György Moldova

(1934-)

[Pron.: djördj mo!ldova.] Liaj unuaj verkoj aperis en 1955, sed lia prozista arto disvoIviĝis nur fine de la sesdekaj jaroj. La plej grandajn sukcesojn li rikoltis per satiraj verkoj: en ili kun ĝis absurda troigado li priridigas la misaĵojn de konstruado de socialismo. La rolantoj de liaj verkoj ofte estas figuroj vivantaj periferie de la socio, kaj tiel ili povas kritiki la deviojn de la publika vivo kun la objektiveco de neinteresitaj eksteruloj. Estas tre signifaj liaj literaturaj sociografioj, en kiuj li donas senkosmetikan bildon pri la vivo de difinitaj laboristaj tavoloj.

Arrivederci, Budapest!

—, He, paĉjo, jen tiu Fontana di Trevi, vi scias, la fontano Trevi — diris Benedetto Glavina. La maljunulo, Aladaro Glavina, veninta vizite al sia filo el Budapeŝto, ĉirkaŭrigardis:

— Kiom da sencerbuloj, filo; sian monon ili ŝutas en la akvon.

— Ej, paĉjo, ĉu vi ne konas la legendon pri la fontano Trevi?

— Se mi okupiĝus pri legendoj, mi ne scias, per kiu mono mi edukus vin je Benedetto? Vi plu restus “Ts, Beĉjo” en Budapeŝto, por nuraj mil tricent kvindek forintoj monate.

— Kiu ĵetas moneron en la fontanon, laŭ la legendo revenos Romon. Arrivederci, Roma!

— Kaj al kiu apartenas la mono?

— Al neniu. Ĝi restas tie.

— Interese.

Aladaro Glavina, reveninte Budapeŝton, vizitis deponejon de Ŝtata Rub-utiliga Entrepreno, li elektis el la rubaro dek lavabaĉojn kaj saman kvanton da feraj kradoj.

La estro mire demandis:

— Por kio vi bezonas tion?

— Tio ne koncernas vin. Temas pri ideego.

La lavabojn li instalis en dek diversaj nodoj de la ĉefurbo: ĉe la Fiŝkaptista Bastiono, Popolstadiono, antaŭ la Porvaluta Vendejo kaj ĉe la Budapeŝta pulbazaro en la strato Eĉeri: li alfiksis po unu kradon, ŝloseblan per du pendoseruroj. Super la lavujojn li metis grandajn tabulojn kun surskribo “Fontana di Krevi—Arrivederci, Budapest!”

Post semajno li travizitis ĉiujn lavabojn; kun plena kontento li konstatis, ke mono abundis en ĉiu el ili; li trovis ne nur forintojn, sed ankaŭ eksterlandajn valutojn, kiujn enĵetis turistoj, kortuŝitaj de la beleco de nia ĉefurbo. Troviĝis svisaj frankoj kaj jugoslaviaj dinaroj same.

Entuziasma pro la sukceso, li instalis pliajn lavabojn. Sur iu pli luksa li eĉ skribis: “Arrivederci, Budapest! Nur por internacie ŝanĝeblaj valutoj.” Ĉi tiu fontano diferencis disde la ceteraj ankaŭ per tio, ke la maljuna Glavina, se okaze li ĉeestis la monŝutadon fare de eksterlandanoj, prezentis la iaman kafejan kanzonon “Sinjorino Klein, nu diru, kiu estas via tajlorino?”. La eksterlandanoj kredis ĝin madjara popolkanto, do ili aplaŭdis entuziasme.

Ne estas mirinde, ke lia burso baldaŭ pufiĝis. Li aĉetis po unu vilaon en montaro, ĉe Danubo kaj ĉe Balatono, kun po unu televidilo; estis ja parto de liaj komfortamo kaj kleriĝemo sidiĝi ĉiutage antaŭ la aparato kaj ne ŝalti ĝin.

Glavina ne ŝakris valutojn; elakviginte la monakumulaĵon, li ĉiam aperis ĉe la Nacia Banko. Li vizitis ĉiufoje alian filion, tamen iu fervora oficisto adiciis liajn monŝanĝojn; evidentiĝis, ke li sola liveras pli multe da valuto ol la tutlanda teks-industrio. La raporto atingis la aŭtoritatulojn, kiuj tuj aranĝis laŭcelan taktikan interkonsiliĝon.

— Ĉu tio povas daŭri, kamaradoj? Ne, tio ne estas permesebla plu. Tian gajnigan entreprenon ni ne povas lasi ĉe privatulo.

Post monato en la kadro de Supera Instanco pri Akvomastrumado estis fondita Ŝtata Entrepreno “Adalberto Loĝingero” por Utiligo de Trevi-Fontanoj: ĝi tuj komencis sisteman organizadon kaj pluan vastigadon de la Trevi-fontanaro.

Estis evidente, ke la entrepreno ne povas riski sian reputacion per la lavabaĉoj de la maljuna Glavina. Kun partopreno de renomaj projektistoj oni anoncis la fontan-konkurson Trevi por kreado de artaĵo kun formo moderna, samtempe esprimanta la nacian karakteron kaj socialisman enhavon de la fontanoj.

La unua, dua kaj tria premioj—konforme al la regularo de la konkurso—ne estis aljuĝitaj; la unuan gratulon kun laŭdaj ŝultrofrapadoj gajnis Deziderio Otokaro Skrapaĉ; finfine estis akceptita lia konkursaĵo. La moderna fontano Trevi prezentis azenon, frapegantan la kapon de paŝtisto, kvazaŭ simbolante, ke la subpremataj klasoj pli-malpli frue venĝos al siaj ekspluatantoj.

Tiu alegoria skulptaĵo estis reproduktita en ducentmil ekzempleroj. Por la azenoreloj oni bezonis importi—kontraŭ internacie ŝangebla valuto, memkompreneble—specialan, frostorezistan gipson el Svisujo, sed la kompetentuloj estis konvinkitaj, ke tiu elspezo abunde regajniĝos.

La Ŝtata Entrepreno “Adalberto Loĝingero” por Utiligo de Trevi-Fontanoj komence havis ne pli ol kvarcentmil dungitojn. Personaro de ajna Trevi-fontano konsistis proksimume el: fontanestro, vic-fontanestro, ĉefa librotenisto, tri vic-ĉef-librotenistoj, kasisto, ordestro, du ordokontrolistoj, plotono da fontangardistoj, reklamisto, oficisto tenanta la kontakton kun la Akvomastruma Entrepreno, ĉefdungistino, elektita—kontraste al la tutlanda praktiko—el la edzinoj de la gvidaj funkciuloj; fine helplaboristo, kiu en la ĉeesto de la gvidantaro eligas la monon kaj purigas la fontanon. Pli poste por fontanoj ĉe fabrikoj kaj agrikulturaj kooperativoj oni dungis ankaŭ manipulistojn kun kurtaĝo, en sekundara posteno.

Kvankam la priskribita organizo estis preskaŭ perfekta, la gajno de eksterlanda valuto kaj cetera mono ne superis la iamajn privatsektorajn enspezojn de la maljuna Glavina. Province, por ekzemplo, en la Trevi-fontanojn kun surskribo “Arrivederci, Budapest!” ĵetadis siajn forintojn nur instruistoj kaj fakuloj, delokitaj el sia Budapeŝta posteno.

Venis la tempo de la propagandistoj; por akceli la malintensan negocon, li lanĉadis ideojn en rapida sinsekvo. Ĉiu mila eksterlanda monerĵetinto ricevis miniaturan muzikantan Trevi-fontanon, kaj alrajdanta dungito de la entrepreno, vestita per ŝultropeltaĵo kaj popola tolpantalono, transdonis al li ledan diplomon.

Pro alia ideo la propagandisto estis distingita per la Majstro-Premio “Adalberto Loĝingero”. Li inventis monĵetistan modelon, kiu—por doni ekzemplon—revizitadis la Trevi-fontanojn de la lando, kaj—dirante kelkajn vortojn kun senerara angla prononco—enĵetis kelkajn pencojn. Ĉe la decido pri la nova posteno oni procedis kun laŭdinda zorgemo: oni dungis viron kun granda praktiko pri forĵetado de mono—laborintan pli frue ĉe eksporta firmao kiel negoc-peristo kun eksterlando.

Ĉiuj ĉi ideoj apenaŭ helpetis. Ŝajnis pli sukcesonta la penso transigi la aferon de la Trevifontanoj en la agosferon de LaKoSto, t. e. Landa Komisiono por Stagnoĉesigo. LaKoSto preparis ĝeneralan agadplanon por ĉesigi la stagnadon de amuzejoj kaj klerigaj institucioj.

Baldaŭ ekis la kampanjo “Mi al vi, vi al mi”, por multflanka kaj plejeble ekonomia utiligo de la ekzistanta publiko. Ĉe fiaskintaj filmoj oni lotumis grupajn vojaĝojn al Trevi-fontanoj en la urboj Szeged aŭ Pécs. Ĉe la fontano la partoprenantojn amuzis tuttaga programo; vespere oni aranĝis kvizon; la gajnintoj estis premiitaj per kinejaj abonbiletoj.

Simila kunlaboro estiĝis kun kelkaj multekoste renovigitaj restoracioj, pri kies trafiko sufiĉas mencii, ke naŭdek kvin procentoj de ilia enspezo devenadis de la du propraj muzikistoj. Kontraŭ tio celis helpi la hungareca vet-vespermanĝo, deklamata inter la fontanvizitantoj.

La malnovaj tipaj hungarecaj pladoj: laktokaĉo kun kakaopulvoro laŭ maniero de Johano la Brava, tio estas: ordinara laktogriaĵo alportita de popoldancisto laŭ ritmo de rekrutvarba muziko, kaj la fiŝosupo el ĉevalkapo faris sian eblon; sed la plej multnombran publikon tamen altiradis la kutima vespera interbatalo de kelneroj kaj gastoj.

Elvokis konfidon jam la fakto, ke komisiitoj de la Hungara Boksista Federacio ĉe la enirejo pesis la gastojn, kaj ili sciigis, ĉu oni apartenas al la pluma aŭ plumba pezkategorio, fine ili montris, kiu samkategoria kelnero onin batos, se oni kritikos la manĝaĵon, aŭ provos prisilenti ion ĉe la pago. Sed la etoso post iom da tempo ĉesis, ĉar la kelneroj ekpostulis pro-danĝeran krompagon; poste, ne ricevinte ĝin, ili venĝis per plejeble ĝentila akceptado de la mendoj. La publiko, perdinta siajn iluziojn pri hungareca vespermanĝo, kompreneble ĉesis vizitadi ankaŭ la Trevi-fontanojn. Baldaŭ montriĝis la praveco de la genia Feuerbach-tezo: “en malriĉulejo ne eblas teni disciplinon”; la gazetaro informadis pri sinsekvaj skandaloj. “Komplicis kun kontrabandistoj la ŝajne senmakula fontanestro”, “Du tunoj da francaj artefaritaj okulharoj en Trevi-fontano”. La finan skandalon eksplodigis malkaŝiĝo de la sekreto, ke en iu fontano oni aranĝadis akvorevuojn—kun partopreno de kelkaj gvidantoj de la centro.

La skandalojn oni ne plu povis prisilenti, la aŭtoritatuloj ordonis enketon; la malkaŝitaj koruptaĵoj, la kreskanta deficito ŝajnigis oportuna likvidon de la Ŝtata Entrepreno “Adalberto Loĝingero” por Utiligo de Trevi-Fontanoj. La enketintoj proponis, ke la fontanojn—post negrava aldona investado—oni utiligu kiel publikajn necesejojn, ja tiu solvo—kiel ili takte vortumis la aferon—konformas al la reala stato. La ĉefa auctoritatulo, subskribante la proponon, rezignacie rimarkis:

— Nur tion mi ne komprenas, kiel la maljuna Glavina el tio aĉetis domon?!

Arrivederci = Ĝis revido (italaĵo)

(Balázs Wacha)


FONTO: Moldova, György. “Arrivederci, Budapest!” el la hungara tradukis Balázs WACHA (Blazio VAHA), en Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983), p. 431-433.


Strazniczky, la hungara patro
de György Moldova, tradukis Sándor Szathmári

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Éberling, a Magyar apa
Moldova György
(Budapest, 1965)

György Moldova - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 16 April 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain