La unuaktaĵo Bösendorfer, verko de Ferenc Karinthy (filo de Frigyes Karinthy, konata pri sia esperantisteco kaj pri siaj Ee aperintaj verkoj: “Morgaŭ matene”, ”Vojaĝo en Faremido” kaj novelkolekto “Norda Vento”) estas dupersona teatropeco; unu el la du eĉ partoprenas nur per sia telefona voĉo. Temas pri “telefon-bandito”, kiel li sin nomas mem, kiu vokas telefone anoncinton pretekste de intenco aĉeti la anoncitan pianon kaj poste per vokoj sub diversaj nomoj kaj per diversaj voĉoj (simpla aĉetonto, polic-oficiro, bopatrino kaj ŝia nepo, pianagento kaj lia amatino ktp.) li sukcesas fari inferon implikaĵon. Fine li malkovras sin kaj tiam la triviala ludo turniĝas en seriozan, preskaŭ tragikan tonon. Ĉi lastan parton ni publikas nun. La unuaktaĵo, kiun sukcese oni ludis plurlokce ankaŭ eksterlande, troviĝas sur la programo de la Hungara Kulturfestivalo.
Ŝi (ekscitite): Ha lo kiu parolas? Ritter-loĝejo?
Li: Kia loĝejo? Kiun vi serĉas, mi vin petas?
Ŝi: Ĉu cent-okdek-unu cent-dek-unu?
Li: Tiu parolas. Cent-okdek-unu cent-dek-unu.
Ŝi: Ĉu ne tie loĝas Margit Ritter?
Li: Mi vin petas, ĉi tiu estas la loĝejo de sinjoro aktorartisto Ferenczi.
Ŝi: Mi ne komprenas. Ĵus ŝi min vokis kaj indikis al mi ĉi tiun numeron.
Li: Mi ripetas, ĉi tiu estas la loĝejo de sinjoro aktorartisto Ferenczi. Cent-okdek-unu cent-dek-unu.
Ŝi: Kiu estas ĉe la telefono?
Li: Ĉi tie parolas la lakeo. La sinjoron artiston momente mi ne povas doni, ĉar ĵus li iris sin razi. Kion mi povas al li anonci, kiu lin serĉis?
Ŝi: Sed, mi vin petas, min ĵus sinjorino, kaj ĝuste de ĉi tiu numero, tiel si diris ... Cent-okdek-unu cent-dek unu?
Li: Tiu parolas.
Ŝi: Do, ĉi tio estas mistera, nekomprenebla. Mi nome, anoncis pianon por vendo, kaj je tio sin prezentis tiu sinjorino, pli ĝuste ... Eble ia stulta malbona ŝerco, moka blago. Tamen, ŝi estis tiel malespera, ŝi petegis, ke mi ŝin revoku.
Ŝi: Kaj ĉu ŝi indikis ĉi tiun numeron?
Ŝi: Ne povas esti eraro. Skribe mi notis ĝin.
Li: Tiel do? Nu, tiam estas en ordo. Tiam estis li, la sinjoro artisto.
Ŝi: Kiel do la sinjoro artisto?
Li: Tiel li kutimas sin ekzerci, tio estas, li nomas tion etudado. Ĝi estas ia speco de trejnado por li, restimulado antaŭ la prezentado.
Ŝi: Ej, kiel do? Al mi telefonis virina voĉo.
Li: Ho, mi vin petas, por la sinjoro artisto estas tute egale: virina voĉo, maljunulino, infaneto, ĉiun el ili li imitas perfekte, lia registro estas tre larĝa. Li vokadas tiun aŭ ĉi tiun kaj improvizas tiajn situaciajn ekzercetojn, laŭ tio, kio ĝuste venas al li en la kapon.
Ŝi: Sed li indikis ja ankaŭ sian numeron.
Li: Jes, ĉe siaj pli sukcesaj rolo-kreoj li kelkfoje ĝin indikas, por povi ĝin daŭrigi alifoje. Tre nuancriĉe, tre realece li konstruas siajn figurojn. Hodiaŭ li telefonadis en ia afero de piano.
Ŝi (iritite): Mi vin petas, venigu al mi ĉi tien la sinjoron artiston.
Li: Mi bedaŭras, nun li ne povas veni. Li faras al si tualeton kaj baldaŭ li devas iri al la teatro.
Ŝi: Tiam do diru al via mastro ... (Kun larmoj) mi estas aĝa, kormalsana virino, li serĉu por si iun alian por amuziĝi ... Ne estas ja eble, ne licas fari tiaĵon al sendefenda, senpova ... (Ŝia voĉo eksingultas.)
Li: Ha lo! Ha lo! Mi vin petas ... Ŝi ĝin demetis. (Li teruriĝas, forgesas demeti la aŭdilon. Malcerte.) Ha lo ... Nu! ĉu eble ŝin ne trafis io fatala? Hu, je la rondo de l’mondo! ... (Li metas cigaredon en la buŝon, sed lia mano tiel tremas, ke li ne kapablas ĝin ekbruligi. Poste rapide, ekscitite li diskas denove.) Kial oni ĝin ne levas? Bonvolu jam fine ĝin levi! ... ĉu eble mi diskis eraran numeron ... (Li rigardas la ĵurnalon.) Cent-kvardek-ses kvin-okdek ... (Li malŝaltas kaj ree diskas. Tamburas per la fingro sur la tableto, poste li metas tien ankaŭ la aŭdilon. Verŝas por si, trinkas, sed dume konstante rigardas la telefonon.) Cetere ŝi povis ja eliri, en la kuirejon aŭ en la banĉambron ... (Malŝaltas, ree diskas.) Kial ŝi faras ĉi tion, kial ŝi ĝin ne levas? Valvo difekta, tion ŝi diris? Diosinjoro, ŝi ja ne povas pro ĉi tiu kretenaĵo ... Sinjorino Brodarics, kara bona Brodarics-edza, parolu jam, levu ĝin jam, mi scias, ke vi estas tie, mi scias, ke vi estas tie, mi scias, ke vi ĝin aŭdas ... Bone, ankoraŭ tri sonoradoj, poste ... Unu ... du... tri ... (En sia kolero li ĵetas la tutan aparaton sur la teron. Poste, timiĝinte.) Hu, se ĉi tio nun rompiĝis ... (Li levas la telefonon, ĝin provadas.) Ĝi donas linion ... (Ree li diskas.)
Ŝi: Ha lo!
Li: (Malpeziĝinte.) Nu, fine, fine, fine ... Kial vi ne bonvolis ĝin levi?
Ŝi: Kiu parolas?
Li: Nenio malbona, ĉu ne?
Ŝi: Sed kiu do estas, kiu parolas?
Li: Parolas mi, ree parolas mi, ĉu, bonvole, vi min ne rekonas? Kun kiu vi parolis antaŭe, kaj pli antaŭe kaj pli antaŭe, ĉiuj tiuj estis mi.
Ŝi: Kiu do? Ĉu tiu aktoro?
Li: Ne, mi vin petas, mi ne estas aktoro, pli ĝuste nur ĉi-maniere, sur priseka bazo: unupersona ensemblo, unupersona publiko. Sciu, bonvole, ke ĉi tio estas mia amuziĝo, mia pasio. Kio al aliaj estas la kino, la koncerto, futbalmatĉo, turfo, alkoholo, amo. Mi venas hejmen posttagmeze je la sesa kaj komencas telefonadi. Unu voko kostas unu forinton, mia Dio, ne tiom multekosta ... Mi elpikas anonceton, kaj konfidas min al la momenta inspiro ... Mi estis kapitano Baliko, mi estis Robeĉjo, mia avino ...
Ŝi: (mire): Ĉiuj tiuj estis vi? Ĉu ankaŭ Füzesabony?
Li: (Ridas): Tiu ne. Interurban Union ankaŭ mi ne havas. Sed la ceteraj estis mi: Gustavo Visincei, Margit Ritter, lakeo de sinjoro artisto Ferenczi ...
Ŝi: Ĉi tio ne eniras al mi en la kapon, mi ne povas ĝin kredi.
