Frigyes Karinthy la esperantisto

RÁTKAI Árpád

Frigyes Karinthy (1887-1938) ekde la dekaj jaroj de la pasinta jarcento estas la plej ofte legata, citata kaj menciata humuristo, krome poeto, dram- kaj prozverkisto, kun vasta naturscienca kaj filozofia erudicio.

Kvankam li estis ankaŭ esperantisto, pri tiu aspekto de lia vivo eĉ esperantistoj havas kaj disvastigas falsajn informojn. Nur unu aferon oni scias ĝuste: li estis prezidanto de Esperanto-societo. La falsaj informoj devenas el liaj humuraĵoj, ja li plurfoje verkis ankaŭ pri Esperant-rilata temo. Fikciojn de la humuraĵoj poste oni traktis kiel faktojn el lia vivo. Lasante la onidirojn ni rigardu la faktojn.

La konkuro de Esperanto kaj Ido en Hungario kulminis en la revoluciaj jaroj 1918-1919 (Rátkai 2001, 2009). Tiutempe grava faktoro de la revoluciaj movadoj estis la radikala Galilei-Rondo, kiun la instancoj malpermesis en la komenco de 1918. Post la “astera revolucio” (la 30-an de novembro 1918) ĝi rapide reorganiziĝis kaj ĝiaj membroj ekde novembro forte influis la politikan kaj kulturan vivon. Tiu societo malgraŭ protesto de siaj esperantistaj membroj la 8-an de novembro eldonis alvokon por lerni Idon kaj apliki ĝin en internaciaj rilatoj. Tio okazis laŭ iniciato de la matematikisto Pál Dienes (1882-1952), idista membro de Galilei-Rondo.

Tiun alvokon la esperantistoj traktis kvazaŭ militdeklaro, kaj iniciatis adekvatan respondon. En la sama monato ili fondis Propagandan Komitaton de Lingvo Intemacia (PKLI), kiu envere funkciis kiel societo kun membraro, membrokotizo, estraro kaj lanĉis eĉ la propran eldonaĵon Hungara Revuo (1919). La iniciatintaj esperantistoj facile gajnis inter aliaj la junan, sed jam vaste konatan, popularan verkiston Frigyes Karinthy. Prezidanto de PKLI, la verkisto Lajos Bíró (1856-1931) ne estis esperantisto, sed en tluj monatoj li estis ŝtatsekretario pri eksteraj aferoj, kaj li povis akiri monon por Hungara Revuo. Inter la fondintoj estis ankaŭ Dezső Kosztolányi (1895-1936), amiko de Karinthy, kiu jam parolis Esperanton, la literatur-historiisto Aladár Schöpflin, la lingvisto József Balassa kaj la Esperanto-poeto Rezső Rajczy (1886-1920). Hungara Revuo, kiun ili disvastigis eksterlande, estis propagandilo por influi la preparatan packontrakton kun Hungario.

Post la revolucio en 1918 kaj esperantistoj kaj idistoj agadis tute libere. Galilei-Rondo la 7-an de novembro Idon rekomendis por internaciaj rilatoj, sed la 9-an de decembro la rezolucio de PKLI Esperanton. La alvokon de Galilei-Rondo oni disvastigis hungarlingve, afiŝe, kaj la alvoko de PKLI apens en la januara numero de Hungara Revuo, en 1919. Tiuj dokumentoj krom la rekomenditaj Ido, respektive Esperanto montras ankaŭ aliajn diferencojn de tiuj du internacilingvaj movadoj Galilei-Rondo rekomendis ja internacian helplingvon kiel la plej taŭgan por “iĝi universala mondlingvo el inter la artefaritaj lingoj (volapuk, novilatin, idiom neutral, Esperanto)”. Do Galileo-Rondo jam forlasis la terminon lingvo internaciona Ido kaj uzis esprimojn helplingvo, artefarita lingvo, mondlingvo, universala mondlingvo k. s., kiujn oni povis kompreni iel ajn. PKLI kaj la esperantistoj plej ofte ankoraŭ uzis la terminojn de Zamenhof: la Internacia Lingvo kaj lingvoprojektoj, kvankam ankaŭ ili

340

ekuzis nebulajn esprimojn. Dekomenca grava diferenco estis inter la du movadoj, ke idistoj la internacian lingvouzon traktis kiel puran lingvan demandon, sed la esperantistoj ligis ĝin al la afero de paco. Nur escepto estis, ke en 1918 ne nur la Esperanta, sed ambaŭ movadoj intencis helpi la realigon de Ligo de Nacioj, de kiu ĉiu atendis la realigon de la mondpaco.

En la verkaro, en la tekstoj de Karinthy estas multaj fremdlingvaj esprimoj, frazoj. Esperantlingvaĵo unue aperis en lia artikolo en 1918. Sed tiam li ankoraŭ ne konis la lingvon, estis nur simpatianto. “Mi parias experantei” — skribis li en 1918, kvankam ĝi ne humuraĵo estis. Nur en la dudekaj jaroj li studis la lingvon, kaj en 1928 li jam ĝuste citis: “En la mondon venis nova sento.” Tamen pri sia lingvoscio en tiu jaro deklaris jene: “Esperanton, kvankam mi sufiĉe bone komprenas, je mia doloro, mi ankoraŭ ne parolas kontentige.” 17 Tiu estas kvankam subjektiva, sed la sola informo pri lia lingvoscio. Ĉiuj aliaj onidiroj fontas el liaj propraj humuraĵoj, kaj ne traktendas kiel informoj. Tre verŝajne la nivelo de lia parolkapablo estis relative malalta, sed multe pli bone li legis kaj komprenis tekstojn, ŝajne kiel aliaj, kiuj uzas tiun aŭ alian fremdan lingvon. Tre verŝajne li konis la lingvon tiugrade, ke li povis orientiĝi je movadaj aferoj, ŝajne kiel aliaj esperantistoj.

Kriterio de esperantisto ne enhavas gradon de la lingvoscio. Nur malgranda ono de la esperantlingva komunumo posedas la lingvon kiel gepatran. Iuj aliaj lernis la lingvon kaj aplikas ĝin laŭ sia nivelo, ŝajne kiel ajnan lernitan fremdan lingvon. Post la morto de Karinthy precipe tiuj disvastigis falsajn asertojn pri lia lingvoscio, kiuj disvastigis ankaŭ aliajn falsajn informojn pri Esperanto, kaj eĉ la ekziston de internacilingva komunumo ne povis kompreni.

Karinthy ekde 1918 ofte kaptis eblon por helpi Esperanto-movadon. En 1929 li tiel skribis pri la motivo de sia engaĝiĝo: “Nur Esperanto-movado havas ŝancon por garantii la ekziston de la naciaj lingvoj, tiuj multmiljaraj kulturvaloroj, en la minaca ventokirlo de Babelo” 18. Kies lingvo estas Esperanto? tio estis la alia demando, kiun li klopodis prilumi en siaj artikoloj.  “Fremda, sed ne tiu de fremduloj ĝi deferencas de nia lingvo, tamen ne estas tiu de aliaj, sed lingvo de ni ĉiuj, aŭ se tiel plaĉas al vi: nenies lingvo, ĉar ĝi ne servas imperiestrojn, ŝtatinteresojn, vantecon de landoj. Ĝi ne batalas kontraŭ nacioj, kontraŭ lingvoj, ĝi neniun vivantan lingvon volas asimili, aliigi, forbalai, neniigi, prisilenti. Ĝi volas ekzisti ne negante la ekziston de aliaj. Ĝi ne havas alian celon, nur tiun, kiun asertas ĝia ekzisto, krei ordon en Babelo de la mondo. Ĉiu parolas sian propran lingvon, krome ankoraŭ unu, kiun ĉiu komprenas en la tuta mondo.” 19

17 Karinthy Frigyes: En la mondon venis nova sento. Széljegyzetek az eszperantó kongresszushoz. En: Pesti Napló. 1929-08-11; Szatíirák. 5. 1928-1929. Akkord. 2005. (Kolektitaj verkoj de KF). 209-214. [≠ Ne tekstofidela represo: Világ és nyelv. 23:4. 1983. 7-8.] — p. 210. Karinthy, kiu ofte kreis novajn hungarajn vortojn, en tiu artikolo dufoje skribis ‘eszpista’ (t. e. ‘espisto’), nur Világ, és nyelv ŝangis tiun vorton al ‘eszperantista’ (‘esperantisto’). Tiu slanga vorto nur iom disvastiĝis, sed ekde tiam ekzistas kaj en Esperanto kaj en la hungara lingvo.

