Pri Ne-Verkita Poemo
(kun citaĵoj el William Blake -blejk-)

de Kris Long

Laŭ ĉifono de bruna papero
mi poem-enigmon ekverkis:
“vermo (Blake)”—ĉu “Malsana Rozo”?
                “Ho rozo vi velkas!
                 Nevidebla vermo,
                 kiu flugas nokte
                 dum bruas ŝtormo,
               eltrovis la liton
               de ĝojo ruĝa:
               kaŝe amo malluma
               vian vivon detruas.”
“fingroj”—kiaj? post frostoŝveloj?
kontuzitaj (panelo falis,
kiam mi malŝraŭbis, nu, fuŝe)?
froste blankaj, laĉante ŝuojn?
“bebon—beton—ĉirkaŭvinditan”
—Blake denove:
                  “pro raŭpo sur folio
                   memor-plorojn de patrino”
“unu krevis (laŭlonge)”—jen
mi divenas, pri kio temis:
duon-kilo da krudaj karotoj,
du-tri-kruraj, forke-radikaj . . .
kaj “serpento glutas la voston”
—ĉu?


FONTO: Long, Kris. "Pri Ne-Verkita Poemo" (kun citaĵoj el William Blake -blejk-), La Kancerkliniko, n-ro 2, aprilo-junio 1977, p. 14.


William Blake en Esperanto

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
(includes interlinguistics links)

William Blake Study Guide

Blake and the Xenoglots: Strange-Speaking Critics and Scholars of Blake
By G. E. Bentley, Jr.


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Sign Registry View Registry

Uploaded 6 November 2006

Site ©2006 Ralph Dumain