Retejo poulthorsen.dk ne plu funkcias.
Dankon al "Wayback
Machine" ĉe archive.org
ties retpaĝoj troveblas komence ĉe
http://web.archive.org/web/20130617005931/http://poulthorsen.dk/
Retligoj sube eble kondukos
vin rekte al la koncernaj malaperintaj retpaĝoj.
Kelkaj retpaĝoj en la eks-retejo de Thorsen ne troveblas en la arkivo do tute
malaperis.
Iuj el la originalaj retpaĝoj estas kopiitaj ĉi-reteje:
Poul Thorsen: Hejmpaĝo de eksretejo - Hjemmesider
Ankaŭ ĉi-reteje:
Matena Distriĝemo de Poul Thorsen / Aubade: A Dream, trans. Rachel M. Dhonau
Agado.
Ĉefaj eldonoj kaj verkoj:
1942. Tra densa mallumo, kunredaktoro.
1944: Eta Krestomatio, kunredaktoro.
1948: Faktoj pri Danlando
1952: Bibliografio pri dana literaturo tradukita en Esperanto.
1954: Rozoj kaj urtikoj, poemaro, kun interesa dediĉo de la skota poeto
W.Auld
1956: Gruk: Tradukis aron de tiel nomataj Gruk de Kumbel (Piet
Hein).
1960: Pluk. Libreto, simila al "Gruk" kun liaj propraj miniaturoj.
1963: Sen paraŝuto, poemoj originalaj kaj tradukitaj.
1985: Du el (kun Marjorie Boulton).
1995: Stokita vino, rakontaro.
1996: Babile kun mi mem, rememoroj.
Aliaj verkoj: PTh tradukis multegon de kantoj, rakontoj kaj verkis
vojaĝpriskribojn por multnombraj revuoj, kaj li verkis historiojn, rakontojn,
ktp, al revuoj tutmondaj.
Dum la 50-aj jaroj li gajnis plurajn premiojn en la Belartaj Konkursoj
de UEA.
Aliaj sciigoj: Grandaj hobioj estis - kiel li mem diris - "ekscesa vojaĝemo", li vizitis pli ol 80 landojn.
Thorsen sciis multegon pri fungoj, kaj partoprenis en multajn ekskursojn en- kaj eksterlanden, kaj verkis rakontojn kaj sciigojn pri tiu temo.
En 1997 li kaj lia edzino Roma donacis al UEA grandan monsumon por starigi la kason "Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen",favore al bibliotekoj, kiuj ne estas oficiale subvenciataj. La apogon administras UEA. En 2005 estas subvenciitaj kolektoj en Slovakio, Italio, Brazilo, Belgio, Kubo, Serbio kaj Ĉinio.
† 30.01.2006.
Poul Thorsen rakontas mem pri sia vivo en rakontado en
ĉi tiu hejmpaĝo
- legu la historion: Klaku:
Finbabile.
Vidu ankaŭ ĉi tiun paĝon: Klaku: Poul Thorsen.
Al
la komenco de la paĝoj Poul Thorsen:
KLAKU
ĉi tie!
Ĝis!
Esperanto Study
Guide / Esperanto-Gvidilo
(& interlinguistics / interlingvistiko)
Alireteje / Offsite:
Sen paraŝuto (1963) de Poul Thorsen
Literaturo en Esperanto (Originala): Poul Thorsen
Recenzo:
Gruk de Kumbel (Piet Hein), eldanigita
de Poul Thorsen
de Gaston WARINGHIEN
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 25 December 2013
Site ©1999-2023 Ralph Dumain