LA TIMO PRI LA VIVADO

ESPERANTO VERSION

VERIKTA DE HAROLD TITUS

Esperantigita de D. O. S. LOWELL

“Vi eraras pri tio, tute eraras. Ĝi ne estas la timo pri la morto, kiu estas la plej granda timo en la mondo. Ho, ne! Ĝi estas la timo pri la vivado. La plej malfortaj el ni estas sufiĉe fortaj por morti, sed nur la fortkorulo povas vivante fari fronton al iaj ajn cirkonstancoj. La plimulto el ni ne povus, ĉar la plimulto el ni havas, plejbone, nur malgrandajn kaj malfortajn

763

animojn; kaj la timo pri la vivado estas vere la granda timego.”

Li estis maljuna, kvadratformita viro, maldika, grizeta, kaj rigida je la membraj muskoloj. Li sidis sur Squaw Point, rigardadante la lastajn longajn blankajn lignojn, kiuj elnaĝos el la buŝo de la Boardman—almenaŭ ĝis generacioj da homoj estos venintaj kaj irintaj, kaj novaj pinaj arbaroj estos elkreskintaj. Preter la bareto kuŝis la malpezenaĝanta ŝarĝboato, kun ĝia nazo al la fluo, enprenante la bastonojn en sian glutejon. Li gestofaris per brulita sovaĝroza pipo, kaj lia parolaĵo estis interpunkciita neregule per la fajfo de la signala fajfilo sur la ŝipo, kiam la ŝarĝoleviloj streĉiĝis aŭ malleviĝis.

“Iel,” li daŭris, tiu timo de lʼ vivado jam estis rampanta en mian ostocerbon longan, longan tempon—multajn, multajn jarojn. Ne perforta, komprenu; ĝuste tiel, kiel mi ekgustumu kion ĝi similas. Nin maljunuloj [angle, “us old fellows”: la maljunulo kutima parolas malgramatike. Atente rigardu tion, tute tra la rakonto], kiuj estis tie ĉi kiam la ĉasaĵo estas bona, kiam la pinaro staras densa kaj alta, malamas vidante ke ĝi nnalaperadas. Ne estos tre longe antaŭ ol la tuto estos malaperinta, tie ĉi en la Laga regiono. Kio do?”

Li sublevetis siajn ŝultrojn, forĵetetis la brulitan alumeton, kaj puŝis sian verdan rigidĉapelon multe malantaŭen sur la griza kapo.

“Sed ni ne povas ĉiam skrapmeraŝi antaŭen kiel ni deziras, vi scias. Kelkaj el ni devas resti ĉi-tie por celo. Ni estas necesaj, mi konjektas. Io farotebla de ni. Vidu? ’Stas malfacila tasko ke kelkaj el ni devas vizaĝumi; sed aroj da homoj estas puŝitaj al ĝi, kaj ʼstas laborego konjekti kiel ulo agu kiam li ’stas suprekontraŭ tia klaso de faktoj. Iel, ne pagas konjekti multe pri homoj. Vi neniam povas diri certe kiu estas la vera homo antaŭ kiam li iras al provo.

“Kion mi komencis diri estas tio ĉi: Aroj el ni elektus la morton milfoje anstataŭ la vivo, kiam la vivo enhavas kelkajn statojn de vivado. Kaj tio kondukas min malsupren al io, kio klarigos ĝuste tioin, kion mi signifas per tiu ĉi tuta parolaĵo. Mi komencas esti seninteligenta maljunulaĉo, vi scias.


“Estis antaŭ tre longa tempo, malproksime antaŭe, dum la tagoj kiam la norda bordo de Superior estas tiel bona regiono, kiel vi povas ie trovi. Vi ne aŭdis ke iuj foriradas al la Pacifika deklivo por ligno en tiuj tagoj! Tute ne! ili algluiĝis tie ĉi, precize ĉirkaŭ la Lagoj; kaj ili eligis realan lignon, ankaŭ, vi vetu! Ĝi estis granda regiono kaj nova regiono; tial ĝi havis ĝian miksaĵon de bono kaj malbono. Oni ludis altan ludon, kun grandaj vetaĵoj, kaj ludis ŝin [la ludo] rapide. Estis ŝtelado kaj mortigado kaj mensogado kaj kutimaj komercaj metodoj, kiuj estas iomete pli malbonaj kiam uzadataj ĝustc tiel. La vivo de homo ne valoris multe kie ligno estis implikata, spite la fakto ke estas riĉeco de la materialo havigebla. Viroj freneziĝis, ĝuste simile ili faras [la malgramatika augla frazo: just like they do] sekvante oron aŭ tritikon aŭ alion.

“Ulo kies nomo estas Ross bonete konatiĝis tiam. Li estis korpvasta fripono, kaj la vera diablo en li estis. Liaj ŝultroj estis tiel kvadrataj kaj tiel pezaj kiel tiuj lignoj tie; lia voĉo sonis simila al tridekfuta enpremegaĵo [“jam” (of logs)] kiu rompiĝas, kaj li estis rapida kolerigante kaj uzante siajn muskolojn sur la virojn en sia barakaro.

“Simple por montri al vi kia speco li estis: Junulo nomita Birdsley estis en lia barakaro unu vintron. Preskaŭ je la unua peza neĝofalo kiu okazas, li vundiĝis. Marĉumanta, li estis; ne aŭdis ’lin kriegantaj, kaj malsupren venas arbsupro sur lin Nu, estis ege dolorplene sed ne serioze kiel poste okazis. Oni devis fari iom da rapida laboro por liberigi lin, kaj li suferis iom terure. Ross staris apude, ordonante la laboron, kaj la knaba ĝemado kolerigis lin.

“ ‘Kio estas, vi —— —— infaneto?’ li kriegis, sufiĉe laŭte por neniigi la bruegon de rabotmaŝino. ‘Timanta morti? Nu, fiploru do! Eble ĝi helpos iom!ʼ

“Nu, tio ne estis deca parolaĵo por uzi al kompatindulo kiu estas tute sent- kaj korpvundita. Sed ĝi estis ĝuste Ross’a. Li staris tie kaj riproĉetis tiun knabon pri ‘timanta mortiʼ [ĉar la knabo timis morti]. Mi nomas tion faraĉo!

“Mi konjektas ke eble Ross nenian pensis ke, kredinde, la knabo deziregu vivi. Ĝi ne estis la timo pri la morto;

764

ĝi estis la deziro vivi, kiu akompanis la doloron kaj iomete maltrankviligis lin. Ne ’stas eble kulpigi lin, iel.

“Sed Ross estis mono-freneza; tiel freneza por havigi ĝin ke li ne povis halti por pripensi kio okazadas interne en la kapoj de ordinaraj homoj. Li permesis nenion kontraŭstari lin, sed urĝis kaj malbenis sian laboristaron antaŭen en la tranĉadon, simile la knaboj estas [malgramatika angla frazo; like the boys are] tiom da bestoj—kaj senvaloraj ankaŭ. Ross estis finance en danĝero. Li devis plenumi tiun negocon aŭ ’ksplodi—puf!—tiamaniere. Tia stato nature plimalbonigis la aferojn.

“La vintro progresis. La viroj ĉiam pli kaj pli malbonuziĝis. La Birdsley’a kaprido [slangesprimo-junulo], kiu jam vundiĝis per la arbo, komencis labori post du monatoj, kaj la laboristaro kalkulis ke ili finiĝos bonŝance, havante nenian malfeliĉon pli gravan ol tio, kiam oni konsideras la cirkonstancojn.

“La vintrafino alproksimiĝis, sed la barakaraj aferoj ageme daŭris. La estro bezonegis nonon. Konjektas ke ŝajnis kvazaŭ lia tuta afero ’ksplodonta estas, kaj li fariĝis riskega. Eluzis unu tutan nokton skribante leterojn, kaj tiam, kun la poŝto, venis anonco ke iu el Saginaw estos venonta por atingi la barakaron je determinita tempo. Tio ŝajnis trankviligi lin.

“Post malmultaj tagoj, du ekspertizistoj alvenis, kaj la maljunulo pretigis konduki ilin iom malsupren: laŭlonge la bordo,—proksimume dudek mejlojn, mi konjektas,—kaj ekzameni ian landon, kiun li jam okulumis. Unu el la ekspertizistoj nomiĝis Simmons; la alia Brill. Ilin [gramatike, “ili”], marĉumisto nomita Bud,—kiu estas ia homo je padelilo,—la kaprido Birdsley, kaj Ross kompletigis la bandon. IIi prenis kanotegon kiu estis aparteninta al aro da Hindoj, kiuj laboris duone portante nutraĵon, kaj duone enkaptiligante.

“ ‘Nun, ĝibigu vin!’ li diris al ili, kiam li forremis for de la bordo. ‘Ni b’zonas esti tie ĉi ree post morgaŭ. Tial rapidegu!’

“Nu, tiuj knaboj almetis sin al ĝi, kaj rapidigis lin malsupren laŭlonge la bordo multe pli rapide ol li povus iri lande, ĉar estis nenia postsigno tra tiu etendiĝo da ligno, ilin tagojn [them days—je tiu tempo]. Ili ĉiuj sciis kiel svingi padelon, vi vetu.

Post kiam ili atingis la landon, pri kiu Ross interesiĝas, ili faris ŝirmeton kaj komencis ekzameni ĝin [la landon; ne la ŝirmeton]. Tiun nokton, ĝuste ĉirkaŭ la sunsubiro, ŝi [la vento] komencis blovi, iomete okcidente de norde. La maljuna lago tute eksterenfleksis sin, kaj la bruo estis io terura. Ligno falis ĉie ĉirkaŭ ili, kaj estas mirinde ke ili ne kaptiĝis. La blovado daŭris furioza ĝis taglumo; tiam ĝi trankviliĝis iomete, sed ankoraŭ estis sufiĉe fortega por ruligi grandajn ondojn antaŭen.

“Je tagmezo, kiam ili manĝetadis, iu venas krakegante tra la arbetaro de la lago. Estis unu el la Hindoj de apud la barakaro. Li estis veninta malsupren laŭlonge la bordo en kanoto, elirante en tuta tiu ventego, portante bileton por Ross. Ĝi diris ke la Saginawano estas en la barakaro kaj foriros hodiaŭ nokte.

“Pro tio la estro iris rekte tra la arbaj suproj [hiperbolo, kompreneble]. Kiel mi antaŭe diris, tiu ĉi Saginawano suprenvenis respondante al liaj leteroj, kaj mi konjektas—jes, mi scias—ke lia helpo estis preskaŭ la lasta pajlero videbla por Ross. Li malbenis kaj blasfemis ion terure, kaj ordonis la boaton en la akvon tuj. Li forremis, ne aŭdante, aŭ ŝajnante ne aŭdi tion, kion la Hindo diris pri alproksimiĝante al la bordo ĉie, kaj ne penante transremi iujn malgrandajn golfetojn kie la vento povas plenblovi. Estis danĝere, vi vetu, kiam ajn la vento plenblovas vin.

“La direkto de la bordo, kiu estas ĝenerale norden, iomete ŝirmis ilin komence, kvankam estis sufiĉe malkvieta tie. Ili jam progresis iom pli ol mejlo, kredeble, kiam Ross komencis kriegi por pli multa rapideco:

“‘Alkliniĝu al ĝi, nun!ʼ li kriegis. ʽMeritu vian salon, hodiaŭan okazon. Mi ‘stas la perdanto se vi ne faros ĝin!ʼ

“Tio estis la fakto, vi vidas—ĉiam pensante pri si mem; neniam pri aliaj. Nur uzis aliajn personojn por celo.

“Ili laboris per ĉia forto kiu estas en ili: la granda kaprido en la antaŭa parto, Simmons kaj Brill la proksimuloj, en la malantaŭa parto, kaj Bud ĝuste antaŭ li. Ili venis al malgranda golfeto, rapidsimile [angla idiomaĉo; sudden

765

like] kaj Birdsley en kelka maniero haltetis, kvazaŭ li atendas ke Ross ensvingu ilin por sekvi la bordon. Ne estis tiel danĝere tie, sed estis certege ke ili neniam transiros sekaj.

“‘Se vi ne volas labori, eliru kaj marŝu! malbeniĝu vi!’ Ross kriegis je la kaprido. ‘Timanta droniĝi, nun? Vi, vi malbenita granda laktinfaneto!’

“Li diris multe pli ol tio, ankaŭ, daŭrante longtempe. Mirindaĵo ke la kaprido ĝin toleris iel ajn. Sed li fermadis sian buŝon kaj permesis ke la maljunulo nomu lin ĉia ebla malkuraĝulo—kaj Ross estis ia, emulo donante nomaĉojn, ankaŭi [slange: and Ross was some on callin’ names, too]. Li riproĉetis lin pri fiplorado [ĉar li fiploris] kiam la arbo estas sur li, kaj ekparolis multe da vortaĉoj tro blasfemaj por ripeti.

“Ili preterpasis save la unuan malgrandan golfeton, batalante kontraŭ grandaj ondoj ĉie kaj enŝipigante iom da akvo kelkafoje; sed la dua—estis granda kurbo en la bordo, kaj la vento plenbloviĝis senbare, kaj ĉiam malkvietegadis la akvon.

“Birdsley sidiĝis sur siajn kalkanojn, tiris sian kapon malsupren inter siaj ŝultroj, kaj ekatakis la laboron kvazaŭ li zorgas renkonti ĝin kaj finiĝi. Sed la aliaj ne agis tiel. Brill kaj Simmons kune eltiris siajn padelilojn el la akvo kaj faris piedfrapon [slangesprimo—kontraŭparolis].

“ ‘Ĝi estas mortordono!’ diras Brill. ‘Ni ne povas transiri tien. Mi havas edzinon kaj kapridojn en Bay City. Mi ne riskos tiom.’

“ ‘Min ankaŭ,’ enmetas Simmons. ʽLa virino malsaniĝas en Alfena, kaj mi ne riskos ion. Ensvingu ŝin [la boaton] pli borden. Ni havas tempon.’

“‘Ensvingu sin, geheno!’ kriegis Ross. Pro kio mi pagas vin?’

“ ‘Ne por riski ke la virinoj fariĝu vidvinoj!’ rekiegas Brill.

“ ‘Viaj virinoj estu malbenitaj!ʼ estis la respondo kiun Ross reĵetis al ili.

“Ĝuste tiam ili enprenis ondegon trans la antaŭan parton, kaj la du ekspertizistoj ielete duonleviĝis kvazaŭ por naĝi borden.

“ ‘Malantaŭen!’ bovblekis Ross. ‘Ĝibiĝu al ĝi, nun! Kaj ekrigardu tion ĉi.’

“Ili turnis siajn kapojn kaj vidis lin niveliganta revolveregon kontraŭ ili, kun terura sango en lia okulo. Ili konis sian viron sufiĉe bone por scii ke li pafos se ili daŭras protesti. Trans la golfeto estis ŝanco; forlasi signifis—kuglo en la dorso. Tial ili akceptis la ŝancon.

‟La kanoto iris en pli-kaj-plimaltrankvilan akvon, ĉar la bordo malproksimiĝadis, kaj la vento blovis senbare kontraŭ ili trans pli vasta lagospaco. Ili ĉiuj trempiĝis kvinminute post tiu pafilo montriĝis, kaj estis malvarmege. Sed ili ne kuraĝis halti. Tio estas kie via timo pri la morto okazas. Ili riskus nun tiun longan ŝancon [longan-duban] prefere ol ataki Ross; ĉar batalante kontraŭ li, la ŝanco estus dekdufoje tiel

longa. Ili nur daŭris, enprenante akvon post ĉiu minutareto; kaj ĉar tio okazis pli kaj pli ofte, la malsupro de la boato elfariĝis malseka. Ross murmuregis kaj malbenis, blasfemante ĉion, de la viroj ĝis sia financa stato.

“Kredeble, ne estis longtempe antaŭ kiam kontraŭaĵo okazis. Boato tiel malgranda—tute egale ĉu ĝi estas bonega aŭ bone manipulata—ne povus kontraŭstari la maron. La plej grandaj ondoj enrulis triope, kiel vi eble notis ke ili faras sur la Lagoj. Estus tri egaj ondoj ; tiam aro havanta mezampleksan grandecon; tiam tri grandegaj denove. Nu, kiam la kanoto estas kvaronplena je akvo, ŝajnis tiel grava ke Ross eĉ ĉesigis sian blasfemadon.

“La boato enpuŝis sian nazon en la unuan el la plej granda triopo, kiun ili jam renkontis. La supro de tiu maro englitis en la boaton. sed la plej malbona embaraso estis ke ĝi eksvingas male la malantaŭan parton, tiel ke la kanoto enŝipigis la alajn ondojn rekte antaŭen. Kiam la dua venis, ŝi [la boato] naĝis pli alte ol kutime, rigardis longtempe la ĉielon, kaj glitis malsupren, trapuŝegante sin rekte tra la trian rulondegon kvazaŭ ŝi vojiras al la fundo.

“Tion ŝi faris—preskaŭ. Birdsley vidis ke la tria ondego venas, forlasis sian padelilon, kaj saltis. La boato rulis sin ĉirkaŭe, plena je akvo; kaj kiam la aliaj iris trans la flanko ŝi turnis sin, malsuprosupre.

“Nu, vi povas imagi kio estas tiu akvo! Tiel malvarma ke ĝi kuntiras homan animon. Ili renaĝis al la kanoto,

766

kaj kiel eble plej penis rektigi ŝin, sed vane. Ili ne povis eksigi la akvon. Ŝi naĝis pli alte, renversata, tial ili lasis ŝin tiamaniere kaj alteniĝis.

“Bordo estis malproksima, mejlon aŭ pli multe, kaj ili moviĝis malsupren trans la lagon pli rapide ol al la lando, pro la direkto de la vento. La viro Bud deiris unue. Li simple forlasis sian tenon kaj malsuprenglitis en la akvon senvorte. Li ne vezonis vortojn. Kiam li malaperis li tenis siajn okulojn sur la vizaĝo de Ross kun rigardo samie kiel venenita hundo rigardas sian mastron. Ross petegis kompaton al la Ĉiopovulo tiam, kaj la kaprido, Birdsley, ridis al li en terura, mokema maniero. Neniu diris ion multe. Unufoje Brill iomete plendetis unu du vortojn pri la kapridoj, kaj Ross ploris simile al virino, petante ke li ne rediru ĝin. Tiam Birdsley ankaŭ denove ridis mokeme.

“Ili ĉiuj provis demeti siajn riverajn botojn; sed ĉar iliaj fingroj estas sensentigitaj, kaj iliaj botaĉoj saturigitaj, ili ne povis sukcesi—neniuj krom la kaprido. Li piedbatis libera, kaj penis helpi la aliajn, sed li ne povis fari ion.

“Simmons fariĝis freneza kiel sentaŭgulo. Li kriegis pri sia malsana edzino en Alpena, kai penis ekbati Ross per siaj pugnoj. Tiam li defalis, kaj poste oni vidis lin nur unufoje, kiam liaj manoj ekpufiĝis el la akvo malmultajn jardojn malproksime. Birdsley penis savi lin, sed li ne povis.

“Brill tenegis dum kelkaj minutoj ankoraŭ. Liaj okuloj aspektis nevidantaj dum la lasta tempeto kiam li estas kun ili, kaj li ne parolis rekte. Kiam ajn li parolis, estas kun si mem, dirante ke li devas tenegi. Baldaŭete li forglitis, denove ekkeptis la boaton, sed post iom da ekkraĉetado forestis por ĉiam.

“Tiam Ross komencis plori, simile al kolera kaprido; lin [kompreneble lin estas maljusta sintakso], sur unu flanko de la renversita boato, kaj la knabo sur la alia.

“‘Mi estas kulpa!’ li ĝemis. ‘Mi estas kulpa! Mi faris ĝin, kaj ilia sango ’stas sur mia kapo!’

“ ‘Prave!’ agreas Birdsley. ‘Prave vi estas, Ross. Vi estas kulpa. Vi jam vidis ĝin, nun. La morto ne estas beletaĵo al kiu rigardi—ĉu? Daŭru fiplorante. Eble ĝi helpos iomʼ—ripetante la vortojn kiujn Ross parolis al li kiam li estis sub la arbo.

“‘Sed mi ne deziras vivi!’ kriegis Ross; kaj terurega timo estis en lia voĉo, timo pli granda ol tiu pri la morto—la TIMO PRI LA VIVADO. ‘Ilia sango ’stas sur mia kapo, kaj ni neege vivos. Mi ne malkuraĝas morti.’

“Tion dirante ii forlasis la boaton kaj subakviĝis.

“Birdsley, tamen, estis pli rapida ol li. Li estis_nur knabo, vi scias, sed li certe havis ion sub la zono; kaj tuj li komprenis tion, kion la cirkonstancoj signifas. Li eksubakvigis sin sub la boaton, kaj post minuto reaperis, blua kaj duonsenviva pro la malvarmo, sed tenante la brakon de Ross.

“‘Vi vivados!’ li diris al la estro. ‘Vi devas vivadi! devas vivadi por fari ĝin kiel eble plej rekta rilate al tiuj virinoj kaj kapridoj! Komprenu. Vi aĉa malkuraĝulo—vi ne havigos okazon por morti se mi povas malhelpi ĝin!

“Tio estis la batalego, knabo—for tie en la glacie malvarma lago! Ross malamis la vivon tiam precize tion, kiom, la tri viroj, kiuj mortis, malamis la morton—jes, kaj milfoje plu! Li tiam travivis gehenon, se iam oni faris ĝin. Morti estus bona, facila eksiro, ĉar vi ne povas pensi kiam vi estas senviva. Sed li ne povis morti—ne kiam tiu granda, glaciiĝanta, batalanta kaprido estas tie kun li. Birdsley detiris sian zonon, kaj iel ĉirkaŭigis ĝin ĉirkaŭ la manradikon de Ross. Tiam li tordetis sin al la alia flanko de la boato, kaj ligis la alian finon de la rimeno al unu el siaj propraj manradikoj. Tie ili estis, unu pendanta je ĉiu flanko. Eble ili glaciiĝos, sed ili ne povas droni.

“Nu, sinjoro, se vi kredos ĝin, tiu kruela forteco, kiu faris Ross timata kaj malamata, tute forlasis lin. Jes, sinjoro, ĝi foriris tute. Tiam ĝi revenis en malsimila formo. Ĝuste tie, en tiu peklakvo, li diris poste, li fariĝis nova homo. Li vidis tion, kion li faris; li vidis ke morti estas la eksiro de malkuraĝulo; li fortiĝis sufiĉe por vizaĝumi tion, kio estas venonta al li, kaj decidis fari ĝin. Tia kaprido, kiu toleris lian trouzon kaj mokadon, estis instruinta al li la lecionegon.

“Je la tempo kiam ambaŭ estas preskaŭ perdontaj siajn sentojn, alvenas Hindo kiu jam portis la leteron al ili.

767

Li padeladis, tre proksime de la bordo. Li vidis la renversitan kanoton, tiris ilin landen, kaj revigis la du per bona fajro.

‟Estis iom da varmega parolaĵo kontraŭ Ross, sed la kaprido apartigis ĝin. La barakaristoj disiĝis, kaj Ross iris suden por zorgi pri la vidvinoj kaj kapridoj. Li sendis la junuletojn lernejen, kaj tiel aranĝis aferojn ke la virinoj ne bezonu labori for de la hejmo. La vivado ne estis revo rilate al li, sed li daŭregis kaj faris sian devon.

“La kaprido? Kio rilate al li? Ho, mi ne scias. Li moviĝetadis sencele ien, mi supozas, ĝuste kiel ĉiuj tiuj senvaloraj lignistaĉoj.”

768


SOURCE: Titus, Harold. “The Fear of Life,” with “La Timo Pri la Vivado,” translated by D. O. S. Lowell, The Cavalier, vol. 24, no. 4, January 25, 1913, pp. 759-763, 763-768.

Notoj: Neither the original typography nor the original two-column formatting is preserved here. There are many many errors in the Esperanto text, and rather than second-guess it, I left a large number in, while correcting many obvious or potentially confusing ones that could easily be straightened out. I purposely left in the most conspicuous typo: ‘VERIKTA’ in the author line, where it should read ‘VERKITA’.

None of these translations are exemplars of the best Esperanto. Also, in all of these Esperanto translations we find bracketed clarifications of the attempts to translate American English dialects, colloquialisms and slang—the biggest stumbling block for a language without dialects and different social registers. Duplicating these stories’ and especially this story’s American English style in Esperanto is practically impossible, and for that reason the effort is worth examining.

Nek la originala tipografio nek la originala 2-koluma formato konserviĝas ĉi tie. Enestas multaj eraroj kaj misaj kaj malklaraj esprimoj, kaj mi decidis lasi multajn senŝanĝaj, korektante nur plej evidentajn preserarojn kaj konfuzajn aperintajn vortojn.  La plej okulfrapa fuŝo aperas en la aŭtor-lino: ‘VERIKTA’ anstataŭ ‘VERKITA’, kiun mi lasis senŝanĝa.

This occasions the third appearance of an Esperanto translation in The Cavalier, and the second of a new series that generated five translations.  For links to all the English originals and Esperanto translations and more information, see:

Ĉi tiu rakonto estas la tria apero de Esperanta traduko en la gazeto The Cavalier [La kavaliro], sed la dua en eksperimenta serio de noveloj publikigitaj en Esperantaj tradukoj kune kun la anglalingvaj originaloj. 5 rakontoj en tiu serio aperis, kaj ĝi ĉesis post multaj plendoj de legantoj al la redaktoro. Por pluaj informoj, aliru:

The Cavalier: Covers & Contents

J. U. Giesy (John Ulrich, 1877-1948) & His Collaborators


In 2112” (1912) by J. U. Giesy & J. B. Smith

En 2112” (1912) by J. U. Giesy & J. B. Smith,
translated into Esperanto by Elmer E. Haynes, M.D.

In 2112,” by J. U. Giesy & J. B. Smith,
translated from Esperanto by Forrest J. Ackerman

Esperanto in The Scrap Book, April - June 1907
(with 2 articles by D. O. S. Lowell)

Farewell to Esperanto
by Bob Davis, the Editor
(The Cavalier, 15 Feb 1913)

Esperanto—A Closed Incident
by the Editor [Bob Davis],
with images of the entire letter column
“Heart to Heart Talks”

Elmer E. Haynes & John A. Morris on J. U. Giesy et al in the pulps (1915)

Esperanto in early science fiction to 1930 by Everet F. Bleiler

J. U. Giesy (John Ulrich, 1877-1948) & His Collaborators

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Offsite:

J. U. Giesy @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 January 2022

Site © 1999-2022 Ralph Dumain