Ĉe la urborando

(A város peremén)
(1933)

de Attila József
trad. Kálmán Kalocsay



Ĉe la urborando, kie nun mi vivas,
se la krepusko descendas,
per molaj flugiloj, kiel etaj vespertoj,
la fulgo flirte flugpendas,
kaj ĝi dure kaj dike, simile al guano,
sur ĉio eksedimentas.

La animon same ĉi epok’ sursidas,
kaj kiel sur la tegmenton
el lado breĉita nur vane alsendas
la pluvoj pezan torenton,
la tristo ne povas de l’ koro forlavi
ŝtoniĝintan sedimenton.

Ĉu sango ĝin lavos? Jen kiaj ni estas:
Gent’ nova, nova armeo,
malsame la haroj gluiĝas al kapo,
malsamas nia ideo,
malsamas prononco. Ne dio, nek menso,
sed karbo, fero, oleo,

la materio reala nin kreis,
verŝinte nin al la fundo
de fandformiloj de hida socio,
sovaĝajn, ardajn, ke nun do
ni firme tenu nin por la homaro
sur la eterna grundo.

Jen kiel post pastroj, soldatoj kaj burĝoj
nun iĝis ni la fidelaj
leĝplenumantoj; kaj tial la senco
de ĉiu homverko per ŝvelaj
sonoroj en ni zumegas kiel
akordoj violonĉelaj.

Neekstermeblajn ja tiel multege,
kiel nin, de post la apero
de l’ sunsistemo, oni ne ekstermis
sur la grandpasea tero,
vizitis la hejmojn malsato, armilo,
bigoteco kaj ĥolero.

Humiligita en tia grado
neniam estis venkonto,
kiel vi ofendis nin sub la steloj
per humiliga honto:
Al ter’ ni rigardis. Al ni apertiĝis
tiel grandsekreta fonto.

Jen kiel la kara estaĵ’, la maŝino
eksovaĝis ĝis rabio;
fragilaj vilaĝoj frakasiĝas kiel
sur flak’ la febla glacio,
ĉieltondras, mortero de urboj defalas,
se ĝi saltas por funkcio.

Ĉiu—ĉu l’ bienulo—la hundon sovaĝan
la ŝafisto deadmonas?
Kun ni ja infanis, kun ni ja plenkreskis
la maŝin’. Ni ĝin disponas,
obeeman beston. Nu, ĝin kvietigu,
ĝian nomon ja ni konas.

Ni vidas jam: baldaŭ vi ĉiuj vin ĵetos
sur la genuojn treme,
kaj al ĝi, kiu estas por vi nur posedo,
ekpreĝos vi nur pieme,
sed sole al tiu ĝi estas sindona,
kiu ĝin nutradis meme.

Jen ni, infanoj de la materio!
Suspekteme ni nin kuntenas,
nian koron levu! Ja, kiu ĝin levos,
al tiu ĝi apartenas.
Tiele forta ja povas esti,
nur kiu per ni plenas.

La koron supren, ek, super uzinojn!
Tian grandan, fulgan koron
nur spertis, kiu sunon vidis droni
en ties fuman vaporon,
kaj kiu de l’ ŝaktaj profundoj de l’ tero
jam aŭdis pulsosonoron.

Hej supren, supren! Sur ter’ dividita,
pro nia spiro ŝancela
jam jelpas, vertiĝas la lataj bariloj,
kie! en ventego anhela.
Plu blovu, alblovu! Kaj supren la koron!
Ĝi fumu en alto ĉiela!

Ĝis nia belega kapablo: la ordo
klariĝos en ilumino,
per kiu konscios la homintelekto
pri l’ finohava senfino,
pri fortoj produktaj en mondo ekstera,
kaj pri l’ instinktoj en sino.

Ĉe la rando de l’ urbo, la poet’, la parenco,
per tiu ĉi kant’ kriegas,
kaj rigardas, ke l’ fulgo falanta, falanta
plu mole kaj grase gregas,
kaj dure kaj dike, simile al guano,
sedimente ĉion tegas.

Lia vort’ kiel vitro rompita tintadas,
sed (inĝenier’ de magio
de l’ mondo donita) li jam enrigardas
futuron de luma konscio,
kaj li en si kreas, kiel vi ekstere,
la mondon de harmonio.



FONTO: József, Attila. “Ĉe la urborando,” trad. Kálmán Kalocsay, en Attila József: Poemoj; tradukis Tibor Bessenyei, Márton Fejes, Kálmán Kalocsay, Jozefo E. Nagy, Imre Szabó, Lajos Tárkony, Julio Varga (Junio 2006), p. 100-102.


Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Kanto de junedzinoj
de Attila József, trad. Kálmán Kalocsay

Kiom bone estus ne rebati
de Attila József, trad. Kálmán Kalocsay

Lul-kanto
de Attila József, trad. Kálmán Kalocsay

Attila József - Vikipedio

Lullaby (‘Altató’; 1935)
by Attila József, trans. Edwin Morgan

After Attila József by George Szirtes

Inspired by Hungarian Poetry: British Poets in Conversation with Attila József

The Poet’s Grave by Sándor Márai,
translated by Paul Olchváry

Voice of Conscience: The Life And Work of Attila József
by Iván Kovács


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 11 April 2018

Site ©1999-2018 Ralph Dumain