (tro) pesimismajn juĝojn de nia kara alikontinentano, mi aldonas kelkajn priajn eldirojn de iuj mondfamaj homoj. (Eble la legantoj mernoras, ke mi diletantas kolekti aforismojn, sentencojn, citaĵojn k.s.). Jen ili, ĉi sekve:

Dio ekzistas, jes, ja, ni certegas pri tio: ni mem kreis lin.

(A. de Saint-Exupery)

En la mondo la timo kreis la diojn.

(Stacio)

Per veroj dogmaj l’eklezi’ inundas;
sed tiuj veroj la racion vundas.

(Voltaire)

Dio scias krei sed ne ami.

(Plinuso)

Pri dio ekzistas tri eblecoj, jen:

1-e. Li ne scias ke sur la tero ekzistas la malbono. Tiukaze temus pri nescianta dio, tial neebla.

2-e. Li scias ke sur la tero ekzistas la malbono, dezirus ĝin forigi sed ne povas. Tiukaze temus pri senpova dio, tial neebla.

3-e. Li scias ke sur la tero ekzistas la malbono, povus ĝin forigi sed ne volas. Tiukaze temus pri kruela dio, tial neebla.

Ĉar kroma ebleco ne troveblas, konsekvencas ke dio ne ekzistas.

(Epikuro)

Dio kreis la homojn pekemaj, por la sadisma gusto ilin puni

(A. Salacrou)

Ankaŭ mi scias ke dio, se li tion volus, povus ŝanĝi bovon en porkon, mi nur min demandas kial li tion neniam faris.

(J. L. Borges)

La konvinko de la kristanoj ke la mondo estas mava. kaj turpa igis ĝin tia.

(F. Nietzsche)

Nia mondo fariĝos iam tiom progresinta, ke estos ridinde kredi je dio, kiel nun estas ridinde kredi je fantomoj.

(G. C. Lichtenberg)

Religia fido komenciĝas kie racio finiĝas.

(S. Kierkegaard)

La dio de la kristanoj estas pastro, kiu pli zorgas pri siaj pomoj ol pri siaj filoj.

(D. Diderot)

(daŭrigota)



FONTO: de’Giorgi, Aldo. “Kara  Ledon, vi malpravas!”, La Kancerkliniko, nº 93, januaro-marto 2000, p. 5.


El "Aŭguroj pri Senkulpeco" [from “Auguries of Innocence”] de William Blake,
tradukoj de William Auld, Tom Fraser, Aldo de’Giorgi, Meva Maron

Hajkaro, de Jorge Luis Borges,
reverkis Aldo de’Giorgi
surbaze de tradukoj de Carlos A. Castrillon

La Ventoj de Lados” de Nazim Hikmet
(el la turka) trad. Aldo de’Giorgi

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Verkoj de & pri Ralph Dumain en La Kancerkliniko
(& aliaj verkoj ĉi-reteje)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 7 July 2014

Site ©1999-2016 Ralph Dumain