EN 2112

A SHORT STORY IN ESPERANTO

DE J. U. GIESY kaj J. B. SMITH

Translated into Esperanto by Elmer E. Haynes, M.D.

“VEKIĜU,” diris la Profesoro, kaj mi malfermis la okulojn.

Li donis al mi tason kiun. ankoraŭ obenante, mi malforte levis kaj malplenigis.

Baldaŭi li helpis min stari nefirme sur la piedoj. “Mi opinias; ke ni estas dormintaj longtempe,” li daŭrigis. “Se mia eksperimento bone sukcesis, ni ambaŭ nun havas iom pli ol du cent jaroj.”

Tiam mi rememoris. Mi estis permesinta ke la Profesoro hipnotigu min, kaj la lasta afero, kiun mi povis rememori, estas lia mallaŭta voĉo ordonanta at mi “dormu.”

Nun mi min demandis ĉu li estas freneza fanatikulo kiel ankaŭ hipnotisto. Mi estus volonte konfesinta ke mi estas dorminta dum longa tempo, ĉar mi sentas malforta kaj malsatega—, sed du cent jaroj! Tio estas ja nekredebla! Tamen—mi decidis ke mi penos eltrovi kion mia kunulo efektiire intencas diri.

“Kie ni estas?” mi demandis.

“En kaŝejo kiun mi konstruigis por la eksperimento,” li tuj respondis, montrante la ĉambron per svinga gesto de la mano.

Atentinte la geston, mi konfesas ke la ideo de du cent jaroj komencis ŝajni pli kredinda. La du litoj en la ĉambro estis kovrataj de ĉifonoj. La kovriloj el kiuj mi ĵus estis leviĝinta estis difektataj kaj jam ŝimis de aĝo. Eĉ la vestoj kiujn mi portis estis dis falantaj kaj la vestoj de la Profesoro estis egale ĉifonaj.

Vidinte mian ekrigardon, li ridetis kaj marŝis al malgranda kesto kiu ŝajnis tiel firme fermita ke la aero ne povis eniri. Li malfermis ĝin per forto kaj gestigis min alveni. Mi obeis kaj elprenis du kompletojn, donante al mi la unuan kaj tenante la alian por si mem.

“Ĉi tiu ĉambro,” li diris,” estis konstruita sub mia domo laŭ miaj ordonoj kaj post kiam mi dormigis vin, amiko mia same dormigis min. Mi deziris provi la eksperimenton kaj volonte’ surprenis la riskon. Post kiam mi ekdormis oni nin ĉi tien portis kaj tute fermis la eniron. Nun ni eliros; mi tre volas scii al kio similas la mondo post tiom da jaroj.”

Trinkinte de la tre malnova vino, kiun oni restigis kun ni, kaj vestite per la novaj vestoj, ni atakis la lokon en la muro kie, laŭ la Profesoro estis cementata la lasta ŝtono. Post kelka tempo ĝi formoviĝis; kaj eltirinte ĝin, ni rampis en malluman lokon, kiun la Profesoro opiniis la kelo de sia antaŭa hejmo.

Almenaŭ li konis la vojou kaj kondukis min al io, kiu ŝajne estis ŝtuparo, per kiu ni surprenis iom ne firme, mi konfesas. Ĉe la supro, pordo baris nin. Mi aŭdis mian kunulon grumbli: “Ŝajne ĝi estis elfarita el metalo; la malnova estas ligna.” Li palpis esplore kaj baldaŭ povis malfermi la pordon, sed anstataŭ svingi, ĝi glitis en fendon en la muro. “Oni faris ŝanĝojn,” diris la antaŭa posedanto. “Nu, venu kaj ni vidu kion ni povas trovi.”

Ni kviete elvenis en ĉambron iomete lumigata de ekstere. Ŝajnis nokto, tamen en la aero estis stranga lumo—speco de malforta taglumo simila al frua krepusko, ŝajne alvenanta de nenie, ĉar, kiam mi marŝis al la fenestro kaj elrigardis, mi povis vidi la ĉielon malluman super la arboj ĉirkaŭantaj la domon, kaj neniajn stratajn lumigilojn,—nur la strangan lumecon en la malsupra aero.

“Mi scivolas kiamaniere oni faras la

748

lumon?” diris la Profesoro ĉe mia ŝultro.

“Kioma horo estas? Ŝajnas ke neniu restas ekster lito. Ni penu ekscii kie ni estas kaj kia estas la jaro, kaj ĉu oni donos ion por manĝi al du vagantoj de la jaro 1912.

Ni trovis pordon kaj eniris koridoron. Ĝi estas kurioza koridoro kaj kiam ni ekpaŝis sur ĝin, ĝi ekmoviĝis kaj sen ia laboro nia portis nin kelkan interspacon kaj haltis antaŭ alia pordo. “Memmovanta perono,” penseme diris mia kunulo, “granda rimedo por ŝpari laboron; oni ĵus komencis pensi pri ili kiam ni ekdormis.”

Sub la pordo kie ni staris, ni nun povis vidi la saman lumon kiun ni vidis ekstere, sed pli fortan. Mi gestis al la fadeno de brileco. La Profesoro balancis la kapon. “Iu maldormas, spite ĉio,” li diris. “Nu, ni eniru.” Li prenis la randon de la pordo, puŝis ĝin flanken kaj ni ambaŭ eniris la ĉambron.

Akra ekkrio sonis tra la aero. Persono, kiu estis sidinta apud tablo en mezo de la ĉambro, ekstaris kaj mire rigardis nin, kvazaŭ ne povante fari ion ajn post tiu unua timkrio. La formo estis tia, kia en nia tempo estus juna persono, eble havanto dek sep aŭ dek ok jarojn kaj estis tute blanke vestita. Dum ĝi staris tie, ĝi rememorigis al mi malnovajn bildojn de la Grekoj, ĉar la molaj faldoj de la vesto falis libere de la ŝultroj ĝis la genuoj, escepte ke estis mallarĝa zono sub la brusto. Ŝia hararo—ŝi estis knabino aŭ virino—estis amasigata sur belforma kapo kaj ŝiaj kruroj de la rando dc ŝia jupo estis protektataj nur de sandalformaj aferoj ligitaj per krucigitaj rubandoj kiuj etendis super la tibikarno. Ŝiaj belaj rondaj brakoj estis nudaj de la ŝultroj, kaj la malalta kolumo de la vesto malfermiĝis, montrante roz-kaj-blankajn kolon kaj bruston.

La Profesoro paŝis al ŝi. “Ne timu, mia kara junulino,” li komencis, kompreneble parolante angle.

Sed ŝi skuis la kapon. “Mi ne komprenas, “ŝi konfuzigate respondis.

Mi eksaltetis. Mi komprenis la lingvon. Antaŭ du cent jaroj mi estis studinta Esperanton. Mi tuj paroiis al ŝi: “Ĉu vi parolis Esperanton, Fraŭlino?”

“Esperanto?” diris la knabino. “Jes, mi opinias ke antaŭe oni tiel nomis ĝin. Hodiaŭ ĉiuj civilizataj nacioj ĝin parolas. Kiuj vi estas, kiuj alvenas al mi tiamaniere?”

Nu, mi rakontis al ŝi nian historieton kaj proponis montri al ŝi la lokon kiun ni ĵus forlasis. Ŝiaj okuloj ekbrilis kun intereso kaj ŝi ridetis kun montreto de dentoj. “Unue vi devas manĝi, kaj mi havigos al vi taŭgajn vestojn; tiam ni iros por vidi tiun lokon kiun vi priparolas. Mi treege interesiĝas pri via rakonto. Venu.”

Sin turninte, ŝi kondukis nin al pordeto, flanken glitigis ĝin kaj gestis ke ni eniru. Ni eniris kaj post minuto eliris sur la duan etaĝon. Ĝi estis speco de elevatoro, konstruita en la muro. La knabino kondukis nin al ĉambro kaj malfermis la pordon. “Ĝi apartenas al mia frato,” ŝi klarigis. “Li ankoraŭ ne revenis hejmen, sed vi devas havi vestojn.” Transirinte, ŝi eltiris kelkajn tirkestojn el la muro kaj donis al ĉiu el ni ion, kio ŝajnis al mi simila al la vestoj de antikva Romano, efektive estante mallongjupa tuniko.

“Dum vi surmetas la vestojn, mi pretigos por vi ion por manĝi,” ŝi diris kaj sin turnis por foriri.

“Ĉu ni devas surmeti ĉi tiujn?” mi demandis.

“Kredeble,” diris la knabino.

“Iomete— er—nesufiĉaj, ĉu ne?” mi komencis kaj ĉesis dum mi rigardis en ŝiajn violokolorajn okulojn. Tiam ŝi komencis ridi iomete.

“Nun mi kredas vian historieton,” ŝi respondis. “Vi parolas same kiel la antikvuloj povus. Ĉe ni oni portas vestojn por komforto kaj protekto kontraŭ la elementoj, ne por rimedo de kaŝado, mia amiko.”

Mi ŝanĝis la temon antaŭ ol tiu maldika junulino povis plu hontigi min. “Kio estas la lumo,” mi demandis, “kaj kiel vi kontrolas ĝin? Mi rimarkis ke ĝi ekbrilis kiam ni eniris ĉi tiun ĉambron.”

“Estas butono en ia sojlo,” ŝi ridetante klarigis. “La lumo estas nur sunlumo, iom maldensigita.”

“Maldensigita sunlumo!” mi mirdiris.

749

Ŝi apogis sin al la pordkadro kaj ridis plenkore je tio. “Ho, tio estas ridinda,” ŝi diris ridante. “Kredeble vi ne havis ĝin tiam, ĉu ne? Nu, ni nuntempe sorbas la sunlumon kaj liberigas ĝin laŭvole. Ni lumigas domojn kaj stratojn kaj ĉion per la sorbigita sunlumo. Sed mi ne estas scienculino, mia frato klarigos. Mi devas havigi manĝon al vi. Kian vi preferas, fizikan aŭ mentalan manĝaĵon?”

Mi tute ne komprenis. “Ambaŭ,” mi lakone respondis, kaj kvankam ŝi ridetis, ŝi balancis la kapon kaj marŝis en la muron. Mi supozas ke la elevatoro ŝin portis malsupren.

La Profesoro kaj mi surmetis la vestojn kaj mi konfesas ke mi hontis, dum samtempe la nudaj kruroj de la Profesoro ekscitis mian ridon. Baldaŭi la knabino neanoncite revenis kaj kondukis nin al kio ajn vi deziras nomi tiu meznoktan manĝon. Ni manĝis. Mi ne sciis kia estas la materialo, sed ĝi havis bonan guston post mia longa fasto. Ŝi klarigis ke iaj estis intencitaj por la produktado de cerba forto kaj aliaj por fizika energio. Mi manĝis de ambaŭ kaj pliboniĝis. Poste mi proponis montri al ŝi nian vakantan tombon.

Ŝi leviĝis kaj iris kun ni. Dum ni iris laŭ la malluma koridoro, mi demandis al ŝi ĉu ŝi timas.

Ŝi skuis la kapon kaj ridis, kaj metante la manon en la korsaĵon, ŝi eltiris ion similan al krajono laŭ grandeco. “Mi povus aŭ blindigi aŭ mortigi vin per ĉi tiu,” ŝi facile sciigis min, rekaŝante ĝin en la veston.

Mirego ekfrapis min. “Kio ĝi estas?” mi ekkriis.

“Radiuma pistolo,” ŝi klarigis. “Ili estas tre mortigaj iloj. Ni uzas ilin por defendi nin, kaj nur virinoj estas permesataj porti ilin laŭ leĝoj faritaj post la lasta granda milito kiam multaj nacioj estis tute detruitaj per diversaj formoj de tiaj bataliloj. Tamen estas permesate al virinoj uzi ilin por memprotektado.”

Ĉio estis tre stranga. Denove mi rigardis la knabinon. Sub la mola lumo kiu fluis de plato sur la plafono kiun ĝi lumigis, ŝia eta fleksebla formo staris videbla en sia tuta beleco, kun la kurboj apenaŭ kovritaj, anstataŭ esti kaŝitaj de la altenataj faldoj de ŝia vesto. Ŝajne mi estis vekiĝinta de la granda dormo tute la sama dudekok-jara viro. Almenaŭ en tiu momento mi sentis ĉiujn el la impulsoj de mia juneco. Mi etendis la manojn al ŝi. Ŝia beleco, la oro de ŝia haramaso, la violokoloro de ŝiaj okuloj, la ruĝo de ŝiaj lipoj, la delikata rozkoloro de kolo kaj brakoj ŝajnis tre dezirindaj. Mi ĉirkaŭen rigardis por la Profesoro. Li jam estis rampinta tra la truo en nian antaŭan dormejon, kie malhela kandelo dube briletis. Kaptinte la belulinon je la manoj, mi ŝin altiris kaj rigardadis en ŝiajn okulojn. “Mi amas vin—amas vin,” mi paroletis. “Mi ne scias eĉ vian nomon, sed mi amas vin, mia karulino!”

Ŝi ne retiris sin, sed efektive cedis kaj permesis ke mi ŝin altiru en la brakojn. Mi forte ĉirkaŭprenis ŝin, sentante kiel la varmeco de ŝia korpo penetris al la mia. Mi povis senti la batadon de ŝia koro kontraŭ mia brusto. Tre malrapide ŝi levis siajn okulojn kaj rigardis en la miajn, dum ŝi komforte sin kuŝigis en miaj brakoj. “Mia nomo estas Madia,” ŝi paroletis, “kaj la via, stranga viro de hieraŭ, kiun mi reciproke amas?”

“Ĝi estas Jones, ordinara Bill Jones,”—tiam mi malfermis la okulojn.

La Profesoro staris antaŭ mi, kun rideto sur siaj lipoj.

Mi eksaltis el mia seĝo kaj preskaŭ falis. “Kial vi vin entrudis?” mi demandis. “Kie Maida estas? Kien ŝi iris?”

“Mi supozas ke ŝi reiris al 2112,” diris la Profesoro kun ridetaĉo.

“Ĉesigu tion,” mi ordonis. “Mi deziras tiun knabinon. Kion vi ja faris al mi?”

“Mi sendis vin al 2112 por vidi al kio ĝi similos,” li diris kaj sidiĝis en sian malnovan brakseĝon.

“Sekve mi ne dormadis dum du cent jaroj?”

“Vi dormis dek minutojn, Bill Jones.”

“Kaj ĉio estis nur— eksperimento via?”

“Nur eksperimento, Bill. Rakontu al mi kion vi imagis ke vi vidas.”

750


SOURCE / FONTO: Giesy, J[ohn] U[lrich]; Smith, Junius B. “In 2112,” The Cavalier, vol. 18, no. 4, August 10, 1912, p. 745-747; with “En 2112,” Esperanto translation by Elmer E. Haynes, pp. 748-750.

Note: Neither the original typography nor the original two-column formatting is preserved here.

Nek la originala tipografio nek la originala 2-koluma formato konserviĝas ĉi tie.

The paired authors were introduced in the February 17, 1912 issue (Vol. XII No. 2) of The Cavalier with their story “The Occult Detector” [Part 1 of 3; Prince Abdul Omar of Persia (Semi-Dual)]. “In 2112” was the first of a series of 5 more stories published in English and Esperanto, upon which the experiment was concluded.

La aŭtoroj estis duope endukitaj en la gazeto The Cavalier [La kavaliro] en la numero de la 17a de februaro 1912 per ties novelo “The Occult Detector” [La okult-detektoro] (1a parto de serio “Semi-Dual” [duondua]). “In/En 2112” estis la unua de serio da 5 pluaj rakontoj publikigitaj en la du lingvoj. Tiam la redaktoro finis la serion, post multe da plendoj.

The Esperanto translation was later back-translated into English.

La Esperanta traduko estis retrotradukita en la anglan:

In 2112,” translated from Esperanto by Forrest J. Ackerman, International Science Fiction, No. 2, June 1968, pp. 93-97. New York: Galaxy Publishing Corporation.

See also / Rigardu ankaŭ:

Elmer E. Haynes & John A. Morris on J. U. Giesy et al in the pulps (1915)

J. U. Giesy (John Ulrich, 1877-1948) & His Collaborators

The Cavalier: Covers & Contents

Esperanto in early science fiction to 1930 by Everet F. Bleiler.


In 2112” (1912) by J. U. Giesy & J. B. Smith

Esperanto in The Scrap Book, April - June 1907
(with 2 articles by D. O. S. Lowell)

Farewell to Esperanto
by Bob Davis, the Editor
(The Cavalier, 15 Feb 1913)

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress/font>

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

` Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

J. U. Giesy @ Ĝirafo

Bibliography: In 2112
Internet Speculative Fiction Database

John Ulrich Giesy - Wikipedia, the free encyclopedia

John Ulrich Giesy @ Project Gutenberg of Australia

scienfikcio @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 November 2021

Site © 1999-2022 Ralph Dumain