18 Karinthy Frigyes: A moziról. En: Pesti Napló. 1929. február 19.; Karinthy Frigyes összegyűjtött művei ‘Kolektitaj verkoj de KF 2’. Címszavak a Nagy Enciklopédiához. Cikkek. 2. Szépirodalmi, 1980. 276-277.

19 Karinthy Frigyes: En la mondon... i. m. p. 211.

341

Post la revolucioj kaj la packontrakto en 1920 ĉesis la agado de PKLI, sed kreskis la nombro de esperantistoj. Ekzistis jam publiko, gazetaro kaj libromerkato. Multajn mallongajn verkojn de Karinthy oni tradukis Esperanten: libroforme aperis Morgaŭ matene en 1923 ankaŭ en traduko de Kalocsay, Norda vento en 1926 en perfekta traduko de Károly Bodó, fine Vojaĝo en Faremidon en 1936 en traduko de Lajos Tárkony. Sed tiun lastan István Bakonyi jam pli frue tradukis en Idon kaj Voyajo di Gulliver en la lando dil muziko aperis en 1924 kun antaŭparolo de la jurscienculo kaj psikologo Gyula Pikler. Ĝi estis la unua romano en Ido.

La interligo de Karinthy kun la movado daŭris. En 1928-1929 kune kun la verkisto-esperantisto Béla Vikár (1859-1945) partoprenis la organizan komitaton de la 20a Universala Kongreso en Budapeŝto. 20 Li partoprenis la literaturajn aranĝojn de kongreso kune kun sia amiko, la verkisto Dezső Kosztolányi, kiu jam en 1906 lernis Esperanton. Ili ambaŭ estis konataj kaj popularaj verkistoj kaj ofte ili kune partoprenis Esperanto-eventojn ankaŭ alifoje. En literatura vespero de la budapeŝta Esperanto-grupo la 25-an de februaro 1930 oni voĉlegis el la verkoj de ambaŭ, kaj Karinthy mem voĉlegis sian verketon por la publiko ducentkapa. 21

Nova organizaĵo en la literatura vivo estis la hungara Pen Club fondita en 1926. Ĝia unua prezidanto estis la verkisto Jenő Rákosi (1842-1929), kaj en la unuan estraron proponitan de li oni elektis la eksidiston Mihály Babits (1883-1941) kaj la esperantistojn Dezső Kosztolányi kaj Frigyes Karinthy. Rákosi antaŭ la Granda Milito plurfoje rifuzis la Internacian Lingvon kiel artefaritaĵon, sed lia opinio pri ĝi en la periodo de sia vivo ŝanĝiĝis. En 1926 li dubis ke Esperanto povas funkcii en la beletro kiel la “naturaj lingvoj”, sed jam koncedis ke oni povas ĝui ekzemple la tradukon La tragedio de l’ homo de Madách. 22 Kaj du jarojn poste li jam deklaris Esperanton genia kreaĵo. 23

En 1930 Kosztolányi iĝis la prezidanto de la hungara Pen Club. Dank’ al organizlaboro la 10a kongreso de la Internacia Pen Club estis okazonta en Budapeŝto. Sed tiam eksplodis batalego inter la konservativaj kaj la modernaj verkistoj. Kosztolányi devis retiriĝi el la posteno de prezidanto kaj lia posteulo estis konservativa verkisto-politikisto. En la politiko eĉ la konservativa registaro falis, en 1932 jam adoranto de Hitler iĝis ĉefministro.

Esperanto ankoraŭ estis tro malforta por ricevi lokon en la Internacia Pen Club, sed Karinthy kuraĝis elpaŝi por ĝi en la kongreso. Li alparolis la 19-an de majo 1932, kaj lia temo estis sole Esperanto. 24 Laŭ lia propono la kongreso akceptis rezolucion rekonantan Esperanton. Karinthy alparolis en la franca, la oficiala lingvo de la kongreso. Baldaŭ aperis Esperanta traduko de lia alparolo, poste tiun tekston oni

20 Hungara Heroldo. Magyar Hirnök. 1(l 928):2(feb). p. 26.

21 Hungara Heroldo. Magyar Hirnök. 3:2. 1930-03-15. p.3.

22 Új Idők. 1926-06-27. nr 20.

23 Rákosi Jenő: Az eszperantó. Hungara Heroldo. Magyar Hirnök 1: 1. 1928. jan. p. 2.

24 Karinthy Frigyes beszéde a Pen Club ülésén. En: Hungara Heroldo. = Hungara Esperantisto. 1970. marto. p. 13.

342

tradukis hungaren, kaj tiu traduko disvastiĝis. 25 La protokolo, kiu enhavas la tekston de lia alparolo estas en la arkivo de la hungara Pen Club. Antaŭ kelkaj jaroj la hungara traduko de tiu originala teksto aperis elektronike en literatura revuo. 26 Tiam evidentiĝis, ke la unua, Esperanta traduko ne estas fidinda.

Laŭ tiu pli frua traduko la 19-an de februaro 1932 en la kongreso Karinthy parolis kiel prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo (HES, 1911-1950). Fakte tio ne povis okazi, ĉar la prezidanto de HES tiam estis József Mihalik (1888-1959). Kvankam la 31-an de majo 1932 la societo elektis Karinthy prezidanto, apenaŭ estis kredeble, ke li pli frue elpaŝis kiel prezidanto. Nek en la originala franclingva teksto, nek en ĝia nova traduko temas pri tio.

Bedaŭrinde jam ankaŭ Karinthy komencis menciadi la nocion artefarita lingvo, sed la malnova traduko emfazas tiun, eĉ kvazaŭ ofertas ankaŭ aliajn, malklarajn esprimojn kiel peranta lingvo, komunikada lingvo kaj mondlingvo, kiun Karinthy—laŭ la originala teksto—ne diris. Do la tradukintoj aŭ la redaktoroj de Hungara Heroldo apud la nocio artefarita enkondukis tri aliajn, falsajn epitetojn, ja temis pri la Internacia Lingvo, kaj ili timegis de la vorto internacia. Karinthy en sia parolado aludis grandegan bibliografion. Fakte temis pri Bibliografio de Internacia Lingvo (Stojan 1929). Karinthy ne eldiris la titolon de la verko, tamen la redaktantoj de la malnova traduko simple ellasis la tutan frazon, ja temis pri libro, kies titolo enhavis la vorton internacia.

Kial tiu timego je la terura vorto internacia? La sindeteno, evito de tiu vorto estis sentebla en la tuta Esperanto-movado jam en la jardeko antaŭ la Granda Milito. Apud la termino Lingvo Internacia aperis ĝia sinonimo Esperanto. Tiu lasta iom post iom iĝis la pli ofta, multe pli ol oni povus motivigi tion per la mallongeco de la vorto. Malnovajn tekstojn kaj eĉ la titolon de la Unua Libro oni misprezenti/as. Kial? La vorto nacia estis io pozitiva, kaj la vorto internacia negativa. Internacia en multaj landoj signifis ion socialistan, socialdemokratan, judan, kontraŭnacian, eĉ spionan. En la intermilita penodo, precipe en la tridekaj jaroj tiu tendenco plifortiĝis, la nacia jam estis io glora, la kaj internacia io kulpa, malamika, ekstermenda afero. Redaktoroj de Hungara Heroldo kvazaŭ demonstris, ke Esperanto kaj internacieco estas malsamaj aferoj. Motivojn ni povus trovi plurajn. Sufiĉas mencii ke okazis fervoj-eksplodigo ĉe la vilaĝo Blatorbágy, kiun oni atribuis al internacia komploto. Sekve de tiu bombatenco en Hungario oni enkondukis krizostatan juĝadon. Multajn homojn oui arestis, punis, eĉ ekzekutis. 27 Tamen necesas emfazi ke temas pri du aferoj: unu afero estas la falsofaroj mem kaj alia afero estas eblaj motivoj de la falsofaroj en difinitaj cirkonstancoj. Neniel ni kondamnas iun ajn, sed ajna motivo ne sufiĉas ke ni akceptu kaj disvastigu plu falsofarojn.

25 Karinthy Frigyes beszéde a Pen Club ülésén. Hungara Heroldo. 5:1. 1932-07-15. p. 1-2. En: Eszperantó Magazin. 14(1974): 1 (jan). p. 2.; Világ és Nyelv évkönyve ’81. Budapest. 1981. p. 140-142. http://vilagnyelv.tripod.com

26 Liget. 2007:7. p. 68-92.; 2007:8. p. 70-94. http://kenyeres.Zoltan.googlepages.com Kosztolányi és a társaságok. Montázs-esszé.

27 Alia afero estas, ke fine evidentiĝis: temis pri sola atencinto, kiun fine oni kaptis en Aŭstrio kaj enkarcerigis tie pro aliaj kulpoj.

343

Karinthy kiel granda satiristo verkis humuraĵojn pri multaj aferoj, personoj, fenomenoj kaj inter ili ankaŭ kaj pri Esperanto kaj pri sia propra lingvoscio. 28 Ankaŭ anekdoton oni disvastigas, kiun Karinthy mem elpensis, kaj laŭ kiu li absolute ne komprenis Esperanton. Ilian enhavon kaj fikciajn eventojn konsideris/as faktoj nur tiuj, kiuj ne havas humursenton aŭ ne scias, ke la verkisto simple elpensis bonegan situaci-komikaĵon por amuzigi siajn amikojn. 29 La esenco de la anekdoto en diversaj variantoj temas pri la prezidanto de Sveda Esperanto-Federacio, kiu kun delegacio vizitis la malsanan Karinthy en hospitalo. Li kun floro en la mano volis laŭtlegi longan salutan tekston en Esperanto, sed Karinthy intencante kaŝi sian nescion, pretekstis ke pro la cerbo-operacio li forgesis Esperanton. Do ili ne povis komunikadi. Ni ne scias ĉu renkontiĝo inter ili envere okazis aŭ ne. Sed ni scias ke la alia prezidanto estis la sveda ĵurnalisto Paul Nylén (1870-1958), kaj se li envere vizitis lin, certe volis nenion longe, feste laŭtlegi al la malsanulo. Krome ne nur en Esperanto, sed ankaŭ germane aŭ france ili povintus konversacii, ja ambaŭ parolis tiujn lingvojn. Temas pri unu el la multaj kazoj, en kiu Karinthy elpensis interesajn komikaĵon, kiu envere ne povis okazi, sed en societo sukcese amuzis per ĝi sian amikaron. Ne lia kulpo estas, ke post lia morto tiun anekdoton oni traktis kvazaŭ raporton. Eĉ lia filo, la verkisto Ferenc Karinthy (1921-1992) kaj aliaj profitis/as el tiu anekdoto, prezentante ĝin kiel rememoron aŭ informon. Dume oni plikolorigis la temon tiel, ke ĝia esenco ŝanĝiĝis. Laŭ misprezento tio estas humuraĵo pri homo, kiu “ne konante Esperanton” estis estro de Esperanto-societo. Plivastigis la anekdoton la poeto György Faludi (1910-2006), kiu aldonis pliajn fikciaĵojn pri Karinthy kaj pri Esperanto. 30

Beletron, precipe humuraĵojn trakti kiel datumfonton estas malserioza afero. Citante fikciojn el lia verkaro eĉ tion oni povus “pruvi”, ke Karinthy kvankam ne konis Esperanton, sed konis la antikvan lingvon praesperanto, krome li estis du katidoj, kiuj ludis unu kun la alia.

Karinthy de 1932 ĝis sia morto en 1938, estis prezidanto 31 de Hungarlanda Esperanto-Societo. La nomon de la societo oni tre ofte skribas malĝuste, kvankam en la tridekaj jaroj ekzistis pluraj Esperanto-societoj en Hungario. Oni ofte intermiksas ilin kaj konkludas erare. Unu el la societoj estis Hungara Esperanto-Federacio (HEF, 1935-1944), kiun oni fondis por apogi la politikon de la hungara registaro en internaciaj aferoj, precipe (re)akiron de teritorioj perditaj en la Granda Milito. La

28 Karinthy Frigyes: Felolvasás. En: Pesti Napló. 1931. augusztus 25.; En: Karinthy Frigyes összegyűjtött művei. Idomított világ. 1. Budapest, 1981. p. 511-512.; Eszperantó Magazin. 14(1974):3(márc). p. 4.

29 G. M.: Epepe-ország. Beszélgetés Karinthy Ferenccel. En: Eszperantó Magazin. 1(1973):1 (okt). 20-21. — Faludy György: Karinthy Frigyes. http://www.ij.nyugatijelen.com/archiv/2005/2005%/20november/ij1.html

30 Faludy György: Karinthy Frigyes. En la sama loko li false citis la verkiston. “Laŭ li Esperante, kiel li diris, oni povas mendi hotelĉambron, sed oni ne povas amdeklari.” — asertis Faludi. Sed Karinthy tion ne diris kaj ne skribis. Pli precize: ne Karinthy skribis tion, sed la anekdoto tiel iĝis pli interesa, krome plaĉas al tiuj, kiujn atingis nur misinformojn pri la Internacia Lingvo.

31 Plej ofte oni titolas lin erare: honora prezidanto aŭ vicprezidanto.

344

prezidanto de la Federacio estis la firme antisemita bravulo 32 d-ro Ágost Benárd (1880-1968?), parlamenta deputito. Benárd estis tiu prezidanto, klu envere ne konis Esperanton kaj ne estis esperantisto, nur akceptis la peton de esperantistoj apogantaj la oficialan politikon de la registaro, la teritoriajn postulojn kontraŭ la najbaraj landoj. La Federacio havis tute alian celon ol siatempe la Propaganda Komitato de Lingvo Internacia, kiu en 1919-1920 klopodis atingi pli justan packontrakton kun partopreno de Karinthy kiel unu el ĝiaj vicprezidantoj. La Federacio ĝuste tial fondiĝis, ĉar HES ne priservis iredentan, 33 militeman politikon de la registaro. Tiutempe jam ne nur la vorto internacia, sed ankaŭ la vorto paco estis io suspektinda. Krome Benárd estis inter tiuj, kiuj en la parlamento voĉdonis por la unua kontraŭjuda leĝo. En HES apogo de antisemita politiko estis neimagebla nek dum la prezidanteco de Karinthy, nek dum liaj posteuloj. 34

Kvankam la verkiston en 1932 oni elektis prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo (1911-1950), eksterlande ne li, sed kiel ankaŭ pli frue, kutime la kuracisto d-ro József Takács (1890-1944) reprezentis la societon. HES estis la landa asoclo, kaj HEF klopodis akiri tiun pozicion kaj reprezenti la movadon en- kaj eksterlande. La formala motivo de tiu klopodo estis tio, ke la Federacio estis tegment-organizaĵo. Sed tio estis nur preteksto, ja ankaŭ HES havis membro-societojn. La envera diferenco inter la du societoj estis, ke la Federacio reprezentis la oficialan politikon, kaj HES restis politike neŭtrala organizaĵo. Persone jen Benárd, la prezidanto, jen Mihalik la afergvida vicprezidanto de HEF klopodis esti reprezentanto de Hungario eksterlande. Takács iom post iom retiriĝis pro sia juda deveno. Karinthy enlande klopodis servi plu la aferon de Esperanto, ĝis la eblo de lia sanstato.

Intermiksado de prezidantoj kaj societnomoj ne estas afero de nuraj eraroj au ne sufiĉa informiteco. HES estis antaŭorganizaĵo de Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro (1955-1960) kaj Hungara Esperanto-Asocio, HEA (re)fondita en 1960. 35 En la hungara lingvo, laŭstatute HEF kaj HEA ŝajne estis/as Magyar Eszperantó Szövetség. Oni ofte identigas ilin, kvankam kaj tempe kaj enhave ili diferencas.

Poresperanta aktivado de Karinthy malpliiĝis en la dua duono de la tridekaj jaroj. En artikolo aperinta la 8-an de marto 1938 li skribis pri tio: “Mi entuziasme restas dumviva adepto de Esperanto. Mia agemo paraliziĝis sed ne la konvinkiĝo pri ĝia sukceso.” 36 Dum la naciisma, antisemita ondo en la politiko la internacia lingvouzo iĝis pli kaj pli malaktuala. Li trovis sin en simila situacio kiel Zuboly alias Elemér Bányai (1875-1915), kiu iom, antaŭ la Granda Milito konstatis, ke “mondpaco kaj

32 Bravulo (hungare: vitéz) estis antaŭnomo donacita pro militmeritoj aŭ pro meritoj en subpremo de revolucioj.

33 iredenta = teritoriojn postulanta (el la itala “irredenta”).

34 Post Karinthy en la jaroj 1938-1941 estis prezidanto Kálmán Kalocsay (1891-1976) kaj en la jaroj 1941-1947 Lajos Kökény (1897-1985).

35 Laŭ la preparoj oni planis la refondon sub la malnova nomo Hungarlanda Esperanto-Societo, sed en la lasta momento tamen ŝanĝis la nomon al Hungara Esperanto-Asocio, kiu siavice en 1991 ŝanĝis sian nomon al Hungaria Esperanto-Asocio. Klarvidon ĝenas, ke en 2000 fondiĝis malgranda societo sub la nomo HES.

36 Új Bábel. = Pesti Napló. 1938-03-08. = Az utolsó palackposta. Karcolatok, humoreszkek, cikkek. Red. Ungvári Tamás. Bp.: Talentum. [1994]. 134-138.

345

Lingvo Internacia estas solvenda tasko, sed ne nuntempa.” 37 Kaj la mondo ankaŭ en la lastaj vivojaroj de Karinthy okulfrape iris ĝuste en la kontraŭan direkton.

Karinthy la 29-an de aŭgusto 1938 abrupte forpasis. La revuo Hungara Heroldo, kiun tiam redaktis la afergvida prezidanto de HEF, József Mihalik, eĉ en sia mallonga nekrologo malice menciis, ke la “varmkora amiko de Esperanto” ne parolis Esperanton. 38 Kvankam inter la prauloj de Karinthy estis judoj, lin mem ankoraŭ ne trafis la unuaj kontraŭjudaj leĝoj, sed lian vidvinon, judinon oni mortigis en 1944 en Auschwitz.

Kiel partoprenis Kannthy en la internacilingva movado? “Per granda simpatio mi rigardas la senesperan, tragikan batalon de batalantoj de arta lingvo kontraŭ la spirito de epoko.” — li skribis en 1929. 39 Ekde 1918 li propagandis Esperanton kaj entreprenis filmkelojn kaj elpaŝojn en kaj por Esperanto-organizaĵoj. Li konsciis, ke eĉ nure per sia vaste konata nomo, li povas altiri la atenton de la publiko al la Lingvo Internacia. Sed li faris multe pli por Esperanto. Li organizis kaj gvidis serion da literaturaj vesperoj de HES, en kiuj li elokvente argumentis por Esperanto. Li organizis kunvenojn pri Esperanto por verkistoj kaj ĵurnalistoj. Li kaptis ĉiun eblon por elpaŝi por Esperanto en komisionoj, gazetoj, prelegoj, laŭtlegadoj kaj aliaj forumoj. Propagando por Esperanto estis grava parto de lia vivo. Anstataŭ tiuj faktoj emfazi nur tiun fikciaĵon ke li ne parolis Esperanton, estas falsofaro de lia biografio, de lia vivoverko.

Karinthy estas inter tiuj historiaj personecoj, kiuj kontribuis al relative bona pozicio de Esperanto en la hungara intelekta vivo kaj en la hungara socio ĝenerale. Dank’ al tiaj homoj la hungaria Esperanto-movado sukcese konservis sian politike neŭtralan karakteron dum la postaj malfacilaj periodoj: la milita dum 1939-1945 kaj la stalinisma dum 1949-1953.

Lia tombo estas en Nacia Panteono, tombejo Fiumei úti. Lastatempe esperantistoj florkronadas lian statuon en la urbo Siófok, kie li mortis. Lian memoron gardas plua statuo, en Budapeŝto, reliefo, kelkaj memortabuloj (Rátkai 2007) kaj 16 stratnomoj (Rátkai 2008) en Hungario.

Bibliografio

Rátkai, Árpád (2001): Ido en Hungario. En: Studoj pri interlingvistiko / Studien zur Interlinguistik Festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke. Red. Sabine Fiedler ‑ Liu Haitao. Dobrichovice-Praha: Kava-Pech, 2001. 217-243.

— (2007): Eszperantáliák Magyarországon és néhány határon túli településen. ‘Zeoj en Hungario kaj en kelkaj translimaj regionoj’: http://www.eszperanto.hu kaj http://w3.hdsnet.hu/eszperanto/zeo-hu/

— (2008): Toponimio de Esperanto en Hungario. http://www.esperanto.hu/

— (2009): A Nyugat köre és a nemzetközi nyelv. Ignotus, Babits, Ady, Kosztolányi, Karinthy, Juhász és az eszperantó. En: Polisz 121, 2009 fébruár, 70-91. http://www.krater.hu/krater.php?do=3&action=a&pp=19619


37 Zuboly: Az Esperanto Magyarországon. En: Pesti Napló. 1906. ápr. 12. 16-17.

38 Frederiko Karinthy. [nekrologo] En: Hungara Heroldo. 11(1938):3(sep). p. 4.

39 Karinthy Frigyes: Szatirák. 3. Minden másképpen van. Ötvenkét vasáŕrnap. ‘Satiroj 3. Ĉio estas alie. Kvindekdu dimanĉoj’. Akkord. 2004.

346


Stojan, Petr Evstaf’eviĉ (1929): Bibliografio de Internacia Lingvo. Genčve, 1929. ‑ Hildesheim ‑ New York, 1973.


RÁTKAI Árpád (nask. en 1939) mezlerneja instruisto pri biologio kaj geografio, instruis sinsekve en elementa lernejo, gimnazio, kolegio, partipolitika lernejo (pri historio de la laborista movado), lingvolernejo (Esperanto), altlernejo (geografio) kaj universitato (lekciisto pri Esperanto), respondeculo pri minoritataj aferoj en la urbodomo de Szeged, redakciano kaj ekspertizo pri minoritataj aferoj ĉe pluraj fondaĵoj. Tri gefiloj estas denaskaj E-lingvuloj. Publikaĵoj pri politikhistorio, minoritataj aferoj, geografio kaj Esperanto-movado. Aktivulo de Hungara Esperanto-Asocio ekde 1964, i.a. ĝia prezidanto 1992-1994, E-on instruas ekde 1965, membro de UEA kaj aliaj E-organizaĵoj.

Rememoroj

En la jaroj 1964-1969 okazis la Internaciaj Pedagogaj Esperanto-Seminarioj en la urbo Szeged, ĉiujare la 10-20-an de aŭgusto, kun pli ol 200 partoprenantoj. Kiel aŭtodidakta komencanto la unuan fojon en 1965 mi aliĝis por la preparlaboroj dum la antaŭaj monatoj kaj dum la aranĝoj surloke deĵori tage-nokte kiel “helpanto”, tio estas senpage partopreni. Altnivele instruis aŭ prelegis tie Ferenc Jáki Cseh-metode, Antonij Sekelj “aŭd-vid-strukture”, Alfonz Pechán por la progresantoj. Tamen ĝi atingis pli altan nivelon en la postaj jaroj, kiam ankaŭ István Szerdahelyi dediĉis sin al tiu laboro, dume li loĝas kun la partoprenantoj.

Li instruis metodikon kaj lingvistikon tie por preskaŭ ĉiuj E-instruistoj, kiuj en la postaj du jardekoj estis kolonoj de la hungaria movado. Pleje mi profitis el la vesperaj interparoladoj kun li. Ekde tiam ni estis en amika rilato kaj en la postaj jardekoj okaze de miaj vizitoj al Budapeŝto ni kutime serĉis la okazon por ĝisfunde pritrakti temojn Esperantajn kaj ceterajn. En 1986 samtempe ni iĝis vicprezidantoj de HEA, sed ĝuste en la sekva jaro fatale malboniĝis lia sanstato. Dum nia lasta renkontiĝo li entuziasme parolis pri la liberiĝo de la sovetia gazetaro kaj pri la ebla perspektivo de la sovetia movado.

347


FONTO: Rátkai, Árpád. “Frigyes Karinthy la esperantisto,” en Abunda fonto: Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi (Poznań, Poland: ProDruk & Steleto, 2009), p. 340-347.

Noto: Ne ĉiuj retligoj indikitaj en la piednotoj aktualas. Konsultu ankaŭ retligojn sube.


Alireteje / Offsite:

Ido en Hungario de Árpád Rátkai

Toponimio de Esperanto en Hungario de Árpád RÁTKAI, 2010-02-13

D-ro Árpád Rátkai kaj Davide Astori: Esperantologiaj verkoj

Esperanto en Hungario de Árpád Rátkai

Datrevenkalendaro Hungaria de Árpád Rátkai

A Nyugat köre és a nemzetközi nyelv Ignotus, Babits, Ady, Kosztolányi, Karinthy, Juhász és az eszperantó / Rátkai Árpád

Karinthy Frigyes és a nemzetközi nyelv / Rátkai Árpád

Enhavlisto de Világ és Nyelv

A Világ és Nyelv (korábban: Eszperantó Magazin)

VILÁGNYELV

Polisz 121, 2009 fébruár


El mia notlibro (pri Karinthy & Esperanto)
de György Faludy

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers: Select Bibliography

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Robert Zend (Hungarian-Canadian writer, 1929-1985): Dedications, Works, Links

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Alireteje / Offsite:

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo
by R. Dumain (in Esperanto & English)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 10 February 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain