F. de Diego

Teknozoismo

Cibernetiko, aŭtomatigo kaj utiligo de atomenergio estas revoluciaj fortoj, kiuj jam ŝancelas nian modernan mondon kaj neantaŭvideble influos sur ĝiaj socialaj kaj politikaj strukturoj.

Neantaŭvideble? Sándor Szathmári, surbaze de tiuj novaj faktoroj, rakontas en Maŝinmondo, kiel la maŝinoj ekmastras (kaj tiam la teknozoismo (1) triumfas ĝis siaj lastaj konsekvencoj) kaj poste likvidas la homaron, ĉiujn ceterajn vivaĵojn kaj eĉ sin mem.

Memoru, ke Norbert Wiener, fondinto de la cibernetiko, asertas en sia libro Cybernetics, ke la elektronaj kalkulmaŝinoj povas suferi neŭrozojn kaj ke, jam en 1957, en la Teknologia Instituto de Massachusetts (Usono) oni eksplikis kurson pri Psikologio de la maŝinoj.

En la epilogo de sia libro, Sándor Szathmári diras la moralaĵon de Maŝinmondo, “se ni ne povas niajn instinktojn akomodi al nia maŝinigita medio, ni pli aŭ malpli frue ekstermos nin pere de la maŝinoj”.

Sed la verkisto serioze dubas, ĉu la homaro kapablas regi siajn instinktojn kaj, sekve, Maŝinmondo distilas amaran, profundan pesimismon. Kun maŝinoj aŭ sen ili, pli aŭ malpli senkonscie, la homaro—ĉar kancero en la sana korpo de la naturo—fine detruos la Teron, kunpereante en la ĝenerala katastrofo; ĉu la atombomboj ne estas, jam nun, perfektaj instrumentoj kapablaj neniigi nin?

Tiu baza pesimismo trapenetras ĉiun paĝon de Maŝinmondo, kie eĉ ne eta luko al la lumo permesas momenton de animfaciliĝo.

Sed Maŝinmondo estas multe pli. Kritikoj, akuzoj, kondamnoj, aludoj, talente kaj sprite envolvitaj en la mildfrapa, sed des pli doloriga, ganto de la satiro kaj la ironio, preskaŭ ĉiufoje plentrafas sian celon: absurdo de multaj moroj, neraciaj kaj tiranecaj sistemoj politikaj kaj socialaj, ridindaj aŭ tragikaj kompromisoj inter menso kaj koro.

Per Maŝinmondo, Sándor Szathmári konfirmas sian talenton, jam brile elpruvitan en Vojaĝo al Kazohinio. Tamen, al la novelo mankas ia facila fluo en ĝia rakontado. La intrigo interrompiĝas ie kaj tie koste de sia streĉiteco, kaj allasas akcesorajn epizodojn kiuj iel ne kongruas kun la ĝenerala etoso. Kvankam mem atentindaj kaj ĝuindaj, la lastaj dek tri paĝoj ŝajnas al mi iom superfluaj en la kunteksto.

Dokumentoj por la historio de la kompofono denove tuŝas la temon de maŝino, monstro de racio kaj logiko, kiu nepre kolizias kun la homo, pelita de neregeblaj emocioj, kaj lin finvenkas.

La aliaj du noveloj en la libro: Supermilaj Noktoj kaj Vincenzo prezentas tute alian karakteron. Se en Maŝinmondo kaj Dokumentoj por la historio de la kompofono la maŝinoj estas la ĉefaj protagonistoj, en la du aliaj Sándor Szathmári ludas—kaj kiom brile!—nur per homoj. En ĉi tiuj rakontoj kulminas la satira kaj rakontarta talento de la aŭtoro.

La vunde pikaj aludoj sparkas kiel artifikaj fajroj kaj blindige metas sub sia lumo gravulojn kaj eventojn de nia epoko, kiuj aperas maskitaj kaj distorditaj, sed ĉiam tuj rekoneblaj.

Oni subsentas la koleron kaj la aflikton de la aŭtoro, kiam li profundigas la skalpelon de sia satiro en la karnojn de iuj socialaj kaj politikaj medioj, eĉ se li maskas per ridetoj la grimacojn kiuj de tempo al tempo kurbigas liajn lipojn.

Vincenzo donas la solan noton de optimismo en ĉi tiu libro: malgraŭ ĉio, la vero elpaŝas, venkas, brilas super ŝajne eternaj malico, trompo kaj despotismo.

Jen, fine, luketo al la lumo, guto da dolĉo en la amaran tason. Dankinde . . . ĉar ankoraŭ ni ne estas maŝinoj (la lastaj esploroj en la biologio eble atingos ankaŭ maŝinigi nin) kaj nia koro nepre bezonas iom da iluzio kaj espero, eĉ se nur preterfluge.


(1) Filozofia sinteno, laŭ kiu, ekzistas pensantaj maŝinoj.

Sándor Szathmári: Maŝinmondo kaj aliaj noveloj. ‑ Enkonduko de William Auld. ‑ Kovrilo kaj vinjetoj de Zoltán Illéssy. ‑ STAFETO: Beletraj Kajeroj, 22. J. Régulo, Eldonisto, La Laguno, Kanariaj Insuloj, 1964. ‑ 12 X 18,5 cm. ‑ 188 paĝoj. ‑ Prezo: 1,50 usonaj dolaroj (aŭ egalvaloro).


FONTO: Diego, Fernando de. “Teknozoismo,” Monda Kulturo, aŭtuno 1964, p. 278.


Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 17 October 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain