Poemoj de Heinrich HEINE

Tradukis Miklos FEHER



Kara kanto tra la kor’...
(Leise zieht durch mein Gemüt...)

Kara kanto tra la kor’
Iras delikate,
Flugu kant’ printempa for,
Flugu sonorade!

Ĝis floranta korto vi
Vian gajon ŝutu,
Serĉu vi — anstataŭ mi —
Rozon kaj salutu!

Vi ĉarmas, puras, belas
(Du bist wie eine Blume...)

Vi ĉarmas, puras, belas
Kaj pompas, kiel flor’.
Mi vidas vin kaj tristo
Sin nestas al la kor’.

Kun bena man’ mi petas
Favoron de l’ĉiel’,
Ke por eterno pompu
Ĉi ĉarmo, pur’ kaj bel’.

Lorelej’
(Lorelei)

Ne scias mi, kio nun estas,
Trafita mi de trist’
Kaj praa fabelo restas
Enkape, kun insist’.

Malvarmas aero, fluadas
La Rejno kun trankvil’,
La pinto de l’monto paradas
En sunsubira bril’.

Kaj supre jen orblondharara
Mirinda belulin’,
Brilegas juvelo, tre kara
Dum ŝi kombadas sin.

Per ora kombil’ ŝi sin kombas
Kaj sonas ŝia kant’;
Sorĉforta sonoro pompas
Kun pur’ de briliant’.

Ŝipiston de l’barko malgranda
Ekkaptis ve, sopir’,
Rigard’ ne rifojn vidanta,
Ĝin supren tiras dezir’.

Kaj fine: Por hom’ kaj boato
Profundas jam dronej’...
Mi kredas ke sekvis la fato
Pro kant’ de Lorelei’.



FONTO: Heine, Heinrich. Poemoj “Kara kanto tra la kor”, “Vi ĉarmas, puras, belas”, “Lorelej’”; tradukis Miklos Feher; kun tradukoj de poemoj de Johann Wofgang von Goethe & eseeto “Parolas la tradukinto” (pri kolektiva kritikado de tradukoj), La Kancerkliniko, n-ro 67, julio-septembro 1993, p. 14-15.


Heinrich Heine: “Ein Fichtenbaum steht einsam” / “En nord’ unu pino en solo”

Heinrich Heine en Esperanto

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Heinrich Heine: Selected Bibliography

Heinrich Heine: “Ein Fichtenbaum steht einsam” (The Lonely Fir Tree), with links


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 23 June 2014

Site ©1999-2014 Ralph Dumain