La morto, kiu kutime estas kruela kaj senindulga, por li estis saviĝo. Ĝi savis lin el la korpa kaj spirita kadukeco, el la familia kaj socia soleco en la neniiĝon. La turmenta kaj mistera malsano ja senigis lin dum la lastaj jaroj je la kvintesenco de lia vivo: je la krea pensado.
Li mortis soleca. Jes ja, li ne estis homo societema, ne konis la rafinitajn manierojn de la afabluma hipokriteco, lia sincereco ofte ŝanĝiĝis je vera ofendo. Jes, ofendo, sed neniam malprava. Lia karaktero multe similas lian ĉefverkon, la romanon Vojaĝo al Kazohinio: li estis homo verema, justa kaj senkompromisa.
Li havis vivon malfacilan. Dum la tuta vivo laboris kiel maŝininĝeniero en posteno malalta kaj malbone pagata. Li estis tro fiera por atingi promociiĝon en la profesia vivo, kaj la sama trajto lin malhelpis trovi por si lokon en la hungara literatura vivo. La kvar hungarlingvaj eldonoj de lia romano kaj la apero de la hungarlingva traduko de Maŝinmondo kaj aliaj rakontoj ebligis nur dank’ al la intervenado de lia bona amiko, la renoma hungara poeto kaj verkisto Dezső Keresztúry.
La gvidstelo de lia vivo estis la senrezerva respekto de la homa racio. El ĝi li esperis saviĝon por la homa gento, kaj tiu sama eco lin kondukis tre frue inter la esperantistojn. Li esperis renkonti en nia movado kolektivon, kie jam venkis la racio, kaj mankas el la homoj ĉiaspeca behinajo. Bedaŭrinde tiu lia espero ne povis realiĝi, tamen li restis fidele inter ni ĝis la fino de sia vivo. Lia renkonto kun la esperantistaro estis tamen fruktodona por ambaŭ flankoj: nia literaturo gajnis por si verkiston neordinaran, kaj liaj grandaj verkoj trovis, almenaŭ en la kremo de la esperantistaro, komprenkapablajn legantojn.
Inda vartado de lia memoro estas nepra devo de la hungara kaj internacia Esperanto-movado. Oni devas gardi lian memoron de ĉio, kio estis fremda al lia spirito. Ni omaĝu al lia memoro per la kiel eble plej baldaŭa eldono de liaj postlasitaj manuskriptoj.
Vilmos BENCZIK
FONTO: Benczik, Vilmos. “Sándor Szathmári 1897-1974” (nekrologo), Hungara Vivo, 1974, n-ro 6, p. 29.
Mi ĉiam skribis pri la homo. . .: Intervjuo kun Sándor Szathmári [Vilmos Benczik]
Sándor Szathmári de Vilmos Benczik
“Sándor
Szathmári 1897-1974: Szathmári Mortis”
de Árpád Mathé
Pri
Sándor Szathmári (La Gvidlibro II )
de Kálmán Kalocsay, kun postnoto de
Azarij Perelman
El
la eĥoj de la verkaro de Szathmári
[citaĵoj el diversaj aŭtoroj pri Sándor Szathmári]
+ rilata parto de enhavtabelo, Hungara Vivo 4 / 1973
“Epilogo
de la Aŭtoro je Peto de la Eldonisto”
de Sándor Szathmári
Epilogue
By the Author at the Request of the Publisher
by Sándor Szathmári, translated by Ralph Dumain
Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / Offsite:
Home
Page | Site Map | What's
New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 18 September 2015
Site ©1999-2016 Ralph Dumain