William Auld de Esperantiĝo al Militservo

Ĉu vi scias ion pri Esperanto? — mi diris al mia skoltestro.

— Mi povas doni al vi lernolibron, — li respondis.

Do li donis al mi Step by Step in Esperanto de Montagu C. Butler kiu, laŭ mia opinio, estas la plej bona lernolibro de Esperanto por anglalingvanoj, kaj jam 9 eldonoj de ĝi aperis. Mi tralegis ĝin, iele‑iome ekkaptis la lingvon, kaj neniam plu forlasis ĝin. Eĉ dum la milito, kiam mi servis en la armeo, mi havis du librojn: Step by Step kaj Edinburgh-vortaro.

Sed tiuaĝe mi ne kontaktiĝis kun aliaj esperantistoj, kaj kiel multaj aliaj aferoj, Esperanto estis por mi teoria. Sed kiam mi havis 16 jarojn, mi amikiĝis kun John Francis, mia samlernejano en Helensburgh, kien li translokiĝis kun sia vidvina patrino pro la komenciĝo de la milito. Ni fariĝis plej intimaj amikoj, kaj li lernis Esperanton pro mia rekomendo. Ni ekuzis Esperanton inter ni. Kaj tion ni daŭrigis, kiam ni ambaŭ aliĝis al la flugarmeo (li estis bombaviadisto). Mia patrino aĉetis la Sanktan Biblion en Esperanto, por ke mi finfine trovu religion, ĉar ŝi ne tre aprobis tion, ke mi estas ateisto.

*     *     *

Kiam venis la milito oni provizore fermis la lernejon, kaj miaj gepatroj transloĝiĝis al Helensburgh, dudek mejlojn okcidente de Glasgovo, kaj mi dum ankoraŭ tri jaroj frekventis la liceon.

Aviado logis min, kaj ankoraŭ kiam mi estis adoleska, mia patro—kiu estis vundita en la unua Mondmilito—konversaciante kun militkamaradoj parolis pri la venonta milito.

— Ankaŭ Bill militos en nia korpuso, — diris iu el la gastoj.

— Ho ne, li flugos, — respondis la patro.

Liaj vortoj montriĝis profetaj. En Helensburgh mi aliĝis al porjunula flugkorpuso, kiu estis simila al skolta movado por la brita flugarmeo.

En 1942, post la abiturientiĝo en Helensburgh mi studentiĝis en la Universitato de Glasgovo. Samtempe mi aliĝis al la armeo, kaj pro la libervola aliĝo mi povis elekti flugarmeon, ĉar mi volis flugi, kaj mi ne povus aliĝi al la flugarmeo se mi estus rekrutita nelibervole.

Mi aliĝis al la flugarmeo en novembro 1942, kiam mi havis 18 jarojn. Mi trejniĝis pli ol ses monatojn kiel piloto en Rodezio. Poste mi pilotiĝis kaj samtempe oficiriĝis.

En 1944 mi sukcesis gajni inter kvindek kandidatoj la unusolan pilotecon en "Spitfire" por "alta spionado"—t.e. observado kaj fotado de alto ĝis 40 mil futoj (= 12 km). Alia tasko estis direkti la artileriajn atakojn. Bonega aviadilo! Mi spion‑pilotis kaj fotadis ĝis la fino de la milito en la Norda Afriko, Proksima kaj Meza Oriento, Italio, Grekio kaj la finon de la milito mi renkontis en Palestino. Post la milito mi fariĝis flugarmea testpiloto. Ĉar tiutempe oni vendis aviadilojn al la Egipta flugarmeo, mi devis testi la aviadilojn antaŭ ol ili estis transdonataj al la egiptaj pilotoj.

*     *     *

En novembro 1946 mi revenis el eksterlanda servo al Britio, kaj mi devis servi en la armeo ankoraŭ kelkajn monatojn, ĉar tiam oni "liberigis" la homojn nur iom post iom. Tamen mi povis viziti Glasgovon en ĉiu semajnfino, ĉefe por renkontiĝi kun Meta. Kaj mi trovis, ke granda komunista librobutiko en Glasgovo havas stokon da Esperantaj libroj, kaj iom post iom mi komencis aĉeti tiun stokon. Pere de La Brita Esperantisto kaj The Worker Esperantist mi eksciis pri Glasgovaj grupoj, la neŭtrala kaj la laborista; per aliĝo al ambaŭ mi komencis mian Esperantan karieron—dek unu jarojn post la eklerno de la lingvo.

La laborista grupo estis unuaranga, kun fortega SAT‑etoso, kiun mi sentis ĉe Reto Rossetti, kiu estis SATano en Edinburgo ankoraŭ antaŭ la milito. En ĝi oni ne permesis la uzadon de la angla lingvo. Eĉ kiam venis deziranto lerni la lingvon, oni salutis lin en Esperanto, kondukis lin al la lernoĉambro kaj lasis lin tie, kaj tiel li lernis Esperanton—cetere, ankaŭ Reto tiel lernis.


FONTO: Auld, William. 75 Jaroj: Aŭtobiografio, Poemoj, Bibliografio, red. Aleksander Korĵenkov (Jekaterinburg: Sezonoj, 1999), p. 7-8.


William Auld—From Introduction to Esperanto to Military Service

Kiel Esperanto influis mian karakteron kaj mian karieron” de William Auld

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 19 November 2010

Site ©1999-2014 Ralph Dumain