Cleveland, Ohio, Hopkins Airport. Malbona vetero, nebulo, pluvo kun neĝo en la tuta mez-okcidento, malfruas la aviadiloj, laciga atendado dum. longaj horoj en la atendejo de la granda aerodromo; kafo, sandviĉo, viskio, enuo, nenifaro, gazetejoj kaj librovendejoj kun broŝuritaj “bestseller” (furorlibroj), dormeme irantaj-venantaj pasaĝeroj, dormetantaj maljunuloj, ploraĉantaj infanoj, starado tie kaj tie, aŭtomatoj, cigaredo, ĉokolado, maĉgumo, glaciaĵo, televidekranoj montrantaj la horaron, sur kiuj mi vane serĉas la ekiran tempon de mia aviadilo, Delay, Delay, t.e., ke ĝi malfruas kaj ree malfruas, soldatoj, maristoj, civiluloj, informejo, kiu ne scias doni informon, Sorry, Sorry, stevardinoj en uniformo, sencele marŝantaj pakaĵlaboristoj en laborvesto kun malplenaj puŝĉaretoj, fotoaŭtomatoj, senhaltaj kaj nekompreneblaj monotonaj mikrofonvoĉoj, ĉie en la tuta mondo ĉio samas, senespere samas en nia egalmaniere similformiĝinta mondo.
Hoho, tiaĵon ankoraű mi ne vidis. Ankaŭ ĝi povas esti iaspeca aŭtomato, almenaŭ laŭ eksteraĵo, sed supre estas nur du, de tempo al tempo ek-ekbrilantaj literoj: I.Q. Internacia, konvencia mallongigo, Intelligence Quotient, Inteligenteca Kvociento. Kio estas tio? Mi paŝas pli proksimen kaj legas la sciindaĵojn, la avizon de uzado. Do, mi enigu unu quarter, moneron de kvaron-dolaro, mi elektu temon, premu la ĝustan butonon kaj post miaj respondoj donitaj al la demandoj, aperontaj surekrane, estos konstatita senerare, nerefuteble, kun nedisputebla matematika precizeco, mia intelekta grado: supera intelekto aŭ melonkapulo. Newton A Kaliban. Tion mi devas elprovi, tio valoras dudek kvin cendojn.
El inter la proponitaj faktemoj—politiko, sporto, popmuziko, ekonomiko ktp.—mi elektas la grupon Kulturo-Historio, ĉar ĉi-terene mi opinias min esti la plej sperta, la plej ŝanca. Tuj aperas la unua demando: “Kiu estas Raskolnikoff?”—t.e. Raskolnikov. Kaj sub ĝi kvin respondoj, el tiuj mi devas elekti la ĝustan laŭ la numeroj.
1. Rusa militestro en la milito Napoleona
2. Soveta balet-dancisto
3. Heroo en romano de Dostojevski
4. La inventinto de bovofritaĵo nomita pri li
5. Kunlaboranto de Lenin dum la revolucio
Nu, ĉi tio ne estas tro malfacila, la romanon Krimo kaj puno mi legis la unuan fojon en la aĝo de dek jaroj. Venu la sekva demando. “Kiam estis mortigita Julius Caesar?”
1. 44 B.C. (antaŭ Kristo)
2. A.D. 64 (Anno Domini, t.e. post Kristo)
3. 330
4. 1215
5. 1492
Eĉ tio ĉi ne estas pli malfacila-komplika, jam en la lernejo oni martelis al ni en la kapon la jaron kvardek kvar, nu, kiel povus esti vivinta Caesar en sesdek kvar ĉe la brulo de Romo, kio supozeble estas la krimo de Nerono, persekutinto de la kristanoj; la aliaj datoj, kvankam tre konataj, estas nura ŝerco, erarigo, ke estu pli malfacile diveni ĝin.
Post tio: “Kie estas videbla Guernica, la pentraĵo de Picasso?”
1. Nacia Galerio, Londono
1. Louvre, Parizo
3. Prado, Madrido
4. Bildarejo Tretjakov, Moskvo
5, Muzeo de la Modernaj Artoj, Novjorko
Nu, ĝin mi admiris ĝuste pasintsemajne, kompreneble en la urbo troviĝanta en la lasta linio, en la kvindek tria strato. (De tiam ĝi estas reportita en Hispanion.) Ni daŭrigu. “Kiu estis la prezidento de Usono ĉe la militdeklaro en la dua mondmilito?”
1. Woodrow Wilson
2. Herbert Clark Hoover
3. Franklin Delano Roosevelt
4. Harry S. Truman
5. Dwight David Eisenhower
Pri tio mi memoras, tiutempe en ĉiu gazeto vidiĝis lia foto, Roosevelt en pormalsanula puŝĉareto. Nu, al ĉi tiuj demandoj ne estas bezonata escepta erudicio, altgrada inteligenteco. Ni vidu la lastan! “Kiu verkis operon el la dramo Othello de Shakespeare?”
1. Gioacchino Rossini
2. Giuseppe Verdi
3. Johann Strauss
4. Leonard Bernstein
5. John Lennon
Tio jam ne estas unusenca, ĉar krom la ĝenerale konata opero de Verdi, miamemore, ankaŭ Rossini komponis pecon de muziko. Sed, ĉu la fabrikantoj de la amerika aŭtomato aŭdis pri tio? Prefere mi persistas ĉe la unua respondo, do Verdi.
Bone mi decidis, ĉar la aŭtomato tuj aperigas la finan rezultaton, per brilegaj literoj, mian neapelacieblan kvalifikon: “You are a genius.” Vi estas geniulo. Nur jene, simple, mallonge.
Nu, jen. Ankaŭ ĝis nun mi konjektis, nur miaj amikoj, kritikistoj iele ne volas rekoni tion. Sed ĉi tiu komputilo estas senerara, neerarigebla. Ĉu ne? Se ĝi diras, ĉu plaĉas-ĉu ne plaĉas, oni devas kredi ĉi tion al ĝi. Kaj ĉion ĉi por kvarona dolaro. La langvora medio, dormema aerodromo subite vigliĝas, koloriĝas. Homoj, pasaĝeroj, portistoj, sveltaj belaj stevardinoj: geniulo iradas inter vi!
FONTO: Karinthy, Ferenc (1921-1992). Geniulo, tradukis István Nagy, Hungara Vivo, 1985, n-ro 4, p. 142.
Bösendorfer, de Ferenc Karinthy, trad. Kálmán Kalocsay
Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto
Frigyes & Ferenc Karinthy in English
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje: Offsite:
Home Page | Site Map
| What's New | Coming
Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies
| Study Guides | Special
Sections
My Writings | Other
Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 2 March 2016
Site ©1999-2016 Ralph Dumain