Poezia verko de Jaroslav Seifert

Jiří Kořínek


En la samtempa ĉeha poezio elstaran lokon okupas la poezia verko de Jaroslav Seifert. Naskiĝinte la 23an de septembro 1901 en Prago, trapasis Jaroslav Seifert kiel proleta knabo infanaĝon en ludomo de Praga kvartalo Zizkov, loĝata de laboristoj kaj salajruloj.

Liaj unuaj poetaj verkoj transportas nin en la jarojn 1921 kaj la sekvantajn. Tiam li apartenis al grupo de junaj entuziasmuloj batalantaj por nova socia ordo, mondo pli justa, kie ne estus subprematoj kaj la vivĝojo estus por ĉiuj akirebla. En liaj unuaj poemaroj Urbo en larmoj kaj Nura amo li prezentiĝas al ni kiel “knabo el periferio”—kiel li nomas sin mem—en industria Praga kvartalo. Kun sentemo kaj rimarkivo li observas la vivon kaj ties malfacilaĵojn, kiujn li volus forigi, sed ankaŭ belon ĉiutage nin ĉirkaŭantan kaj tiom ofte de ni neglektatan en la panakira peno kaj hasto. Kaj ĝuste tiun belon li celas malkovri kaj al ni vidigi.

Pasadas la tempo kaj maturiĝas la aŭtoro. Super Eŭropo kolektiĝas pezaj nuboj kaj super ĝia koro, la patrolando de la poeto, ekfulmas kaj tondregas. En tiu malfacila tempo, komenciĝanta en la jaro 1937 estiĝas la poemaroj de Seifert Kasko da argilo kaj Estingu la lumojn!

En tiu malĝoja periodo finiĝanta per la jaro 1945 Seifert konfesas, ke li kiel poeto devas sian batalon pri la hejmo—super ĉio kara—elbatali sur ĝia grundo, kie daŭras plu intima proksimeco inter li kaj la komplekso da aĵoj, kiuj de ĉiam reprezentis por li la nocion de la hejmo, t.e. familio, naskiĝpejzaĝo kaj popolo, kun kiuj lin firmege ligas komuneco de sango, fato kaj gepatra lingvo. Li decidas eĉ kun katenoj sur la manoj ne forlasi sian popolon kaj patrujon, kaj riskante ĉion, li komencas malegalan batalon kontraŭ ogro ne havante alian armilon ol sian verson, sian vorton, simplan kiel kampara floro kaj senperan kiel premo de mano, kiu ne darfis firme ekpreni la defendan glavon.

Kaj Seifert kuraĝinte ĉi tiun batalon, submetis sin al ĝi kun vereco inda je poeto, kaj ne ĉesas konsoli per siaj versoj la mizeriĝintajn homkorojn. Kantante pri floroj, printempo kaj belo, li montras samtempe inter la linioj grandecon de la vivo dum ĝi estis, estas kaj estos travivata en libereco kaj nemisformata kaj neperfortata vero. Ju pli deprima estas la mizero, des pli varmege inklinas Seifert al la vivo, des pli varmege li ĝin amas.

Antaŭ ol trabatiĝis la subvideblaj radioj de libereco tra la grizaj nuboj de subpremo, necesis ankoraŭ enmanigi fusilon kaj konstrui barikadojn. Ĉi tiujn majajn tagojn estantigas al ni Seifert en la lasta parto de la Kasko da argilo.

