Antaŭspegula Kanto de Libidela

(el Aniaro)

Harry Martinson

El la sveda trad. Bertil Nilsson kaj William Auld


Alvenu vidi, palpi kiel
komikas mia vivsitu’.
Se petos vi kai donos ĉiel,
vi vivuternjon venos plu.

Memoron pri l’ galopʼ tra-Lira
kunprenus vi al rendevu’.
Vivloĝas ĝi en silk’ drapira,
uter’ de via vivoflu’.

Vi tra l’ dezertoj Liraj rajdas:
frapu ĉe mia pordotru’.
Ĉi viv’ per via semo tajdas,
uter’ de via vivoflu’.

Ekstere fiksrigarde fridas.
Venu al mi por varminfluʼ.
Se l’ fridon kune ni dissplitas,
ho, varma pens’ en ĉielblu’.

Libidel estus respektata,
ne plu sub ŝmir’ de porka hord’.
Jen mia korp’; ho delektata
ĝi estas jam en bild’ kaj vort’.


FONTO: Martinson, Harry. “Antaŭspegula Kanto de Libidela,” el Aniaro, el la sveda trad. Bertil Nilsson kaj William Auld, en Nova Esperanta Krestomatio, redaktis William Auld (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1991), p. 503-504.


La bleko de l’ ŝargú” de Liven Dek

Soneto” de Ernö Szep
(trad. Kálmán Kalocsay)

La Ventoj de Lados” de Nazim Hikmet
(el la turka trad. Aldo de’Giorgi)

William Auld Memorial Page / En Memoro

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Harry Martinson - Vikipedio

Harry Martinson · “Aniaro”
@ Varsovia Vento Elsendoj · Radio-teatro


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 25 December 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain