FRAGMENTE PRI BAGHY KAJ KALOCSAY

Kalocsay — Baghy fine liberigis
El okcidenta mano monopola
La mondolingvon kaj pli firme ligis
Al la cetera mond’ iam izola.

Kiamotive tion mi akcentas,
Aŭskultu; jen mi la klarigon sendas.

»Vi fanfaronas,« diras atakanto.
»Per la pretendo, ke internacia
Neŭtrala lingvo estas Esperanto.
Ideo via estas fantazia!
Atente vidu. La vortelementoj,
La gramatiko de la lingvoido —
Ke ili estas de la okcidentaj
Devenoj, ĉu vi neus kun memfido?«
»Pardonon,« al li diras mi trankvile.
»Mi ne respondos vin per la logiko,
Sed prenos unu fakton kaj humile
Prezentos antaŭ juĝon de l’ publiko:
El la verkistoj de l’ literaturo
De Esperanto, kiel la plej plaĉaj,
Kolose staras alte du figuroj. —
Sin nomas ili Baghy kaj Kalocsay.
Neniu dubas, ke la plej talentaj
Poetoj estas tiuj senkomparaj
Devenis ili el la orientaj
Prapatroj; ili estas ja hungaroj!

Konstruis stilon pli internacie
Per prozoj Baghy, kaj al ĝi Kalocsay
Sisteman ordon donis teorie.
Jen nia duo de l’ poetoj saĝaj.
Per frazoj kurtaj skizas ĉion Baghy,
Sed imagdaŭron la esprim’ ne rompas.
Per plum’ libera li kutimas agi
En siaj verkoj, tio lin ne trompas.
Al ĉiuj klara estas lia stilo.
Nek kurioza al okcidentanoj,
Nek kurioza al orientanoj,
Por turkoj, persoj, ĉinoj, kaj japanoj.
Ĝi estas freŝa, tamen tre natura,
Ĝi estas simpla, sed ne primitiva;
Ol ne naiva, estas plenmatura,
Ol tre natura, estas vigle viva.

Pri la ideo aŭ la sentimento
De l’ homo Baghy, vere mi bedaŭras,
Ke mia klero, gusto, kaj prudento
Al liaj revoj palaj nur kontraŭas.
Terure naŭzas min la fiodoro
Acide dolĉa, pika kaj grimaca
De la putranta romantisma floro
De la printempo en l’ aŭtuno paca.
(Se al vi sonus akre mia tono,
Pardonu, Baghy, mi nur emas diri
Senkaŝe, sed ne volas el la trono
De l’ muzoj mi vin sur la teron tiri.
Eĉ tute male! Volas laŭ mezuro
Plej ĝusta taksi mi meriton vian,
Kaj kredas mi, ke brilos la poluro
De viaj verkoj tiam pli ol iam.)

Poetojn laŭdi tute sen rezervo,
Se ne por flati, ĉu vi povus vere,
Ho, posedantoj de la sana nervo?
Meriton laŭdu laŭte, sed sincere.
Jen sekvas por li laŭdo laŭmerita:
La suferviva romanoserio,
Precipe, el ĝi laste eldonita
»Sur sanga ter’« de l’ neĝa Siberio,
Al kiu klare mankas io grava,
Altrudas krome la odor’ kutima,
Kaj kiu tial ŝajnas tre sensava,
Kies domaĝo estas do senlima,
Meritas tamen, malgraŭ ke difekta
Ĝi estas, nomon humandokumento
En la signifo ĝusta kaj korekta,
Skizante homan vivon en turmento.
Jes, estas fakte, ke en la romano
Heroo lia vomas humanismon
En prediktono, dum la uragano
La homamason pelas ĉe l’ abismon.
En ĝi realo kaŝas sin profunde,
Kaj idealo vagas en l’ aero.
Sed homo sperta povas ĉasohunde
La enton flari rekte el la tero.
Mi do ripetas, ke la siberiaj
Romanoj liaj por tre longe restos
Neforgeseble tra generacioj,
Suferojn niajn al idar’ atestos.
Kaj spite tio, ke mi ne konsentas
Pri verkmotivo lia, la koncepto
Homaranisma, tamen mi atentas,
Ke tre utilis, ke li nur adepto
Fidela ĝia restis, kiam vivis
Li kiel viktimo de l’ epoko sanga,
Ĉar se ne tia, certe lin motivis
Alia kazo malpli altaranga.
Aplaŭdon do pro la talent’ romana!
Kaj laŭdon al li pro l’ motiv’ humana!
Mi volus skribi ankaŭ pri l’ poema
Laboro, sed mi kiel la kometo
Rapidi devas, ĉar jam estas prema
La tempo, do al l’ alia poeto!

Jen pri Kalocsay nun la vico venas.
Magio rara! Ĉu ĝi estas nigra,
Aŭ estas blanka, oni ne divenas.
Nur miras ĉiuj je la mano vigla.

»Magio«, diris mi pri lia arto.
»Ĉu ne la vorto povus kaŝi en si
Riproĉan tonon, eĉ se nur en parto?«
Scivola homo povus tiel pensi.
Li tute pravas, ĉar en la komenco
La vorto venis simple en admiro,
Sed en momento sekva, sen intenco,
Ĝi sur sin havis tonon de satiro.

Kalocsay ruze serĉas per mil rimoj,
Eĉ malamikoj al klasika formo
Ne povus ŝpari laŭdojn kun estimoj,
Kaj lin surdigus per aplaŭda ŝtormo.
(En parentezo mi konfesas; estas
Mi detruanto de la muza kampo
»Klasikaj formoj«, jen mi manifestas,
»ĵetitaj estu for kun brula stampo!«
Ĉi-tie tamen mi en provizoro
Poemas ritme, rime, laŭmetrike.
Mi provas tion nur por la honoro
Al la gvidanto de Parnas’ amike.)

Mi ne intencas en la ĉi-okazo
Principon mian doni en detaloj.
Dirite klare per konciza frazo,
Facila vojo estas la formaloj,
Per kiu homoj ankaŭ sentalentaj
Poemoidojn povas elkonstrui,
Kaj sian povon homoj eminentaj
Kateni provas ŝajne por detrui.

Sed ne konstati mi ne povas fakte,
Ke admirinde estas, ke solene
Obeas leĝojn siajn li ekzakte,
Esprimas tamen poezion plene.
Fidelaj homoj al principo sia
Nenie mankas en la nuna tago,
Nur se demando estas teoria,
Sed kiom, se ĝi temas pri la ago?
Kalocsay estas tia raraspeca.
Li el neeblo eblon, el nenio
Elprenas ion! Do mi restas deca,
Eĉ se la arton nomis mi »magio«.

Jen Petőfi, jen Madách, jen Dante,
Kaj jen Goethe! Kie li aperas
Kalocsay ĉie lerte kaj galante
Eĉ plej fierajn muzojn tuj konkeras.
Al la tradukoj mi duoble dankas.
Per ili nia bibliografio
Pli riĉa estas kaj nenion mankas
Rimedo venki dubon de l’ socio.
Precipe dankon al la venk’ unika
Al Komedio. Kiam iu diros,
»Ne povas taŭgi por beletristika
Laboro lingvo via«, tiam iros
Mi kaj proponos al li tre obstina.
»El Komedio kanton mi recitu
El la itala teksto kaj tercina
Traduko, kies lingvon vi mem citu
Laŭ via plaĉo. Poste sekvos ankaŭ
Traduko en la lingvo Esperanto.
Mi volas aŭdi nun de via flanko
Impreson de vi kiel aŭskultanto.
Ne finas tamen mi l’ eksperimenton.
Kun proztraduk’ laŭ eblo ideala
Komparu, kiam legos mi fragmentojn
El l’ esperanta kaj l’ originala
Laŭ ĉiu vorto ilin tradukante,
Kaj poste diru, kiu pli fidele
La fontan bildon montras nin transplante,
Do kiu staras pli altanivele.
Se l’ esperanta ĉiun ne superas,
Almenaŭ unu kontraŭ du egalas.
Per unusola teksto ĝi liveras
Du ĝuojn kaj per lukso nin regalas.«

Donita tempo estas jam en urĝo,
Min svarme premas pensoj en tempesto,
Sed min minacas oni jam per skurĝo,
Kaj longa estas voj’ al Budapesto.
Mi tial fini malgraŭvole devas,
Kaj do ĉi-tie plumon mi mallevas.

Mijake Ŝihej

Se mi deziras montri la belsonon kaj poezion de Esperanto al nekredemuloj mi legas al ili »La mar’ furiozas« de Baghy, aŭ »Sonorilludo« de Kalocsay.

Emma L. Osmond


FONTO: MIJAKE Ŝihej. “Fragmente pri Baghy kaj Kalocsay” en Arĝenta Duopo, 1a volumo (Budapest: Literatura Mondo, 1937), p. 136-141. Kun komento pri Kalocsay de Emma L. Osmond.


Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Julio (Gyula) Baghy: Retgvidilo / Web Guide

Hungara Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Mijake Ŝihej - Vikipedio

Ŝihej MIJAKE (edukado.net)

Emma Osmond - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 12 November 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain