LA LOKO PROFUNDE INTERNA

ESPERANTO VERSION

VERKITA DE ONEY FRED SWEET

Esperantigita de D. O. S. LOWELL

La paro jam progresis de la stacidomo ĝis la farma ilmagazeno; tiam la altkreska kunulo interrompis Ia revadon de Burke—revadon kaŭzitan per la revidado de la malnova urbeto, per la malIuma horo kiu kuŝas sur li, kaj per la pensado pri la misio je kiu li revenas.

“Mi opiniis ke ĝi estas pli estiminda loko ol tiu ĉi,” la parulo malestime parolis,” post kiam mi aŭdis vin rakonti pri ĝi. Vere, la vagonaro apenaŭ haltis sufiĉe longe por delasi nin.”

“Ili ĉiuj estas similaj—ĉi-tiuj akvujurbetoj en la maiza zono,” murmuregis Burke, rigardegante ofendsenteme ĉirkaŭ si;—“verda stacidomo, ruĝa levilo, ĉefa strato, preĝejo, lernejo, tombejo, kaj malmultaj domoj. Kaj mi ne forgesu—banko.”

“Tamen, mi pensas, ke al vi, Burke, ĉi-tiu loko ŝajnas iomete malsimilaj al la aliaj lokoj,” la altkreskulo daŭris. “Nur pensu! ĉi-tiu estis via mondo dum la tuta tempo kiam vi estis kaprido [slang-esprimo = etulo]. Ĉiu el tiuj ĉi duetaĝaj konstruaĵoj sendube ŝajnis esti ĉielskrapanto tiam. Mi vetos ke vi povas rememori la tempon kiam vi marŝadis sur ĉi-tiu tabulega trotuaro nudpiede.”

“Eltranĉu la komedion, Slim” [moknomo = Maldika], interrompis Burke, haltigante sian rapidan paŝadon iomete por esprimi sin pli imprese. “Ĉio estas sufiĉe familia. Tiuj ĉi urbetoj en la ĉirkaŭaĵo neniam havis novan brikon en ili dum la ĵus pasintaj dek jaroj. Kaj la loĝantoj estas tiel neŝanĝemaj kiel tiu statuo de Justeco tie supra, sur la supro de Ia juĝejo—esceptinte ke iuj el la ‟kapridojˮ kreskis; kaj se ili multe kreskis, ili jam forkuris same kiel mi.”

Ili jam atingis la centron de la urbeto—punkton kie la ĉefa strato kruciĝis kun la strato forkondukanta de la stacidomo. Burke haltis kaj ĝentile prezentis al sia kunulo paperojn kaj tabakon antaŭ ol li rulfaris cigareton por si mem.

“Jen la ejo,” li informis, post malrapida bloveto, dum li ekskuis sian dika-fingron trans la ŝultron al brikkonstruaĵo sur la stratangulo. La altkreskulo turnis sin por ekzameni la stanan elpendaĵon, kies literaro—LOANS and DEPOSITS [PRUNTAĴOJ kaj ENKASAĴOJ]—estis oblikvigita per la malgranda venteto, kiu svingis ĝin.

“Ĝi ŝajnas fimalfacila,” li respondis, post sagaca ekzameno de la ĉirkaŭaĵoj; “sed estas unu afero rabi ilin, en la nunaj tagoj, kaj alia afero forŝteliĝi. Laŭ nia plano, tamen, mi ne povas vidi kie estas la pensebla manko.”

‘‘Ĝuste sur tiu ĉi angulo estas kie la

382

spektaklaj orkestroj ĉirkaŭadis kaj ludadis.ˮ klarigis Burke; ‟kaj de tiu ĉi vojkruciĝo malsupren tien al la parko estis la spaco mezurita por la cent-jardaj kuregoj, je la Kvara de Julio. Mi venkis en unu el ili unufoje, havante mian pantalonon suprenturnita, kaj portante paron da blankaj ŝtrumpoj. Oni diris ke mi estas tro aĝa, kaj ne volis doni al mi la monon.”

Je la sugestio de Burke, la du progresis laŭlonge la strato. “Jen la hotelo,ˮ li daŭris kun gvida tono. Vojaĝistoj kaj ĉiuj aliaj de la ekstera mondo kutime sidadis tie ĉi, en la antaŭa parto, absorbante la hero-adoron ĉiam venantan de la enlanduloj. Estas tie ke vi restos. Vi povos ŝajni Chicago’a vojaĝisto sendube. Ia knabino, kiu lacas loĝante sur la $150-por-akro’a farmbieno de sia patro, for en la kamparo, demandos al vi matene ĉu vi deziras ‘teon, kafon, aŭ glaciigitan teon.’ Jen la operejo, supre, super la drogejo. Ĝi ŝajnas kvazaŭ estas movbilda spektaklo tie nun; sad kiam la Warner Komedia Kompanio kutime venis, ĉiun foiran tempon, penindis enŝteli tien—kredu min.”

“Mi supozas ke, kiam oni revenas tiel, kiel vi nun, io tuŝas lokon profunde internan,” sugestis la fremda kunulo, dum la du preterpasis la punkton kie la magazenoj mankis kaj la domoj komencis, “eĉ kvankam ulo estas estinta en la ludo same kiel vi, kaj revenas por tio, kion vi revenas por fari. Mi scias—”

“Loko!” Burke interrompis malplezurigite. “Kiam ni surrampos la ‘skuegilojn’ [angle “bumpersˮ] morgaŭ matene, sur tiu vagonaro kiu ĵus foriris. tiu ĉi urbeto estos tute for de la geografia karto, rilate al mi. Ĝi ja estas estinta for de mia pensado dum kelkaj jaroj. Mi revenis, ĉar mi scias fifacila farotaĵo [angle “soft job”] estas tie ĉi—tio estas la nura motivo. Jen la loĝejo de miaj gepatroj, duonvoje laŭlonge la kvadrato tie, kie vi vidas la grandan aceron;—ŝajnas kvazaŭ ĝi estas preskaŭ preta defali. Mi renkontos vin sur la strateto tie, tuj post mallumo hodiaŭ nokte. Vi trovis tion, kion oni atendas de vi kaj kalkulu je mi. Ĝis la!


Jam estis longa tempo post kiam Burke provis la pordon ĉe sia malnova hejmo dum la fruaj matenaj horoj; sed li trovis nenian seruron malhelpantan sian eniron. Plue, li estis plugrandiginta sian kapablecon je kaŝemeco daŭre la jaroj kiam li forestis, tiel ke li facile povis atingi sian ĉambron supre senaŭdite. Estis kvazaŭ li forestas nur unu tagon—la fumplena petrola lampo sur la tirkestaro, la multkolora kovrilo sur la malsuprenfleksanta lito. Unufoje, duonvekite, li atendis aŭdi la brukrakadon de ŝarĝveturiloj, kaj la kriegon de ĵurnalvendisto; sed anstataŭ venis nur la bleko de koko, kiu aklamas la taglumon.

Li surprizis sian patrinon; kiam ŝi estas ĉe la tasko de la preparado de la tagmanĝo, fiermarŝante, duonvestita, tra la kuirejo; irante al la kloaka lavkuveto [sink].

“Fi, nu! Ĉu oni ne povas reveni hejmen iafoje sen ekscitiĝo?” li plendis, kiam la virino ekkrietis surprizegite kaj antaŭenkuris al li. “Kie ‘stas paĉjo?ˮ li demandis, forpuŝante ŝiajn brakojn for de ĉirkaŭ siaj ŝultroj. “Mi ĝojas ke ’stas preskaŭ tagmanĝa tempo—mi malsatas.”

“Mi ne enkalkulis vin,” respondis lia patrino apologie, forviŝante la larmojn for de siaj okuloj kaj ekirante al la manĝaĵejo.

Burke notis ke ŝi lamiris marŝante. Ŝi estis maljuniĝinta—lia patrino. La pordo, kiun ŝi malfermis, donis ekvidon de tiaj strangformaj kaj koloritaj pladoj, kiajn li neniam vidis alie. Propra odoro ankaŭ akompanis ilin. Lia patrino revenis, portante unu el la plej grandaj konservujoj el la vico sur la breto—riba ĵeleo.

