Ni babilu iomete pri via rezidejo.
Baldaŭ dum kvindek jaroj, simile al la elpelitoj Voltaire kaj Ĉapek, mi dediĉis min al la kultivado de mia ĝardenokaj eĉ al mia kompostejo.
Kiel kompreni?
Kompreneble figure paralele kun la realo. Nur en periodoj kun ekstremaj premoj necesas por homo retiriĝi al sia bazo akumulanta novajn fortojn. Ne nur unu fojon persistas epoko de lupoj, kiam multaj memcenzure subtonigas lukton por siaj idealoj. Ne sensimbole tiu ĉi dometo origine staris ruĝa kaj nune griztonas kiel la aliaj.Natura fenomeno esti ruĝa kiam "verda" en signifo juna.
Ĝenerale mi konsentas pri la fenomeno, sed ne plene pri ties komenco, daŭro kaj ĉeso. Pli konkreta ilustro de tia "natura evoluo" de naivo ĝis adapto matura povus esti, ke ni en la unua tago de ekloĝo fiksis metalaĵon kun surskribo Esperanto parolata! Delonge ĝi malaperis pro de eksteraj postuloj "realismaj".Por ankoraŭ metafori pri evoluo natura aŭ kruda: Komence ni idilie vivis ĉe vojeto situanta inter lagoj en granda marĉo. Nuntempe ni najbaras al rekta linio de motorvojo tra frizita naturparko. Komence ni humile alvenis promene, bicikle, poste mopede, kaj laste laŭkonforme aŭte.
Por paroli kun la voĉo de l'poeto Harald Bergstedt rutine pasadis la jarokaj la vivotra degelo kaj rozoj kaj velko kaj neĝo ...
Prave. Sur tiu terpeco mi fosis, hakis, erpis, semis, plantis, tondis, greftis. Certe sur ĉiu ero falis ŝvito, sed kompreneble la rekompenco estis rikolto, refortiga ripozo, dolĉa sunumado. Revenas en la memoro preskaŭ forgesita etoso:
Kvazaŭ konklude?Malnova merito memore jam griza
sin montras en strio de suno
reflekte de floroj sur arbo ĉeriza,
plantita de mi en aŭtuno.Eliru, dum palpe mateno aŭroras,
tra l'ombra ĝardeno senbrua.
La arbo ĉeriza tremante ekfloras
brilblanke en rosa plej frua. Propra konkludo ne estas bezonata. Tro frua kaj tro malfrua ĝi egale mistrafas. Aliaj konkludu.
Ne pri persono sed pri verkado temas. Ĉu ne povas tikli la penson, ke ne nun sed ĉiam konatoj kaj nekonatoj povos laŭplaĉe tordi kaj knedi viajn vortojn?
Bone, sed eble ankaŭ male. Zorgumigas min la mania korektemo de kelkaj pli-bone-sciantoj, por kiuj disvaporiĝas la senco, ĉar ili ĉasas neologismojn, sarkas tajperarojn aŭ triumfe surpingligas iun duban refleksivon. Por tiuj goldenuloj literaturo estas masoĥisma presprovlegado. Ili pli ekscitiĝas pro mankanta akuzativo ol pro mankanta virto de propra filino.
Revenu do al la senco.
Senco ĉiam estu. Ĝi povas esti travidebla, sed nepre ne trudu "verojn" kaj mesaĝojn tro rekte. Nur la suprizaj, hazardaj kombinoj en la stilo faras ideon arto. Sed pri sencoen la vulgara signifo de destino en la vivomi ne kredas. Homo naskiĝas ne kun unu destino en la vivo, sed kun miriado da eblecoj. Ni emerĝas el neekzisto, palpas nian vojon, ekstaras, spertas, eble venkas defiojn, persistaskaj jam ekbezonas pli oftajn ripozojn por fine lace, endormiĝi en ne-ekziston.
Materia ne-ekzisto, jes. Kaj tamen ni ne absolute malaperas, ĉu? Ni eĥos en la presitaj vortoj. Niaj memoroj povas mutacii en la posteuloj.
Estus neracie rifuzi ekziston de spirita ŝajne malracia heredo. Krom en la literaturo ja ĝi "travintras" en la genoj. Ni ne sufiĉe okupas nin pri grandioza potencialo de nia lingvo. Per nia esperantisteco ni akiras nuancan kapablon por analizi strukturojn de kiu ajn lingvo. Ne multaj konscias, ke lingva apliko havas intelektan efikon. Mi ne dubas, ke al tio ŝuldiĝas kelkaj miaj sukcesoj en la vivo.