Super la pluaj poemaroj de Seifert, plenaj de ĉarma liriko aŭ poemoj de plenumpromesa forto, kies ĉiu vorto estas sigelo kaj subdirita ĵuro, oni klare konstatas la ĉefan fonton de lia poezio kaj karakterizan signon de lia poemkreado kaj de lia personeco mem. Amo ĉiam kaj ĉie, kvazaŭ tio estus devizo, kun kiu li alpaŝas ĉiun verson, al ĉiu poemo, traktanta pri kio ajn. Sed el tio ne rezultas por lia poezio eĉ plej eta trajto de malforto; male, ĉiu lia poemo estas tiel vivigita kaj travarmigita per interna travivo kaj sopiro disdoni tion belan, kio plenigas la koron de la poeto kaj manifestiĝas kiel pruvo de la prafonta eterna inspira forto de amo en poezio kaj arto ĝenerale. Seifert kiel poeto estas kvazaŭ per neeldirita pakto ligita kun junaĝo kaj de la junularo adoptita, ĉar ĝuste la juneco estas la aĝo de la unua amo, aĝo de vekiĝo kaj disvolviĝo de persona senta riĉaĵo kaj persona distingiva talento, kiam la juna homo malkovras sin mem kaj la mondon, bazante ĝin tutan je amo, sed sian sur nenio—tiu sufiĉas al si mem.

Tamen Seifert estas sammezure ankaŭ poeto de homoj maturiĝintaj per vivo. Kaj tio rezultas denove el lia baza kvalito de amo, nome el ĝia speciala nuanco, kiun prezentas trankvilo kaj iu saĝa melankolia kvieto kaj certeco. Tio estis riproĉata al tiu ĉi amo, ĝi ŝajnis tro malmulte ekscitita, neklopoda, afabla. Sed ne estas tial, ke ĝi ne konus malfacilaĵojn, malharmoniojn, batalojn kaj suferojn. Kaŭzo de tio estas, ke ĝi ekkoninte ilin, ne parolas pri ili, konsciante la lastan kaj certan, nome, ke la amo povas esti feliĉa aŭ malfeliĉa, sed ankaŭ, ke la plej malfeliĉa amo estas pli bona ol malamo, kaj ke ankaŭ amo fatala kaj senrevigita trovos finfine rekompencon en konscio, ke oni amas. Kaj tiel povas okazi, ke leganto de Seifert iun tagon fermos la libron kaj forgesos sian poeton; kaj eble por sufiĉe longe, tutan tempon, dum kiu li estos konvinkita, ke li la vivon superluktos kaj ĝin terenĵetegos. Sed certas, se li ŝatas poezion, ke li remalfermos la libron de Seifert kaj konfirmos la ekkonon, ke Seifert estas kaj restos poeto de ambaŭ polusoj de la homaĝo, ĉar dume la homo konvinkiĝis, ke la plej bona maniero, kiel superlukti la vivon, estas persista, pacienca amo kaj fidelo.

Seifert estas do antaŭ ĉio poeto de amo, de ĉiu amo, ne nur de la unua inter aliaj, kiu kunigas viron kaj virinon, la geamantojn.

Ja kiel inundas nin lia amo al hejmo en ĝia pli vasta vortsenco, al la ĉeha pejzaĝo dum alternado de jarsezonoj en multaj poemoj. En la poemaro Iris pentristo malriĉe en mondon al la desegnaĵoj de la ĉeha klasika pentristo Mikolás Ales, kiu lin prisorĉis jam en la lerneja aboco-libro, elkantas emocie Seifert sian amon al tiu lando, kiun li vidas denove per okuloj de rememoroj, kiel ĝi montriĝis iam al la mirigita “knabo el urbo” de la printempa salikfajfil-farado ĝis flugo de sledo tra neĝovento. Amplene desegnas la poeto montojn kaj kampojn kaj vilaĝojn, kantas pri koloroj kaj bonodoroj de floroj, pri flugo de ĝiaj birdoj kaj nubaroj. Seifert verkas siajn bildojn kvazaŭ laŭ temoj de popolpoezio; ŝajne kiel majstropentristo Ales per kelkaj linioj, same tiu ĉi poeto, kun simila majstreco scias ilustri per kelkaj versoj vizaĝon de ĉeha lando, ĝian naturan etoson.

Prago estas lia granda amo. Ĝia multforma ĉarmo eniras liajn versojn jen per florantaj Petrindeklivoj, aŭ en fumo de periferio, jen per antikva majesto markita de paĝoj de historio aŭ per intima ĉarmo, kiun ĝi havas por tiu, kiu vivis inter ĝiaj muroj ekde infanaĝo. Al tia rava sentesprimo apartenas bildara himno pri lia amata Praha, “Kronplekto da sonetoj”.

Kvintesencon de lia amo sentigas al ni lia poemaro Panjo. En molteneran ĉarmon. li vualas la vorton “hejmo” kaj nekompareble prikantas figuron, kiu enkorpigas ĉi tiun peceton da mondo—la panjon. En ŝian estaĵon materiiĝas al li la ideo de hejmo, kiu sen ŝi subite kadukiĝas, ŝia figuro ĉiam denove traradias la rememorojn de la poeto. Malfrue, vane la matura viro aprezas ŝian amemon kaj zorgemon kaj kante esprimas sian amon kaj dankon. Kiam li fartas plej malbone, li serĉas rifuĝon en imago pri ŝi. Kvazaŭ ĉiu sensignifa aĵo en la hejmo havus sian historion, parolus per senvorta, sed al li komprenebla lingvo, ĉu estas deonkla tranĉilo, ĉu kafmuelilo, teskatolo, panja ventumilo aŭ ringo. Eĉ pipo de l’ paĉjo povas multe rakonti. En sia poemaro Panjo estas Seifert intime proksima al ni ĉiuj sen diferenco de nacieco.

Tiel ni konstatas ĉiam pli klare, ke Seifert kiel poeto ĉiam pli evidente kaj esprimplene koncentriĝas al temoj esencaj kaj gravaj. Junan revoluciulon kaj proleton el grandurba periferio, kiu nin ĉarmis per sia sensa avido, naivo, ideoj kaj ankaŭ per maldiskreta senbrido, alternis vera kristano de vivo, kvazaŭ rebildo de ankrinta renesanco kaj ĝoje ludema rokoko; kristano de kredo je Dio, amanta mondon, homon kaj vivon, kristano kun animo, kiu ĉiam vibras per melodioj de ardaj kantoj.

Proksima al simpla popola animo sonanta per kanto laŭde al vivo sur la tero, kiu estis kreita per miraklo, komprenas Seifert ĉi tiun animon, ne nur kiam ĝi laŭdegas, sed ankaŭ en momentoj kiam ĝi suferas kaj dronas en aflikto. Tial prave Jaroslav Seifert estas indikata kiel unu el la plej puraj kaj plej ĉehaj poetoj, kiujn ni havas.


FONTO: Kořínek, Jiří. “Poezia verko de Jaroslav Seifert,” Belarto, n-ro 1, aprilo 1958, p. 31-32. Kun poemoj “La fraŭlino el la kvara etaĝo” [Unikoda versio], “Bukedeto da violoj,” “La pipo de la paĉjo,” trad. Jiří Kořínek, p. 32-33.


“Bukedeto da violoj” & “La pipo de la paĉjo”
de Jaroslav Seifert, trad. Jiří Kořínek

Kristnaska kanto (Vánoční píseň)
de Jaroslav Seifert, trad. Rudolf Hromada

Vitreroj: Poeziaĵoj el 1949-1976 de Jiří Kořínek

En Universitata Biblioteko” de Jiří Kořínek

Bedřich Smetana” de Jiří Kořínek

“Truth”/ “Vereco” by/de Markéta Procházková,
trans. R. Dumain / trad. Jiří Kořínek

Belarto, n-ro 1, aprilo 1958

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Jiří Kořínek @ Ĝirafo

Adiaŭ kaj tuket' de Vitezslav NEZVAL, trad. Jiri KORINEK

La mortanto de Jiri WOLKER, trad. Jiri KORINEK

Jirí Korínek - Vikipedio

Bedřich Smetana - Vikipedio

Jirí Korínek (OLE)

Literaturo en Esperanto: Jirí Korínek
(Don Harlow)

La fraŭlino el la kvara etaĝo de Jaroslav SEIFERT, trad. Jiri KORINEK
Unikoda versio

Literaturo en Esperanto: Jaroslav SEIFERT
(Don Harlow)

Jaroslav Seifert - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 25 September 2016

Site ©1999-2024 Ralph Dumain