Strazniczky, la hungara patro

György Moldova (1934-)

El la hungara: Sándor Szathmári

Ĉi-vespere parolis Strazniczky, la helpaktoro:

En 1915, en la dua jaro de la mondmilito, mi aktoris ĉe malgranda provinca trupo. Vane ni alportis el Budapeŝto la patriotajn dramojn furorantajn kiel “La olda standardportisto”, aŭ la “Virino kiel ĉefleŭtenanto”, la publikon jam enuigis la militaj historioj. Nur malantaŭe troviĝis kelkaj spektantoj: en la antaŭaj dek seĝovicoj ni trankvile povus planti terpomojn; tio eĉ ne estus malutila al niaj maloftaj vespermanĝoj.

Do, imagu mian surprizon, kiam foje, ĝuste ĉe la prezentado de “La olda standardportisto” mi rimarkis altan, elegantan sinjoron, meze de la unua vico. Meze de mia granda monologo mi flustre demandis la sufloron: “Kiu ricevis senpagan bileton?” Sed li respondis, ke la sinjoro aĉetis tute laŭregulan bileton ĉe la kaso.

Al mi ŝajnis, ke la eleganta sinjoro spektas precipe mian propran rolludon. Jes, mi mem ludis la rolon de la maljuna standardportisto.

Post la finvortoj de mia granda monologo: “Kiu mi estas? — mi demandas. Mi estas hungara patro. Mi perdis mian filon, mi plu ne povas do nomi min patro. Sed mi restas hungaro, ĝis la momento de mia morto. Vivu la rego!” — la sinjoro kunfrapadis siajn blanka-gantajn manplatojn.

Post la prezentado oni frapetis sur la pordo de mia vestiĝejo. Enpaŝis la eleganta sinjoro. Li riverencis kaj transdonis al mi sian vizitkarton: “Doktoro Jozefo Mateides, urbestro.”

— Per kio mi povas vin servi?

— Unue permesu, ke mi gratulu vin pro via teatra ludo. Vi trovis tre emociajn kor-tonojn por sentigi la dolorojn de patro. Ĉu vi vere havas infanojn?

— Ne, sinjoro urbestro. Espereble mi ne havas.

— Mirinde! Kiom vi salajras ĉi tie, ĉe la teatro?

— La enspezo de la deka seĝvico estas mia salajro, sinjoro urbestro.

— Tiu vico estas ĉiam preskaŭ malplena. Ĉu vi ne emus veni en la servon de la ŝtato?

— Pri kio temas?

La urbestro iom paŭzis kaj alrigardis min signifoplene.

— Vi devus esti la Hungara Patro.

Li klarigis mian taskon: mi devos survesti nacian kostumon, iri al la stacidomo kiel hungara patro, kies filo jam batalas sur la batalkampo. Mi instigos la soldatojn, kiuj vojaĝas al la fronto. Eble mi eĉ benos ilin.

Mi estis ĉe la rando de malsatmorto. Eĉ miaj lombardslipoj estis en lombardejo. Mi ne havis alian elekton. Mi devis alglui grizajn vilojn: blankajn lipharojn kaj rondan barbon. Mi iris al la stacidomo kaj faris mian debutan paroladon antaŭ la soldata trajno, kiu iris al Serbujo. Kia sukceso ĝi estis, karaj sinjoroj! Kiam mi parolis pri mia filo, kiun mi dorlotis sur mia brusto kaj tamen sendis al la batalkampo, defendi la patrujon kaj la reĝon kaj, se necesos, ankaŭ morti,—tiam eĉ mi mem kortuŝiĝis kaj—se mi vere havus filon,—mi vetas, ke mi mem pelintus lin al la batalkampo. La soldatoj ploris kaj entuziasme kantis: “Tremu, tremu, aĉa malamik’”. Se ili tiam trovus tie serbon, mi ĵuras, ke ili nepre tramordus lian gorĝon.

Dum tri duonoj da jaro mi vivis kiel fiŝo en akvo. Antaŭ ĉiu tagmanĝo kaj vespermanĝo mi iris al la stacidomo, plorigis la soldattrajnojn, poste mi ŝtopis pufa mian stomakon. Poste mi jam devis teni dieton, ĉar mia korpo trodikiĝis, male al tio, ke hungara patro, kiu dum mil jaroj firme caris en la tempesto, de la Karpatoj ĝis la malsupra Danubo, povas esti nur malgrasa pro tiel granda klopodego.

Dank’ al niaj idiotaj generaloj, kiuj malvenkus eĉ tiam, se ni tute ne havus malamikon, la efiko de miaj paroladoj pli kaj pli malkreskis. Mi jam plendis al sinjoro Mateides, ke mi kiel hungara patro ne povas venki sola la malamikon. En la aŭtuno de 1916 oni surĵetis min per la unua tomato, tuj poste per la unua putra kapsiko, kaj de tiam mi devis farigi la purigadon de mia nacia kostumo por kontraktita monatprezo. Sincerdire, apenaŭ mi povis nokte dormi. Neniam mi imagis min genia aktoro sed dum mia tuta teatra kariero oni neniam ĵetis sur la scenejon kreskaĵon pli aĉan ol bulbo.

Miajn zorgojn feliĉe finis la malvenko.

Dum la komunismaj tempoj mi venis al Budapeŝto kaj ree dungiĝis ĉe malgranda teatra trupo. Mi salajris relative sufiĉe bone, sed neniam mi havis rolon pli grandan ol tri-kvar frazoj. Ofte mi rememoris pri mia malnova, granda rolo: la “Hungara Patro”, kiam la soldata vagono dum duona horo salutis nur min, kaj, mi ne hontas konfesi: mi ploris tiel, ke en mia kuseno la plumoj gluiĝis je buletoj.

Vi povas imagi mian ĝojon, kiam, foje, sur la Rákóczi-strato, mi renkontis sinjoron urbestron Mateides. Mi intencis lin alparoli, sed mia iama mastro montris nenian interesiĝon, nur okule li signis al mi, ke mi lin sekvu. Je mia granda surprizo, li gvidis min al iu socialdemokratia partiejo. Li vokis min en ĉambron, ŝlosis la pordon, kaj kortuŝe sin turnis al mi.

— Karega sinjoro Strazniczky! Nia malnova entrepreno, kiu portis tiel multajn sukcesojn al vi, kaj, mi ne neas, ankaŭ al mi en formo de ordenoj kaj premioj,—bedaŭrinde bankrotis. Sed mi ne povas imagi, ke la socialdemokratia partio ne povus bone uzi hungaran patron.

Sekvatage ni iris al iu estrarano de la partio, al kamarado Benjameno Wachsberger. Antente li aŭskultis mian programon, kaj ne ŝajnis malkontenta.

— La ideo — li diris — ne estas malbona. Niaj amasoj estas ankoraŭ infektitaj per la miasmo de la naciismo. Unu hungara patro—se ni racie lin utiligos—vere povus fari konsiderindan efikon. Sed la tuta rolo devas esti tralaborata.

— Jes. Eble tiel, ke mi havu du infanojn. Ambaŭ pereis en la milito. Pereu la reĝo!

— Kiu parolas nun pri reĝo? Li estas mortinta leono! Nun ni batalas ne kontraŭ li, sed kontraŭ la komunistoj. La ideo pri la mortintaj infanoj estas bona. Ni povas ĝin konservi kaj uzi, kun la modifo, ke ili defendis la interesojn de la laborista klaso kaj ilin mortigis la komunistoj.

La hungara patro-figuro transformiĝis ankaŭ laŭ eksteraĵo: anstataŭ nacia kostumo mi surprenis supertuton kaj laboristajn ŝuojn. Mi rajtis razi min nur en ĉiu tria tago, kaj ankaŭ tiam nur per uzita klingo, por ke miaj vangoj aspektu nerazitaj kaj anstataŭ la nacia himno, mi devis kanti: “En batalvicojn, socialistoj!”

Sed mia parolado kun jena komenco: “Mi, la simpla laboristo, la hungara patro, diras al vi, proletaj fratoj...” superis per sia efiko eĉ la oraciojn, kiuj instigis la soldatojn iri al la batalkampo. En la fabrikoj, kie mi oratoris, tuj plimultiĝis la anoj de la socialdemokrata partio, kaj ili ekskomunikis la komunistojn. Eble pro tio okazis, ke poste, kiam Béla Kun kaj la ceteraj komunistaj partiestroj elkarceriĝis, mi mem tuj enkarceriĝis en iun malpleniĝintan ĉelon, kaj nur Miklós Horthy, la blankĉevala ĉefarmeestro de la kontraŭrevolucio min liberigis.

