El Aŭguroj pri Senkulpeco
(From Auguries of Innocence)

de William Blake


el “Aŭguroj pri Senkulpeco”

tradukis William Auld

Mondon en sablograjn’ kompreni,
ĉielon en floreto;
sur polmo infiniton teni,
eternon en horeto.

La rubekolo en karcero
pelas ĉielon al kolero.
Pro timoblekoj de leporo
ŝiriĝas de la cerb’ tavolo.
Rekreas raŭpo surfolia
doloron de patrino via.
Teksiĝas amo kaj deprimo
je vesto fajna por l’animo.
Soldat’ armilojn mobilizas,
someran sunon paralizas.
Se sunon, lunon dub’ opresus,
lumadi ili tuj ekĉesus.



FONTO: Blake, William. “El ‘Aŭguroj pri Senkulpeco’,” en Angla Antologio 1000-1800, redaktita de William Auld kaj Reto Rossetti (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1957), p. 181.


Vidi mondon en sablero

tradukis Tom Fraser

Vidi mondon en sablero
kaj ĉielon en kamp-floro;
Havi l’Infiniton en manteno
kaj l’Eternon nur en horo.


FONTO: Blake, William. “Vidi mondon en sablero” [To see a world in a grain of sand], trad. T(om) F(raser), Esperanto en Skotlando, n-ro 96, Aŭtuno 1974, p. 6.

Noto: Laŭ transskribo de William Auld (sed kun evidenta eraro: koro anstataŭ horo) sendita kun letero de 1987.01.26.


FRAGMENTO

De William Blake.

Por vidi la teron en eta sablero,
     Por vidi ĉielon en floro,
Necesas tenadi en man’ senlimecon,
     Kaj eĉ eterneco en koro.

            El la angla tradukis
                         Farnsworth Wright.


FONTO: Blake, William. "Fragmento," trad. Farnsworth Wright, Amerika Esperantisto, vol. 9, n-ro 2, marto 1911, p. 10.


Vero dirita ambigue kaj malbonintence estas pli malbonefika ol ĉiuj elpenseblaj mensogoj. (W. Blake)


FONTO: el “Aforismoj,” kolektis Aldo de’Giorgi, La Kancerkliniko, n-ro 74, april-junio 1995, p. 21.


kune ĝojo kaj dolor’
teksas veston por la kor’


FONTO: [sen titolo], trad. Meva Maron, en Urno kun Runoj (Chapecó, Brazil: Fonto, 1996), p. 39.


A World in a Grain of Sand [Mondo en Sablero] de Roberto Passos Nogueira

William Blake en Esperanto

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
(includes interlinguistics links)

William Auld Memorial Page / En Memoro

William Blake Study Guide

Esperanto-sekcio pri Dubo & Skeptikismo en:
Doubt & Skepticism: A Directed Minimal Bibliography & Web Guide

Blake and the Xenoglots: Strange-Speaking Critics and Scholars of Blake
By G. E. Bentley, Jr.


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 November 2006
Farnsworth Wright translation added 3 October 2009
Link added 20 July 2011

Site ©1999-2011 Ralph Dumain