Survoje al adoleska raso

El intervjuo de William Auld fare de Reinhard Haupenthal

WA: Espereble evoluis mia mondrigardo, alie mi ŝtoniĝus, ĉu ne? Neniu 31-jarulo povas diri, ke li definitive solvis la problemojn de la universo. Mi estus nun malpli freŭdisma, mi malpli akceptas la freŭdismajn konceptojn en psikologio, mi estas absoluta ateisto, sed mi ne plu rigardas la ekleziojn kiel malamikojn.

RH: Ĉu vi faris?

WA: Ĉu vi ne legis la verkon? Ekleziojn jes, sed oni ĉiam konfuzas: mi neniam atakis religian kredon, ĉar religia kredo por mi estas ne stultaĵo . . .

RH: . . . vi mem havas . . .

WA: Bv. difini tiukaze.

RH: Vi mem difinis ĝin antaŭ. Egale, ĉu vi nomas ĝin homaranismo aŭ sennaciismo aŭ esperantismo.

WA: Tio estas ideologio, sed ne religio. Mi parolis ĵus nur pri religio. Por difini la diferencon inter kontraŭeklezia kaj kontraŭreligia sinteno—ĉar laŭ mi la eklezio estas dogmigo de tute komprenebla sento en individuo—mi estas kontraŭ ĉiu dogmo, ankaŭ tiu kiun mi ĵus prononcis.

Do, vi demandis al mi. Kaj nun mi malpli atakus la ekleziojn, ĉar mi ne trovas ke ili estas danĝeraj aŭ eĉ signifoplenaj en nia nuna mondo. Tio estas mia persona vidpunkto.

En aliaj aspektoj miaj konceptoj ne fundamente ŝanĝiĝis. Eble, foje mi havos mian tiel sopiratan liberan jaron por verki mian novan verkon La Adoleska Raso. Tio estas ŝerco. Kaj tiam ni vidos, kio okazos, ĉu mi sukcesos pravigi iun alian filozofian verkon.

RH: Ĉu tio signifas, ke vi verkas vian opus magnum?

WA: Efektive, mi volus verki alian eposon, ĉar, fakte, estas tro facile verki lirikojn. Estas malfacile verki lirikojn viv-kapablajn, nome kiujn oni legos post 200 jaroj. Sed la lirikismo estas laŭ mi speco de miniatura arto. Kaj mi admiras ĉiam la monumentajn art-verkojn, kiel la plafono de la Sistina Kapelo ktp. Tion, kio estas granda, ĉar mi kredas persone, ke granda talento postulas grandan tolon. Eble mi ne havas grandan talenton, sed oni almenaŭ aspiru al tio.

RH: Ĉu vi volas resti la aŭtoro de La Infana Raso?

WA: Ne. Estas stulte, laŭ mi, ke oni ĉiam laŭdadas min tre afable pri verko, kiun mi verkis antaŭ 20 jaroj, ĉu ne. Kaj fakte, Humoroj laŭ mi estas treege subtaksita poemaro. Mi trovas, ke ĝi havas sian valoron, kiun oni eble ĝis nun ne tute rimarkis. Sed pri tio mi povas erari.

Jes, mi ne volas resti la aŭtoro de La Infana Raso. Tio ĝenus min terure, ke post unu eksplodo de verkemo, poste vi kvazaŭ estas laŭdata pro tio kaj nenion faris dume.


FONTO: Haupenthal, Reinhard [intervjuinto]; Kalocsay, Kálmán [intervjuito]; Auld, William [intervjuito]. Du Intervjuoj: Interparoloj kun Kálmán Kalocsay kaj William Auld. Saarbrücken: Arthur E. Iltis, 1979. 28 p. La intervjuo kun Auld (p. 17-28) okazis 1977.08.18. Ĉi tiu ĉerpaĵo (p. 21) estas sekcio de la intervjuo kun William Auld.


William Auld Memorial Page / En Memoro

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 8 July 2012

Site ©1999-2016 Ralph Dumain