Kelkaj?
Espereble mi nun ne tiom modestas, ke vualiĝas la perspektivo.
Ekzemple?
Ekzemple, por mi, 16-jarulo, estus tute vane antaŭvidi iun ajn perspektivon, kiam mia patrineto admirete aludis al la diskrete skeptika paroĥestro, ke ŝia plej juna filo kaptis ideon lerni Esperanton. Blinda hazardo! Tute certe neniu nova esperantisto konscias, ke temas pri afero multe pli signifa ol lerni facilan lingvon. Pasas longa tempo ĝis evidentiĝas, ke transnacia lingvo grave ŝanĝas la karakteron de sia uzanto, ke ĝi estas diskreta rimedo por masoni pli kaj pli altajn stupojn en la persona evoluo. En la seminario instruistoj pensis, ke mi lernis Esperanton pro filologia intereso. Ili ne povis imagi, ke eblas uzi ĝin! Sed sen serioza apliko oni riskas restadi en fosejo de paroĥa mentaleco. Per rekta interhoma praktikado sen konsidero al landlimoj Esperanto fakte fariĝas sennacia aŭ sennaciiga lingvo. Tiel ni ne havas ne nur teorian sed faktan eblon esti imunaj kontraŭ primitivaj antaŭjugoj, tabuoj kaj ksenofobio.
Ni parolas pri reciprokeco inter lingvo kaj movado. Sed kiel karakterizi la proprajn spurojn?
Certe mi ne sufiĉe profunde fosis mian sulkon por trovi kaj eluzi ĉiujn konfiditajn talentojn. El la junaĝo reflektiĝas memoroj pri bando de festemaj, spritaj kamaradoj, kvankam ies kvalitojn paligis la fluo de l'jaroj. Iu kaj alia amiko gajnis pro pli granda distanco, kiel oni diras. Foje mi renkontas ekslernanton kaj miras, ke ili memoras plej klare nian intervivon ekster la klasĉambro!
Miaj spuroj havas siajn konturojn en miaj verkoj, dek en Esperanto kaj preskaŭ same multaj verketoj fakaj en la dana. Unu romaneto por infanoj, Gert og Kristian den Andens Danmark, aperis ĉe GAD(*1) en tri eldonoj. Kromas sennombraj artikoloj, recenzoj kaj prelegoj. Inspiron mi trovis plej ofte en vojaĝoj. Mi kiel speco de "Tibor Sekelj el la Nordo" same kiel li en unu lia poemo avidis koni Mian Farmon. Ĉiuj muroj de mia laborĉambro estas kovritaj de libroj, libroj, libroj. Iu foje demandis, ĉu vere mi legis ĉiujn! Kaj fakte mi faris, plus kelkmilojn, kiuj staras elĉerpitaj aliloke.
Kiu el viaj verkoj plej proksimas al via koro?
Neniam demandu verkiston pri tio! Estus kiel trudi patrinon. Sed eble kiam verko estas ĵusnaskita, fragila post peniga finpretigo tra purgatorio de presprovoj, ĝi image superas la pli fruajn.
Kial vi tiom ŝatas versojn?
Kial mi spiras per la pulmoj kaj ekzemple ne per la hepato? diris Ivan Malinovski, dana poeto. Estas vere, ke el ĉiuj ĝenroj mi favoras la poezion. Jam en mia esperantista komenco mi sentis fortan emon ludi per la lingvo, sed ne daŭris longe antaŭ ol la lingvo ludis kun mi. Mi klopodis, ke la propraj versoj estu simplaj, sed ankaŭ sukaj kiel bona prozo. La ritmo obsedis, kaj la rimoj inspiris kiel sonorilfrapoj. Rapide mi eltrovis, ke Esperanto estas trokea lingvo, do estas kontraŭ ĝia naturo kastri poezion per apostrofoj. Ili paralizas la komprenon kaj ofte singultigas la prononcon. Origine la ideo de apostrofigo estis helpdeĵori en tradukado, do nur en nepra bezono, sed pro neklarigebla, teda rutino apostrofoj farigis regulo, tiel ke tro longe, tro multaj kredis, ke apostrofoj faras poezion kaj inverse.
Ĉu nomi tion skolo?
Neniel. Verkante mi sentis min izolita. Neniu "skolo" apogis min nek mi apogis tian. Maloftis intereso kaj rekono, sed aliflanke ankaŭ kritiko. Sume, bonvolema ignoro!
Ne senkaŭze do reveni al la prozo.
Tiel simple ne estas. Prozo havas plurajn facetojn: Tradukado, ĵurnalismo k.a. - Ĉesis la tradukado, kaj mi eksperimentis per kelkdekoj da originalaj noveloj aŭ noveleskoj. Prozo postulas maturon, eseoj scion, sed la liriko persistas esprimi la ardon de juneco, la forton de interna fonto. Poezio ne povas savi la mondon, sed eble makadami ies vojon al pli bona ekzisto. Poeto faras poemon. Banale. Sed la poemo samtempe ŝanĝas la poeton. Tio povas konsekvenci, ke poemo skribigas poeton, ne inverse. Ne estas superstiĉo, ke kreiĝas verkoj pli malpli dum t.n. aŭtomatskribo. Finante sian verkon la verkinto (?) apenaŭ rekonas sian verkon, precipe post kelka tempo!
Se ne la aŭtoro komprenas, kiel do la legantoj?
Pri kelkaj specoj da versoj ne temas pri kompreno aŭ nekompreno. Kiu "komprenas" birdokanton? Lirikon oni legu interne de si mem. La usona paradoksemulo Henry Miller deklaris en sia Tropic of Cancer: Homoj ŝatis min, eĉ se ili ne komprenis min. Sed ili almenaŭ komprenis, ke ili ne komprenis!"Tial tra la linioj de t.n. sofistika, eĉ absurda poezio lasu preterflugi la vortojn, tiel ke la asociado, la etoso riveliĝas. Ne ĉagreniĝu pro "strangaj" novaj vortoj aŭ provokaj derivaĵoj. Atentu, ke en kiu ajn lingvo ĝuste la poezio pioniras. La versoj martelas kiel konstanta motoro en spiritakaj espereble spritaforĝejo de aŭdaca lingvo-eksperimentado.
Kiel fini la interbabiladon?
Lasu ŝvebi la finan punkton. Aliaj metu, kaj se ili volas, eĉ en formo de krisigno. Vante estus imagi, ke ĉio ĉesas kun ni. Ja plugurdos kaj pluvibros la vivo sen ĉeso kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso, kiel KAJTO "melankolie gaja" (Zamenhof) kantas.
Ĉu konkrete vi planas memor-fonduson?
Plano sin trudas. Delonge en Danio oscedas troa vakuo rilate al beletro. Urĝas favori per kapitalo eldonon de indaj manuskriptoj.
Testamento?
Ne. La sorto de t. n. moveblaj rimedoj ne okupas min. Sed ekzistas formala interkonsento kun Anatomia Instituto, ke la korpo estos je dispono por la scienco. Nenio pli malplaĉis al mi ol entombigoj kaj ĉia kulto al kadavroj. Logike tial, por malŝarĝi posteulojn, neniu ajn soleno nek entombigo okazu. La "kazo" estos limigita al simpla transporto kaj prokrastita kremacio kun cindrejo nekonata. Modela aspektas la mortkulturo de hindoj kaj budaistoj. Ili scias sen pufa soleno digne elmondiĝi. Tute fremdas transcendaj dogmoj pri ĉielo kaj infero, releviĝo. Post kompata, endormiga morto la korpo revenas al sia materia fonto - natura ekzemplo de reciklado. Kontentiga konfirmo al kredo kaj dediĉo al la vivo antaŭ la morto.
Notoj:
*1) GAD = Dana libro-eldonejo.
El: Poul Thorsen: Babile kun mi mem, Beletra, Brabrand, Danlando, 1996.
Poul Thorsen verkis tion en 1995.
Poul Thorsen: Hejmpaĝo de eksretejo - Hjemmesider
Poul Thorsen: Originalaj verkoj en eksretejo
Poul Thorsen: Tradukaj verkoj en eksretejo
Al Josephine Baker de Poul Thorsen
Matena
Distriĝemo de Poul Thorsen /
Aubade: A Dream, trans. Rachel M. Dhonau
Esperanto Study Guide
/ Esperanto-Gvidilo
(& interlinguistics / interlingvistiko)
Alireteje / Offsite:
Sen paraŝuto (1963) de Poul Thorsen
Literaturo en Esperanto (Originala): Poul Thorsen
Recenzo:
Gruk de Kumbel (Piet Hein), eldanigita
de Poul Thorsen
de Gaston WARINGHIEN
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 25 December 2013
Site ©1999-2023 Ralph Dumain