LA APAĈA VESPERMANĜO

ESPERANTO VERSION

VERKITA DE C. HILTON-TURVEY

Esperantigita de D. O. S. Lowell

ESTIS tre amuze. Monsieur Denis [Sinjoro Dennis], Amerikano, jam aranĝis per siaj amikoj unu plu el siaj kapricplenaj vespermanĝoj. Le Matin [franca ĵurnalo] jam faris kelkajn spritajn rimarkojn pr la venonta amuzaĵo. Laŭmoda Parizo sublevetis siajn ŝultrojn. “Apaĉaˮ vespermanĝo! Ces Americains! [france=tiuj ĉi Amerikanoj!] Oni neniam povas scii tion, kion ill faros tuj! Entute, la afero estis tiel bone reklamita, kiel la multmilionulo povus deziri.

La vespermanĝejo de la domo de M. Denis estis ŝangota por reprezenti akurate malgrandan, malhelan restoracion; direktatan de unu Anatole Vinque en la Rue du Bac [Prama Strato], restor-

571

cion de la plej malbona elementoj de Parizo--la danĝeraj mortigistoj, sofokistoj, rabistoj nomataj “Apaĉoj”; kiuj igas la stratojn de Parizo en kelkaj kvartaloj tiel danĝeraj post la mallumo kiel Afrika densejo. La gastoj de M. Denis estis venontaj maskitaj a la vespermanĝo, vestitaj à l’ Apache [simile al “Apaĉojˮ], portantaj sub iliaj maskvestoj la modajn vesperajn vestojn, en kiuj ili finos la vesperon.

Post kiam oni elsendis la invitojn, la invititaj gastoj sin okupis “farante la slumojn” [vizitante la urbajn kvartalaĉojn] por havigi sugestiojn rilate al akurataj kostumoq kaj konduto. Ili estis dankemegaj al M. Denis ĉar li provizas tute novan sensacion. Multaj taksarveturiloj kiriis siajn gajajn ŝarĝojn tra la malpuraj kvartailoj de Parizo, kie la domoj kliniĝas trans la mallarĝajn stratojn simile al konspirantoj, kun malbonaŭspicia ŝajno de rigardado,—atendado,—por ke malbonaj agoj kaŝu siajn postsignojn post maltravideblajn fenestroj kaj malhelaj enirejoj.


La larĝa salonego kiu flankumis la manĝoĉambron en la eleganta domo de M. Denis, sur la Avenue des Champs Elysées [Avenuo de la Elizeaj Kampoj], ne ankoraŭ estis salonego, sed mallarĝa strato, kun ruiniĝinta antikva gasa stratlanterno, kiu flagris flave sur la signon super la pordo, “Anatole Vinque, traiteur” [direktanto de manĝejo]. Gaja homamaso malsupren movetadis sin laŭlonge la grandan marmoran ŝtuparon, kaj elverŝis sin ridante en la malhelan “straton.”

La rusa dancisto de la Opera Comique [Komika Opero: konata luddomo en Parizo], kiu ankaŭ jam “stelumis” [agis kiel ĉefa dancistino] en Apaĉaj dancoj en opereto, entuziasmiĝis laŭdante la akuratan kopiaĵon.

C’est bien! parfait!” [estas bone! perfekte!] ŝi ekkriis, plaŭdante per siaj manoj kun plezuro kiel ŝi pasis malsupean laŭlonge la straton, kaj eniris la “tavern” [gastejon].

Monsieur Denis, kiel li preferis esti nomata (kvankam an Ameriko li estis simple “Mister [Sinjoro] Dennis,” kun familia historio kiu entenis—plej nevole!—Nov-Jorkan policanon de antaŭa tempo, kaj Tamananan politikulon de la sekvanta generacio),—Monsieur Denis staris en la enirejo kliniĝante, kaj ridetante, kaj mansalutante siajn gastojn al iliaj sidejoj ĉe la malgrandaj tabloj—aspektante la similulo de “M. Vinque,” kun lia velura kraniĉapo kaj mallonga jako kun ĝiaj galanteriaj butonoj! La zorgantino por la okazo estis Ŝia nobela Moŝto Examere, grasa—ne, diketa!—malpala, kaj alproksimiĝante—nur malproksimiĝante, kaj tio tre malrapide—al kvardek jaroj. La famo jam subparolis ŝian nomon kiel ebla parerino per la ambicia M. Denis, kiam la antaŭnelonga morto de Lia nobela Moŝto, la malafabla kaj stranga Examere, estos fariĝinta dece malproksima. M. Denis helpis kaj subtenis ĉiun babilaĵeron, kiu kunigas lian malnoblan nomon kun unu el la plej antikve aristokrataj en la Burke’a Nobelularo [libro, enhavanta Ia registron de la nobelularo]. Li jam aranĝis ke ŝia nobela Moŝto Examere prezidu la altan pupitron kun ĝia kradaĵo, kaj prenu la “ĉekojn” [kontrolaĵojnl de la “patronoj”—mallonge, estu “Madameˮ [Sinjorino] de la establaĵo, en sia tre admirinda maskovesto. Tio ĉi mezurable montris ŝin aparte el la aliaj gastoj, kaj provizis okazon por plidaŭrigata tête-à-tête [interparolado, kiam nur du personoj ĉeestas], per kiu li intencis kiel eble plej profiti.

Estis gaja bando kiu preterpasis linie en la malbrile lumigatan “restoracion” kaj rigardetis plezurege la nekutiman vidaĵon. Ili ekridegis la fremdajn kostumojn kaj de la viroj kaj de la virinoj. Unu divorcée [virino, apartigita de ŝia edzo], pikanta blondulino—kies dekreto de eksedziniĝo, kun ĝiaj kunirantaj detaloj, jam bruigis ŝian nomon tra la duono de la mondo—estis metinta nigran perukon, sensence elfaratan, sur siaj flava hararo, kaj estis suprenturninta la gazajn drapiraĵojn de sia vespera robo sub vesto tiel trograndigite “Apaĉa,” ‘ke la bando kriegis pri ĝi, kaj diris ke ŝi gajnos la premion, kiun M. Denis proponis pro la plej bona maskovesto. Kompreneble, oni konis ŝin, spite ŝia atlasa masko! La tre malgranda nigra haŭtmakuleto sub ŝia ronda, blanka mentono, parigita per alia en loko malpli videbla, subtenis ĝian propran parton en la gustoplenaj eksedziniĝaĵoj. Unu altkreska “Apaĉo” transiris la ĉambron por montri ĝin per la fingro, kaj sugestis per sceneja subparolo ke ŝi

572

devis kaŝi ĝin per blanka kortega plastro. Ŝi faris impertinentan respondon, kun ekrigardo de okuloj kiuj aspektis nigraj post la masko—kaj la ludo de “Kiu ʼstas Kiu?” gaje antaŭeniris.

“Vi estas Fraŭlino Knowlton,” diris pitoreska junulo kun ruĝa silka tuketo ĉirkaŭ sia kolo kaj maldika sufokrabista ŝnuro en sia mano).

La gracia knabino adresata serĉis sian negrandan vortaron por deca franca respondo, kaj ne trovante ian, skuis sian kapon energie neante.

La junulo ne estis forigebla.

“Kion vi opinias ke Fraŭlino Knowlton diris al mi hieraŭ vespere?” li diris, turniĝante al la tuta bando.

‟Kion?” ili diris amase.

Palpebrumante, li fabeligis tuj absurdan malkorektan francan frazon. “Tio estas kion Fraŭlino Knowlton diris al mi hieraŭ vespere,” li anoncis.

‟Mi ne faris ĝin! tute kontraŭdiris la maskino; kaj en la ridado kiu elŝprucis, vidis sian eraron tro malfrue.

“Ĉu vi estas Percy Hanbury?” trenparolis altkreska, saliksimila knabino, rigardante kun senenergia scivolo je la viro kiu staras apud ŝi.

Pas dʼAnglais [neniom angla], li respondis, kun mangesto eksteren kiu aplaŭidigis ĉiujn.

“Brave! Tio estis franca kiel franca!” diris la petola perfidinto de la identeco de Fraŭlfiiino Knowlton. “Diru!” li daŭris kore, “tiuj vestaĵoj estas bonegaj. Kie vi trovis ilin?”

La punktoj de la nigraj lipharoj tuŝis la randon de la velura masko en rideto.

Pas dʼAnglais, li ripetis, kun altigo de l’ ŝultroj.

Tio estas la maniero en kiu oni devas ludi la ludon!” rimarkis M. Denis de la enirejo. ‟Bona iometo da regiona lingvaĉo, ankaŭ. Venu, ni sidiĝu kaj komencu.”

Ili sidiĝis kun multe da neneccea bruo, kaj la luksa vespermanĝo komencis en ĝiaj strangaj malhele lumigitaj ĉirkaŭaĵoj, dum humoraĵoj rapidiris malpeze de tablo al tablo simile al flamoj en vento.

Ŝia nobela Moŝto Examere, estis aktorino antaŭ sia edziniĝo. Ŝi ludis sian rolon en la nuna komedio perfekte. Kiam Denis, en sia rolo de Maître d’ Hôtel [ĉefservisto] adresis ŝin kuraĝe kiel ‟Marie,” aldonante ‟si vous le permettez” [se vi permesas ĝin], ŝi respondis, kun koketa lumeto de malpalaj brilecaj okuloj tra sia masko, “Pourquoi ‘vousʼ Anatole?” [kial ‘vi’ (anstataŭ ‘ciʼ) Anatole ?] kaj pro tiu sugestieto li “ tu-toy”-is [parolis al ŝi, uzante la familiajn pronomojn tu kaj toi (toy), anstataŭ la formala vous] ŝin tute tra la vespermanĝo, sentante ke li progresas bonege.

De la tableto proksima de la pordo, kiun ili fine okupis solaj, oni povis vidi la tutan ĉambron. M. Denis ĉirkaŭrigardis la vidaĵon kun tre granda kontentiĝo. La Apaĉa vespermanĝo estis sukceso. Ili ĉiuj ĵetis sin en ĝin kun mirinda realismo. Tre ofte estis rido pro ia sugestio de stratfranca, iu gaucherie [malgraciaĵo], in malbonaŭspicia gesto konjekteble “Apaĉa.” Ŝia nobela Moŝto Examere mem, post kiam ŝi roladis kun M. Denis en tre unuflanka franca interparoladaĉo, subite malkonverĝis en malkorektan Anglan, kiu ĵetis ĉiun en atakojn de ĝojego—ĉar ĝi imitis tiel ĝuste la parolaĵon de la reala Mme. Marie Vinque, same kiel ili aŭdis ĝin ĉe Anatole antaŭ kelkaj noktoj. Ŝi elhelpis sin per tre francaj gestoj. M. Denis, por ke li ne estu superata, aldonis sian parton, ĝis ili ŝajnis similaj al paro de surduloj en vigla interparolado.

Li tenis gardemajn okulojn sur la kelneroj, kiuj al- kaj elkuradis. Ili ankaŭ estis ‟made up” [maskitaj] laŭ ilia rolo. Lia trinkaĵisto ŝajnis havi atakon de sceneja teruro en tiuj ĉi nekutimaj ĉirkaŭaĵoj. Multfoje Denis bezonis paroli al li severe. Li staris senmova kiam li devis agi; kaj lia cindrogriza vizaĝo montris ian rigidigantan emocion. Li estis aŭ malsana aŭ en la post-agonioj de absinta ebrieco, opiniis Denis, zorgeme rigardante lin.

La alta franca horloĝo, kiu staras en la angulo, sonorigadis dekdu malrapidajn, melodiajn batojn. Ĝuste kiam ĝi ĉesis, la rusa dancistino saltis malpeze al la centro de sia tablo, je signo de la mastro, kaj, kun brakoj surkokse, dancis la Carmagnole [elparolu: kar-man-jolʼ; danco de la revolucio' de 1790]—la mezuro kiun la slum-loĝantoj de pasinta epoko elbatis sur la pavimeroj de Parizo kiam ili marŝis al la festo de sanga revolucio. Kiam ŝi dancis, ŝi kantis sovaĝan kanteton.

Ça ira! Ça ira!” [la ĥoruso de

573

franca revolucia kanto=ĝi (la revolucio) antaŭeniros. Dum la Regado de Teruro, oni aldonis al la antaŭa ĥoruso la vortojn: Les aristocrates à la lanterne! = (pendigu) la altrangulojn sur la (strat)lampo.] Ŝi fingrokrakis ĝojegante. Ŝia gracia korpo balanciĝis al la kanto. La glasoj tintis sur la tablo al la ritmo de ŝiaj maldikaj piedoj.

Ŝi finiĝis meze de entuziasma aplaŭdo. Ridante, ŝi kaptis siajn jupojn ĉirkaŭ ŝi kaj desaltis de la tablo, simile al kardotuferoj blovitaj per la vento.

“Senmaskiĝu!” ordonis M. Denis, gaje. “La tempo estas veninta.”

Tiam, en la mallumeta ĉambro, blankaj ŝultroj komencis apereti; diamantoj ekbrilis; riĉaj drapiraĵoj falis en turniĝa movo planken; kaj kun gaja rido oni faligis maskojn de petolaj okuloj.

La saliksimila knabino frapetis sian kunulon per juvelornamita ventumilo. Ŝi estis iomete ĉagrenita. Li ne estis parolinta ion krom “pavimenta Franca” [la lingvaĉo de rabistoj kaj aliaj malbonuloj en Parizo] daŭre la vespermanĝo, spite ŝiaj trenparolantaj riproĉoj. Li jam donis al ŝi neniom el la ĝentilaj atentoj kiujn ŝi havis ĉiun rajton atendi de li, kvankam liaj malpalaj okuloj jam ĵetis multajn pasiajn ekrigardojn sur ŝin. Vere ĝi estis estinta tre tratremiganta, ŝi pensis, kun malrapida rido. Ŝi ne estis sciinta ke ĝi estas en Percy Hanbury.

“Venu, senmaskiĝu” ŝi trenparolis; “la ludo finiĝis. Komprenebie mi scias ke vi estas Percy, kvankam vi estas ludinta vian rolon tiel bone.”

Li leviĝis malrapide sur siaj piedoj. Liaj okuloj brilis tra lia masko. Li kliniĝis kaj pripensinte malhokis la diamantan ĉirkaŭkolin de ŝia blanka kolo. Insulta rido montris la randojn de liaj blankaj dentoj. Ŝi sin retiris malhumile.

“Kia ludo estas tio ĉi?” ŝ komencis. Akrasona krio sonis de trans la ĉambro. Fraŭlino Knowlton estis fingre montranta al la pordo, dum unu mano ekpremas ŝian gorĝon. Ŝi balanciĝis kaj falis malantaŭen en mortema sveno. La viroj turnis sin en siaj seĝoj,—duone leviĝis—tiam sidiĝis malmovemegitaj.

La enirejo estis amasigita de dudeko da malbonaj vizaĝoj! Gorĝa voĉo diris france:

“Sidiĝu kviete! Ne movu!”

Sub la cellinio de duona dekduo da revolveroj, ili obeis. M. Denis, kun la dorso al la pordo, estis tiel absorbata de Ŝia nobela Moŝto Examere, ke ĉio ĉi jam preterpasis nerimarkita. Fine la silento frapis lin simile al bato. Li suprenrigardis, kaj renkontis la ŝtonan rigardadon de sia trinkaĵisto, dum Ii apogis sin kontraŭi la muro, blanka kaj mortpala.

Vinglaso krakegis planken! La altkreska Apaĉo rektigis sian flekseblan figuron kaj enpoŝigis la brilantan ĉirkaŭzkolon.

M. Denis eksaltis sur siajn piedojn.

“Kion signifas tio ĉi?" li kriegis kolere.

Brakoj kaptis lin maldelikate de poste—brakoj tiel fortaj kiel bandoj el ŝtalo. Baraktante freneze, li estis buŝoŝtopita, ligita, kaj ĵetita en la angulon simile al sako de terpomoj, kie lia kapo frapis forte sur ŝtonan crachoir [kraĉujon]. Li falis en nekonsciecon.


Estis post la meznokto, kiam raportisto, atendante en proksima kafejo, alproksimiĝas al la loĝejo de M. Denis, dezirante la intervjuon, kiun la trinkaĵisto jam promesis ai li,—pro pagaĵo. Li suprenkuris malpeze Ia ŝtonan ŝtuparon kaj sonoretigis la sonorileton. Nenia respondo. Li puŝis la butonon ree, kaj dancis malmultajn energiajn paŝojn por varmigi sin. Ankoraŭ nenia respondo. Li okulumis la grandan pardon atendemante. Nu—ĝi malfermetiĝas! Kia feliĉo! Li puŝis ĝin malfermen, kaj kuraĝe eniris la larĝan salonegon. La granda elektralumaro estis mallumigita, lasante la lokon preskaŭ en mallumeco. Li ekrigardis ĉirkaŭ si kurioze, mirante la silenton.

Flagranta brilo venis de ie. Li sekvis ĝin, kaj trovis sin en la “strato” kiu kondukas al la “gastejo.” En la enirejo li faletis trans ion kaj pezan kaj elastan. Kun eksalteto de surprizo li restarigis sin.

Mon Dieu!” [mia Dio] li ekkriis. Je liaj piedoj kuŝis viro, ligita mane kaj piede, kaj krom tio buŝŝtopita. Tute timigita, li kliniĝis super lin. En la malhela lumo la okuloj de la viro aperetis en lia malpala vizaĝo, rulante sin ĉiaflanken kun teruro. La raportisto serĉis sian poŝtranĉilon, kaj post laboro de malmultaj momentoj li detranĉis la ŝnuron kiu tenis la buŝŝtopilon.

Se la ĵurnalisto havis ian esperon ke li trovu klarigon de la situacio, li estis

574

difinita de l’ sorto por malespereco. Nenio krom malklare elparolataj babilaĵoj venis el la senkoloraj lipoj de la viro. Apenaŭ la raportisto detranĉis la lastan ŝnuron kiu ligas lin, kiam la terurigita viro faris fortegan penon, kaj etendante siajn kuntiritajn krurojn, ŝanceliĝis freneze laŭlonge la salonego kaj forestis, lasante post si la pordon tute malferma! La raportisto rapide sekvis lin, sed kiam li venis eksteren, la viro jam malaperis en la mallumeco, kun mallaŭtiĝo de piedbatoj kiuj baldaŭ tute ĉesis.

La raportisto rekuris en la domon. La lumoj estis estingitaj en la “Apaĉa” manĝoĉambro. La gaslampo ekstera ĵetis malfortan lumon kaj profundan ombron en la ĉambron. Malklare la junulo vidis ke la ĉambro estas plena je personoj. Li lumigis alumeton, tiam faligis ĝin kun ekkrio de terurego.

Ligitaj al siaj seĝoj kaj zorgeme buŝŝtopitaj estis dekduo da gastoj de la Apaĉa vespermanĝo. La virinoj estis svenintaj, aŭ estis an duonsveno, malfortiĝintaj malrigide en siaj ligiloj, kun iliaj kapoj malleviĝantaj sur iliajn brustojn. Unu viro evidente estis baraktinta tiel forte por liberigi sin, ke li jam falis malantaŭen, seĝo kaj ĉio, kaj kuŝas senvivŝajne, dum la sango elfluas de vundo en la postenaĵo de lia kapo.

La juna raportisto rigardis ĉirkaŭen, konfuzita per la respondceo de la situacio. Ĉu li devas serĉi helpon? Ne! milfoje ne! Jen granda “skupo” [eksklusiva raporto] por lia ĵurnalo. Ĉu li partumos ĝin? Neniam! Evidente la mortigantoj jam foriris. Estis nenio timinda de ili. Penso okazis al li. Aliaj ĵurnalistoj povas esti ĉirkaŭe! Li rapidegis al la antaŭa pordo kaj fermis ĝin, ŝlosante ĝin zorgeme; tiam li palpetis sian vojon en la “restoracion” kaj freneze komencis liberigi tranĉe la malfeliĉajn postvivantojn de la “Apaĉa” vespermanĝo.

Ili ricevas sian liberigon strange, kiel faris la unua viro. Unu furioze atakis lin kaj nigrigis lian okulon, supozante ke li estas unu el la malbonfarintoj, kiu revenis. Alia solviĝis en grandnombrajn larmojn, ĝis la raportisto, dezirante helpon, kaj ne atentema de lia alta societa rango, estis piedbatinta lin duone trans la ĉambron kaj denove en bonan sencon. La virinoj agis alie. Unu alkroĉiĝis per siaj brakoj ĉirkaŭ lia kolo, kaj tenadis lin tiel forte ke eĉ en ia malhela lumo de la seba kandelo, kiun iu ekprenis de murkandelingo, li povis poste vidi la ruĝajn markojn faritajn per siaj vestobutonoj sur ŝia nuda blanka brusto. Unu ekhavis histerian atakon kaj ridis kaj kriis ĝis li deziras buŝŝtopi ŝin denove. La altkreska saliksimila knabino sidiĝis fekte kaj demandis kia estas la horo; tiam ŝi komencis rigardi siajn longajn maldikajn senringajn fingrojn kun kurioze apartigita meditema mieno.

La lasta viktimo liberiĝis. Ektremante ili forlasis la “Apaĉan restoracion.” Irante al la salono sur la dua etaĝo, ili sidis tie en brilego de elektra lumo kaj kunkonsilis kion oni devas fari. La telefonaj metalfadenoj estis tranĉitaj. Estas necese ke iu iru por trovi helpon. Dume la aŭtomobiloj de la gastoj komencis alveni, alportante ilian propran solvon de la afero. La servistojn oni ne povas trovi ie. Estis la trinkaĵisto kiu elkuris en la stratojn; la aliaj plej mistere jam malaperis. Du gastoj memvolis resti malsupre por respondi al la porda sonorileto.

Junulo, kun notlibro en la mano, puŝis sin tra la grupo de viroj je la enirejo de la salono, farante demandojn dum li venas per sufiĉe flua Angla. Li rigardis ĉirkaŭ li momente, tiam transiris la ĉambron kaj alvenis al tableto, kie la heroo de la savo estas okupata pri sia “historieto,” forgesema pri siaj ĉirkaŭaĵoj.

“Vi estas antaŭ ni aliaj, je tiu ĉi fojo, ʽMonsieur Le Marin,’ ” [Sinjoro Mateno: la nomo de la Pariza ĵurnalo estis Le Matin = la mateno,] li diris ŝerceme; “sed mi estos almenaŭ Numero 2—kaj pli multaj nun alvenas, mi asekuras vin!”

‟Messieurs, [Sinjoroj], li anoncis al ĉiuj, “la aŭtomobilo de Madame [Sinjorino] Carmichael atendas ŝin.”

Sinjorino Carmichael? Ili ĉirkaŭrigardis embarasite. Kie estas Sino. Carmichael? Tiam, malrapide ili komencis kompreni—multaj el la gastoj jam malaperis.

Ili serĉis zorgeme. Vane! Eĉ la vesperaj manteloj kaj Invernesses [manteloj sen manikoj—nomitaj de Inverness, urbo en Skotlando] mankis al iliaj respektivaj tualetejoj. La viroj decidis sendi la virinojn hejmen, kaj tiam fari pli trairantan serĉadon.

575

Blankaj kaj senordigitaj, la virinoj supreniris la ŝtupojn al la tualetejo. La viroj, apenaŭ malpli agititaj, akompanis ilin al la supro de la ŝtuparo kiel protektantoj.

Ekkriego sonoris tra la domo! Panikfrapita knabino ekelkuris al la koridoro!

“Tie interne!” ŝi spasme spiris, ekmanprenante la plej proksiman viron kaj fingre montrante al la ĉambro kiun ŝi ĵus forlasis.

Ili preterpuŝis sin preter la terurita grupo. Transe, de plimalgranda ĉambro, venis senbruigitaj ĝemoj. La plejantaŭuloj kunĵetis sin kontraŭ la ŝlosita pordo. Ĝi cedis, kun krako de splitiĝanta ligno. Sur la planko kuŝis—la mankantaj gastoj de la Apaĉa vespermanĝo! La plej proksima figuro rulis sin malforte al ili, aspektante simile al dika mumio en la ŝnuroj kiuj envolvis ŝin de kapo al piedoj.

Rapide oni malligis ŝin. Junulino sekrete iris kun teruro al la enirejo kaj staris rigardante super la ŝultroj de la viroj, kiam ili kliniĝis al la savo.

“Ŝia Moŝto Examere!” ŝi ekkriis kun mirego.


La tuta Parizo sonoris dum la sekvanta tago kun la dénouement [rezultato] de la “Apaĉa” vespermanĝo de M. Denis.

Ŝajnas ke la publikeco kiu akompanis la proponitan aferon disvastiĝis al la kvartalaĉoj de Parizo, kaj parte pro la taksarveturilaj ekskursoj al Apaĉejoj, parte pro la rakontoj pri la riĉeco de la invititaj gastoj—fariĝis nekontraŭstarebla okazo par rabado.

La trinkaĵisto mem estis rebonigita krimulo, kaj li konis nur tro certe la malsaĝecon de kontraŭstarado, kiam la tutaj kruelaj antaŭrimedoj de la Apaĉaro estas kontraŭ li. Li estis la nevola kaj terutigita ilo de la Apaĉoj de la komenco. La Apaĉaro, kutimlerta agi kune, facile delogis kelkajn gastojn, kiuj estis personigotaj dum la festeno, en malproksiman koridoron: tie la Apaĉoj buŝŝtopis kaj ligis ilin; enpakis ilin en ĉambron malantaŭ la tualetejo; kaj personigis ilin je la festeno. La teniĝaĉoj de la personigantoj nur aldonis al la amuzaĵo, estante ŝajne bonega prezentado.

La malfeliĉa trinkaĵisto facile troviĝis kaj malliberiĝis. Monsieur Vinque kaj lia diketa edzino, tamen, forrapidis al nekonataj regionoj, portante multe da mono kun ili, kaj mil unu aferojn pri kiuj ili povas paroli rilate al sia nokto en altranga societo.

El ĉiuj, la kompatinda M. Denis subtenis la plej pezan ŝarĝon. Liaj amikoj, antaŭe tiel malŝpareme dankemaj al li ĉar li provizas novan sensacion, estis tiel koleremaj kontraŭ li kvazaŭ li intence projektis la rezultaton. Kelkaj belulinoj procesis kontraŭ li pro la manko de siaj juveloj; alia, ĉar la Apaĉa vespermanĝo estis la okazo—se ne la kaŭzo—de grava nerva kolapso. Sed, plej malbona afero el ĉiuj, la celo de la mondaj ambicioj de Denis estis fermita kontraŭ li. Ŝia nobela Moŝto Examere rifuzis havi iajn pluajn rilatojn kun li—ne (tia estas la mallogikeco de la sekso) ĉar ŝi suferis tiom da malkomforto per la manoj de la malbonuloj kiuj ligis ŝin; sed, verŝajne, ĉar M. Denis estis tiel stulta ke li koketas dum la tuta vespero kun vulgara, malklera virino el la kvartalaĉoj, kiu personigas ŝian ĉarman memon—kaj ne ekkonis diferencon!

576


SOURCE: Hilton-Turvey, C.The “Apache” Dinner,’ with “La Apaĉa Vespermanĝo,” translated by D. O. S. Lowell, The Cavalier, vol. 25, no. 3, February 15, 1913, pp. 566-571, 571-576. With the editor’s “Farewell to Esperanto,” p. 576.

Notoj: Neither the original typography nor the original two-column formatting is preserved here.  A few errors have been corrected, but the majority of lexical, grammatical, and press errors have been left unchanged.

Nek la originala tipografio nek la originala 2-koluma formato konserviĝas ĉi tie. Mi korektis kelkajn sed lasis la plejmultajn de presajn, leksikajn, kaj gramatikajn erarojn.

This occasions the sixth (and last) appearance of an Esperanto translation in The Cavalier, and the fifth and last of a test series that generated five Esperanto translations. 

Ĉi tiu rakonto estas la sesa (kaj lasta) apero de Esperanta traduko en la gazeto The Cavalier [La kavaliro], sed la kvina kaj lasta en eksperimenta serio de noveloj publikigitaj en Esperantaj tradukoj kune kun la anglalingvaj originaloj. 5 rakontoj en tiu serio aperis, kaj ĝi ĉesis post multaj plendoj de legantoj al la redaktoro.

Following the conclusion of the Esperanto version of this story, at the bottom of the page (576) appears the editor’s “Farewell to Esperanto,” reproduced here on a separate web page. The editor followed up in the February 22 issue with “Esperanto—A Closed Incident.”

Post la konkludo de la Esperanta traduko de ĉi tiu rakonto aperas malsupre sur la sama paĝo (576) “Farewell to Esperanto” [Adiaŭ al Esperanto] de la redaktoro, klarigante la kialon de la ĉeso de la eskperimento—malakcepto de Esperanto flanke de la plejmulto de la reaginta legantaro. La redaktoro plu komentis en la sekva numero (la 18an de februaro): “Esperanto—A Closed Incident” [Esperanto—Fermita Afero].

La trompo en ĉi tiu rakonto rememorigas min pri teatraĵo kiun mi legis antaŭ jardekoj en Esperanta traduko: La Verda Kakatuo de Arthur Schnitzler.

For links to all the English originals and Esperanto translations and more information, see: / Por pluaj informoj, aliru:

The Cavalier: Covers & Contents

J. U. Giesy (John Ulrich, 1877-1948) & His Collaborators


In 2112” (1912) by J. U. Giesy & J. B. Smith

En 2112” (1912) by J. U. Giesy & J. B. Smith,
translated into Esperanto by Elmer E. Haynes, M.D.

In 2112,” by J. U. Giesy & J. B. Smith,
translated from Esperanto by Forrest J. Ackerman

Esperanto in The Scrap Book, April - June 1907
(with 2 articles by D. O. S. Lowell)

Esperanto—A Closed Incident
by the Editor [Bob Davis],
with images of the entire letter column
“Heart to Heart Talks”

Elmer E. Haynes & John A. Morris on J. U. Giesy et al in the pulps (1915)

Esperanto in early science fiction to 1930 by Everet F. Bleiler

J. U. Giesy (John Ulrich, 1877-1948) & His Collaborators

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Offsite:

J. U. Giesy @ Ĝirafo

La Verda Kakatuo de Arthur Schnitzler @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 27 December 2021

Site © 1999-2022 Ralph Dumain