Henri Vatré

KION MI LERNIS DE KALOCSAY?

Al la nomo de Kalocsay estas tiel ĝenerale ligita la demando pri la neologismoj, ke la plej granda parto de la publiko tute ne konjektas pri lia vera personeco. Oni volonte lin imagas ĉiam febre okupata en la fabrikado de novaj vortoj. La fumo de la batalo, kiun kun subite profeta konvinko kelkaj kritikistoj direktis kontraŭ lia vortokrea agado, momente kaŝis lian figuron, kaj la bruo de l’ anatemoj preskaŭ kovris lian voĉon. Do ni ne miru, ke multaj samideanoj, kiuj eĉ neniam malfermis libron de Kalocsay, jam eldiris pri li definitivan verdikton.

Cetere tiun sintenon oni devas rigardi necesa elemento en la evoluo de la lingvo, ĉar similan kontraŭstaron komence spertis ĉiu kultura tendenco, kiu fine venkis. Bedaŭrinde estas nur, ke la rigardo al pure akcesora flanko de la poeto malhelpis vidi liajn pli gravajn kaj esencajn trajtojn.

Unu el la plej moderaj kontraŭuloj de l’ neologismoj esprimis la esperon, ke D-ro Kalocsay plian fojon regalos la esperantistojn per sia... reviziita verkaro. Tion Kalocsay certe ne faros, almenaŭ ne en la senco konjektita de tiu samideano. Sed oni povas esperi, ke kelkaj rondoj foje revizios sian juĝon aŭ pli bone antaŭjuĝon, ĉar la tuta movado profitos el tio. Oni ĝis nun ne sufiĉe konsciis pri la vera signifo de la nova literatura skolo, kaj por amaso da samideanoj Esperanto, en sia pli alta manifestiĝo, estas ankoraŭ malkovrota mondo. Ne tre gravas, se ni, nuntempaj homoj, ĝenas dum kelkaj jaroj la plenan ekfloron de la lingvo, sed gravas la juĝo, kiun pri ni faros la estonto.

Morgaŭ la disputoj jam aspektos bagatelaj, la argumentoj ridindaj, sed restos nur la grandioza verko de tiu, pri kiu s-ro L. N. Newell tre prave diris: Renkonti tian homon, se nur pere de liaj poemoj, estas neforgesebla travivaĵo.

*

Grandaj vojaĝoj ofte okazas en interno de ĉambro, kaj animplugaj aventuroj inter la paĝoj de libro. Por mi, la legado de »Streĉita Kordo« kaj de »Eterna Bukedo« prenis la karakteron de profunda malkovro kaj de kulmina revelacio. Kompreneble, kiel ĉiu versamanto, mi iam eksentis la deziron persone konatiĝi kun la amata poeto. Lin oni ja ne bezonas prezenti, sed mi tamen notos la impresojn de tiu unua kontaktiĝo.

Li lasas la impreson de delikata voluptulo vibranta kun ĉio ĝuodona; de artisto, kiu plene perceptas la liniojn, la sonojn, la potencajn ritmojn, la pulson de l’ propraj emocioj, kaj kreas la belon; de spirito pozitiva, konscia pri la materio kaj la realeco, kun supera inteligento je la servo de l’ koro kaj de l’ volo; de animo plena de imlpulsoj kaj entuziasmoj, por kiu la vivo estas riĉa kaj ĝiaj ebloj senfinaj; de viro suferstampita, tenera, milda kaj ofte trista sub la demona rido kaj vigla ironio; unuvorte, de homo, por kiu »nenio homa estas fremda«.

Kion celas lia artismo? La arton por la ĝojo krei, elĉerpi la emocion kaj ĝin konkretigi. Senti el si flui la vivon kaj ĝin ŝprucigi en kantojn kaj bildojn por la ĝojo de tiuj, kiuj pensas kaj sentas, por la admiro de tiuj, kiuj amas kaj suferas, jen la kriterio de tiu arto nuancita kaj subtila.

Kiu ne vidis Kalocsay ĉe lia skribotablo, tiu povas apenaŭ imagi lian gigantan laboron, lian senripozan aktivecon, lian kompletan sindonon al nia movado. En lia mano la lingvo fariĝis ne nur ĉiopova esprimilo, sed mondampleksa agrimedo. Per sia altnivela verkaro Kalocsay donis la plenan mezuron de sia genio. Sed ne sole pro la verkista majstreco li estas kaj estos ĉiam pli granda figuro de nia literaturo. Per sia senlaca ekzemplo kaj fervora vartado al ĉiu burĝonanta talento, Kalocsay sin montras ankaŭ la plej eminenta edukisto de l’ nova generacio.

Li estas la eterna serĉanto de kaŝitaj valoroj. Oni tuj sentas ĉe li la profundan respekton kaj ĝustan takson al la laboro de aliaj. Li ĝojas pri ĉiu sukceso, pri ĉiu nova paŝo, pri ĉiu promeso por la estonto. Estas apenaŭ kredeble, ke tia homo, kiu konstante levas la aliajn, ĉiam puŝas ilin antaŭen kaj senrezerve metas sian vastan kompetenton je ilia dispono, ankoraŭ ne ricevis la ĝeneralan rekonon.

Verŝajne li faris sia la devizon de Buffon: La genio estas nur longa pacienco, ĉar sian perfektan teknikon li dankas grandparte al sia obstina penado. Ĉu por la propra laboro, ĉu por tiu de alia, li neniam domaĝas la tempon kaj scion en la artzorga polurado de la manuskriptoj. Por lia spirito neniu peno estas tro granda, neniu problemo tro dorna, neniu solvo tro fora, se ĝi levas la nivelon de verko. Kiom da debutantoj ŝuldas al li sian unuan sukceson, kiom da malcertaj ekiroj li firmigis, kiom da timidaj voĉoj li kuraĝigis! Kaj lia gusto, same kiel lia juĝo, ĉiam trafas senerare. Tion pruvas ekzemple la sagaca elekto kaj la bonega antaŭparolo de la »Dekdu Poetoj«, elstara antologieto al kiu lia nomo aldonas plian valoron.

Kalocsay posedas plej altgrade la ŝtofon de gvidanto. Mem reginte sin per la preskaŭ monaka disciplino de multjara laboro, li akiris la sobran mondrigardon kaj la superan objektivecon, kiuj donas la necesan aŭtoritaton. La malfacilon li venkis, la instrumenton li fleksis.

»Jes ja, la verk’ pli belas,
se l’ ŝtofo pri l’ labor’
ribelas,«

li asertas kun Gautier raontrante per tio novan venkon kaj progreson sur la antaŭa traduko:

»Jes, ĝermas verk’ pli bela
El form’ kun penlabor’
Ribela.«

Abundajn ekzemplojn oni povus citi pri tiaj plibonigoj en la interspaco de dek jaroj. La komparo de la tradukoj el Verlaine atestas pri konstanta bezono de perfektiĝo. El la iama strofo de la »Aŭtuna Kanto«:

»Hor’ batas nun...
Mi palas kun
Kor’ senpova,
Memoras mi
Kaj ploras pri
Hor’ malnova.«

la sperto kaj la pacienco sukcesis elsorĉi la jenan, kiu nenion cedas al la franca originalo:

»Sufoke nun
Kaj pale, dum
Tintoj horaj,
Memoras mi
Kaj ploras pri
Tagoj foraj.«

La lernantoj ĉerpu el tio instruon kaj instigon. Ĉio, kion oni povas akiri per studo kaj praktiko, troveblas en la verkoj de Kalocsay.

Kiel tradukisto li respekte kaj aŭdace transprenis la tradicion de Zamenhof kaj de la grandaj kreantoj: Kabe por la prozo kaj Grabowski por la poezio. Lia verstekniko jam tre forte efikis ankaŭ al la prozo. La serĉado al pli drasta esprimo, al pli fleksebla sintakso karakterizas la novan skolon. Tiun evoluon kelkaj kritikistoj juĝas bedaŭrinda, aliaj rigardas ĝin renesanco.

Nu, ĉu vi legis la »Hungara Antologio«? Se ne, legu ĝin kaj vi konvinkiĝos. Ĝin mi rigardas la plej altklasa manifesto de la nova skolo. Tiu komuna plenumo sub la gvido de Kalocsay prezentas senkompare evoluintan stilon kaj eminentajn disĉiplojn de la redaktoro. Bodó kaj Totsche surprizas per la kristaleco de sia lingvo, dum Halka kaj Szilágyi montras konsterne riĉan esprimpovon.

Certe Kalocsay proponis plej multe da konvenaj solvoj al la lingvaj problemoj, kaj tiuj proponoj rezultas el plurjara serĉado kaj provado. Kiam la aŭtoro ilin diskonigas, li jam konstatis ilian taŭgecon kun plena kompetento. Kaj li ja ne facile kontentiĝas! Ĉu vi scias ekzemple, ke la traduko de la »Sorĉlernanto« de Goethe reprezentas la frukton de trijara prilaboro? Pri ĝi Kalocsay iam rakontis: »Ĝi turmentis min kvazaŭ inkubo; malfrue en la nokto mi kuŝis sur la kanapo, jam tute elĉerpiĝinta, sed mi ne povis endormiĝi ne trovinte la solvon«. Eĉ »La Korvo« de Poe, kies tradukon oni nomis perfekta, ne donas al li plenan kontenton. Al la refreno Neniam plu li preferus la funebrovekan Eterne for, kiu laŭsone respondus al la angla Nevermore. Sed kia laboro estus la ŝanĝo de la rimoj!

Korekti, poluri, perfektigi estas la pasio de Kalocsay. La manuskriptoj, kiuj eliras el liaj manoj, similas al konfuzaj batalkampoj, sed batalkampoj sur kiuj li nepre venkis. Krom liaj instruverkoj kaj valoraj recenzoj, la folioj, kiujn li ornamis per strekoj, signoj kaj aldonoj, formas unuarangan lernolibron por la juna verkisto.

Kiam Bodó unuafoje atakis la »Cikoni-kalifon«, li ĝin verdire ne konkeris. La manuskripton li montris al Kalocsay, kiu notis en ĝi la malglataĵojn kaj konsilis plibonigojn. Nun post konscienca revizio kaj longa penado, la juna tradukanto produktis la ĉefverkon, kiun ni konas.

*

La vortoj neniam sufiĉos por danki al tiu senenvia edukanto, kiu preterlasas nenian floriĝon, flegas ĉiun burĝonon, donas grundon kaj sunon al ĉiu bona semo. Sed por la nova generacio, kiu plensuke kaj freŝpove produktos la maturajn fruktojn, Kalocsay restos la klarvida pioniro, la perfekta interpretanto de l’ modernaj bezonoj kaj unu el la plej fidelaj disĉiploj de la Majstro.

Henri Vatré



MIA POETO

De kiam mian koron li, la Poet’, rimsorĉe
Konkeris per la forto de sia pens’ genia,
De kiam mian paŝon li, la Gvidanto, torĉe
Kondukis el nebulo al Festo milradia,
Fabelojn rave brilajn mi vivas en realo,
Kaj dum kristalajn florojn liuto lia ŝute
Alsorĉas al ĝardenoj de mia idealo,
Min lulas lia voĉo — intime, dolĉe, mute!

Henri Vatré


FONTO: Vatré, Henri. “Kion mi lernis de Kalocsay?” & “Mia poeto” en Arĝenta Duopo, 1a volumo (Budapest: Literatura Mondo, 1937), p. 110-115.


Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Julio (Gyula) Baghy: Retgvidilo / Web Guide

Hungara Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Henri Paul Vatré - Vikipedio

Henri Paul Vatré (Originala Literaturo Esperanta - OLE)

Henri Vatré en la servo de la esperanta literaturo de Riŝo

Henri Vatré @ Don Harlow

La kimra Biblio de Henri VATRÉ

Henri BAUPIERRE @ Don Harlow

Malkovro de Henri BAUPIERRE

Esperanta originala rimano, laŭ Henri Vatré, 1-a parto
Claude Gacond, 68-a radioprelego, 1964.03.18 & 21 (teksto)

Esperanta originala romano, laŭ Henri Vatré, 2-a parto
Claude Gacond, 69-a radioprelego, 1964.03.25 & 28 (teksto)

Esperanta originala romano, laŭ Henri Vatré, 3-a parto
Claude Gacond, 70-a radioprelego, 1964.04.01 & 04 (teksto)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 10 November 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain