Postkomentaro al
Dankov
[Dubo kaj Ateismo]
de Ralph Dumain (Usono)
Koincide, mi ricevis la supran artikolon baldaŭ post ekverkado de artikolo mia kun titolo La Dialektika Rilato inter Dubo kaj Scio kiun mi eventuale publikigus se eble en revuo Simpozio. Des pli mi dankas pro ĉi tiu artikolo, kiu enkondukas gravegan filozofian temon. Prof‑o Dankov absolute pravas, ke la dubo povas ludi pozitivan aŭ negativan rolon. Absolutisma, dogmisma skeptikismo, kiu neas la eblecon de racia kaj objektiva kompreno de la mondo, ofte ligiĝas kun promociado de religio kaj aliaj obskurantismaj doktrinoj.
En la bataloj inter la protestantaj kaj katolikaj apologiistoj dum la Reformacio kaj Kontraŭreformacio, la skeptikismon utiligis ambaŭ partioj de la debato. (Konsultu Richard H. Popkin, The History of Scepticism from Erasmus to Descartes [La Historio de Skeptikismo de Erasmo ĝis Kartezio]. Erasmo estis katolika reakciulo, kies kontraŭintelektismo kaj skeptikismo servis al papismo. Bedaŭrinde, UEA lastatempe eldonis tradukon de lia Laŭdo de I'Stulteco.)
Descartes [Kartezio] mem utiligis skeptikismon al kontraŭdiraj celoj. Li uzis skeptikismon por evoluigi la sciencojn, kaj interalie kunfondis la mekanikan materiismon. Kontraŭflanke, li uzis skeptikismon por pruvi la ekziston de Dio.
En Britio, skeptikismo ligiĝis kun la filozofio de empiriismo, kiu komencis progreseme sed baldaŭ degeneris al la klerika obskurantismo de Berkeley. Interese, la revolucia mistika poeto William Blake estis pioniro pri la kompreno de la politika rolo de la brita empiriismo. Blake pensis, ke la filozofio de dubo estas ruza instrumento de la reganta klaso por manipuli la homamason.
Friedrich Engels prediktis, ke scienculoj sen konscienca, filozofia materiismo, t.e. naivaj empiriistoj, facile malprogresus al spiritismo kaj la plej ridindaj superstiĉoj.
V.I. Lenin, kiun oni tute prisilentas en Usono kaj ne konsideras serioza filozofo, profete komprenis la religiajn kaj politikajn sekvojn de ekstrema subjektivismo, skeptikismo, kaj mistifikado de la sciencoj mein, aparte pri la moderna fiziko. Post 60, 70, 80 jaroj, inundas la libromerkaton centoj da stultaj libroj pri qvantumfiziko kaj zenbudhismo k.s. Ni spertas similan fenomenon en Esperanto dankon al Albert Goodheir.
La Usona ido de brita empiriismo, eĉ pli degenera, estas pragmatikismo, ankaŭ nomita de John Dewey instrumentismo. Tiu tendenco estas tre potenca, filozofie kaj politike, en la Usona humanista movado. Apartenis al tiu tendenco humanisto Sidney Hook, ekstrema dekstrulo kiu iam estis agento de McCarthy‑ismo en la universitatoj. Paul Kurtz estas ege potencatro potencagravulo en la Usona kaj internacia humanistaj movadoj. Li estas adepto de Dewey kaj kunlaborinto de Hook. Li estas tre ruza kaj reakcia homo, iama mia profesoro kies manovrojn mi spertis en kaj ekster la klasĉambro. Li ankaŭ nomas sin skeptikulo, kaj estras skeptikisman organizon kiu kontrolas kaj kritikas parapsikologiajn aferojn kaj pseŭdosciencojn. Li nebule parolas pri scienca metodologio kaj la neceso esti skeptika, sed li ne estas tute konsekvenca en sia elekto de skeptikindaj aferoj. Li kondamnas relative sendanĝerajn pseŭdosciencojn, ekz. astrologion, sed inter liaj skeptikaj kunlaborantoj troviĝas pluraj profesoroj‑adeptoj de pseŭdosciencaj doktrinoj, ekz. la faŝisma pseŭdoscienco sociobiologio. Nu, liaspeca skeptikismo ludas difinitan politikan rolon.
Fine, mi menciu, ke ekzistas Usonaj revuoj kiuj temas specife pri ekstrema, eĉ paranoja, skeptikismo kaj publikigas la plej diversajn specojn de teorioj pri konspiroj kaj komplotoj, konceptoj pri la historio kaj realo, ktp. La kunlaborantoj en tiuj entreprenoj estas plejparte anarkiistoj, kun enmiksoj de adeptoj de ekstrema individuismo (liberecismo, laissez‑faire‑a kapitalismo, doktrino de Ayn Rand), mistikistoj, kaj manpleno de kaŝfaŝistoj, inkluzive de almenaŭ unu subtila apologiisto de naziismo. Aferoj ĉi‑tiaj ekzempligas la intelektan bankrotecon de anarkiismo.
Dum la ĵus fininta jardeko regas la plej cinika cinikismo, kiu respegulas la socian degeneron de la Reagan‑a epoko kiu kongruas kun tia de la iama, panea Weimar‑a respubliko. Kiel skeptikismo, cinikismo komence ludas senmistifikigan rolon sed la fina rezulto estas adoro al mensogoj kaj falsaĵoj.
Resume, dubo kaj skeptikemo havas relativan valoron kaj utilon, sed en abolutisma, dogmisma formo ili identas kun religia kaj filozofia dogmismo kaj kondukas al mistifikado, religio, nihilismo, kaj finfine al faŝismo.
[Postnoto: Nu, jen mia pensmaniero kaj esprimmaniero de tiu tempo. Kvankam la ĝenerala filozofia perspektivo plu validas, mi sanĝus plurajn detalojn kaj verkus la aferon alimaniere nuntempe. R. Dumain, 2003.12.17]
Fonto: Dumain, Ralph. Postkomentaro al Dankov [Dubo kaj Ateismo], Ateismo, vol-o 2, n-ro 1 (4), januaro 1990, p. 13-14.
Dubo kaj Ateismo de Evlogi Dankov
Doubt and Atheism by Evlogi Dankov
ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo
Recenzo Nefinverkita: Evaldo Pauli, Pri Dubo kaj Certeco
Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)
Esperanto-sekcio pri Dubo & Skeptikismo
en:
Doubt & Skepticism: A Directed Minimal
Bibliography & Web Guide
Descartes & Marxism: Selected Bibliography
Home
Page | Site Map | What's
New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 17 December 2003
Link added 20 July 2011
©2003-2011 Ralph Dumain