Malkuraĝulo

Je vesper’, por bona frando
Por brasiko kun viando,
Venu kuraĝe, kara.
     Hej, mi iri ne kuraĝas
     Kara, dolĉa amatin’,
     Pro l’ kandela lumo oni
     Ja rimarkos nepre min.

La kandelon vi estingos,
Senrimarke min atingos,
Venu kuraĝe, kara
     Hej, mi iri ne kuraĝas,
     Kara, dolĉa amatin’.
     Pro la hunda bojo oni
     Ja rimarkos nepre min.

Ĵetu oston sur la vojon,
Tuj forgesos ĝi la bojon,
Venu kuraĝe, kara.
     Hej, mi iri ne kuraĝas,
     Kara, dolĉa amatin’,
     Pro la bota bruo oni
     Ja rimarkos nepre min.

Sur kalkanojn tukon metu.
Ke la botoj ne bruetu,
Venu kuraĝe, kara.
     Hej, mi iri ne kuraĝas,
     Kara, dolĉa amatin’.
     Pro la porda grinco oni
     Ja rimarkos repre min.

Vi per gras’ la pordon ŝmiros,
Kaj sengrince venos, iros,
Venu kuraĝe, kara.
     Hej, mi iri De kuraĝas,
     Kara, dolĉa amatin’
     Pro la lipa ŝmaco oni
     Ja rimarkos nepre min.

Hej, vireto brava, saĝa,
Eĉ por kisi malkuraĝa!
Kiom ja valoras vi?
Kison jam ne volas mi.
Jam adiaŭ! Iru for.
Falis vi el mia kor’.



FONTO: “Malkuraĝulo,” tradukis Kálmán Kalocsay, en Hungara Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay, kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche (Budapest: Literatura Mondo, 1933), p. 37. Aperis ankaŭ en La Kremo de Kalocsay.


Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Arĝenta Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy — Kolomano Kalocsay

Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

La Kremo de Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 February 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain