Al Josephine Baker

Poul Thorsen

Patrino de kvin diversgentaj orfoj:       
franca, hinda, indiana, japana kaj juda.

Ŝi iras tra la mondo
ne nur por verve distri,
ŝi venas por registri
en nia koro
la gradon de la honto
aŭ de honoro.

El ŝia korpo nana
pasio disradias,
kaj flame erupcias
en elokvento
apologi’ vulkana
por ŝia gento.

Penetras ĝismedole
la vipo de la vero.
Sed lukte por tolero
ŝi tre humile
mem donas apostole
ekzemplon brile:

Sen iu rasa baro
diverskolora kvino
ŝin nomas la patrino
kaj tiel diras,
ke rajtoj de 1’ homaro
ankoraŭ spiras.

Saluton, fratineto,
kaj dankon pro kuraĝo!
Vi portas sur vizaĝo
nobelan signon:
Konfirmas via kredo
la homan dignon.




FONTO: Thorsen, Poul. "Al Josephine Baker," en Rozoj kaj Urtikoj: Poemaro Tradukita kaj Originala en Esperanto (Köbenhavn: Komuna Konversacia Klubo, 1954), p. 80-81. Poemo represita en Esperanta Antologio: Poemoj 1887-1981, 2-a. eld., reviziita kaj kompletigita, red. William Auld (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1984), p. 488-9.


“Matena Distriĝemo” de Poul Thorsen /
“Aubade: A Dream,” trans. Rachel M. Dhonau

Poul Thorsen: Hejmpaĝo de eksretejo - Hjemmesider

“Amnestio: Bona ago de la tago” & “Aparthejd”
de Poul Thorsen

Pensoj ĉe tombo” de Poul Thorsen

Pluaj Plukoj: Miniaturoj de Poul Thorsen

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
(& interlinguistics / interlingvistiko)

Black Studies, Music, America vs Europe Study Guide

Alireteje / Offsite:

Poul Thorsen kontraŭ rasismo

Poul Thorsen @ Ĝirafo

Josephine Baker - Vikipedio

Poul Thorsen - Vikipedio

Poul Thorsen (OLE)

Sen paraŝuto (1963) de Poul Thorsen

Literaturo en Esperanto (Originala): Poul Thorsen

Recenzo: Gruk de Kumbel (Piet Hein), eldanigita de Poul Thorsen
de Gaston WARINGHIEN

Josephine Baker - Wikipedia, the free encyclopedia


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 5 May 2007
Graphic & links added 22 June 2007
Links added 9 May & 22 & 29 Dec 2013,
2 Sept 2014

Site ©1999-2023 Ralph Dumain