Sinjoro Mateides atendis min ĉe la pordo de la malliberejo. En la butontruo li portis stiligitan aŭreolon kaj kortuŝite min akceptis.

— Kara sinjoro Strazniczky! Mi ĉiam sciis, ke nia granda ideo, la “Hungara Patro” naskiĝis sub feliĉa konstelacio. Simple neimagebla estas tia reĝimo, kiu ne povus ĝin utiligi. Mi salutas vin kun vera, hungara amo, je la nomo de la partiestraro. Jen la antaŭpago, prenu ĝin. Aĉetu tian nacian kostumon, kian vi portis dum la milito. Morgaŭ vi iros al tutlanda rondvojaĝo kiel hungara patro kaj ano de la Gloria-partio.

— Sed mi ne scias ja, kion mi devos diri!

— Tion saman, kiel antaŭe: ke la komunistoj mortigis viajn du filojn; tamen ne licas tiom skoldi la komunistojn, kiel dum via epoko de socialdemokrata hungara patro. Ni estas pli modera partio kaj kompreneble anstataŭ “En batalvicojn, socialistoj”, vi devos fermi vian paroladon per “Veni creator spiritus”.

De tiam ni efektivigis multajn komunajn aranĝojn. Estis mi, kiu ĉe la reakiro de Transilvanio, poste en la suda landparto kaj Slovakio transdonis kiel simpla hungara patro panon kaj salon al ĉefarmeestro Miklós Horthy. Poste mi rehavis la ĝojon, kaj mi denove povis instigi la soldatojn iri al la batalkampo, same kiel hungara patro. Kvankam—feliĉe—mi ne havis filon, mi sendis al la krucmilito kontraŭ la bolŝevikoj tri miajn filojn. Do, miaj filoj intertempe plimultiĝis, sed mi—justmodere—ne kalkulis alpagon pro la plimultiĝo.

Tiutempe la magazinoj kaj la filmĵurnalo min malkovris kaj starigis en la servon de la totala milita fortostreĉo. Apenaŭ pasis semajno, ke mi ne revidis min en iu ilustrita gazeto. “Hungara patro skribas leteron al sia soldata filo”. “Hungara patro rikoltas anstataŭ sia filo”.

La kompatinda sinjoro Mateides mortis jam dum la milito. La sieĝo, nomata liberiĝo, jam trovis min sola, sen li. Dum pluraj jaroj mi ne povis decidiĝi ie ajn provi ludi la rolon de hungara patro. Min dungis la “Vilaĝteatro” por ludi la rolon de hezitanta mezkamparano. En la fino de 1949 mi ricevis alvokon de la Ŝtata Demagogia Oficejo. Mi surmetis mian malnovan supertuton, kaj prezentis min ĉe la ĉefsekciestro Kovacsics.

— Vi estas flankenmetita rezervo — diris kamarado Kovacsics. — Ni aktivigos vin, provizore en la rolo de kamparana patro, sed eble, se vi bone laboros, ni promocios vin al avangarda proleta patro. Ni donos al vi postenon ĉe la kulak-linio.

Mi devis stari dum tuta tago en la montrofenestro de iu provinca kooperativa vendejo, kaj fingromontri al duona sako da faruno, al bareleto da graso kaj naŭ tabuletoj da gluo: “la kulakoj forprenis ĉion ĉi disde miaj infanoj”. Dum la tempo de la organizado de la kamparanaj kooperativoj mi fariĝis avan-subskribanto. Ĉiutage ĉiam en alia vilaĝo mi subskribis la aliĝliston la unua: “Mi, kiel hungara patro, povas certigi la futuron de miaj filoj nur en la kadroj de la socialisma, grandbiena mastrumado.” Poste mi sukcesplene kunlaboris en la kampanjo de la subskribo de plan-pruntoj. Kamarado Kovacsics plenumis sian promeson: li promociis min je proleta patro, kaj poste, konsiderante mian aĝon, je proleta avo.

En tiu mia rolo kiel Anti-Nikolao mi helpis venki la klerikajn antaŭjuĝojn. Mi disdonis al la infanoj broŝurojn anstataŭ bombonojn. Kelkfoje mi devis skribi leteron en iu gazeto al mia filo pri lia malprogreso en la laborkonkurso, ke mi, kiel hungara patro, tre hontas pro la afero, kaj mi esperas, ke li baldaŭ atingos la avangardon.

Oktobro de 1956 trovis min preta. Mi alhokigis mian laboristan kombineon, kaj prenis el la ŝranko mian hungaran kostumon. Mi povas diri: kun ĉi tiuj du kostumoj oni povas traaktori la tutan hungaran historion ekde la unua duono de la dudeka jarcento. Mi ricevis relative simplan taskon: mi devis stari sur kamiono kaj ĉirkaŭporti en la urbo brulantan kandelon. La kamiono kelkfoje haltis kaj mi kriis: “Hungaroj, ĵuru!” La amaso surgenuiĝis kaj ĵuris kiel mi, kvankam ili tiel same ne sciis, pri kio ili ĵuras, kiel mi. Sed la ĵuro estis tamen edifa vidaĵo kaj fortigis la nacian senton. Kaj tio por hungara patro estas pli grava ol ĉio ajn.

En novembro de 1956 mi enŝrankigis mian nacian kostumon kaj revestis la supertuton. Mi pensis, ke mi anoncos min kiel veterano. Nome, kamaradoj Anti-Nikolaoj dungiĝis plejparte en tiu branĉo. Sed la Ŝtata Demagogia Oficejo estis likvidita. Ankaŭ kamaradon Kovacsics mi vane serĉis. En la ministerio oni sendis min al iu malgrasa, barbhava viro, kiu rakontigis al si mian biografion. Kiam mi finis la rakonton, li serioziĝis.

— Mi tre ĝojas fine ekkoni vin persone. Nome, dum nia vivo ni kelkfoje renkontiĝis. Se vi estas la “Hungara Patro”, tiam mi povas diri pri mi, ke mi estas la “Hungara Filo”. Min vi bonvolis sendi al batalkampo komence en la unua, kaj poste en la dua mondmilito. Intertempe vi incitis kontraŭ mi la socialdemokratojn, poste la hungarajn naziojn. Tamen, ne pro venĝemo mi ne donas al vi postenon, sed ĉar ni jam simple ne bezonas viajn servojn.

La malgrasulo enpensiĝis.

— Sed por montri, ke mi tamen estas al vi bonvola, mi proponas al vi sezonan okupiĝon. Sur la Placo de Herooj ni nun renovigas la statuogrupon de la Sep Gentestroj. Bedaŭrinde, intertempe difektiĝis la kapo de Gentestro Taksony. Tre malagrable, ĉar, se eksterlandanoj aŭ reakciuloj rimarkos la mankon, ili tuj pensados: kial ni neglektas ĝuste lian personon el nia nacia pasinteco? Eble ili eĉ povos pensi, ke Gentestro Taksony fariĝis opoziciulo. Ĉu vi emus stari sur la loko de Taksony, ĝis ni regluos la kapon? Laŭ mia opinio, tio ne estas peza laboro kaj vi efektos tie dekorative.

Mi akceptis la postenon. De tiam mi staras tie, sur la piedestalo inter la Gentestroj okupintaj la patrujon antau mil jaroj. Vespere, kiam neniu promenas tie, mi provas konvinki la Ĉefgentestron Árpád, ke li, kiel Hungara Patro ne estus devinta domaĝi la penojn kaj halti en la Karpata baseno, sed je kelkaj basenoj pli malproksime li devintus serĉi hejmon por siaj filoj.


FONTO: Moldova, György. “Strazniczky, la hungara patro”; el la hungara tradukis Sándor Szathmári, Hungara Vivo, 1986, n-ro 6, p. 206-208.

Noto: Akompanas la rakonton foto fare de Z. Fejér de statuo de Gentestro Taksony. La bilda kvalito de mia kopio estas malbonega, do la foto ne aperas ĉi tie.


Arrivederci, Budapest!” de György Moldova, trad. Balázs Wacha

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Éberling, a Magyar apa
Moldova György
(Budapest, 1965)

György Moldova - Vikipedio

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 25 October 2015

Site ©1999-2016 Ralph Dumain