H. Heine

el la germana: K. Kalocsay

Donna Klara

En ĝarden’ vespera vagas
La alkald-filino, sola.
De l’ kastelo tamburado
Bruas kun trumpet’ sonora.

“Aĥ, min tedas jam la dancoj,
Amindumo galantmora,
Kavaliroj komparantaj
Flate min al suno glora.

Ĉio tedas min, de kiam
Kavaliro sub balkono
Al fenestr’ en luna nokto
Logis min per liutsono.

Ho, li staris brave, svelte!
La okuloj sub la nobla,
Pala frunto fajre sagis:
Sankta Georg’ en korpo propra!”

En ĉi pensoj Donna Klara
Nun okul-malleve dronas.
Okulleve—jen la belan
Nekonaton ŝi rekonas.

Ili iras en lunlumo
Kun manpremoj, flustroj dolĉaj.
La zefir’ afable flatas,
Klinsalutas rozoj sorĉaj,

Klinsalutas rozoj sorĉaj,
Ardas kvazaŭ ampoŝt-porte. —
Sed, amata, diru, kial
Vi ruĝiĝis tiel forte?

“Kuloj pikis min, amata,
Kaj somere ĉi sangsorbajn
Mi malamas kiel judojn,
La longnazajn, la fikorpajn.”

Lasu kulojn kaj la judojn,
Li rediras karesloge.
De l’ blankfloraj migdalarboj
Mil petaloj falas floke.

Mil petaloj falas floke,
Verŝas dolĉon de odoro. —
Sed, amata, diru, ĉu vi
Amas min el tuta koro?

“Jes, mi amas vin, mi ĵuras
Je l’ Savinto dornokrona,
Kiun la damnindaj judoj
Murdis kun insid’ fripona.”

Lasu judojn kaj Savinton,
Li rediras karestone.
Blanke, en sonĝbrila lumo
Lulas sin lilioj fone.

Lulas sin lilioj fone,
Stelojn miras laktovoje. —
Sed, amata, diru, ĉu ne
False ĵuris vi ĉi-foje?

“Fals’ ne estas en mi, kara,
Kiel nek eĉ unu sola
Guto el la sang’ de maŭroj,
Aŭ de l’ juda ras’ fetora.”

Lasu maŭrojn kaj la judojn,
Li rediras karesloge,
Kaj al mirta laŭbo milde
Li kondukas ŝin kaŝloke.

Per la retoj de la amo
Li ŝin ĉirkaŭplektas mole.
Kurtaj vortoj, longaj kisoj,
Koroj transverŝiĝas bole,

Nupton kantas dolĉfandiĝe
Najtingal’ el gaja gorĝo.
En la herb’ lampiroj saltas
Kvazaŭ por la danc’ de torĉo.

Pli kaj pli la laŭb’ silentas.
Oni, sub la ombroj noktaj
Aŭdas nur, ke spiras floroj,
Interflustras mirtoj doktaj.

Sed nun de l’ kastel’ tamburoj
Bruas kaj trumpetoj voĉas.
Revekite Donna Klara
El brakumo sin dekroĉas.

“Jen, min oni vokas, kara,
Sed, mi petas, forironte,
Diru vian nomon karan,
Sekretitan tiel longe.”

Kaj la kavalir’ serene
Kisas fingrojn de la donna,
Kaj la lipojn kaj la frunton,
Fine diras li, responda:

Mi, sennora, via amato,
Estas fil’ de l’ grandioza,
Fama sciencul-rabeno,
Izrael de Saragossa.



FONTO: Heine, Heinrich. “Donna Klara,” el la germana: Kálmán Kalocsay, Belarto [Suplemento al la Revuo Esperanto], n-ro 1, aprilo 1958, p. 16.


La Voĉoj de Kálmán Kalocsay (disko): @8:45: “Donna Klara”
de Heinrich Heine, tradukis Kálmán Kalocsay

Donna Clara” by Heinrich Heine,
translated by Louis Untermeyer

Heinrich Heine en Esperanto

Heinrich Heine: Selected Bibliography

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Donna Klara”, en Elektitaj poemoj, trad. Friedrich Pillath


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 27 July 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain