LA ALLOGO DE LA LAVENDAJ ARBOJ

A SHORT STORY IN ESPERANTO

BY MARYLAND ALLEN

TRANSLATED INTO ESPERANTO BY D. O. S. LOWELL

Head Master Roxbury Latin Schooł, Boston, Massachusetts

“FORIRU!” diris la barservisto. La homo kliniĝis plue trans la poluritan supraĵon de la baro.

“Estas vere,” li fervore protestis; “mi ĵuras ke estas vere. Permesu ke mi diru al vi—”

“Foriru!” diris la barservisto, montrante la saman lacan malestimon.

“Estas vere!” ree ekkriis ła homo.

“Kio estas vera?” interrompis Abbott.

Estis nokte en San Francisco, kaj ni serĉis la Grandan Aventuron.

“Kio estas vera?”

“Ho, li estis ŝipoficiro de la Idalee [Ida Lee?],ˮ diris la barservisto, ekskuante sian dikafingron kaj parolante kvazaŭ la nekonatulo estas morta aŭ surda.

“Ŝi pereis ie, kaj li saviĝis kaj revenas tien ĉi, kun blankaj haroj kaj iomete freneza, dezirante diri al mi iun aŭ alian mensogegon. Sed ne! li ne povas; kaj tion mi diras al li. Li ne trompe transdonos siajn inkubo-sonĝojn je mi, interŝanĝe por senpagaj trinkaĵoj."

La homo turnis sian dorson al la baro. Estis klare ke li estas maristo kaj klerulo. Li demetis sian molan ĉapelon kaj trapa-

555

sigis siajn maldikajn, brunajn fingrojn tra hararo, kiu estas dika kaj blanka, same kiel la drapo.

“Kunuloj,ˮ li diris alpetante. Li tenis sian vizaĝon strange deturnata dum li parolas, sed liaj negraj okuloj suprenrigardis al ni, dilatigitaj kaj frenezetaj.

“Kunuloj, se vi trinkus kun mi, kaj permesus ke mi diru al vi;—”

La barservisto helpis nin alportu nian trinkaĵojn al la pli malproksima tablo, trans la ĉambron. Li estas ‛nuksa’ [slangesprimo=frenezeta] mi diras al vi,” li plendmurmuris, kuŝigante la plenmanon da cigaroj, kiujn Abbott jam mendis. “Vi ne rememoras eĉ kie la malnova ŝipaĉo subakviĝis, Jim Moylhan!”

Li malafable kaj kulpigante alrigardis la nekonatulon, vizaĝe kontraŭ vizaĝo.

“Estis sude de la Linio [Ekvatoro]!” ekdiris la homo, kun speco dc terura avideco, kzazaŭ li devas paroli kaj tamen timas. “Estis sude de la Linio; mi povas diri al vi tiom. Kaj ni vidis ilin de malproksime. Ili eletendiĝadis purpuraj kontraŭ la ĉielo, same kiel standardo el la maro, kurbiĝantaj kaj farantaj signojn eĉ de tiu malproksimo. Ili estis lavendaj en la daŭrantaj, belegaj koloroj de la sunsubiro, kaj lavendaj en la rapida ekbrilo de la tago. Stranga vidaĵo al ŝipopereuloj, kunuloj; sed ĝi ŝajnis bonvezna al la Novedzino. Ŝi vidis ilin plejfrue.

“ ‛Ho!’ ŝi kriis, kaj ekmontris ilin. ‘Ho! Dio estu laŭdata!’

“Ni restis sur niaj remiloj—la ŝipestro, ŝia edzo, kaj mi. Ni ekrigardis, kaj mi opinias ke mi ja laŭdis Dion. Kaj tio pruvas, kunuloj, kiaj mizaeraj, stultaj, senhelpaj kreitaĵoj la homoj estas.

“ ‛Lando?’ diris la ŝipestro, kaj li aspektis serioze. ‘Lando, tie?

“La Novedzo ridis. ‘Vi estas tute turnata, sen via kompaso, ŝipestro,’ li diras, ‘kaj via dorsrompigita Findlay estas je la malsupro de la maro. Tute certe estas lando! Ni iru!’

“Sed la ŝipestro aspektis duba.

“ ‘Mi jam marveturis tiujn ĉi marojn dum tridek jaroj,’ diras li, ‘kaj nemiam mi malatentis eĉ plenpipon da lando, kunmarkarte aŭ senmarkarte. Ĝi ne ŝajnas konata al mi.’

“Tiam la Novedzino ridis.” Lia malhela, bruna vizaĝo lumiĝis. “Nu, kunuloj, tio finis la argumenton.

“Dum la tuta tago ni remis al tiu balancanta purpura signalo sur la ĉielo. Tiam la komercaj ventoj malfortiĝis; la suno subiris, kaj ni iris antaŭen, sur maro de fandita oro. La blankaj nuboj brulis karmazine; la delikata bluo de la ĉielo ŝajnis rebrili la subbrulon; kaj, kontraŭ la ruĝa forno de la okcidenta horizonto, la lavenda standardo pendis senmova.

“Tre malrapide la gloro paliĝis, kaj leviĝis la luno. Ĝi ŝajnis balanci for el la ĉielo, kaj ĝi paligis la brilecon de la steloj. La akvo moviĝis en kvietaj ondmovadoj, kaj pacaj, brilantaj ondetoj. La tuta granda silento de la maro estis plenigita per malmovema kvieteco. Kaj ni, laborante ĉe la remiloj, turmentigite per malsato kaj soifo, ankoraŭ tremante pro la terurego de la morto de granda ŝipo—ni ŝajnis esti nin trudantaj, neĝustlokaj; kaj, kunuloj, iel mi hontis. La purpura standardo moviĝis tre kviete tiam. Ĝi signodonis malrapide daŭre tiu tuta nokto, kaj la ŝipestro diris ion pri la landa venteto.

“La Novedzino dormis, kunpremita al la ŝultro de sia homo; sed la aliaj el ni ne intencis dormi. Tamen ni dormis, tion mi scias, kaj ke la boato ankoraŭ moviĝis antaŭen. Eble la fluo movis ĝin—mi ne scias. Sude de la Linio, kunuloj, la fluoj ne estas la nuraj aferoj kiuj estas strangaj. Mi scias ke kiam la taglumo ekaperis, en tiu unuopa fulmekbato, la Novedzino eksaltigis nin ĉiujn per krio.

“ ‘Ili estas arboj!’ ŝi kriegis; ‘ili estas arboj!’

“La tajdo estis malalta. Tiel malproksime kiel ni povis vidi, ambaŭflanken, la supro de la rifo gibiĝis, flavega kaj marmakulita. Rekte antaŭ ni oscedis la malfermaĵo, same kiel manka antaŭdento. La akvo en la laguno estis helverda; la marbordo brilis blindigblanka. Preter tio oni vidis larĝan spacon de mola, velureta herbaĵo, iom pli malhele verda ol la laguno. Tiam, simila al solida muro, de kie la marbordo kurbiĝis al kie la marbordo kurbiĝis, staris la lavendaj arboj.

“Ili staris altkreskaj kaj rektaj, kaj tamen la branĉoj ŝajnis pendi malsupren. Kunuloj, eĉ la trunkoj estis lavendaj. Estis tre kviete kaj varmege, kaj ili staris tiel senmovaj ke oni apenaŭ povis distingi la foliojn kaj la branĉojn. Ili estis strange belaj, havante post ili la bluan ĉielon kaj la malhelverdan herba-

556

jon; kaj antaŭe, la blankan marbordon kaj la helverdan lagunon. Sed ili estis teruraj. Oni ne povis travidi aŭ subvidi ilin. Ne estis fendiĝo aŭ fendeto tra kiu la okulo povis penetri. Ili ŝajnis kunlokitaj, kun diabla elpensaĵo el koloro, por gardi aŭ por kaŝi; kaj neniaj aliaj arboj estis videblaj.

“Ni sidis en tiu boato, kunuloj, similaj al malsaĝaj oscedantaj figuraĵoj, kaj rigardegadis. Tiam la Novedzino komencis plendeti, kaj kaŭris flanke de sia homo.

“ ‘Ni foriru!’ ŝi ploretis. ‘Mi timas. Ni foriru!’

“Ŝia homo ekposteniris ankaŭ, kaj la karno de lia vizaĝo ŝajnis forfali, lasante liajn okulojn elpusantaj. Sed la ŝipestro ekprenis sian remilon kaj transmetis ĝin trans la flanko de la moviĝanta boato.

“ ‘Estas gehena fluo, ĉi-tie!’ li diris. ‘Firme postmaste, Moylhan!’

“Tiam ni du laboris per niaj remiloj en la akvo; kaj la boato flugis tra la malfermaĵo, surakviris la lagunon, kaj saltis duonvoje supren sur la marbordon. Mi petas ke vi memoru, kunuloj, ke ni estis malfortaj kaj lacegaj, kaj la tajdo forfluadis.

“Kie la boato tuŝis la malsupron en la sablo, hela klara rivereto elfluis el la arboj. Ĝi fariĝis kristala strio trans la mola herbo, kaj malsupren sur la blanka marbordo al la laguno. La ŝipestro estis en la antaŭparto, kaj li estis la unua, kiu falis antaŭ ĝi. Li estis iome mirigita je la nura penso pri lando en tiuj maroj; sed li falis sur siajn manojn kaj genuojn, flanken de tiu akvo, kaj drinkis simile al porko, gruntante kaj ensuĉante ĝin en sian gorĝon. Rilate al mi—sincere, kunuloj, mi ne pensis; ŝipoficiro ne estas dungata por piedbati [kontraŭparoli]. Se plaĉas al la ŝipestro, tie finas la aferon. Mi iom surpriziĝis, sad plejparte mi koleriĝis, ĉar li ne atendis la Novedzinen. Plue, la akvo naŭzis min.

“Ĝi estis sufiĉe dolĉa kaj freŝa, kaj—Dio scias—mi jam ne revis pri alio de post tiu nokto kiam la ŝipo subakviĝis. Sed mi ne trinkis multe; mi ne povis: io estis malprava. Ĝi malsuprenfluis mian bakitan gorĝon malvarmeta kaj malseka—kaj tie ĝi haltis. Iel mia menso ne permesus ĝin malsupenflui plue, kaj mi vomis ĝin sur la sablon. Tiam la Novedzino eksidis vertikale kaj komencis fari la saman. Sed ŝia homo kaj la ŝipestro drinkadis; nur la Novedzo ne drinkis tiom.

“Mi sentis tiel malforta ke mi sidis ĝuste tie, kie mi estas; kaj tiam mi vidis ke la lavendaj arboj atente observadas. Mi vidis ion elveni el ili, kunuloj, Ĝi estis io, kion mi povis senti nur per miaj nervoj; sed ĝi palpetis kaj pripalpetis, supren kaj malsupren, kaj pli alproksimiĝis kiam ajn mi enspiras.

“La ŝipestro ankoraŭ drinkadis, la Novedzino surgenuiĝis, kvazaŭ konfuzata, kun sia mano supre al la kapo. La Novedzino ĉesis vomi, kaj venante sidis apud sia homo. El la blua ĉielo la sumo varmege brilis malsupren. La maro tamburis kontraŭ la rifon, kaj la flavan dorson per ŝaŭmo. La marbordo brilegis blanke; la spaco de herbaĵo brilis simile al malpala smeraldo; la hela akvo trafluis tra ĝi senmurmure, kaj faris etan ondeton kontraŭ la griza flanko de la savboato; kaj, eletendante de tiu nebuleta, mistera muro de lavenda foliaro kaj ligno, la io, kion mi povis nur senti, sin turnis kaj returnis—palpante, palpante, palpante.

“La samaĵo, kiu priparolis en mia menso, pri la akvo, diris al mi ekpreni la boaton; kaj kiam mi tion faris la io sin retiris en la arbojn. Eble mi aspektis blanka; mi scias ke mi sentis mortema. La Novedzino suprenrigardegis al mi, de kie ŝi surgenuiĝis apud sia homo, kaj mi vidis ke ŝi scias.

“Tiam la ŝipestro ekstaris kun kontenta grunto.

“ ‘Ni bezonos serĉi ian nutraĵon,’ li diras; ‘sed antaŭe, ni dormos. Kiam la komercaj ventoj komencos blovi, mi starigos signalon.’

“Li rigardis supren, kaj ŝajnis observi la arbojn je l’unua fojo:

“Sed la Novedzo jam dormis. Mi tenadis la boaton kaj rigardis la Novedzinon, kaj nek unu nek la alia el ni respondis. Ni pensadis—kaj ĉiu scias ke la alia pensadas—timon. Mi sentis histeriema—tute ekscitita kaj konfuzita. Sed mi observis ŝin plikvietiĝanta, alvokanta al ŝia kuraĝo kaj ricevanta tujan respondon. Iel la ŝipestro ne ŝajnis atendi respondon. Li ekfalis senenergie kie li staras, kaj mi observis lin ekronki. Mi volis diri al la Novedzino ke ŝi estas kuraĝa; sed mia lango deteniĝis post

557


miaj dentoj, miaj okuloj fermiĝis, kaj mi dormis en la ombraĵo de la boato. Ĝi estis la kriego de la Novedzino, kiu vekis min:

“ ‘Faligu lin!’ ŝi akrekriis.


La nekonatulo paŭzis kaj rigardis de Abbott al mi kun tiuj frenezaj, terurdilatigitaj okuloj. La ŝvito ekaperis sur lia sulkigita, sunbrulita fronto.

“Dio! kunuloj,” li sible parolis. “Mi neniam aŭdis virinon krii tiel antaŭe. Mi ne povus—ne povus suferi

ĝin ree.”

Streĉa silento okazis ĉirkaŭ la tablo. Abbott kaj mi rigardis unu la alian. Li ŝajnis timegigita je la sekvo de sia amika propono, sed tre avida. Rilate al mi, mi multe deziris krii, Blagego! se nur montri ke mi ankoraŭz estas mensosana; sed la vorto ne venua. Mi transrigardis al la dika barservisto, enmaniganta trinkaĵojn tiel unuforme, kaj mi deziris aŭdi lin diri ree, ke la nekonatulo estas “nuksa.” Plie, mi deziris paroli al la homo, kaj komencigi lin ree; sed mi ne kuraĝis. Fine:


“ ‘Faligu lin! faligu lin!’ Ŝi diris tion kvarfoje. ‘Faligu lin! faligu lin!’

“Mi suprentiris min flanken de la boato, kunuloj, dum la Novedzino eltenadis sian homon kaj li bataladis ŝin per siaj manoj; kaj tie kuŝis la ŝipestro sur la mola herbaĵo duonvoje al la lavendaj arboj. La Novedzino rigardis min.

“ ‘Iru kaj haviĝu ĝin,’ ŝi korvblekis.

“Mi penis marŝi; kaj miaj nudaj piedoj sentis kvazaŭ algluigitaj al la sablo. Mi ĉirkaŭprenis la ŝipestron ĉirkaŭ lia mezkorpo, kaj li blekegis simile al bovoviro. La kmercaj ventoj jam fortiĝis dum ni dormis. La purpuraj branĉoj sin turnis kaj balancis, kaj la folioj suprenstaris en la vento tute silentaj. Kiam mi levis la ŝipestron, malsuprenpendanta lavenda branĉo sin turnis trans la verdan herbaĵon kaj kurbiĝis ĉirkaŭ mia talio. Ho, Kristo! kunuloj, mi—mi—sed la Novedzino ree kriegis, la branĉo forblovis, kaj mi eltiris la ŝipestron al la marbordo.

“La ŝipestro kuŝis kie mi ĵetis lin, kaj baldaŭ li dormis kaj spirblovis. Ĉirkaŭ lia kolo estis maldika purpura streko, simila al ŝnureto streĉeligita. Mi vidis la Novedzinon rigardi ĝin kaj ekenspiri. Tiam ŝi ekrigardis min. Sed ŝi ne parolis, kaj ni ambaŭ deturnis nin. Kunuloj, ni vidis la timon unu en la okuloj de la alia.

“La Novedzino ankoraŭ sidis, la genuoj kunpremitaj per liaj brakoj, dum liaj nigraj okuloj moviĝis rapide tien kaj ĉi tien, supren kaj malsupren. Iafoje li tremetis, kaj la ŝvito gutetis de li simile ai akvo, kaj liaj kruroj ekskuiĝis konvulsie. Tiam, kun profunda sopiro la rigideco eliris el li, kaj lia mento ekfalis senenergie sur liajn genuojn. Mi sciis ke li sentas la ion—la ion, kiu en- kaj ekmoviĝadis inter tiuj purpuraj arbotrunkoj, serĉante, serĉante, serĉante, simila al fingroj meze de sablo.

“Kiam la sumo transiris post la arbareton, la ŝipestro ĝemis kaj sidiĝis. Nenia lumo brilis tra la bela nubo de silente-movantaj folioj, kaj estis neniaj ombroj sur la verda herbaĵo. La ŝipestro rigardegis la rifon, la trankvilan vesperan ĉielon, kaj tiam la lavendajn arbojn. Li ŝajnis terure turmentita.

“ ‘Tiu ĉi n’estas la loko por insulo,’ li murmuris. Li diris ĝin denove: “ ‘Tiu ĉi n’estas la loko por insulo.’ Tiam li diris tre laŭte, ‘Geheno! mi soifas.’

“Li penis tiri sin mem sur siajn piedojn, sad vane; tial li serĉis la akvon, rampante sur siaj manoj kaj genuoj. La Novedzino rigardis min kaj movis sian sekan langon laŭlonge siaj nigraj lipoj.

“ ‘Haltigu lin!’ ŝi blekis, simile al rano en marĉo; ‘haltigu lin!’

“Sed la ŝipestro superis min kaj algluis sian buŝon al la akvo, kiu ne havas pli multe da rajto esti tie ol la

lando. Mi ne povis fortiri lin. Mi ja metis miajn brakojn ĉirkaŭ li, sed li tute ne volis moviĝi. Tial mi ekrampis al la boato. Sed la Novedzino rigardis min, kaj mi returnen iris. Kunuloj, mi hontis.

“Iel la ŝipestro stariĝis sur siaj piedoj. Li turnis sin kaj elrigardegis nin tre malrapide. Li rigardis min rampantan al li sur la manoj kaj genuoj; la Novedzinon kaŭrantan en la ombro de la boato, firme tenantan la brakon de ŝia homo; kaj la Novedzon, tremetantan kaj ŝvitantan, zorge observantan tiun ion, kiu palpadis pli proksimen, kaj pli proksimen, kaj pli proksimen.

“ ‘Mi estas ironta serĉi ion manĝeblan

558

por ni,’ diras la ŝipestro. Lia voĉo sonis dika kaj gorĝa, kaj la maldika, purpura streko ĉirkaŭ lia kolo ŝajnis kunpremi ĝin, simile al streĉita ŝnureto. Li supreniris la marbordon al la verda herbaĵo.

“La Novedzino denove rigardis min. ‘Haltigu lin!’ ŝi raspis. Sed mi, kunuloj—kion mi povis fari?

“La purpuraj branĉoj skuiĝis alten al la blua ĉielo, sin turnis eksteren trans la verdan herbajcon, kaj ĉion faris sensone. La ŝipestro premkaptis la aeron proksime antaŭ sia kolo, kvazaŭ la ŝnureto tiras troe. Tiam li komencis kuri, farante strangajn saltetantajn paŝegojn; kaj ĉiam liaj manoj batalis malfirmigi tiun sufokantan tenegon. La Novedzo bataletis kaj piedfosis la sablon, penante sekvi, kaj la Novedzino baraktis teni lin tere. Sed mi kaŭris apud la akvo kaj rigardis la ŝipestron kuri sub la purpuraj arboj. La koloro ĉirkaŭante tuj kaŝis lin, simile al rapide-fermita pordo.

“La branĉoj svingiĝis malalten kaj faris signojn kiel antaŭe, kaj la folioj eletendlis rekte sensone. Tiam li komencis kriegi, kaj la Novedzo respondis.”


Ree fariĝis streĉa, profunda silento. Mia cigaro estingiĝis. Mi rigardis de Abbott al la nekonatulo, kaj denove reen al Abbott. Mi vidis ke ambaŭ spiregas.


“La Novedzino rigardis min,” diris la nekonatulo, “kaj mi revenis por helpi. Ŝi batalis same kiel kato, por teni lin tere apud la boato. Mia Dio! kunuloj, mi ne sciis ke iu homo, eĉ duonsenviva, kondutus sin kontraŭ virino same kiel li. Mi ekpuŝis lian kapon kontraŭ remilingon, kaj tio ne helpis. Li estis malforta, sed ne tiel malforta kiel ni du, kaj fine li barakte levis sin sur siajn piedojn. Tiam la Novedzino ekkaptis lin ĉirkaŭ la genuoj; lia kapo krakis kontraŭ la boato, kaj li kuŝis inter ni. Kaj dum la tuta tempo, malantaŭ tiuj silentaj purpuraj branĉoj, la ŝipestro kriegis kaj kriegis.

“Mi ekiris sekvi kin, kunuloj, sed la Novedzino detenis min. Ŝi prenis sian homon je la piedoj, kaj faris min levi liajn ŝultrojn. Mi tiris kaj tordis kaj metis lin en la boaton. Tiam mi ree ekiris, sed ŝi prenis mian kapon inter siaj manoj kaj turnis ĝin tiel ke mi alrigardis al la maro.

“ ‛Ne returnu,’ ŝi subparolis.

“ ‘Moylhan! Moylhan!’ la ŝipestro kriegis.‘Jim! ho, Jim!’

“ ‘Nia Patro,’ diras la Novedzino—kaj ŝi komencis puŝi la boaton—‘kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu via nomo—’

“Ŝi premis sian molan bruston kontraŭ la antaŭparton. Kunuloj, mi helpis. Sed ŝajnis al mi ke la boato jam elkreskis tie al tiu blanka marbordo, kaj la kriegoj de la ŝipestro fariĝis pli laŭtaj. Ili trapenetris mian kapon ĝuste kiel blankvarmegaj tranĉiloj:

“ ‘Jim! Jim! Helpu min, ho, Jim!’

“Mi ĉesis puŝi la boaton kaj ekturnis min. ‘Via regno venu, Via volo fariĝu’—Korvkriis la Novedzino.

“Kunuloj, ni metis tiun boaton en la lagunon. La akvo estis talio-profunda post sekundo. Mi aŭdis la ŝipestron ankoraŭ krieganta, sed la Novedzino estis tute apude al mi.

“ ‘—sur la tero, same kiel ĝi fariĝis en la ĉielo. Donu al ni hodiaŭ nian ĉiutagan panon—’

“Eble ŝia preĝado faris min puŝi pli forte. Estis tio, aŭ ŝiaj okuloj. La sekvaĵo, kiun mi rememoras, estas: ŝi estas en la boato, kaj mi sentis ŝiajn fingrojn tirantaj miajn.

“Mi barakte rampis; ŝi tiris. Tiam mi falis, vizaĝo-sube, sur la malsupron apud la Novedzo, kaj ni trapasis

tra la malfermaĵo kaj eksteren al la maro. La Novedzino prenis remilon. Mi faris la saman, kaj ni laboris dum la Novedzo kuŝas en la kilakvo ĉe niaj piedoj.

“Estis la Tropic Queen, kiu savis nin. Ni ne estis remantaj tiam. Post tri tagoj mi demandis ĉu la Novedzino vivas, kaj la Novedzo. La kuracisto diris al mi ke ili vivas, kaj ke kredeble ili vivos longtempe.

“Post alia semajno mi aŭdis la pasaĝgerojn kurantaj tien kaj reen laŭlonge la ferdekon; mi aŭdis trenŝipon

fajfi, kaj flaris la verdan freŝecon de la lando. La kuracisto manbatetis mian dorson:

“ ‘Rigardu supren!’ li diris. ‘Rigardu supren! Tiu ĉi estas la lando de Dio, kaj jen—San Francisco!’

“Tiam, kunuloj, mi levis miajn okulojn je la unua tempo de post kiam la Novedzino deturnis ilin de la lavendaj arboj.”


En la streĉa silento kiu sekvis, Abbott, profunde enspiris.

559

“Nu?” li demandis.

La nekonatulo eksaltetis kaj pasigis la manon tra siaj malseketaj blankaj haroj. “Nu?” li ripetis.

“Jes, ‘nu’ ” ekparolis Abbott. “Kio estas la solvo Pri kio estas la tuta afero? Kio estas la klarigo?”

“Solvo? Klarigo?” palpetis la nekonatulo. “Mi—mi ne komprenas,” li finis malrapide.

Abbott rigardis la homon atente. Tiam malhela ruĝo brulis en lia glata vango, kaj li rapidc repuŝis sian seĝon:

“Kaj mi malŝparis mianm tempon kaj monon je mistero senklariga!” li kriis kolere. “Horo donita al aferaĉo, kiu estas absolute senvalora. Nenia revuo aĉetos mistera-rakanton, kiu ne estas detale klarigita.”

“Detale klarigita?” ripetis la nekonatulo konfuzeme. “Estas vere, mi diras al vi.”

Sed Abbott estis iranta trans la ĉambron, murmuretante malplezurigite.

“Abbott!” mi kriis. Mi kaptis lin kiam li paŝas sur la straton. “Ĉu vi permesos ke mi provu ĝin?” mi demandis.

“Jes; vi estas libera provi ĝin,” li spirblovegis kun malestimo. Sed ĝi ne sukcesos. Mi diras al vi ke nenia

Redaktoro akceptos mistera-rakonton, kiu ne estas plene klarigita. Vi estas libera provi ĝin.”

Nu—mi jam provis.

560


SOURCE: Allen, Maryland. “The Lure of the Lavender Trees,” with “La Allogo de la Lavendaj Arboj,” translated by D. O. S. Lowell, The Cavalier, vol. 24, no. 3, January 18, 1913, pp. 550-555, 555-560.

Note: Neither the original typography nor the original two-column formatting is preserved here.

Nek la originala tipografio nek la originala 2-koluma formato konserviĝas ĉi tie.

This occasions the second appearance of an Esperanto translation in The Cavalier, and the first of a new series that generated five translations.  For links to all the English originals and Esperanto translations and more information, see:

Ĉi tiu rakonto estas la dua apero de Esperanta traduko en la gazeto The Cavalier [La kavaliro], sed la unua en eksperimenta serio de noveloj publikigitaj en Esperantaj tradukoj kune kun la anglalingvaj originaloj. (Rigardu la anoncon kape de la anglalingva originalo.) 5 rakontoj en tiu serio aperis, kaj ĝi ĉesis post multaj plendoj de legantoj al la redaktoro. Por pluaj informoj, aliru:

The Cavalier: Covers & Contents

J. U. Giesy (John Ulrich, 1877-1948) & His Collaborators


In 2112” (1912) by J. U. Giesy & J. B. Smith

En 2112” (1912) by J. U. Giesy & J. B. Smith,
translated into Esperanto by Elmer E. Haynes, M.D.

In 2112,” by J. U. Giesy & J. B. Smith,
translated from Esperanto by Forrest J. Ackerman

Esperanto in The Scrap Book, April - June 1907
(with 2 articles by D. O. S. Lowell)

Farewell to Esperanto
by Bob Davis, the Editor
(The Cavalier, 15 Feb 1913)

Esperanto—A Closed Incident
by the Editor [Bob Davis],
with images of the entire letter column
“Heart to Heart Talks”

Elmer E. Haynes & John A. Morris on J. U. Giesy et al in the pulps (1915)

The Way,”
translation of L. L. Zamenhof's “La Vojo”
by D. O. S. Lowell

Esperanto in early science fiction to 1930 by Everet F. Bleiler

J. U. Giesy (John Ulrich, 1877-1948) & His Collaborators

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Offsite:

J. U. Giesy @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 15 November 2021

Site © 1999-2022 Ralph Dumain