Morgaŭ Matene

Dramo
de
Frederiko Karinthy

El la hungara tradukis:
K. de Kalocsay


Frederiko Karinthy estas unu el la plej bonaj nomoj de la moderna hungara literaturo. Li estis ano de tiu literatura grupo, kiu per la revuo Nyugat (Okcidento) en la antaŭmilitaj jaroj portis novan svingon, freŝan inciton, junan sangon en la tiaman, iom velk-aspektan literaturan vivon. En la citita revuo aperis liaj poemoj kaj noveloj, sed ĝeneralan famon li akiris per siaj literaturaj karikaturoj: Jen kiel vi skribas, en kiu li kvazaŭ en grimaca spegulo montras la verkadmanieron de la plej famaj hungaraj kaj eksterlandaj beletristoj. Kun ekstrema abundeco li ŝutas, el si la malgrandajn groteskajn skizojn, scenojn por kabaredo, en kiuj li kvazaŭ skarabojn sur pingloj kolektas la strangaĵojn de la homa, precipe de la grandurba vivo, mokas pri homaj malperfektaĵoj, sed ne malofte li tuŝas eternajn homajn problemojn sub tiu arlekena masko. Estas domaĝe, ke per ĉi tiuj bagateloj li dispecigas sian grandan talenton, kiu lin destinas por grandvaloraj ĉefverkoj. Ĉi tion montras liaj profundfilozofiaj noveloj kolektitaj en la libroj Falas la neĝo kaj Du ŝipoj. En ili ankaŭ ofte eksonas la satira voĉo, kiu interese miksiĝas kun ardanta, subpremata, trostreĉita lirikeco kaj kun la senbrida flugo de l’ fantazio.

Pri Esperanto li ne nur interesiĝas, sed li ankaŭ parolas la lingvon. Poresperantaj artikoloj aperis de li en gazetoj. Li donis la permeson de Esperanta traduko por ĉiuj siaj verkoj.

K. de K.

ANTAŬPAROLO.

Kiam mi decidis tamen publikigi la jenan teatraĵon, kiun, kvankam mi dediĉis ĝin nepre por la scenejo, oni ĝis nun nenie prezentis*, kaj post nun, kiam ĝi aperas presita, oni verŝajne neniam prezentos, mi trankviligis min per tio, ke mi antaŭskribos al ĝi vastan dramaturgian studon: desegnante la interligitajn ĉirkaŭliniojn de nova kaj ebla dramaturgio, apud kiu la dramo mem estos nura ilustraĵo, eksperimenta materialo, per kiu mi povos pruvi novajn tezojn el pozitivaj kaj negativaj signoj. Mi imagis iel tiamaniere, ke la ĉiam pligrandiĝanta aĉetemo kaj la ankoraŭ pli grandiĝanta vendemo en la literaturo de la dudeka jarcento ĉiam pli kaj pli neebligas, ke la valormezuranta kritiko okupu sin pri iu verko tiom, kiom estus necese por malkovri, ĉu vere ĝi havas rajton por vivi, kaj, se jes, kiagrade kaj kial. La verkisto de la XX. jarcento restas ĉi rilate sola, kaj li devas hardi sin por esti sia propra kritikisto, se nur li ne volas kontentiĝi je tiu belsonanta kaj oportuna, sed ne finpensita frazo, ke la rajton por vivo donas la vivo mem, sekve la solaj naturaj rimarkiloj de la valoro de dramo estas sukceso kaj plaĉo. Mi volis skribi ankaŭ pri ĉi tiuj eraroj kaj pri multaj aliaj, pripensaditaj dum la skribado de mia dramo, pri inventoj, kiujn kun surprizo mi ektrovis dum skribado, kaj per kiuj, mi ripetas, sistemo de interesaj teorioj estis kreiĝonta. Sed ĉio ĉi estis nur vana kaj naiva imagado de la artisto, kiu volus en ĉiu rninuto haltigi la mondon, kiel Jozue sur la monto, dirante al la mondo: “Per amo de Dio, restu senmova iomete, ke fine-fine mi povu vin desegni precize, — ne estu ĉiam nur nekonfideblaj moment-fotografaĵoj!” Sed la mondo ne haltas, ĝi kuras plue, kaj ĝia kirlila rivero kuntrenas la paperpecetojn de la centfoje komencitaj kaj centfoje ĉesigitaj skizoj, kiuj volis prezenti bildon pri ĝi. Ho, feliĉaj modernaj verkistoj, kiuj povas trudkontentiĝi je ĉi tio, kiujn kontentigas, kiujn ĝojigas, se per kelkaj bone observitaj linioj ili povas figuri la figureblan en la mondo: la movon. Mi ne naskiĝis kun tia feliĉa animo. Turmenta trudo vivis en mi, tim-zorgema instinkto, ke en ĉiu momento de la vivo mi vidu la tutan vivon, ke mi demandu la falantan ŝtonon : de kie vi falas, kaj kien, kaj kial ? Ke per la sama mezuro mi mezuru venteton kaj ventegon. Ĉiam la Absoluton mi serĉis, kaj sciante, ke por ĉi tio oni bezonas forton, muskol-streĉite mi preparis min por la laboro, — sed kiam la preparado estis farita, jen foriĝis, kaj paliĝis ĝia bildo, kaj kie ĵus la nuda figuro de la ĉasta kaj pura, juna Vero staris sur la podio kiel modelo, por esti fiksita de mi sur papero nun kun sendenta buŝo, flave, kun dikblovita ventroridaĉis al mi la maljunega, kalvkapa Dubo. Kiu nun povus eldiri la sencon de la konfuzaj linioj, se ne mi, la sola, kiu scias, kion mi volis? Kio forrestis de ĉi tiu improvizita verko: la koncepton de la nova dramo mi estus volinta skribi en formo de disertacio, — kaj kion en disertacio mi ne povas klarigi, kion mi povas pruvi nur senpere, per vivanta vivo, tragiko, komiko, tion mi estus volinta skribi en dramo. Neniu el ili nun jam efektiviĝos, tamen la eksperimento ne pereu sen postsignoj. Mi publikigas ĉi tiun tragikomedion tia, kia mi ĝin skribis dum du semajnoj, en la oka monato de la mondmilito. El saĝaj homoj, kiuj legis ĝin en manuskripto, estis iu, kiu proponis: ĵetu en fajron la tuton. Li ne estis prava. Estas neeble, ke tiun, kiu iam provis sincere kaj talentdestinite kompreni la homan vivon, ne estus frapinta la sonĝsimileco de la mondo, hodiaŭ pli ol iam ajn. La sola pozitivo en ĉi tiu konfuza sonĝo estas ĝuste la konsciiĝo pri la sonĝo, ke mi sciu, ke mi nur sonĝas, kaj ekstere, en la mondo de la realo, ĉio estas alimaniere, ol ni kredas. Nu, ĉar tion, kio estas ekstere, ni povas ja neniam diveni per la erara konkludado de la sonĝo — la sola, kion ni povas fari, estas, ke ni ekkrias, kion ajn, en kia ajn maniero, sed kore kaj pasie kaj sincere, kun tiu dolorplena krio, kiun la timo je la Malbono kaj la sopiro je la Bono elpremas el nia koro — kaj eble tiam, per la fizika forto de tiu voĉo ni vekiĝas el nia pezega sonĝo. Ni kriu, — ĉu ni ploru, ĉu ni ridu — estas ja egale, — sed kore ni ploru kaj kore ni ridu, — ĉar ĉio ekzistanta krom tio: dogmoj kaj konfesoj, nur pli profunde puŝas nian kapon en la malluman akvon de la sonĝo. Ni moviĝu, ni ekiru en la mallumo, ni palpadu, kien ajn, estas ja egale — ĉu eble ne en ĉi tiu direkto kuŝas la supraĵo de tiuj akvoj, kie iam, post multaj miljaroj, ellevos sian kapon la homo nun baraktanta en profundo kaj malsaĝo kaj mallumo kaj mensogo? Sub ĉi tiu mistera signo, kun ĉi tiu senkonscia intenco estas skribita ĉiu sincera vorto, kiu serĉas la ĝuston kaj veron, kaj savi oni devas la sinceran vorton el la pereo, eĉ se ĝi raŭke kaj neperfekte elŝiriĝis el la gorĝo.

*

Kelkaj notoj el mia notkajero dum la skribo de la “Morgaŭ matene”.

Propre kion vi volas? Vi ne solvos la problemon kaj vi ja scias tion, vi eĉ ne volas solvi ĝin. Kial do ĉi tiu nekutima penado, ĉi tiu gesto, kvazaŭ vi povus solvi ĝin ?

Mi scias nur tion ke de post jaroj konfuza maltrankvilo, malklara obstino fermentas en mi — en la vestejo de la teatro ĝi atakas min kun nevenkebla forto, post prezentoj de tragedioj, kiujn mi trarigardis. La aktoro ludis bone, la verkisto elfaris honeste sian laboron. Oni havis la tragedian konflikton, la heroo devis fali, la kompatinda krevis tie, sur la scenejo, aŭ almenaŭ li certigis nin ke post unu aŭ du jaroj li mortos; ni iru nur hejmen trankvile. Ni alprenu ankoraŭ la analizon de l’animoj, la heredinfluojn, la tutan antaŭdestinitecon de nia sorto — do nature, tia ja estas la vivo! Kial vi plendas, kion vi volas, kio vin maltrankviligas? La vivo estas vere tia, vi tre bone scias, la verkisto nur densigis ĝin iom, li ja laŭskemigis. Kion fari?

Mi jam scias. La vivo estas vere tia, sed ĉion ĉi oni povas rakonti en romano, poemo, novelo, per unu vorto: en libro: tie oni havas tempon por ekspliki, serĉi harmoniojn, kortuŝi, — tie mi trovas konsolon per tio, ke tiel estas, ke ne povas esti alie, kaj estas dolĉ-malĝoje kompreni ĉi tion. Sed ĉi tiu verkisto urĝe kuntumultigis nin en granda ĉambrego, — venu, venu rapide, li diras, kiel eble plej multnombre, ĉirkaŭstaru min, mi volas diri ion! Oni alkuras: ni vidu do, — tiu inventis ion, aŭ malkovris ion, kio estas bona, kio helpos nin, kio elkondukos nin el la granda embaraso, — tiu volas ĉiu-okaze sciigi al ni ian solvon. Alimaniere — kial estus tiel urĝe por li, ke li vidu nin kune? Pri ĉi tio mi ekpensas senintence kaj dume mi rigardas la unuan, la duan akton, — jes, jes, la heroo estas en mizero tia kaj tia, same kiel en la vivo, en la romano, do certe, oni devas perei ĉi maniere. Sekvas la tria akto — nu, kaj fakte li pereas. Jes, sinjoro verkisto parolas prave kaj tre ĝuste. Sed . . . kion mi ja volis diri? Mi jam forgesis. Kaj mi foriras el la teatro, konfuzita, malsaĝa, kvazaŭ kapofrapita.

Figuri la vivon . . . Jes, ĝi estas la plej inda celo de ĉiu arto. Sed tamen . . . se la teatro estus la sola artospeco, kie ni povas iri plue kaj trans ĉi tio? estas egale por mi, eĉ se ĝi ne estos arto. Ĝi estu pli, aŭ malpli ol arto, io, kio ne havas nomon en la estetiko. Mi jam scias: ĝi estu scienco — sed eksperimenta scienco — eksperimenta biologio aŭ io ajn simila. Mi serĉas la leĝon de la vivo. Ĉu vi ne memoras do el la fiziko, ke la leĝoj estas pure kaj precize ekkoneblaj en la naturo — sur eksperimenta bazo, en retorto mi devas estigi la fenomenon por ricevi la leĝon. La leĝo de la libera falo, la plirapidiĝo “9.8” nenie ekzistas, ĉar ekzistas la konstraŭstaro de la aero k. t. p., en senaera spaco mi devas faligi la objekton por ricevi la “9.8”, oni devas forigi la embarasantajn cirkonstancojn, kiuj akompanas ĉiun fenomenon en la realo. La eksperimenta vivo — jen, ĉi tio estas eble la dramo. Se mi portas la vivon sur la scenejon tia, kia mi ĝin konas, mi ne povas ricevi la leĝon de la vivo, nur la leĝon de la sperto. Sed mi estas scivola je la leĝo — ne pri tio, kio estas la homo, sed pri tio, kio ĝi povus esti, ke en kia direkto estas peninde klopodi. Tiun homon rni volas vidi, kiun la menso kaj kompreno estus kreinta je la sesa tago, — anstataŭ tiu, kiun la hazardo kreis. La eksperimentan homon, la homunkulon mi volas vidi, — ni forigu la embarasantajn flanksimptomojn de la vivo. Ĉi tiuj flankaj simptomoj estas : sugesto kaj denove sugesto, per kiu la vivo, tradicio, estinto, eduko, socio, naturo, en unu vorto resumite: per kiu la tiel nomita destino sugestas nin.

*

Kial vi timas tiagrade je la deus ex machνna? La deus ex machina estas la plej utila, plej ĝusta afero: la deus ex machina estas la retorto, la distililo, la senaera spaco, en kiu mi ricevas la veran leĝon. Mensogo, dank’ al kiu mi venas al la perfekta vero. En la realo ĉio mensogas.

*

Tri horojn mi ricevis, tri karajn horojn, dum kiuj mi pere de homoj povas intime paroli al la homoj — al homoj, kiuj dum tri horoj kun tuta atento atentas min, kaj ĉio: sono, lumo, koloro servas min, por ke ili komprenu mian voĉon. Ni uzu do la maloftan okazon — ĉi tiuj meritas de mi pli multe ol tion, kion mi donis ĝis nun en verso, en bildo, en humoro. Ni dividu bone la karan tempon. La unua horo estas sufiĉa ai mi por prezenti mian heroon kun siaj mizeroj, suferoj, naturo, ĉirkaŭaĵo, destino. Je la fino de la unua akto Aleksandro Ember estas sternita laŭ la leĝoj de la teatra kavalireco. Ĉion li provis, — vane. Konspiris kontraŭ li amikeco, amo, socio kaj sciigis lin, ke li devas morti; en la lasta momento eĉ la malsaĝa fatalo aperis kaj igis lin sortotiri la nigran globeton. La dramo eĉ povus havi jam finon laŭ la reguloj de la kavalireco, — ni vidis sortotragedion, la batantan pugnon de la vivo: Aleksandro Ember, vi finis, mortu!

Sed mi havas ankoraŭ du horojn, homoj, aŭdu, ĉi tiuj du horoj estas la miaj. La vivo finis sian laboron, mortigis mian heroon, nun venas mi! Kiu iris ĝis nun antaű ni per siaj piedoj, per siaj stumbladantaj, malsaĝaj piedoj, kiuj portis lin ĉiam al fendegoj, ties manon nun mi kaptu, tiun nun mi konduku. Eble oni povus savi lin, kompatindulon, malfeliĉulon, ni ja vνdis, ke estas domaĝe je li, ni ja priploris lin — mi ja havas ankoraŭ du horojn. Venu kun mi, Aleksandro Ember, kiun la destino elpuŝis en la eksteran mallumon — venu al mi, ni eltrovos ion. Ion ajn, inventon, injekton, ian deus ex machina, — eble klariĝos, ke vi ne estas identa je tiu alia, kiun oni kondamnis je morto — ke tiel vi estas la vera — eble oni povas ankoraŭ helpi vin. Vin, kaj min, kaj tiujn ĉi tie, kiuj partoprenis ĝis nun vian sorton.

*

En aliaj artospecoj estas sufiĉe havi talenton, — la dramverkisto devas voli.

*

La dramverkisto ne estas “vates — la estontecon li ne divenas, sed kreas.

*

Libera volo ne ekzistas, mi scias bone — sed ekzistas limita volo, kaj tio estas sufiĉa al mi. La vento kaptis abel-amason kaj portas ĝin ien — jen la socio. Sed la abeloj inter la kadroj de la amaso rampadas tien, kien ili volas. Amaso ne havas volon, sed la individuo povas havi ĝin, kaj li eĉ devas. Tial estas malsaĝe apliki al la amasoj epitetojn, kiuj konvenas nur por individuoj. Malfidela Italio, makleranima Anglio — nuraj logikeraroj. Ju pli granda estas iu amaso, des pli ĝi estas nur neorganika fenomeno kaj des pli la nealiigeblaj leĝoj de la mekaniko estas aplikeblaj al ĝi. Sed por la individuo oni devas serĉi novan kaj aliigeblan leĝon: la leĝon de la vivo. Sortotragedion povas havi nur nacioj; — individuoj neniam.

*

Unu por ĉiuj, — jenaj “ĉiuj estas nun, se mi bone komprenis, la idoj, la posteuloj, por kiuj ni devas perforti pli belan estontecon, eĉ se tio kostus nian vivon. Nu, tiamaniere sin trovas iom da konfuzo ĉe la alia duono de la tezo — ĉe tio, ke ĉiuj por unu. Miaj posteuloj apenaŭ savos mian vivon je la kosto de siaj mortoj. Cetere, stranga estas la afero kun tiuj posteuloj, kiuj eĉ ne ekzistas. La medicina praktiko bazita sur la homa prudento, en okazoj kiam la nasko minacas la vivon de la graveda virino, pereigas la infanon por savi la patrinon. Ĉu tio estus senmoraleco? Apenaŭ. La patrino ja naskos novan infanon — la infano ne povus naski patrinon por si.

*

** Ich schreibe nicht, euch zu gefallen,
     Ihr sollt was lernen.         (Goethe.)

*

Duspecajn artistotipojn mi konas: la naskdestinitan instruanton kaj la naskdestinitan lernanton. La instruanto scias kelkfoje pli malmulte ol la lernanto, sed de la komenco li instruas, la lernanto kolose-multe scias, sed ĝis morto li lernas. En ambaŭ speco troviĝas genioj. Malbona verko de bona verkisto estiĝas tiel, ke ĝi fuŝmiksis sin en la laboron de la alia speco. Cetere, la novan estetikon la lernanto-tipo faris, tial ni frostotremas je ĉio, kio estas direnhavo, kaj ni serĉas nur, kiel solan valormezurilon de la verko: kiamaniere li povis fari tion, kion li volis. Kvankam ankaŭ tio estas grava, kion li volis.

La nova estetiko serĉas la homon malantaŭ la verko. La perfektecon ni serĉas ĉiuj, kaj ne trovinte ĝin en la verko, ni volas ĝin trovi almenaŭ en la artisto. Nature al la Shakespeare-verkoj estas tute egale, ĉu ilin skribis Shakespeare aű Bacon.

*

Tragikomedion mi skribas, sed renversitan. Ĝis nun la komenco de la tragikomedio estis ĝoja, la fino estis malĝoja. Ni provu unufoje fari tiel, ke malĝoja estu la komenco, gaja la fino.

*

Stilo kaj penso... Formo kaj esenco . . . Materio kaj arto . . . Laŭ mi la perfekteco de stilo estas la manko de stilo: direnhavo kaj esprimo estas unu kaj sama — aŭ almenaŭ ili estas nedisigeblaj: “‘Perfekt’ plej granda de la arto estas: sin kaŝi ke rimarku ĝin neniu.”

*

Formo de la mondo estas la movo, ĝia esenco estas la kvieto.

*

“Ne tial mi venis, por ke mi ĉesigu la leĝon, sed tial por ke mi plenumu (klarigu) ĝin. Dirite estis al la antikvuloj: amu vian homfraton kaj malamu vian malamikon. Sed mi diras al vi: amu vian malamikon . . . k. t. p. (Evang. Mark.)” Ĉi tie estas nenia kontraŭdiro, la leĝon iufoje nur tiel oni povas klarigi, se oni renversas ĝin. Tio estas nur utila, saĝa ruzo. Kaj kiu amas la veron, tiu estas kapabla eĉ mensogi por la vero, se estas necese. Neniam sciis tiu, kion signifas ami la veron kun forto de la morto, kiu klopodis nur, ke tio, kion li diras aŭ skribas, estu vera. Vi vidas: tio estas la perfekta stilo, kiel Li parolis.

*

Jes, la artisto miradu, pie, kaj naive, miradu pri ĉio, kio ĉirkaŭas lin. Sed la produkteman miradon mi ŝatas, el kiu kreiĝas nova kono — tiun miradon, kun kiu Newton miris la unua pri io, pri kio neniu miradis dum kvinmil jaroj, — ke, se mi delasas stultan ŝtonpecon, senhezite, sagrekte ĝi ekiras laŭ certa direkto.

*

Senespera, belega batalo, ke ĉio koheru, kaj ĉiun koheron mi ektrovu. La amo povas esti nur materialo de la dramo, sed ne ĝia temo. La amon, kiel temon povas havi nur lirika verso; Romeo diras sian amon en versoj kaj malaperas malantaŭ la fenestro de Julia.

Mi ne komprenas la modernajn dramverkistojn. Ĉu ili vere opinias, ke oni povas la amon ludprezenti sur la scenejo? “Cirkaŭprenu min, jes, . . . sufoku min . . . la buŝon . . . la buŝon . . . donu vian buŝon! mordu min!” Terure! Kiel malsaĝa, turmenta, ĝenanta sento, kiel malagrabla, kiel humiliganta! kiel malbona! Kaj eĉ la plej bona dramverkisto ne povas skribi ĝin alimaniere; ĝi ja estas tiel.

Ĉu oni rimarkos, ke la tuta unua akto volas esti la karikaturo de tio, pri kio ĝi temas? Muziko, parfumo, kloroformo — malsaĝa, konfuza kaj ridinda inkubo de la vivo. En la dua akto mi malfermas la fenestron kaj mi lasas eniri la venton. La tria akto estas utopio: improvizita imago pri la homunkulo.

*

La grafon Beniczky mi neniom konsideras malsaĝa homo.

*

Eble mi ĉesigos . . . Mi rigardos la mondon, kaj mi konsentos, ke la beletristiko estas nur speco de la figurantaj artoj, — okulo, en kiu sin spegulas la mondo kaj el kiu ne kondukas nervofadeno en la malhelan kaj laborantan intelekton. Ho, kredu al mi, bone estus ankaŭ al mi luliĝi sur la ondoj de l’koloroj kaj sonoj . . . ho, kredu . . . ili levus ankaŭ min kaj mi povus kanti supre, — vortojn belsonantajn kaj lulantajn . . . Kiu trudis min; ke mi solvu nodojn, — ke mi respondu pri la vivo, pri kiu neniu entreprenas la respondecon? Mi povus verki epopeon pri la milito kaj la herooj . . . ho kiel bela laboro ĝi estus . . . kiel feliĉa mi estus. Eble, eble iufoje. Pardonu min.

*

Kaj ankoraŭ multaj aliaj . . .
Budapeŝto, 1916.


* Intertempe oni tamen prezentis la teatraĵon, kaj ĝi atingis pli ol cent prezentadojn. (Rim. de la tradukinto).

** Ne skribas mi por plaĉi al vi,
     Vi lernu ion.          (Goethe.)


FONTO: Karinthy, Frigyes (Frederiko). Morgaŭ matene: dramo, tradukis Kálmán Kalocsay. Budapest: Hungara Esperanto Instituto, 1923. Enkonduko de Kálmán Kalocsay, pp. 3-4; Antaŭparolo de Frigyes (Frederiko) Karinthy, pp. 5-16.

Mi faris unu-du bagatelajn korektojn al la originalo, konvertis piednotojn al finnotoj reformatigante la tekston por ĉi tiu retejo.—RD


Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Alireteje / Offsite:

Morgaŭ Matene
de Frederiko Karinthy

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo
de R. Dumain (in Esperanto & English)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 27 April 2016

Site ©1999-2022 Ralph Dumain