N. Z. Maimon, La Kaŝita Vivo de Zamenhof

LA STUDENTA PERIODO 1

Jidlingvaj Studoj

La Poemoj

1

La unuan informon pri la Jida Gramatiko mi ricevis de D‑ro Olsvanger. Li ankaŭ rakontis interesan detalon: Zamenhof aldonis al tiu verko siajn jidajn poemojn (latinlitere). Mi menciis tion en mia unua Esperanta artikolo (1958). Sed nun, post ilia publikigo ĉe A. Holzhaus: "Doktoro kaj Lingvo Esperanto" (p. 464), jidaj rondoj surpriziĝis. D‑ro Natan Süsskind, granda specialisto pri la pra‑jida lingvo (Esperantisto), sendis la poemojn al la jida jurnalo "Forverts" (Antaŭen) en Novjorko, kie ili aperis hebrelitere (29. X. 1972).

 

Tiuj poemoj aparte interesas nin, ĉar ili respegulas la animstaton de la aŭtoro en tiuj ŝtormaj tagoj, dum la pogromoj kaj poste. Ni prezentos [73/74] ilin ĉi tie, unue en la originala lingvo, poste en Esperanta traduko. Kvankam ili pritraktas unu temon, ili estas malsamaj laŭ ritmo, ĉar Zamenhof verkis ilin por difinita celo, por montri ekzemplojn de jida versfarado.  

La Originaloj
de L. L. Zamenhof  

1. Jamb:

 

Af jeder lośěn zingt ihr, majne brider,

Vi betlers nehmt ihr alc ba fremde lajt, —

Genug majn folk! vu zanen dajne lider?

Ver euh' a menć, śteu uf, es iž śeun cajt!

 

2. Ĥorej:

 

Dajn gevejn vet Got nit herěn,

Blind iz er far dajne lajděn:

Zejen muzst du, zej mit trerěn,

Eub du vilst in‑frejděn śnajděn.

 

3. Daktil:

 

Cieun, heub uf di farśvolene eugen,

Ze dajne kinder un ze zejer neut:

Svah un farśvarct un in‑cvejen gebeugen

Betlen zej ous zejer śtikale breut.

 

4. Amfibrahij:

 

Es cien zah' śifěn, es zingen di lajt,

Es śoumen zah' frejlah' di vellěn, —

Dos gejen di jiděn funn goles bafrajt

An ejgenem keumen cu śtelěn.

 

5. Anapest:

 

Ict farges dajne cores un gliklah'erhejt

Hejl di vunděn mit lider un vajn,

Un dercejl dajne kinder in nah'as un frejd,

Vi s’iz biter a josem cu zajn.  

 

Rimarko:

La latina alfabeto uzita de Zamenhof por la transskribo (anstataŭ hebreaj literoj) similas nian Esperantan. Detalojn pri la prononcado oni trovos ĉe Ludovikito, vol. 5, p. 41.  

[74]  

Ritma Traduko
de N. Z. Maimon  

Jambo

 

En ĉiu lingvo kantas vi, ho fratoj,

Kaj ĉion prenas vi el fremdaj manoj.

Sufiĉe! Kie estas viaj kantoj?

Do estu hom’, vekiĝu, tempo venis!

 

Trokeo

 

Vian ploron Dio ne aŭskultos,

Li ne vidas vian suferadon.

Semi devas vi, kun larmoj semi,

Se vi volas en la ĝoj’ rikolti.

 

Daktilo

 

Levu, Cion’, la plorŝvelajn okulojn:

Jen viaj filoj—en kia mizer’!

Feblaj, afliktaj kaj terenklinitaj,

Ili almozas peceton da pan’.

 

Amfibrako

 

Veturas la ŝipoj, kantadas la homoj,

Kaj ŝaŭmas gajece la ondoj, —

Jen iras la judoj, ekzilon forlasas,

Por propran kamenon starigi.

 

Anapesto

 

Nun forgesu la zorgojn, en alta spirit’

Vi kuracu la vundojn per kantoj kaj vin’,

Kaj rakontu al via idaro kun ĝoj’,

Kiel estas amara la vivo de orf’.  

 

[75]  

Traduko ritma kaj rima
de W. Auld  

Jambo

En ĉiu lingvo kanti vi scipovas,

Kaj ĉion vi el fremdaj manoj prenis.

Sed kie oni viajn kantojn trovas?

Do estu hom’, vekiĝu, tempo venis!

 

Trokeo

Vian ploron ne aŭskultos Dio,

Al sufero via restas blinda.

Semi devas vi kun larmostrio,

Se la ĝojo estas rikoltinda.

 

Daktilo

Cion, alsupren l’okuloj plorŝvelaj:

Jen viaj filoj—en kia mizer’!

Senenergiaj, humilaj, anhelaj,

Ili baraktas por sia paner’.

 

Amfibrako

Veturas la ŝipoj, la homoj jubilas,

En ĝoj’ tra ŝaŭmondoj navigi, —

Jen iras la judoj, kaj jam elekzilas,

Por propran kamenon starigi.

 

Anapesto

Nun forgesu la zorgojn, en alta spirit’

Vi kuracu la vundojn per kantoj kaj vin’,

Kaj rakontu kun ĝojo al ĉiu la id’,

Kiel estas amara la orfodestin’.  

 

[76]  

2  

Mia traduko redonas la ritmojn de la Zamenhofaj originaloj. Surbaze de ĝi, W. Auld bonvolis aranĝi tradukon, kiu reproduktos ne nur la ritmojn, sed ankaŭ la rimojn. Li faris tion kun lerteco de poeto. Dank’ al li, la jidaj poemoj—majstre transformitaj—akiris apartan poezian valoron kaj en tiu formo ni volonte envicigos ilin en la trezoron de la ceteraj Zamenhofaj poemoj.

 

La supraj poemoj, aldonitaj al gramatika verko, pruvas, ke Zamenhof ne estis ia seka gramatikisto, sed alte ŝatis la poezian arton. La samon ni povas konstati ĉe li koncerne Esperanton. Zamenhof mem kreis la unuajn Esperantajn poemojn. En tiu rilato li estis (se mi ne eraras) sola inter la projektintoj de internacia lingvo, kaj pro tio Esperanto entenis dekomence grandan poezian evolu‑eblecon.

 

Ankaŭ alian punkton pruvas tiuj poemoj: Zamenhof bone regis la jidan lingvon. Lia lingvaĵo estas bela, riĉa, originala. (Ĝi enhavas tion, kion esprimis E. Gourevitch (cititan de G. Waringhien en lia Enkonduko al ĉi tiu libro): “io propra al menso, vivmaniero, pens‑ kaj kor‑esprimado nekonataj al nia okcidenta civilizacio”.

 

Krom tio troviĝas en la poemoj bibliaj aludoj, aparte menciindaj:

 

1) en la dua peco —

Semi devas vi kun larmostrio,

Se la ĝojo estas rikoltinda —

 

tio memorigas la verson de populara psalmo (126, 5):

                Kiuj semas kun larmoj,

Tiuj rikoltos kun kanto.

 

2) en la tria:

Cion, alsupren l’okuloj plorŝvelaj:

Jen viaj filoj—en kia mizer’!

 

aludas la legendon pri Rah'el: kiam la ekzilitoj al Babelo preteriris ŝian tombon, ŝi eliris, priploris la sorton de siaj filoj kai ne volis konsoliĝi (laŭ Jeremia 31, 15).

 

3) en la kvina:

Kaj rakontu kun ĝojo al ĉiu la id’ —

 

aludas al la liberigo el la egipta ekzilo (Eliro 13, 8):

Kaj sciigu al via filo en tiu tago.

 

[77]

 

Entute la poemoj reflektas aktualajn okazaĵojn: la mizeran staton dum la pogromoj, la elmigradon, la reviviĝon, la vizion pri pli feliĉa tempo en propra lando. El tio evidentiĝas, ke ili estis verkitaj komence de 1882.

[78]


FONTO: Maimon, N. Z. La Kaŝita Vivo de Zamenhof, kun enkonduko de G. Waringhien (Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1978), pp. 73-78.


Proza Traduko

 

1. Jambo:         En ĉiu lingvo vi kantas, miaj fratoj,

                        Kiel almozuloj vi prenas ĉion de fremdaj homoj,

                        Sufiĉe, mia popolo! Kie estas viaj kantoj?

                        Estu ankaŭ vi homo, ekstariĝu, estas jam tempo!

 

2. Trokeo:        Vian ploradon Dio ne aŭskultos,

                        Li estas blinda por viaj suferoj:

                        Semi vi devas, semu kun larmoj,

                        Se vi volas rikolti kun ĝojo.

 

3. Daktilo:        Ciono, levu viajn larmŝvelitajn okulojn,

                        Rigardu viajn infanojn kaj vidu ilian mizeron:

                        Malfortaj kaj nigriĝintaj kaj duonfleksiĝintaj

                        Ili almozpetas sian peceton da pano.

 

4. Amfibrako:   Tiras sin ŝipoj, kantas la homoj,

                        Ŝaŭmas ĝoje la ondoj, —

                        Jen tiel iras la judoj, liberigitaj de ekzilo,

                        Por starigi propran kamenon.

 

5. Anapesto:    Vi forgesu viajn zorgojn kaj feliĉstate

                        Kuracu la vundojn per kanto kaj vino,

                        Kaj rakontu al viaj infanoj en plezuro kaj ĝojo,

                        Kiel estas amare esti orfo.  

Tradukis O. Ginz, NovJorkaj rabenoj A. Soffer kaj Max Koppel, A. Holzhaus, kaj finfinan korekton faris J. Kohen Cedek.

Noto de la kompilinto: La tradukoj de la judaj poemoj de Zamenhof estis jam presitaj sur la paĝo 21, sed dum la presado dro J. Kohen‑Cedek proponis fari du ŝanĝojn: "sian peceton" anstataŭ "ilian peceton" kaj "Jen tiel iras" anstataŭ "Tio ĉi iras". Tio estas efektivigita sur la paĝo 465.

FONTO: Holzhaus, Adolf. Doktoro kaj Lingvo Esperanto (Helsinki: Fondumo Esperanto, 1969), p. 465, 521.

 


La Kaŝita Vivo de Zamenhof de N. Z. Maimon

Doktoro kaj Lingvo Esperanto de Adolf Holzhaus

Provo de Gramatiko de Novjuda Lingvo de L. Zamenhof

"Pri Juda Gramatiko kaj Reformo en la Juda Lingvo"
de Dr. X [L. L. Zamenhof], tradukis S. Guterman

"Vegn a yidisher gramatik un reform in der yidisher shprakh" de "Dr. X" [L. L. Zamenhof]

Zamenhof & Zamenhofologio: Retgvidilo / Web Guide

V. ekz.: Pri Zamenhof & la jida lingvo / On Zamenhof & Yiddish

Esperanto, Vaŝingtono, & la Mondo / Esperanto, Washington, & the World — 1910
Centjara Jubileo / Centennial — 2010

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

L. L. Zamenhof & the Cultural, Religious, Professional & Political Context of 19th-20th Century Eastern European Jewish Intellectuals:
Selected Bibliography

Alireteje:

Bjalistok en la lasta jarcento laŭ diversaj hebreaj fontoj de N. Z. Maimon

Postrikolto el la Zamenhofa jaro de N. Z. Maimon


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 19 December 2009

Site ©1999-2010 Ralph Dumain