Dum Burke viŝadas sian vizaĝon per la ruĝranda viŝtuko, lia patro eniris. La maljunulo senrapidece metis sian sarkilon en la angulon, kaj malrapide demetis sian negliĝan nigran ĉapelon antaŭ ol paroli:

“Nu,” li diris; “vi revenis hejmen.ˮ

La demeto de la ĉapelo montris kiel blanka fariĝis liaj hararo, kaj simila al ĝi estis lia vizaĝo, malgraŭ ĝia kontakto kun suno kaj vento. Li alvenis por lavi siajn tuberhavajn manojn en la sama vazo kun sia filo.

“Mi estas plantinta preskaŭ la tutan ĝardenon ree,ˮ li daŭris. Mi estas enmetonta bulbojn denove, tiun ĉi jaron. Ili faras multe de laboro, sed se la sezono okazas bone ili estas pli profitemaj ol aliaĵo.”

383

Li antaŭiris por ĝibigi sin je la tablo, same kiel Ii kutime faris kiam estas ses personoj tie anstataŭ du. Burke notis ke la tablo estas pli mallongigita ĝis la damtabuligita tablotuko tuŝas la plankon ĉiaflanke; sed la pladoj estis la samaj, la mangaĵo kuirita same. Tute apud lia loko estis kuketoj formitaj per la supro de lada bakpolvujo. Lia patrino filaboretis [puttered] ĉe la forno longtempe antaŭ ol sidiĝi.

“Kiel longe vi restonta?” la patro demandis fine, elverŝante sian kafon en subtason. ‟ʼStas estinta iom da tempo post kiam vi ’stas for al tie ĉi. S’pozas vi ’stas aŭdinta ke Mable havas duan infaneton.” Li turnis sin riproĉplene al sia edzino, kiu movetiĝis inter serĉado de la letero kaj restado kun sia filo. “Panjo, kie ’stas la letero de Mable? Mi diris al vi, vi perdos ĝin.”

“Ho, mi restos tie ĉi nur unu du tagojn,” respondis Burke, ignorante la aludon al la ĉedoma progreso de sia fratino. ‟ʼStas iomete malvive en tiu ĉi loko, post oni kutimiĝis al Chicago.”

“Nur unu tagon!” flirtis lia patrino. “Ho! indaĵeto nun okazadas. La Relief Corps metas vespermanĝon sur la tablon hodiaŭ vespere ĉe la G. A. R. ĉambrego. Via paĉjo estas dironta tiun sian Gettysburgaʼn rakonton.ˮ

“Ankoraŭ vojaĝante pro tiu Chicagoʼa firmo?” la patro interrompis por demandi, okulumante sian filon dum li malvarmigis la kafon je siaj lipoj. “Tempoj ne ’stas estintaj tiel bonegaj, for al tie ĉi.ˮ

“Mi ʼstas ankoraŭ kun ili,” vortbataletis Burke. “’Stas estinta iomete malvigle ĉe ni, ankaŭ, antaŭ ne longe, sed—ˮ li ŝanceliĝis momente “—ni atendas sufiĉe gravan aferon for al tiu ĉi regiono baldaŭ.”

“La stukaĵo sur la muro post vi ’stas tute cikatriĝinta, nun; ĉu vi notas ĝin?” daŭris la patro, farante signon al Burke por ke li turnu sin. “Vi tri knaboj kutime kliniĝis dorsen tiom, kiam vi sidadas kune, tie sur la benko, ke la stukaĵo ĉiam estas disrompita. La riparado estis preskaŭ sentaŭga.”

La patrino tute ĉesis sian ŝajnigon manĝi, kaj nerve fingrumis la tablotukon.

“Iafoje,” ŝi intermetis, kun peno ŝajni nekortuŝita per la aludo ĵus farita, “iafoje via patro iras al la vestibla pordo kaj alvokas ĉiun el vi aparte, nome. ‘Stas Ia horo por lernejo!’ li diras al vi.”

Ŝia penema rido kun la vortoj fariĝis lama, kaj por resti kuraĝa ŝi ekkomencis forpreni la pladojn.


Burke serĉis la sofon en la sidĉambro,—la sofon kies risortoj ruiniĝis per liaj akrobataj heroaĵoj antaŭ kelkaj jaroj. Li povis fermi la okulojn kaj vidi ĉiun neŝanĝitan objekton en la ĉambro—la malkaran orgenon je kiu lia fratino eluzis tiom da horoj ekzercadante; la pligrandigitan paŝtelan portreton de lia frateto, kiu malsaniĝis per difterito, okaze de ilia kvaranteno dum la terure malvarma tempo; la batajajn restaĵojn kaj ‟encampment” [militajn loĝiajn] markojn.

Li intencis havi sufiĉe da dormo, sed vekiĝante li estis surprizata trovi ke estas mallume. La lampo en la kuirejo jam estis lumigita, kaj hundo bojis ekstere. Frotante siajn okulojn, Burke evitis sian patrinon, okupatan en la manĝaĵejo, kaj trovis la vojon en la postan korton. Li ne enkalkulis ke pomujo etendas siajn branĉojn, sed li detenis sin de la malbenado kiam ĝi brosis lian vizaĝon en la vojo. Je la strateto li trovis sian kunulon, paŝantan senpacience.

“’Stas bonega tempo por veni!” la atendanta viro plendis sarkasme. “Mi jam atendis duonhore. Kio okazis?”

“Mi ekdormis,ˮ klarigis Burke; sed nun mi estas maldormema—tute maldormema.” Li paŭzis momente antaŭ ol daŭri . . . “Mi ne enestas je la afero,” li ekparolis decidige.

La ĉagreno kaj surprizo de lia kunulo ne estis kaŝeblaj, eĉ per la mallumo. Dum momento ili staris—du mallumetaj formoj studante unu la alian.

“Nu, ne ’stas ia argumento,” morde respondis Burke. “ Mi ne nur ne estas faronta tiun ĉi aferaĉon, [job], sed mi ’stas tute el la ludo. Mi premos vian manon ‘adiaŭ,’ se vi deziras. Mi supozas vi estas malkontenta.”

Burke aŭdis la konfuzelparolitan respondon de la altkreska viro kiam li ekiris ree al la domo:

“Malkontenta!ˮ li eĥoigis. “Mi opinias ke la agentejo estos iomete. Post mia uzado de dumonata elspeza mono, penante havigi nerompeblan ateston pri vi!”

384


SOURCE: Sweet, Oney Fred. “The Spot Down Deep,” with “La Loko Profunde Interna,” translated by D. O. S. Lowell, The Cavalier, vol. 25, no. 2, February 8, 1913, pp. 379-382, 382-384.

Noto: Neither the original typography nor the original two-column formatting is preserved here.

Nek la originala tipografio nek la originala 2-koluma formato konserviĝas ĉi tie.

This occasions the fifth appearance of an Esperanto translation in The Cavalier, and the fourth of a test series that generated five translations.  For links to all the English originals and Esperanto translations and more information, see:

Ĉi tiu rakonto estas la kvina apero de Esperanta traduko en la gazeto The Cavalier [La kavaliro], sed la kvara en eksperimenta serio de noveloj publikigitaj en Esperantaj tradukoj kune kun la anglalingvaj originaloj. 5 rakontoj en tiu serio aperis, kaj ĝi ĉesis post multaj plendoj de legantoj al la redaktoro. Por pluaj informoj, aliru:

The Cavalier: Covers & Contents

J. U. Giesy (John Ulrich, 1877-1948) & His Collaborators


In 2112” (1912) by J. U. Giesy & J. B. Smith

En 2112” (1912) by J. U. Giesy & J. B. Smith,
translated into Esperanto by Elmer E. Haynes, M.D.

In 2112,” by J. U. Giesy & J. B. Smith,
translated from Esperanto by Forrest J. Ackerman

Esperanto in The Scrap Book, April - June 1907
(with 2 articles by D. O. S. Lowell)

Farewell to Esperanto
by Bob Davis, the Editor
(The Cavalier, 15 Feb 1913)

Esperanto—A Closed Incident
by the Editor [Bob Davis],
with images of the entire letter column
“Heart to Heart Talks”

Elmer E. Haynes & John A. Morris on J. U. Giesy et al in the pulps (1915)

Esperanto in early science fiction to 1930 by Everet F. Bleiler

J. U. Giesy (John Ulrich, 1877-1948) & His Collaborators

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Offsite:

J. U. Giesy @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 5 December 2021

Site © 1999-2022 Ralph Dumain