En Januaro de la jaro 1931 komenciĝis en nia urbeto Esperanto-kurso, organizita de la inspektoroj por la instruado. Partoprenis en ĝi preskaŭ nur geinstruistoj; gvidis ĝin laŭ la nun tiel fame konata Cseh-metodo, Julio Baghy, gvidis ĝin en maniero, kiu vekis en ni ĉiuj unue miron, poste grandan, grandegan admiron. Senescepte ni ĉiuj sopiris al la kurshoroj, kiuj donis al ni tiom da ĝojo, kiuj ĝuigis nin de la komenco ĝis la fino.
Ĉu la metodo estis tiel eksterordinare bela, ke ĝi forgesigis al ni, ke ni oferis niajn liberajn posttagmezojn por lerni Esperanton? Jes, sendube ĝi estis por ni geinstruistoj, kiuj kutimis lerni kaj instrui fremdajn lingvojn en tiel seka, teda maniero, vere revelacio. Sed — eĉ pli ol la metodon ni admiris la gvidanton, kiu per siaj vigleco kaj spriteco, per siaj propraj fajro kaj fervoro kaptis nian atenton, petole lernigis al ni la belan, melodian mondlingvon kaj samtempe vekis en ni intereson por ties genia kaj nobla kreinto. Bedaŭrinde, multe tro rapide pasis tiuj dek semajnoj. Sabaton, la 21-an de Marto, Julio Baghy venis al ni por doni la lastan lecionon. Longe li parolis al ni kaj ni ĉiuj, kiuj antaŭ tri monatoj ne konis unu vorton Esperantan, povis facile kompreni lin, la hungaron.
Certe mi scias, ke la ĉi suba poemeto, kiun mi verkis por adiaŭo kaj kiun deklamis iu alia kursanino, esprimis la pensojn kaj sentojn de ni ĉiuj, por kiuj tiu Esperanto-kurso por komencantoj ĉiam restos ia neforgesebla, bela, sunoriĉa tempo, kiu pliriĉigis kaj plifeliĉigis nian vivon.
Mi diru, ke verkante la poemon, mi bezonis nur ĉe du vortoj rigardi la vortaron.
El fremda malproksima lando Al ni vi venis, ĉar la grando De via amo diris: »Iru Al ĉiuj homgefratoj diru: La mondo estas bela, riĉa, Ĝi estos bona kaj feliĉa, Se kun dediĉa ama koro Per gaja vorto kaj laboro Ni ŝanĝu nian mond’ estantan En novan mondon Esperantan«. Vi venis kaj kun granda ĉarmo, Kun vivaj vortoj, kora varmo En nin la idealon plantis. Kaj mondprintempa ĝojo kantis En nia koro kaj beligis La vivon nian kaj instigis La buŝon al pli varma vorto, La volon al pli granda forto. Vi donis riĉon ĉiuhore! Ni dankas, dankas vin tutkore! |
FONTO: Verle, Nel. Julio Baghy, la kursgvidanto & Al Sinjoro Julio Baghy en Arĝenta Duopo, 1-a volumo (Budapest: Literatura Mondo, 1937), p. 126-127.
Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay
Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide
Julio (Gyula) Baghy: Retgvidilo / Web Guide
Hungara
Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka,
Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche
Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Home Page | Site Map
| What's New | Coming
Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies
| Study Guides | Special
Sections
My Writings | Other
Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 15 November 2015
Site ©1999-2015 Ralph Dumain