CXXXVII

Habelo kaj Kaino

El La Floroj de l’Malbono

de Charles Baudelaire
tradukis Kálmán Kalocsay

I

Ras’ de Habelo, manĝu, trinku;
Vin Dio alridetas plaĉe.

Ras’ de Kain’, en koton sinku,
Rampu, kaj mortu mizeraĉe.

Ras’ de Habel’, la fum-ofero
La nazon de l’ Seraf’ karesas!

Ras’ de Kain’, ĉu la sufero
De via plag’ neniam ĉesas?

Ras’ de Habel’, al vi la bestoj
Prosperos, kaj fekundos grundo;

Ras’ de Kain’, en la intestoj
Hurlas malsat’, ĉi fava hundo.

Ras’ de Habel’, varmiĝu ventro
En patriarka hejm’ kvieta;

Ras’ de Kain, en via antro
Frosttremas vi, ŝakal’ skeleta!

Ras’ de Habelo, amu, svarmu!
Eĉ via oro naskos idojn.

Ras’ de Kain’, korbrule larmu,
Timu la grandajn apetitojn!

Ras’ de Habelo, kresku! Tenu
Festenon kiel arbar-cimoj!

Ras’ de Kain’, survoje trenu
La familion, sortviktimojn!

II

Ras’ de Habel’, fumanta humo
Per via putro pligrasiĝos!

Ras’ de Kain, duonplenumo
De via tasko ne sufiĉos!

Ras’ de Habel’, jen hont-sigelo:
Bastono venkas vian feron!

Ras’ de Kain’, ek al ĉielo,
Por ĵeti Dion sur la teron!



FONTO: Baudelaire, Charles. “Habelo kaj Kaino,” tradukis Kálmán Kalocsay, en La Floroj de l’Malbono, redaktis Kálmán Kalocsay & Gaston Waringhien (La Laguna: J. Régulo / Stafeto, 1957), p. 275-276.


Adamo kun Madách de Oszkár Gellért

La Tragedio de L’ Homo kaj Imre Madách” de Kálmán Kalocsay

La Tragedio de L’ Homo (Kritiko) de Sándor Szathmári

La tragedio de l’ homo—la eterna lukto” de Vilho Setälä

Johannes Linnankoski (Pseudonym of Johannes Vihtori Peltonen, 1869-1913):
Literature in English & Esperanto

De Edeno al Kaino: Malkutimaj Interpretoj & Literaturaj Pritraktoj en Esperanto: Bibliografio

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Ĝirafo (blogo):
Edeno
Kaino

Vikipedio:
Charles Baudelaire
Kaino
Habelo

Charles Baudelaire's Fleurs du mal / Flowers of Evil:
“Abel et Caïn” / “Abel and Cain”

Cain and Abel - Wikipedia, the free encyclopedia


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 9 August 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain