Drinkema kaj Frenezuma Filozofo Ĵŭan Ĝji


Ĵŭan Ĝji vivis en malfeliĉa epoko de Tri Regnoj (Ŭej, Ŝu kaj U, 210‑263) kun malluma politiko. Tiam en la kortego de la regno Ŭej aperis du politikaj blokoj, kiuj interluktis por la reĝeco. Ĵŭan Ĝji estis genia poeto kaj filozofo, titolita kiel "fama intelektulo". Ambaŭ blokoj intencis, profite de lia famo, enoficigi lin, ke li sinofere servu al ili. Ĵŭan Ĝji bone konis la danĝeron de politika batalo. Kiam la du blokoj streĉe batalis, li rifuzis la enoficigon, senbride drinkis kaj ŝajnigis sin freneza. Tiamaniere li lerte evitis malfeliĉon en la komplika politika situacio. Kiam unu bloko venkis la alian kaj fondis novan dinastion, li ne povis ne enoficiĝi. Tamen venis al li alia ĉagreno. La reĝo ŝatis lian filinon, sendis svatanton por preni ŝin kiel bofilinon. Por ordinaraj homoj tio estis tre honora kaj ĝojiga afero. Tamen Ĵŭan Ĝji ne volis sin kroĉi al potenculoj. Kion fari? La malnova ideo reaperis al li en la kapo—li do denove drinkadis kaj ŝajnigis sin freneza. Tute "ebria", li kuŝis sesdek tagojn, ke la svatanto havis nenian ŝancon por fari la proponon kaj fine foriris.

Laŭ noto en historia libro, Ĵŭan Ĝji estis belaspekta, originala, senĝena, fiera kaj senbrida, kaj ne emis montri sian senton. Li oponis kontraŭ la feŭda etiketo, agis strange kaj senceremonie, prenis la spacon inter la ĉielo kaj tero kiel ĉambron, la domon kiel pantalonon kaj restis nuda. Kiam oni eniris lian kabineton, li demandis: "Kial vi eniris en mian pantalonon?" Per tia ekstrema maniero li malestimis kaj neis la feŭdan etiketon katenantan la homan liberecon. Li malestimis konfuzianojn rigore obeantajn la etiketon. Oni diris, ke, kiam intimaj amikoj lin vizitis, li favore akceptis ilin; tamen al vulgaraj konfuzianoj li montris la okulblankon.

Vivante en la malluma epoko sen libereco de parolo, li suferis de mensa sufoko. La socia medio faris lin stranga kaj mizantropa. Li ofte sin fermis en kabineto por legi dum tutaj monatoj, aŭ grimpis sur monton kaj vagis apud rivero, forgesante hejmeniri. Li ĉie vagis, drinkis, ludis liron, sin amuzante en malĝojo. Li akceptis nur taoismon. Por ekspliki la filozofian penson de Laŭzio kaj Ĝŭangzio, li skribis famajn artikolojn. Biografio de granda sinjoro estis lia filozofia ĉefverko. Liaj verkoj plejparte perdiĝis. Kaj nur kolekto da poemoj restas.

Ĵŭan Ĝji estis ankaŭ mistikisto. Li faris detalan kaj profundan studon pri la mistikismaj verkoj Ji Ĝing, Laŭzio kaj Ĝŭangzio, ĝuste eksplikis ilin kaj laŭdis la materiisman elementon en taoismo. Tiuflanke li agis malsame ol aliaj mistikistoj, kiuj interesiĝis nur pri la negativaj eroj en la penso de Laŭzio kaj Ĝŭangzio. Kontraŭ la malluma politiko iuj mistikistoj ne kuraĝis rezisti. Anstataŭe ili postulis, ke oni forgesu sian malfeliĉon, submetiĝu al la realo, agu laŭtendence, kaj estu kontenta je tio, kion oni havas. Sed, Ĵŭan Ĝji kuraĝis rezisti. Li senbride drinkis, ŝajnigis sin freneza kaj plengorĝe lamentis. Jen unu el liaj rezistaj manieroj. Li ne estis tiel sensenta kiel iuj mistikistoj. Li estis brava viro, kiu, kun larmaj okuloj, frontis al la vivo.

La filozofia penso de Laŭzio kaj Ĝŭangzio havis sian propran sistemon, kiu diris, ke la ĉielo kaj tero estas en unu tuto kaj la plej alta filozofia kategorio estas "tao". Ili eksplikis plue, ke "tao" naskas ĉiujn estaĵojn. La vidpunkto, ke la ĉielo kaj tero estas en unu tuto, markis impeton en la disvolvado de la antikva filozofio kaj grandan atingon de taoistoj. Sed uzi la ideisman vidpunkton, ke "tao" naskas ĉiujn estaĵojn, por klarigi la unuecon de la mondo estas malĝuste, tio malkaŝis ilian teorian mankon.

Ĵŭan Ĝji profunde komprenis taoismon, kaj ankaŭ la malfacilon en la koro de Laŭzio kaj Ĝŭangzio. Li diris, ke la iniciatintoj de taoismo eksplikis la principon, ke taoismo estas natura, elmetis la proponon pri "senaga regado", uzis fablojn en esprimado, kaj tre profunde klarigis la teorion. Li diris ankaŭ, ke la iniciatintoj de taoismo esprimis ion negativan, ĉar ili havis malfacilon neeldireblan, intencis "serenigi la senagecan koron kaj ĝoje pasigi la tutan vivon". Ĵŭan Ĝji profunde konis la penson de la taoistoj, tamen li ne blinde ĝin heredis, sed prenis kaj disvolvis nur ĝian utilan parton. Ĵŭan Ĝji ne konsentis la vidpunkton de la taoistoj, ke "tao" naskas ĉiujn estaĵojn, sed opiniis, ke la ĉielo kaj la tero naskiĝis de la naturo, kaj ĉiuj estaĵoj naskiĝis de la ĉielo kaj tero. Tiamaniere li faris materiisman klarigon pri la nasko de la universo, neis la konceptan "tao"‑n, kaj certigis, ke inter la ĉielo kaj tero estas nenio alia ol la estaĵoj. Li opiniis, ke la estaĵoj inter la ĉielo kaj tero estas malsamaj, diversaj, tamen esence egalaj, ĉar ili ĉiuj konsistas el la materia "ĉi‑o", kiu kaŭzas prosperiĝon kaj degeneriĝon de ĉiuj estaĵoj. Ĉiuj estaĵoj posedas materiecon kaj movecon, tiusence ili estas tute egalaj. Ĵŭan Ĝji klarigis la egalecon kaj malsamecon de ĉiuj estaĵoj kaj emfazis la unuan, kun la intenco pruvi sian mondkoncepton: "La estaĵoj en la universo nature estas en unu tuto". Ĝi interpretiĝis en la hodiaŭa filozofia lingvo kiel jene: la universo estas materia, unueca, kaj ne apartigebla.

Kompreneble la materiismo de Ĵŭan Ĝji ne estis kompleta. Li agnoskis "naturan dion", kiu ludis regan (ne decidan, nek krean) rolon super ĉiuj estaĵoj en la universo. "Natura dio" ne estas "personigita dio", gi ne superas la ĉielon kaj teron, sed apartenas al ili.

Influite de Ĝŭangzio, Ĵŭan Ĝji tenis relativisman vidpunkton en sia filozofio. Li rigardis aferojn ne per absoluta vidpunkto, sed per relativisma vidpunkto, ne absolutigante ilian diferencon. Li diris, ke laŭ vivipovo ĉiuj estaĵoj estas longvivaj, dum laŭ la vidpunkto de morto ĉiuj estaĵoj estas mallongvivaj. Oni povas rigardi mortintan infaneton kiel longvivulon kaj la okcentjaran Peng Zu kiel mallongvivulon. Lanugo povas esti rigardata kiel granda, dum la monto Tajgan kiel malgranda. Necesis la eksplikado de Ĵŭan Ĝji pri la relativisma penso de taoismo, ĉar tio helpis siatempe forigi la rigidan pensmanieron de iuj homoj. Sed bedaŭrinde, same kiel Ĝŭangzio, Ĵŭan Ĝji ne povis ĝuste trakti la rilatojn inter relativo kaj absoluto. Parolante pri la relativeco de aferoj, li neglektis la naturan diferencon inter ili kaj konfuzis la bonan kun la malbona, la pravan kun la malprava.

Cirkulis legendo: Ĵŭan Ĝji vojaĝis al la monto Sumen kaj trafis anoniman ermiton, kiu prenis bambuajn semojn kiel manĝaĵojn. Ili amikiĝis kaj parolis pri moralaj principoj en la praa socio. Ĉe adiaŭo la ermito ridetis senparole kaj eligis laŭtan sonon kiel fenikso. Ĵŭan Ĝji komprenis la sonon. Reveninte li verkis la artikolon Biografio de granda sinjoro. Ĝi estas filozofia verko. Pere de parolo de la granda sinjoro (la ermito), li elverŝis sian aspiron, malkovrante la hipokritecon de la feŭda etiketo kaj esprimante sian historian koncepton.

Ĵŭan Ĝji diris, ke tiu maljuna ermito ne scias, kiam li naskiĝis. Li "hardas sian humoron, longigas la vivon, kaj brilas kiel la naturo". Li "prenas dekmil liojn kiel unu paŝon kaj jarmilon kiel unu tagon", "silente esploras moralon, sin apartigante de la mondo." La ermito fakte estis Ĵŭan Ĝji mem. En la socio sen libereco de parolo, li povis esprimi sian malĝojon nur per la buŝo de fikcia persono.

La artikolo estas forte ironia. En ĝi li priskribis tiujn "ĝentilulojn", kiuj, fidele sekvante la etiketon, estas ceremoniemaj kaj rutinemaj eĉ en parolo kaj paŝado, kaj ĉiam legas librojn de saĝuloj kaj priparolas antikvan moralon. Li analizis ilian internan mondon: Ili tamen deziras nur sekurigi sian propran feliĉon, ricevi altrangan oficon, gajni multan riĉaĵon, "eternigi sian prestiĝon kaj egaligi sian meriton al tiu de antikvaj herooj". Tiuj "ĝentiluloj" ŝajne sekvas la etiketon kiel honestuloj, sed fakte ili havas abomenindan animon kaj klopodas nur por si mem. Ĵŭan Ĝji diris, ke tiuj hipokrituloj estas kvazaŭ pedikoj kaŝiĝantaj en pantalono, en kiu ili rampas tien kaj tien, prenante ĝin kiel belan paradizon. Malsataj ili mordas homon, la neelĉerpeblan manĝaĵon por ili. Sed la pantalono ne estas sekura. Kiam ĝi brulos, la pedikoj sendube mortos. Ĵŭan Ĝji aludis per pantalono la siatempan kortegon kaj per pedikoj la "ĝentilulojn", kiuj opiniis, ke ili povas trankvile kaj sekure suĉi homan sangon, sekvante la etiketon kaj obeante la kortegon. Fakte la kortego ne povas longe protekti la "pedikaron", kiu pereos tuj kiam la "pantalono" forbrulos.

En la artikolo Ĵŭan Ĝji kritikis monarkismon. Li diris, ke en la antikva socio estis nek monarko, nek kortegano, tamen bona estis la socia ordo. Poste en la socio aperis ĉantaĝo kaj trompo, kaj sekve monarko kaj korteganoj. La apero de la monarko kaj korteganoj ne estas io bona, sed malbona. "Monarka apero, do tomba prospero"—li rigardis la monarkon kaj korteganojn kiel fonton de la socia tumulto kaj katastrofo de la popolo. Tio estis aŭdaca penso kontraŭ monarkismo. Li malkovris krimojn de la monarko kaj korteganoj, dirante, ke por kateni la penson de la popolo ili elŝpinis la feŭdan etiketon. Li opiniis, ke la etiketo estas hipokrita. Tiuj, kiuj observas la etiketon, ŝajnas honestaj kaj bonkoraj, sed fakte estas avidaj kaj insidaj. La etiketo ne povas bridi hipokritulojn, sed nur trompi stultulojn. Li diris, ke la monarko zorgas ne pri la popolanoj, sed nur pri si mem, pri kapto de ĉiuj trezoroj de la lando kaj kontentigo de sia senlima dezirego pri ĝuado kaj diboĉo. Se la monarko tiel diboĉados, finfine la popolo ribelos. Tio maltrankviligas la monarkon. Li do aplikas alian rimedon—premii alte kaj puni severe. Li opinias, ke alta premio plaĉas kaj severa puno timigas, kaj tiel la socia ordo revenos. Tamen nek alta premio nek severa puno efikos. La lukto inter la malriĉa kaj riĉa, inter la nobela kaj pleba pli kaj pli akriĝos kaj fine pereigos la monarkion. Ĵŭan Ĝji prave atribuis la socian tumulton al la fiago de monarko kaj korteganoj. Sed li opiniis la feŭdan socion kun monarko kaj korteganoj malpli supera ol la primitiva socio sen ili. Tio montris la regresan historian koncepton de taoistoj.

En la ĉina literatura historio, Ĵŭan Ĝji estis fama poeto. Li naskiĝis en mallumaj jaroj kaj ne kontentiĝis pri la realo. Sed li ne kuraĝis rekte malkaŝi tion, li do ofte elverŝis sian koron per poemoj. Liaj poemoj estis malfacile kompreneblaj, tamen kun forta gusto.

"Al la ĝarden' eosta, pad' kondukas,
ĉar tie prunoj kaj persikoj sukas."

Li aludis sin per persikujo kaj prunujo, kiuj, kvankam silentaj, havas multe da adorantoj, kiuj sinsekve venas al ili kaj estigas vojeton pro sia paŝado. La poeto diris:

"Aŭtuna vento herbojn nur forblovas,
nun komenciĝas jam pere', disfalo;
velkiĝon pompo kaj lukseco kovas,
kaj dornoj sin etendas en la halo."

Jen malprospera sceno, per kiu la poeto montris sian splenon. Li sentis, ke la homa vivo estas kaprica, jen kiel pompa floro, jen kiel velkaj petaloj.

"Inter la nuboj flugas nigra gruo,
aŭdiĝas ĝia sombra, trista bruo.
Al la ĉiel' lazura ĝi sin levas,
la klako ĉesas, for de l' mondo vanta!
Ĉu kun koturnoj ludi ĝi do devas?
Ili ja folas en la korto granda."

Nigra gruo alten flugas, ne volas aliĝi al la vico de koturnoj. Tio montris la noblecon de la poeto, kiu ne volis kontaktiĝi kun vulgaruloj. Tamen la gruo estas malĝoja, ĉar ĝi ne efektivigis sian aspiron, ĝi do decidas ĉiam silenti—jen figuro de la poeto mem. La poeto deziris potencigi la landon same kiel antikvaj kapabluloj, sed, bedaŭrinde, la objektiva kondiĉo limigis lin. Deveninta el malriĉa familio li ne povis eniri la superan socion kaj ne havis ŝancon por starigi meriton. Jaroj pasis, la poeto povis nur elverŝi sian doloron per siaj poemoj. Liaj poemoj estas vivecaj, interesaj kaj implicaj.


El: Antikvaj Filozofoj de Ĉinio, de Hoŭ Ĝjŭeljang, tradukita el la ĉina (Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1988), p. 118-125.


Ateisto Fan Ĝen

Mova Sun Vukong

Wang Chong, Filozofo Ribelema” de MAO Zifu

"Speaking My Mind" by Juan Chi / Ruan Ji

Ruan Ji / Juan Chi: Selected Bibliography

Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Ĵŭan Ĝji, Saĝulo de la Bambu-Bosko
(Ĝirafo)

Ĉina kultura eminentulo—Ruan Ji
(China Radio International)

Ruan Ji. Wikipedia's Ruan Ji as translated by GramTrans
(parta, kruda traduko)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 7 November 2004
Links added 27 Aug 2010, 20 May 2014,
1 Feb 2021, 24 May 2021

Site ©1999-2023 Ralph Dumain