Amnestio — Aparthejd

Poul Thorsen



Amnestio
Bona ago de la tago

Hodiaŭ
en Tajlando, Ĉang-Maj,
mi liberigis birdeton.
Ĝi kaŭris
en bambua kaĝeto
sub gardo de ridetanta
sed rigora knabino.
Ofere
de kelkaj moneroj
sur la trotuaro
preterpasantoj
kelkfoje liberigas kaptiton.
Samtempe sekrete
ili imagas
plenumon de arda deziro.
Forflugante
la birdeto
feliĉe rekompencas
vian ofereton
per alta sento
de komuna sorto
kaj solidaro.

Inter miaj tremantaj manoj
barakte
leviĝis la eta amnestiito:
Libero mem.

Mia deziro?
Sen sekreto
mi preĝis malfermon
de ĉiuj homkaĝoj
tutmonde.
Hodiaŭ

(1978)


El: EĤO, 6/1979 (dana revuo)
kaj la libro Du El, Antwerpen, 1985.
"Amnestio" verkiita 18/12/1978.

 

Aparthejd

Vivi izole
en apartaj nacioj,
en apartaj lingvoj.
Insulismo.
Kvazaŭ ni elektis
niajn gepatrojn,
rason, haŭtan koloron.
Kvazaŭ la idealo estas
unu popolo en ĉiu lando,
unu koloro en ĉiu kontinento,
unu lingvo en ĉiu regiono,
      unu politiko,
      unu prediko,
unu religio,
      unu dio.
Vivu gettoismo:
Hipioj en kolektivo-kavernoj,
kripluloj en dumvivo-kazernoj
krimuloj en kaĝoj,
ceteraj laŭ aĝoj,
droguloj
sur insuloj.
Virinoj — vidvinoj,
knaboj — knabinoj,
laŭ klasoj,
kaj grasoj,
ĉiu speco
sur propra pluŝo
en aparta paroĥo.
Nur tiel ni povas toleri nin,
nur tiel unu afero estas komuna:
Aparthejd!

Sed pravo kaj vero
samkiel libero
ignoras klason
kaj ne havas rason.

(1979)


El la libro Du El, Antwerpen, 1985.



FONTO: Thorsen, Poul. “Amnestio: Bona ago de la tago” & “Aparthejd”; en Sub la signo de socia muzo, red. William Auld & Stefan Maul; ilustris Georgo Kamaĉo (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1987), p. 86-87.


Poul Thorsen: Hejmpaĝo de eksretejo - Hjemmesider

Poul Thorsen: Originalaj verkoj en eksretejo

Al Josephine Baker” de Poul Thorsen

“Matena Distriĝemo” de Poul Thorsen /
“Aubade: A Dream,” trans. Rachel M. Dhonau

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Poul Thorsen kontraŭ rasismo

Poul Thorsen @ Ĝirafo

Poul Thorsen - Vikipedio

Poul Thorsen (OLE)

Literaturo en Esperanto (Originala): Poul Thorsen


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 7 June 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain