20 Harviestoun Road
Dollar

Clackmannanshire
Scotland FK14 7HG

1987.01.26

Kara Ralph,

Kun granda plezuro mi ricevis vian leteron, kaj jes, mi memoras tiujn belajn (por mi) tagojn en Barrie, Ontario. Relative malofte mi ricevas sciigojn pri miaj iamaj studentoj, kaj do tiom pli ĝoje mi ekscias, ke vi ne nur daŭre esperantistas, sed ankaŭ vigle laboras en la.movado. Belege!

Vi faris interesan laboron pri Blake. Bedaŭrinde al via kolekto mi povas aldoni (ĉikune) nur unu bagatelan peceton: mia bibliografio identas kun la via, kun escepto de la traduko de Bicknell, por kiu mi vin kore dankas. De kelkaj jaroj mi ne tiel zorge‑konscience vartis mian bibliografion, kvankam iele‑iome. Skribinte tion, mi ekmemoris pri alia Blake‑traduko, de Donald Harlow, kaj ankaŭ ĝin mi aldonas. Krom tio mi aldonas por via intereso unu indekson pretigitan de mi—eble ĝi iam utilos. Vi pravas en tio, ke la studado de Esperanto estas tre malfacila, pro la manko de bibliotekoj esperantaj. Mi mem estas aparte bonŝanca, ĉar mi havas 3,500 esp‑librojn kaj revu‑kolektojn, plejparte jam binditajn; sed mi ofte demandas al mi, kiel post mia morto oni plej utile disponigu tion al la movado. Mi ne volus entombigi ĝin en iu kampara biblioteko, kie ĝi ŝimus neatendite. Cetere, tiu mia kolekto estas katalogita. Sed ĉio ĉi utilas al nura manpleno da interesitoj (krom al mi mem, kompreneble!).

Mi ne scias, kial “oni” ne tradukas Blake Esperanten. Verŝajne ĉiu elektas laŭ sia gusto: mi faris miajn Blake-tradukojn dum mia “Blake-periodo”, nome kiam mi la unuan fojon renkontis lian verkaron en serioza studkunteksto. Mi havas tiun kutimon. Kiam mi aliras novan por mi poeton kaj tiu ekplaĉas al mi, mi ne povas ne traduki kelkajn poemojn: per tradukado oni plej profunde ekkonas la originalojn. Alie, oni komisias al mi iun traduktaskon—ekzemple la Ŝekspirajn sonetojn. Sed io devas stimuli, kaj la tasko devas allogi. Kial vi ne provu pri Blake?

La Bulteno de la vaŝingtona societo estas tre interesa. Kaj en ĝi mi legis, ke du el miaj konatoj transloĝiĝis tien. Se vi havus eblecon, mi ŝatus ricevi de vi la nunan adreson de mia malnova amiko Charles Power, kiu ne bonvolis sciigi al mi sian translokiĝon. Kaj laŭeble salutu mianome Dron Nogueira—kaj demandu al li, kiam mi ricevos de li la poemojn promesitajn en Brazilo!!

Mi deziras al viaj laboroj sukceson,, kaj denove dankas, ke vi pensis kontakti min.

Tre kore via

Bill Auld [manskribite]

P.S. La vivo estas stranga kaj interesa. Mi tajpis tiun ĉi leteron hieraŭ je noktomezo, kaj hodiaŭ mi hazarde foliumis n‑ron 2 de LA KANCERKLINIKO, kaj kion mi trovis?—poemon de Kris Long kun la titolo “PRI NEVERKITA POEMO (kun citaĵoj el William Blake ‑blejk‑)". Mi sendas al vi fotokopion.


FONTO: Auld, William. Letero al Ralph Dumain, 1987.01.26. 1 p. Unua letero, responde al unua letero de R. Dumain, 1987.01.14. V. ankaŭ bildon (la originalan) de ĉi tiu teksto. Por pluaj informoj, v. blogeron William Auld, William Blake, & Mi.


William Auld: Letero al R. Dumain, 1987.01.26 (bildo de la originala)

"La Sekreto de Amo" [Never seek to tell thy love], trad. Clarence Bicknell

Pri Ne-Verkita Poemo (kun citaĵoj el William Blake -blejk-) de Kris Long

William Auld Memorial Page / En Memoro

William Blake en Esperanto

Esperanto Kiel Anti-Lingvo de Baldur Ragnarsson

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

William Blake Study Guide

William Blake’s 250th Birthday

Alireteje:

William Auld, William Blake, & Mi

Jerusalem [trad. Don Harlow]

William Auld Collection, National Library of Scotland

William Auld - Vikipedio

William Blake - Vikipedio

Blake and the Xenoglots: Strange-Speaking Critics and Scholars of Blake
By G. E. Bentley, Jr.


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 30 October 2007

Site ©1999-2007 Ralph Dumain