HISTORIO

ANTAŬ 1900 JAROJ

27-97: Wang Chong, Filozofo Ribelema


Dum la dinastioj Qin kaj Han (22laK-220pK) kredo je superstiĉoj furoris en la ĉina popolkampo kaj aparte en la palaco. Kiel ekzemplo, la unua imperiestro de la Qin-dinastio kolektis arojn da taoistoj kaj sorĉistoj kaj tiujn igis alkemiumi eliksiron kaj sendis por serĉado al feaj lokoj. Ĉiam, por stabiligi la regadon, homoj el la alta klaso reklamis ke la imperiestro estas personigo de dio, kaj ke la Ĉielo mastras la sorton de la ekzistaĵo. inter la reklamantoj kompreneble troviĝis intelektuloj.

Wang Chong, krokizo de Mao Zifu

Tamen kontraŭ la fluo estis WANG Chong (27-97pK). Estiel simpla materiisto li opiniis ke ĉio sur kaj sub la ĉielo estas materieca; ke la fenomenoj kiaj movado de steloj, ŝanĝado de veteroj. . . estas nur objektivaj naturaj principoj sed ne subjektivaj montriĝoj de la Ĉielo, kaj ke post la morto la homo ne havas plu spiriton—sen reaperanto. Laŭ li, ĝusta juĝado pri aferoj kaj akiro de veraj scioj rezultas el la sintezo de percepto, racio kaj pensado: de la orelokuloj al la kormenso. Pri la homara historio li ĉefe estis por evoluado kaj kontraŭ “ne ŝanĝiĝa la Ĉielo, nek la Tao”, tamen emis trakti la soci-historion per fatalisrno kaj ‘cirkulismo’—ĉiflanke restis ideisma.

Je neado de superstiĉoj Wang ankaŭ skurĝis kulton senkroman al KONFUZIO kaj MENZIO. Eltrovinte konfliktojn inter diroj kaj agoj de Konfuzio, li havis la kuraĝon kondamni lin vulgara. Kaj li eĉ aŭdacis riproĉi al Menzio esti pedanto triviale babilaĉa. Li kompreneble kritikis la duopon ankoraŭ per iliaj propraj kriterioj dogmaj. Tamen tion fari estis siatempe jam ribelego kontraŭ la registaro kaj multaj kolegoj.

Ĉiuj opinioj de Wang Chong kolektiĝis en lia libro Lun Heng (Kritiko de Opinioj). Ĝin li verkis tra pli ol 30 jaroj (tiutempe—fruperiode de la Orienta Han-dinastio, 27-220—gravurante la ideogramojn sur bambuplatojn). La libro konsistis el pli ol 200 miloj da ideogramoj.

Wang Chong devenis de nepotenca familio. Liaj avo kaj patro estis ordinaraj laboristoj. Ili plurfoje rifuĝis pro bienulaj malicoj. Wang havis la ŝancon lerni en la imperia lernejo kaj prefektestris dum nelonga tempo. Rifùzinte imperiestran promocion li preferis instrui en sia hejmo kaj absorbiĝis en la verkado. Dum verkado li malakceptis vizitantojn. Dume en la domo ĉie troviĝis gravuriloj kaj bambuplatoj.

MAO Zifu


FONTO: MAO Zifu, “Wang Chong, Filozofo Ribelema,” La Gazeto, n-ro 72, 31 oktobro 1997, p. 27.


Drinkema kaj Frenezuma Filozofo Ĵŭan Ĝji

Ateisto Fan Ĝen

Mova Sun Vukong

The Budding of the Structural Perspective in China (i.e. in the Eastern Ecumene):
Wang Ch’ung and Fan Zhen

by Lawrence C. Chin

Speaking My Mind” by Juan Chi / Ruan Ji

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Occultism, Eastern Mysticism, Fascism, & Countercultures: Selected Bibliography

Historical Surveys of Atheism, Freethought, Rationalism, Skepticism, and Materialism:
Selected Works

Alireteje / On other sites:

Vang Ĉong- Vikipedio

Wang Chong (Wang Ch’ung) (25-100 C.E.)

The Budding of the Structural Perspective in China (i.e. in the Eastern Ecumene):
Wang Ch’ung and Fan Zhen

by Lawrence C. Chin


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 February 2020

Site ©1999-2021 Ralph Dumain