Ho Teda Pens’...

Sándor Petőfi

trad. Kálmán Kalocsay

Ho, teda pens’, se devus en
La lit’ mi morti, sur kusen’.
Forvelki longe, kiel la floret’,
Kiun mordadas vermo en sekret’,
Forbruli longe, kiel kandelpeco,
En forlasita ĉambro, en soleco.
Ne volas tian sorton mi.
Ne donu tian morton, Di’!
Mi estu arbo, kiun fulm’ trapikas,
Aŭ uragano torde elradikas,
Montroko, kiun al falego brua
Tempesto puŝas ter- kaj ĉielskua.
Se iam ĉiu sklav-popol’
Ribelos kun jugrompa vol’,
Kun vangoj ruĝaj, flago ruĝkolora,
Kaj sur la flago kun la vorto glora:
Mondolibero!
Kaj tra la tero
De orient’ ĝis okcident’ ĝi muĝos,
Pri l’ tiranar’ batal’ decida juĝos:
Jen estu mia fal’,
Sur kampo de batal’!
Korsang’ mia juna ĉi tie elfluu,
La lastan jubilon de l’ brust’ superbruu
La arda tumulto, la tinto de ŝtal’,
Tondrado kanona, trumpeta signal’.
Tra l’ membroj rigidaj
Ĉevaloj rapidaj
Spirege galopu al venk’ akirita,
Kaj tie min lasu de hufoj ŝirita.
Trovita tie estu mia rest’.
Se venos granda enteriga fest’,
Kaj oni kun funebra marŝ’ muzika,
Kun vualitaj flagoj, en unika
Komuna tombo donos al la tero
Martirojn viajn, sankta Mondlibero.


FONTO: Petőfi, Sándor. “Ho Teda Pens’...”, tradukis Kálmán Kalocsay, en Hungara Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay, kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche (Budapest: Literatura Mondo, 1933), p. 75-76. Aperis ankaŭ en La Kremo de Kalocsay.


Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Arĝenta Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy — Kolomano Kalocsay

Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

La Kremo de Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 February 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain