Mova Sun Vukong


Taglibro de iu knabo.

La 2-an de aŭgusto 19--

Hodiaŭ estas klare, ne troviĝas nuboj aŭ vento en la ĉielo. Komence, mi volis iri naĝi al la rivero, sed kiam mi eliris tra la pordo kun la naĝvesto kaj la bantuko, mi renkontis s-ro Wang, kiu loĝas sur la supra etaĝo. Li diris al mi, ke ankoraŭ estas frue por naĝi, do mi legu la ĵus eldonitan infanlibron “Ribelo kontraŭ la Ĉiela Palaco”.

La vorton “ĵus” li diris kun precipe alta sono. Ho, kiel loga estis ĉi tio! S-ro Wang estas tre interesa viro, li speciale kolektas strangajn kaj freŝajn ludilojn, kiel la flugseĝon, maŝinhomon kiu scipovas matematiki, ktp. Ĉiuj estas certe ĉarmaj kaj troviĝas en sufiĉe plena ĉambro. Ĉi-foje li krome diris “ĵus eldonita”, tio ĉi havis nepre apartan sencon. Nur, kiel kelkajn fojojn antaŭe, evidente li ne rakontis ĉion al mi; tamen post iom ŝerci kun mi, li kompreneble evidentigos la sekreton.

Sume, ankoraŭ estis frue por naĝi kaj mi reiris en mian ĉambron kun la infanlibro. Ĝi estis certe strangeta, ĉar ĝia rando estis tiel nigra kiel tavolo de inko ŝmirita sur ĝi.

Mi malfermis la unuan paĝon; en ĝi estis skribitaj la vortoj “Ribelo kontraŭ la Ĉiela Palaco”, kaj sube estis desegnita la bildo de Sun Vukong, kiu kun la magia bastono en la mano, prezentis la pozon de la orkoko staranta per la solgambo. Sed ne kompreneble, kiam mi rigardis tion, Sun Vukong, post kiam li vive movis la okulojn kaj dufoje ŝveligis la buŝon, subite ekmoviĝis vigle en la bildo, kaj eksvingante do la magian bastonon, li plie balais la teron per la gambo. Ĉu miaj okuloj malklariĝis? Ilin knedinte, mi denove rigardis ĝin kaj, jen plia surprizo, ĉar Sun Vukong jam malaperis kaj ankaŭ la vortoj “Ribelo kontraŭ la Ĉiela Palaco” sin kaŝis; nur estis peco de blanka papero antaŭ miaj okuloj.

Ĉi tio ja estis stranga afero, ĉar mi propraokule vidis Sun Vukong moviĝi en la bildo kaj plue, propraokule, mi vidis ĝin malaperi. Sed miaj okuloj certe ne malklaris. Ĉu tio ĉi estis magiaĵo de s-ro Wang? Vere ne konjekteble!

Mi iom kvietiĝis kaj malfermis la duan paĝon. En ĝi estis pentraĵo pri “Shui Lian Diskavaĵo”, en kies enirejo estis multe da simioj, grandaj kaj malgrandaj, plezure saltantaj; la sceno estis tre spektakla. Tiu moviĝanta sceno estis iom simila al filmo de vivantaj desegnoj, tamen, ĉi tio ne funkciis pore de kinematografo, sed per si mem.

Ankaŭ la bildo de la dua paĝo malaperis. Nun mi sentis, ke miaj okuloj ne estis malklaraj, kaj la bildoj estas certe veraj. Tiam mi avare daŭrigis folii la libron por spekti la prezenton de Sun Vukong, sentempe por pensi, ĉu tio ĉi estis magiaĵo de s-ro Wang, aŭ ne.

En la sekva vidaĵo, la plej interesa parto estis batalo okazanta inter Sun Vukong kaj Er Lang Shen. Antaŭe mi jam sciis, kc Sun Vukong havis sepdek du metamorfozojn; ĉifoje mi ĝin vidis certe. Mi vidis klare, ke li batalas, sed apenaŭ skuetinte sian korpon, jen! li tuj transformiĝis en paseron. Vere multaj estis la metamorfozoj de Sun Vukong en Ia bildo; jen li turniĝis en fiŝon, jen en akvoserpenton, jen en templon de gnomo.

Finleginte ĉi tian novan infanlibron, mi multe pensis, ke tiu ĉi ludilo estas tre ĉarma; kiel bone, se ĉiuj infanlibroj similus ĉi tiun! Tiam, la aviadilo, en la bildo, povus flugi; la aŭto, kuri; kaj la tigro, kaprioli sur monto. Sun Vukong metamorfoziĝus laŭplaĉe, kiu do volus spekti ankoraŭ senvivan desegnitan pecon? Kaj ankaŭ oni nenecese vizitus kinejon por spekti filmon de vivantaj desegnoj.

Plu konsiderinte, mi sentis iom domaĝa, ke la infanlibro estis spektita nur unufoje, sekve la bildoj tute malaperis kaj ĉiuj pagoj fariĝs blankaj. Tio estis tro malagrabla al mi!

Mi vizitis s-ron Wang por peti pardonon, ĉar, seniginte la libron je bildoj pro nesciado kaj havante ja neniun rimedon por reaperigi ilin, mi ne sciis kion decas fari; tamen s-ro Wang ne estis en siaj hejmo, do mi iris hejmen. Tiam la suno jam malleviĝis al la okcidento.

Hodiaŭ mi havis plezuran “vidaĵon” kaj, kvankam mi ne iris naĝi, mi estis tre ĝoja.

La 3-an de aŭgusto, 19--

Frumatene mi tuj vizitis s-ron Wang, sed lin ne trovis, ĉar li ne revenis hejmen lastnokte. Mi do revenis.

Estis tre malplezure, resti hejme. Mi ĉirkaŭvolvis la karan infanlibron per la naĝvesto kaj iris al la rivero por naĝi. Riverborde mi vidis, ke Yuxiang kaj Zuhua jam naĝas en la rivero; mi haste senvestiĝis kaj surmetis la naĝveston.

La infanlibro kuŝis sur la tero. Subite, ventoblovo rulis la libron al la rivero. Tio pelis min, kaj salte mi postkuris kaj tretis ĝin sub mia piedo. Kiam mi etendis la manon por ĝin preni, mirigis min, ke la infanlibro, blovite, disvolvis sin sur la tero, kaj Sun Vukong aperis en la bildo transkapiĝanta. “Ho, ĝi reestiĝas! reestiĝas!” mi vokis kaj samtempe kusiĝis sur la tero por ĝin spekti. Aŭdinte mian vokon, ili, Yuxiang kaj la alia, ankaŭ krablis supren al la bordo kaj ĝin rigardis ĉirkaŭe kune kun mi.

Post kiam Sun Vukong malaperis, mi ne havis kuraĝon plue folii la libron, timante, ke ĉifoje ĝi denove fariĝis blanka papero pro mia rigardo kaj tiel mi ne povos komprenigi tion al s-ro Wang. Tamen, Yuxiang firme tenis la libron en sia mano kaj per multe da bondiroj kaj ĝentilaĵoj senĉese petis ĝin spekti. Mi entute ne konsentis, ĉar mi timis, ke neniel mi povos kompensi s-ro Wang. Sed li diris al mi: “La bildoj povis dufoje montriĝi, ĉu ili ne povos montriĝi trifoje?”. Ĉi tio frapis mian koron. Jes, hieraŭ ili malaperis, hodiaŭ ili denove montriĝis; do, se hodiaŭ ili malaperos, nepre morgaŭ ili povos montriĝi.

Mi kuraĝe malfermis la libron plian fojon; ĉirkaŭe ni ĉiuj ĝin eklegis kune. Ĉarmis nin la viva saltanta bildo de Sun Vukong kaj Er Lang Sheng. Spektinte la libron, ĉiuj luktis unu kun la alia, transkapiĝante kaj svingante la brakojn kaj la gambojn.

Yuxiang, la infanlibremulo, senbrue kaŭranta flanke, ree spektis la bildojn de “Ribelo kontraŭ la Ĉiela Palaco”. Kiam li ekmalfermis ĝin, Sun Vukong tuj montriĝis. Tial mi tiam komprenis, ke la infanlibro estas ja karaĵo, kaj povas esti spektata ĉiam sen fino.

Posttagmeze mi revenis hejmen, sed ne trovis s-ro Wang. Mi atendis lin ĝis la deka vespere, sed li ankoraŭ ne revenis hejmen; sekve mi enlitiĝis.

La 4-an de aŭgusto, 19--

Frumatene, mi denove iris al s-ro Wang. Li ne eliris hodiaŭ, ŝajne min atendante.

Ne atendante, ke mi ekparolu, li antaŭe demandis al mi: “Ĉu «Ribelo kontraŭ la Ĉiela Palaco» estas ĉarma?”

“Ĉarma, Ĉarmega!”

“Ĉu vi komprenas la veron?”

“Ne, mi nenion scias.” Sekve mi prezentis kelkajn demandojn al li.

Li diris al mi, ke, vidinte tion, li interesiĝis kaj estis ĉarmita. Li estis for dum du tagoj por sciiĝi pri kiel estis presitaj tiaj pentraĵoj. En tiuj tagoj, li konsultis multajn homojn, sed neniu sciis kiel tiaj freŝaj ludiloj estis elfaritaj. Ĝis fine, li trovis ĥemiiston, kiu eksplikis al li la veron pri ĝi, kaj donacis al li iom da substanco nomata “lun-ĥemia-presinko”, enmetita en stantubo, samkiel la dentopasto.

Tiu lun-ĥemia-presinko plej timas renkonti radion. Spite lamplumon aŭ sunradion, la presinko eklumiĝas nur kiam radio trafas ĝin, kaj momente malaperas.

S-ro Wang montris al mi pecon de bildo pentrita de li mem. Ĝi estis kapo de homo, kaj momente malaperis de la papero, kiu denove fariĝis blanka. Fine s-ro Wang enpinĉis la bildon en libron.

Rigardinte ĉi bildon, mi solvis nur la dubon pri la malapero de la pentraĵo; tamen mi ankoraŭ ne komprenis kial la pentraĵo povas ekmoviĝi. Senpripense mi diris: “kiu estas la rilato inter ĉi tio kaj la filmoj de vivantaj desegnoj?”

“Jen la problemo.” S-ro Wang ŝajne laŭdis, ke mia demando estis bone metita. Poste li plu eksplikis al mi.

Ĉi tiu presinko havas tiun econ, ke sur unu prestavolo oni povas ankoraŭ presi aliajn tavolojn, unu sur la alian, ĝis dudek kvar tavoloj presitaj sur unu peco da papero. Kompreneble, oni ne maltrankviliĝas se oni malbone presas, ĉar la presinko montriĝas nur kiam ĝi renkontas lumon, kaj tiam ankaŭ nur la unua tavolo povas montriĝi. Post kiam ĉi tavolo malaperas, la radio penetras tra la unua tavolo ĝis la dua; nur tiam la dua tavolo ekmontriĝas; sekve simile okazas al la tria, la kvara, ktp ĝis la dudek kvara. La tuta proceso finiĝas en nur unu sekundo.

S-ro Wang ankoraŭ diris, ke en la libro “Ribelo kontraŭ la Ĉiela Palaco” tio, kion mi spektis, estis presita po dudek kvar tavoloj de pentraĵoj en ĉiu paĝo.

Aŭdinte lian diron, mi sentis, ke mi estis tro senatenta rigardante la bildojn. Kial mi ne konstatis, ke ĝi konsistas el dudek kvar tavoloj?

S-ro Wang plue diris, ke la movado ĉe la dudek kvar tavoloj okazas ĉar ili troviĝas unu post la alia en simila maniero. Ekzemple, dum Sun Vukong gambobatas en la unua bildo, li staras en la dua, kaj lia piedo iom leviĝis pli alte en la tria. Tiel ĉi en ĉiu tavolo la gambo estas pli alte ol en la antaŭa. Ĉi tiuj kontinuaj bildoj kredigas al la okulo, ke la gambo de Sun Vukong moviĝas, kvazaŭ estas daŭra movo.

Mi ja estis treege kontenta pro tio, ĉar la problemo fine solviĝis. Tiam s-ro Wang tamen eltiris el la libro la pecon de papero sur kiu estis la bildo de homkapo antaŭe vidita. Farinte tion li volis informi al mi, ke tia presinko ne povas vere malaperi. Post kiam la desegno malaperis de la papero, nur metante ĝin en malluman lokon, post tri aŭ kvar minutoj, ĝi povos remontriĝi se ĝi renkontas lumradion.

Lia suplemento konfirmis, ke mia hieraŭa konjekto estis ĝusta.

Fine li diris, ke li volas fari specon de fotografilo kun elemento per kiu ankaŭ la foto estos mova. Cetere, kiam la fotografilo estos elfarita, unue oni kaptos foton montrantan mian komikan vizaĝon. Kiam mi estos plenaĝa, kiel interese estos vidi la junan malicetan pozon.

Mi deziris al li baldaŭ ĝin alfari sukcese! Kaj mi diris, ke mi volas esti lia adjunkto. Li konsentis kondiĉe, ke mi multe pensu kaj ne avidu ludi.

Mi nepre tion faras laŭ lia postulo.


Tradukis: Gao Wei
Li jing-yi

Sun Vukong: estas ĉefa heroo en la klasika mita romano: “La pilgrimado al la okcidento”, de kiu “Ribelo kontraŭ la Ĉiela Palaco” estas unu ĉapitro.


FONTO: “Mova Sun Vukong,” tradukis Gao Wei & Li jing-yi, en Sferoj—2: Sciencfikcio kaj Fantasto, kompilis Miguel Gutiérrez Adúriz (Santander, Hispanio: Grupo Nifo, 1983), p. 33-39.

Noto de RD: Mi ne povas eltrovi la realan fonton kaj aŭtoron de ĉi tiu rakonto pri Sun Wukong. La menciita infanlibro baziĝas de la konata klasika verko La Pilgrimo al la Okcidento (Xiyou ji, 1592). (Rimarku, ke ekzistas ankaŭ Pluaj aventuroj de pilgrimado al la Okcidento [Xiyou bu, 1641].)


For anglophones: The latest and most definitive translations of the Chinese classic referenced here (in the 20th century Chinese story in Esperanto translation above), abridged and unabridged, and also the sequel to this classic, are itemized here:

The Journey to the West, 4 volumes, revised edition  [= Xiyou ji, 1592, by Wu Cheng'en], translated by Anthony C. Yu. Chicago: University of Chicago Press, 2012.

The Monkey & The Monk, revised abridgment, translated & edited by Anthony C. Yu, Chicago: University of Chicago Press, 2006.

Monkey King: Journey to the West (Wu Cheng'en), translated with an introduction by Julia Lovell, foreword by Gene Luen Yang. New York: Penguin Books, 2021.

Further Adventures on the Journey to the West / Master of Silent Whistle Studio [Xiyou bu, 1641], translated by Robert E. Hegel & Qiancheng Li, introduction by Qiancheng Li. Seattle: University of Washington Press, 2020.


Ateisto Fan Ĝen

Wang Chong, Filozofo Ribelema
de MAO Zifu

Drinkema kaj Frenezuma Filozofo Ĵŭan Ĝji

La Biblioteko de Babelo
de Jorge Luis Borges, tradukis Gulio Cappa

Sferoj 1-10: kovriloj - enhavtabeloj - antaŭparoloj

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Esperanto & Interlinguistic Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje:

Antaŭparolo de Pilgrimo al la Okcidento
de Laŭlum

Pilgrimo al la Okcidento (西游记 - Journey to the West) - Saluton, Ĉinio - ĈRI en Esperanto
(YouTube)

Sferoj ĉe Ĝirafo

Sferoj - Vikipedio

Sferoj (Originala Literaturo Esperanta [OLE])


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 24 May 2021
English references added 26 May 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain