L. Thomson

LA BAGLOCSAY!

Post kiam la krizo de neologismo afliktis la eŭropan esperantistan mondon, post kiam ni komprenis, ke la mortduelo inter Balocsay kaj Kaghy sur la golfludejo de Buda-Pest nur estis trograndiĝo, ni malfermis niajn okulojn por legi en »Literatura Mondo« notindan poemon de Kolio. En ĉi tiu poemo Kolio uzis, kun verva malŝatego, ĉiun aĉan neologismon uzitan de Julomano kaj Kio. Fakte, ĉi tiu poemo estis la plej bona jelpo en la tuta hundobatalo de neologismo. Kaj ĝia presado en L. M. eble faris multegon por enradikigi la uzitajn aĉajn neologismojn en nia lingvo.

Kune espistiĝante, Kolio kaj Julomano, surnomitaj Kaghy kaj Balocsay, kvazaŭ estis speco de Siama ĝemeliĝo. Du klare difinitaj kaj malsamaj karakteroj, momente mergiĝis en la rivero de Esperanto, kaj tiel plaĉaj estis la kuna banado en la verdaj akvoj, ke ili dum longe ne ĝenis unu la alian per siaj respektivaj malsamecoj. En la famekonata kazo de la Siamaj Ĝemeloj, la fizike ligita paro havis la kapojn supren, sed en ĉisupra Bacsay—Kaloghy ĝemeliĝo, ŝajnas ke la aranĝo estis alia, ke unu kapo estis supren kun piedoj male, kaj la alia kapo estis malsupren kun piedoj enaeren. Sekve de ĉi tiu stranga situacio, ili vidis ĉion je malsamaj vidpunktoj. Ekzemple, kio estis 6 por Jolmano, tio estis 9 por Kulio, kaj ili argumentis pri ĉi tio. Dum la sekvanta luktado, iliaj situacioj renversiĝis, kaj la seso fariĝis naŭo kaj denove ili argumentis, rebatante siajn antaŭajn argumentojn.

En la spegulo de la vivo, ili legis malsaman historion. Estis kvazaŭ ili sidus antaŭ lageto. Unu rigardas en la lageton kaj la alia rigardas supren al avizeto sur stango. La suprenrigardanto vidas:

S e n t i m e n t o
R
  e
    a
      l
        i
          s
            m
              o
C i n i k i s m o

Kaj kompreneble la alia legas:

C i n i k i s m o
R
  e
    a
      l
        i
          s
            m
              o
S e n t i m e n t o

Post dudeko da jaroj de tiela aĉumado, la ĝemeloj decidis je milda, tre milda operacieto. Ili ja estis propraj kirurgoj, kaj tranĉis per unu tranĉeto la preskaŭ vivdaŭran ligon inter si. La rezulto estas, ke Bagomano kaj Kalolio fariĝis Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, ambaŭ realistoj. Kalocsay prezentis sin per realaj studoj en Lingvo, Stilo, Formo; Plena Gramatikb, Baghy en realismaj studoj el propraj spertoj. Ni ne diskutu ĉi tie, ĉu la realismoj, kiujn ili prezentas, estas pravaj, ĉar la praveco absoluta estas afero ne findiskutebla. Mi nur haltetas momente por diri, ke, kie ajn ili prezentas la realismon kiel ĝi ekzistas en si, tie ili prezentas veron, kaj ke, kie ajn ili aldonas aŭ inventas ion el siaj sentimentaleco kaj cinikismo, tie ili makulas la veron. Cetere, en ĉiu linio kiujn ili verkis, oni sentas, ke ilia kuna banado en la verda rivero kiel ĝemeloj valoris la kandelon. Ambaŭ el ili uzas la lingvon kun majstra mano.

Kaj ambaŭ estas poetoj. Kiam ili parolas pri realaj lokoj, ili estas banalaj. Ekzemiple, ili ne multe interesas nin kelkfoje, kiam ili parolis pri, nu, konataj landoj. Sed kiam ni aŭdas aŭ legas pri urboj de Neniuloj, landoj de Neniestas, tiam ni pensas, »Ili estas poetoj«. Tiam oni volas tuj sendi al ili karton kun la certaĵo ke al Julomano Baglocsay licas verki poeziaĵon ĉiaspecan kaj pri ia ajn temo, senpune.


FONTO: Thomson, L. “La Baglocsay!” en Arĝenta Duopo, 1a volumo (Budapest: Literatura Mondo, 1937), p. 146-148.


Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Julio (Gyula) Baghy: Retgvidilo / Web Guide

Hungara Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 8 November 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain