La Ventoj de Lados

Nazim Hikmet

el la turka,
trad. Aldo de’Giorgi

Tremaj kaj vibrantaj,
kiel sango ŝprucanta el vejnofundo,
la ventoj de Lados ekkomencis blovi.
Mi aŭskultas ĉi aeron,
la pulso malrapidiĝis,
neĝas nepre sur la montopintoj de Ulada.
Kaj la ursoj, certe, tie alte, dormas,
mirindaj kaj fieraj,
sur la kaŝtanfolioj ruĝaj.
La poploj nudiĝas en la ebenaĵo,
la silkoraŭpoj estas enfermiĝintaj.
De momento al momento
la tero rehejmiĝos
en la obskurajn domojn de l’ kreitaĵo.
Kaj mi alian vintron pasos,
min varmigante ĉe l’ fojno de mia kolero
kaj de mia sankta espero.


FONTO: Hikmet, Nazim. “La Ventoj de Lados” (el la turka), trad. Aldo de’Giorgi, en Nova Esperanta Krestomatio, red. William Auld (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1991), p. 505-506.


La mesaĝo de Nazim Hikmet de Kálmán Kalocsay

Hajkaro, de Jorge Luis Borges,
reverkis Aldo de’Giorgi
surbaze de tradukoj de Carlos A. Castrillon

El "Aŭguroj pri Senkulpeco" [from “Auguries of Innocence”] de William Blake,
tradukoj de William Auld, Tom Fraser, Aldo de’Giorgi, Meva Maron

Kara  Ledon, vi malpravas!” de Aldo de’Giorgi

La bleko de l’ ŝargú” de Liven Dek

Antaŭspegula Kanto de Libidela” el Aniaro
de Harry Martinson
(trad. Bertil Nilsson & William Auld)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / On other sites:

Nâzım Hikmet Ran - Wikipedia, the free encyclopedia


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 19 March 2016

Site ©1999-2021 Ralph Dumain