Li: Tamen, ĝi ne estas tro malfacila afero: la tuto estas nur iom da voĉtekniko ... (Per diversaj voĉoj, ĉiun per la adekvata.) Kamaradino, jen estas kapitano Baliko, forton kaj sanon ... Avinjo, mi volas marmeladan panon!... Restu silenta, Robeĉjo! ... Estas mi, mankisojn. Wisintzey, kun germana vo, to-zo kaj kun du punktoj sur la ipsilono ... Ne, mi vin petas, ne Wisintzey, antaŭe li estis nomata Vacek, kaj ankaŭ cetere li ne aĉetas pianon ... Parolas la lakeo, sinjoro artisto Ferenczi havas tre larĝan registron... (ridas) Nu ĉu vi vidas, bonvole?
Ŝi: (Indigne): Do sciu, ĉi tio tamen estas ja impertinentaĵo! Mi proteste rifuzas vian ludaĉon, kiel do licas min miksi en tiajn aferojn?
Li: Ha lo! Ha lo! ... Kio do? Ĉu ree ŝi demetis ĝin? (Li demetas la aŭdilon.) Nu, ne, ne, ne, ne. Malbone. Tiamaniere estas malbone, de misa stilo, tiel tamen oni ne povas ĝin fini. Tian serion, tiel bele ellaboritan ... (Li ekfumas, verŝas por si, trinkas. Cerbumante.) Ia nova koloro necesus, kvalita ŝalto. Psikologia fin-klako, dramaturgia enprofundigo, muzika finalo Nu, kaj kio estus, se ... Ho, ho, momenton. Nu, bonvolu al mi atenti, kara Brodarics-edza. Via moŝto nun koleras min, tio estas komprenebla, pridemandos mian nomon ĉe la informejo, eble metos plendon, volas skribi leteron al iu redakcio. Nu, per kio ni vetu, kara Brodarics-edza, ke vi ankoraŭ ludos al mi pianon hodiaŭ, kara Brodarics-edza! (Ree li trinkas, fajfetas.) Avanti popolo! ... (Li diskas.)
Ŝi (malkonfide): Ha lo!
Li: Mi aŭdas en via voĉo la suspektemon, sinjorino. Ne timu, mi ĵuras, ke nun mi vokas vin lastfoje. Ankaŭ nun por tio, ke mi petu pri via pardono.
Ŝi: Vidu, ĉi tio jam estas pli ol multa. Lasu min trankvila!
Li: Mi scias, ke vi koleriĝis kontraŭ mi, eble eĉ malamas min. Vi estas prava. Mi trapensis la tutan aferon kaj estus malfacile trovi por mi ekskuzon. Pardonu min. Pardonon, mil kaj unu milionojn da pardonoj.
Ŝi: Diru, kiel longe vi volas min ankoraŭ turmenti?
Li: Mi rekonas, ĝi estis malbona ludo, stulta, malica ŝerco. Mi estas ulo sordida, telefon-bandito, telefonhieno ... Kaj nur pri tio mi vin petas, adiaŭante, kaj por ke iomete ankaŭ min vi komprenu: imagu vin en mian lokon por momento! Mi scias, ke mi havas la plej malgrandan rajton peti komprenemon, kaj tamen, tiel mi turnas al vi sinjorino, mi, la senkredulo, kiel al kredulino, kiu ankaŭ al siaj ŝuldantoj ...
Ŝi: Mi vin petas, ĉi tio eble tamen ne ...
Li: Certe ankaŭ vi memoras tiun almozulon, kiu sidis en la bulvardo, nana, rampanta kriplulo, kun tabuleto sur la kolo: “Imagu vin en mian lokon...”
Ŝi: Kial? Ĉu vi estas malsana?
Li: Ne, ne; ne tiel mi komprenis almenaŭ korpe ne ... Sed bonvolu pripensi, mi hejmenvenas el la biblioteko—ĉar nuntempe mi laboras en biblioteko, tio cetere ne estas signifa, estas lingo-hakado, kulia laboro, ĉiutage de la oka kaj duono ĝis la deksepa—, mi venas hejmen ĉi tien, en la ĉiam, ĉiam malplenan loĝejon, ni diru, je la sesa posttagmeze. Tiam, ĝis la sekvanta mateno: dekkvar horoj. Semajne naŭdek horoj, se ne kalkuli la dimanĉon, monate kvarcent horoj, jare ...
Ŝi: Kaj ĉu vi ne hontas pasigi vian tempon per tiaj azenaĵoj? Ĉu vi ne havas familion, ĉu vi havas neniun?
Li: En mia persona legitimilo estas skribite: eksedziĝinta. Tion, ĉu ne, tamen oni ne povas enskribi, ke: forlasita ... Nu jes, antaŭe mi mem pensis, ke la soleco estas eksterordinara stato, tia kiel la tuberkulozo, el kiu oni povas ankaŭ resaniĝi. Poste, iom post iom, mi konsciiĝis, ke ĝi estas la natura vivoformo, la cetero estas nur memtrompo, memmistifiko. La plej granda komunumo, la plej larĝa, plej vasta sur la terglobo, estas la tri miliardoj da solecoj. Ĉu vi ne pensis pri tio: ju pli multe da homoj ekzistas en la mondo, des malpli ili komprenas sin reciproke? Tri miliardoj da kosmonaŭtoj, ĉiu sola, manovranta sen direktado en la spaco. Ĉi tio estas ia speciala, reciproka rilato, matematike oni povas ĝin esprimi tiel, ke ... Sed mi timas, mi vin tedas per ĉi tiuj filozofiaj idiotaĵoj.
Ŝi: Ankaŭ mi vivas sola, tamen mi ne parolas tiel. Ĉar ne ekzistas unu sola horo, unu sola minuto, kiam mi ne sentus, ke la bona Dio estas kun mi ... Kvankam vi ankoraŭ ne estas aĝa, ĉu ne?
Li: Guste la plej malbona ago. Kvardek. Poste eble estos pli bone.
Ŝi: Juna homo. Vi povos ankaŭ reedziĝi.
Li: Sciu, mi timas, ke mi estas de infekta konstitucio ... Laŭ mi, ankaŭ mia edzino estis prava, ke ŝi foriris de mi. Kaj tamen, dum jaroj mi ĝin reatendadis, mi elcerbumis komplikitajn planojn, en cent specoj de variantoj, kiel mi povus ŝin revenigi. Mi ne kapablis tion transpasi, mi kuŝis ĉi tie, de nokto al nokto, kun ĉi tiu kancere superkreskanta fiksa ideo, sennombrajn fojojn remaĉante la tuton cirkle-cirkle tien kaj reen, en ĉiam tiu sama sencela, vana, freneza kapturniro. Ŝi reedziniĝis ja de tiam, naskiĝis al si du filinetoj; mi neniam havis infanon ... Tiam mi decidis, ke mi foroperacios ŝin el mi, senindulge, radike. Estis malfacile: ĝi nestis pli profunde el mi pensis tiam, aŭ estis kreskinta en la oston, karnon, en nervojn, disbranĉiĝinte laŭ longo kaj larĝo, kun metastazoj: lanta, turmenta, longa-longa estis la serio da operacioj, per kiuj mi sukcesis elkapsuligi ties ĉiujn pli-longaĵojn ... Hodiaŭ ĝi jam ne doloras. Sed jen kio estas stranga: kune kun ĝi mi ŝajne eltranĉis ian sentan aŭ sentimentan centron, aŭ kiel ĝin nomi, se ekzistas io tia. Ĉar de tiam mi havas ĉi tiun patologian senpezecon, ke min efikas nenia homa altiro, gravito. Kelkfoje mi kunvenigas kun mi virinon, por mono aŭ senpage, estas ja egale, biologia afero ... Mi scias, ke ne tro interesa estas la tuto; kiaĵojn mi eltrovadas, jene dum telefonado, tiuj estas pli ekscitaj ol la mia, ĝuste tial mi eltrovas ja ilin.
Ŝi: Do, mi komprenas, ankaŭ al vi ne estas facile. Sed vidu, mi estas kormalsana, nun mi lasu jam la aferon, ni ĝin finu!
Li: Mi vin petas, ne demetu ĝin, mi vin tre petas. Tiel bone estas kun vi paroli. Vi estas tiel afabla, delikata, komprenema.
Ŝi: Tio ne havas sencon. Voku iun alian, kiu havas emon kun vi babili.
Li: Sed mi dezirus kun vi. Ne demetu, ĝin, mi ĉiel vin revokos ja.
Ŝi: Mi eltiros la ŝnurkonektilon.
Li: Tiam permesu, ke ankaŭ alifoje mi povu alsonorigi. Ne miskomprenu min, kompreneble per mia propra voĉo ... Aŭ ĉu vi scias, kio al mi venis en la kapon? Ne prenu tion per altrudiĝo, tiel bone estus vin viziti foje. Mi povas tiel bone imagi vian loĝejon: tiuj multaj puntoj, kusenoj, malnovaj mebloj, vitrino, kun porcelanaj statuetoj, kun memorglaso el Karlovy Vari, granda plurtirikesta komodo, familiaj fotografajoj sur la muro ... Tie pendas ankaŭ via geedziĝa foto, ĉu ne? Poste la piano kovrita per franĝa kovrilo, sur ĝi kapo de Beethoven—aŭ de Wagner? Schubert?—, apude la muziknota pupitro ... Ni trinkus teon, certe vi havas belan servicon Alt-Wien, kun flavaj kaj bluaj floroj, mi alportos kukaĵojn, ni konversacios pri Stravinskij, Bartók, krome mi rakontus la vi, kio nova en la urbo, kiaj ŝipoj veturas sur Danubo, kion multon oni povas vidi en la montrofenestroj, kaj tiel plu. Mi dirus al vi la novajn humuraĵojn, teatrajn klaĉojn, ni vetu, ke mi vin ridigos! Kredu min, ankaŭ vi havus ree iun, kiun vi jam eĉ atendas, al kiu vi povus montri viajn manlaboraĵojn, pri kiu vi pensadus, kaj se li foje restus for, eble vi iomete eĉ sentus pri li timon ... Lasu, ke mi vin vizitu foje-foje, ĉu ne, vi permesos tion, ne malpermesos tion? Ne forprenu de mi ĉi tion, vi ne povas tion fari, la lastan pecon de tabulo disde dronanto ... Kaj ree vi ludos al mi pianon, ne vendu tiun Bösendorfer, al mi vi ludos pianon! Jes, jes ĉu ne, vi ne koleras jam, mi sentas, mi scias, ke vi min pardonis, komprenis, absolvis ... Ne, ne, eĉ ne respondu, ion alian mi petas de vi, ne surpriziĝu: ĉu vi ne volus ludi pianon ankoraŭ iomete? Jes, jes, nun tuj, tie la piano estas ja en la proksimo, nur tiom, kiom antaŭe, la Für Elise ... Aŭ eble iom da Mozart, la Sonata facile, tiun certe vi konas, scias ... (Li fajfas la melodion). Terure falstona mi estas, ĉu ne? Ĉu bonvole, vi min aŭdas? Jene ĝi iras ... (Li ĝin fajfas). Ha lo! ... Ha lo! ... Ha lo, ĉu vi ne aŭdas, bonvole? ... Ha lo! (Li rigardas la aŭdilon.) Ŝi demetis la aŭdilon... De kiam do mi jam parolas jene en la aeron? ... (Rapide li diskas denove. Oni aŭdas, ke tie transe le telefono elsonoras.) Kial oni ĝin ne prenas? ... Ŝi eltiris la ŝnurkonektilon ... (Li ankoraŭ ĝisatendas ses aŭ ok sonoradojn, poste li malŝaltas.) Domaĝe ... Ĉi lasta rolo-kreo estis ja sufiĉe travivata ... (Li korpkliniĝe velkas, kelkajn momentojn restas tute senmova. Poste malrapide li ekbruligas cigaredon, disblovas la fumon. Verŝas por si, trinkas, stariĝas, elrigardas tra la fenestro.) Pluvo, pluvo, sordida vetero ... (Li oscedas, dispremas la cigaredon, prenas la ĵurnalon, priserĉadas inter la anoncetoj, kaj ĉe unu el ili li haltas. Li diskas.) Ha lo, ĉu vi entreprenus ekstermon de ratoj per dresita putoro? ...
(Kurteno)
FONTO: Karinthy, Ferenc (1921-1992). Bösendorfer, tradukis Kálmán Kalocsay, Hungara Vivo, 1972, n-ro 2, p. 8-10.
Geniulo, de Ferenc Karinthy, trad. I. Nagy
Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto
Frigyes & Ferenc Karinthy in English
Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje: Offsite:
Home Page | Site Map
| What's New | Coming
Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies
| Study Guides | Special
Sections
My Writings | Other
Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 2 March 2016
Site ©1999-2016 Ralph Dumain